Malgranda gefrato

Antaŭparolo

Sube vi povas legi Esperantan tradukon faritan de Edmund Grimley Evans de la anglalingva romano Little Brother verkita de Cory Doctorow. La traduko, same kiel la originalo, estas disponigata kun la rajtigilo 3.0 de Krea Komunaĵo, Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe (CC BY-NC-SA).

La rajtigilo: https://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/3.0/deed.eo
La originala verko: http://craphound.com/littlebrother
La Esperanta traduko: https://rano.org/frateto/

La lingvaĵon de la traduko vi povas agordi laŭ viaj preferoj!

Se vi nenion ŝanĝos, vi vidos tekston redaktitan jene: ri anstataŭ tradiciaj li kaj ŝi; patriĉo, gepatro kaj patrino anstataŭ patro kaj patrino; simile ĉe kelkaj aliaj radikoj; sed sioro anstataŭ sinjoro kaj sinjorino; kaj la vortoj bubo kaj reĝo uziĝas seksneŭtrale. Tiu lingvaĵo estas kompromiso inter la deziro trakti ĉiujn homojn egale sen diferencigo laŭ sekso, inkluzive sekse neduumajn homojn, kaj la deziro gardi lingvon kiel eble plej similan al la tradicia lingvo.

Tamen, se vi preferas alian lingvaĵon, kaj se la javskribaĵo bone funkcias por vi, vi povas aperigi la suban formularon, elekti viajn preferatajn pronomojn kaj seksrilatajn vortojn, kaj registri vian agordaĵon en la komputilo, kiun vi uzas. Per unu butono vi povas elekti lingvaĵon tre similan al la tradicia, kun li kaj ŝi.


Montri formularon.

Kaŝi formularon.

Elektu unu el la proponitaj agordaĵoj, sube, aŭ tajpu en la formularon kaj elektu “Apliki” aŭ “Registri valorojn”.

sekso iĉa
menciinde
sekso iĉa
nemenciinde
ĉiaj
seksoj
sekso ina
nemenciinde
sekso ina
menciinde
li/ri/ŝi
geavoj
gebuboj
geedzoj
gefiloj
gefratoj
geknaboj
gekuzoj
geonkloj
gepatroj
gereĝoj
gesinjoroj


Proponitaj agordaĵoj:

Ĉapitro 1

Mi estas lernanto en la lasta jaro de la lernejo César Chávez en la sunplena Misia Distrikto de San-Francisko, kaj pro tio mi estas unu el la plej observataj homoj en la mondo. Mia nomo estas Marcus Yallow, sed kiam komenciĝis ĉi tiu rakonto, mi nomiĝis w1n5t0n. Prononcata kiel “Winston”.

Ne prononcata kiel “Vavo-unu-no-kvin-to-nul-no” – escepte se oni estas senkomprena disciplina oficisto, kiu tiel postrestas la progreson, ke ri ankoraŭ nomas Interreton “la informa superŝoseo”.

Mi konas ĝuste tian senkomprenan homon, kaj ria nomo estas Fred Benson, unu el la tri viclernejestroj de César Chávez. Kiel homo ri rangas kiel suĉanta brustovundo. Tamen, se oni devas havi provoson, prefere estu senkomprenulo ol lertegulo.

“Marcus Yallow”, ri diris per la laŭtparoliloj unu vendredan matenon. La laŭtparolila sistemo jam ne estas tre bona, sed kiam oni kombinas ĝin kun la kutima vortglutado de Benson, oni ricevas ion, kio pli sonas kiel ies luktoj digesti malbonan buriton ol lerneja anonco. Sed homoj povas bone rekoni la proprajn nomojn en sonkonfuzo – ĝi estas kapablo, kiu kontribuas al transvivado.

Mi kaptis mian sakon kaj fermis mian tekokomputilon je tri kvaronoj – mi ne volis fuŝi miajn elŝutojn – kaj pretiĝis por tio, kio nepre sekvos.

“Prezentu vin en la administra oficejo, tuj.”

Mia instruistino pri Sociaj Studoj, sioro Gálvez, rulis al mi la okulojn, kaj mi rulis la okulojn reen al ri. La Ĉefo ĉiam batadis sur min, nur ĉar mi trairas lernejajn fajromurojn kiel malsekan papertukon, trompas la paŝadrekonilojn, kaj fritas la denuncoblatojn, per kiuj ili spionas nin. Gálvez estas bonulo, tamen, kaj neniam kondamnas min pro tio (speciale kiam mi helpas rin uzi sian TTT-poŝtilon por paroli kun sia fratiĉo, kiu deĵoras en Irako).

Mia kamarado Darryl frapetis mian pugon, dum mi preterpaŝis. Mi konas rin, de kiam ni ankoraŭ portis vindaĵojn kaj eskapadis el la infanejo, kaj dum la tuta intertempo mi en- kaj el-kaĉigadis rin. Levante la brakojn super la kapo kiel venkinta boksisto, mi eliris el Sociaj Studoj kaj ekfaris la arestitomarŝon ĝis la oficejo.

Mi estis duonvoje, kiam mia telefono eksonis. Jen alia kontraŭregulaĵo – telefonoj estas muy prohibido (tre malpermesite) en César Chávez – sed kial tio estu por mi baro? Mi flankensaltis en la necesejon kaj fermis min en la meza ĉelo (la plej fora estas ĉiam la plej fia ĉelo, ĉar tiom da homoj alcelas ĝin, esperante eskapi la odoraĉon kaj la naŭzon – la sagaca mono kaj bona higieno celas la mezan). Mi kontrolis la telefonon: mia hejma komputilo ĵus sendis al ĝi retmesaĝon por informi, ke aperis io nova ĉe Haraĵuku-Frenezumo, kiu fakte estas la plej bona ludo iam inventita.

Mi ridetis. Pasigi vendredon en lernejo estas ĉiuokaze la aĉ’, do mi ĝojis pro la preteksto por eskapi.

Mi pasumis la ceteron de la vojo ĝis la oficejo de Benson kaj afable svingis al ri la manon, enpaŝante.

“Ho, jen Vavo-unu-no-kvin-to-nul-no”, ri diris. Fredrick Benson – numero de Socia Sekureco: 545-03-2343, naskiĝdato: 15-a de aŭgusto 1962, naskiĝa nomo de la patrino: Di Bona, hejmurbo: Petaluma – estas multe pli alta ol mi. Mi subkreskis apenaŭ 170 centimetrojn, dum ri altas pli ol 200, kaj riaj studentaj korbopilkadaj tagoj sufiĉe forpasis, por ke riaj brustomuskoloj estu ŝanĝiĝintaj en pendemajn iĉo-mamojn, ĝene evidentajn tra riaj senpagaj retfirmaaj tenisĉemizoj. Ri ĉiam aspektas, kvazaŭ ri tuj korboĵetos onian kapon, kaj ri ege ŝatas laŭtigi la voĉon por drama efekto. Ambaŭ trukoj ekperdas la efikecon post ripeta aplikado.

“Mi pardonpetas, sed ne”, mi diris. “Mi neniam aŭdis pri tiu via R2D2-persono.”

“W1n5t0n”, ri diris, literumante denove. Ri duonfermis al mi la okulojn kaj atendis, ke mi velku. Ĝi estis ja mia konilo, kompreneble, kaj estis jam de jaroj. Ĝi estis la nomo, kiun mi uzis, kiam mi afiŝis en bultenejoj, kie mi kontribuis en la kampo de aplikata sekurecesplorado. Vi scias ja: kiel ŝteliri el la lernejo kaj malŝalti la gardiston-spurilon en sia telefono. Sed ri ne sciis, ke tio estas mia konilo. Tion sciis nur eta nombro da homoj, kaj tiujn mi fidis ĝis la fino de la mondo.

“Ne, tio ne vekas iun memoron”, mi diris. Mi faris kelkajn grandiozajn aferojn ĉirkaŭ la lernejo, uzante tiun konilon – mi tre fieris pri mia laboro pri mortigiloj de denuncetikedoj – kaj se ri povus fari ligon inter la du identecoj, mi sidus en kaĉo. Neniu en la lernejo iam nomis min w1n5t0n aŭ eĉ Winston. Eĉ ne miaj kamaradoj. Mi estis Marcus aŭ nenio.

Benson subsidiĝis malantaŭ sia skribotablo kaj nervoze frapadis per sia diplomiĝa ringo sur la tablomato. Ri faris tion ĉiam, kiam aferoj iris malbone por ri. Pokeristoj nomas tiajn aferojn “sciigilo”: io, kio sciigas, kio okazas en la kapo de alia ludanto. Mi konis la sciigilojn de Benson parkere, antaŭen kaj malantaŭen.

“Marcus, mi esperas, ke vi komprenas, kiel serioza estas la afero.”

“Mi komprenos, tuj kiam vi klarigos, pri kiu afero temas, sioro.” Mi ĉiam diras al aŭtoritatuloj “sioro”, kiam mi friponas al ili. Jen mia propra sciigilo.

Ri balancis al mi la kapon kaj rigardis suben; jen alia sciigilo: post sekundo, ri ekkrios al mi. “Aŭskultu, bubeto! Jam tempas, ke vi alfrontu la fakton, ke ni scias pri tio, kion vi faradas, kaj ke ni ne indulgos pri ĝi. Vi bonŝancos, se vi ne estos elĵetita antaŭ la fino de ĉi tiu interparolo. Ĉu vi volas abiturientiĝi?”

Sioro Benson, vi ankoraŭ ne klarigis, kio estas la problemo …”

Ri batis la manon sur la tablon, relevis ĝin, kaj direktis fingron al mi. “La problemo, sioro Yallow, estas, ke vi partoprenis en krima konspiro subfosi la sekurecsistemojn de la lernejo, kaj vi provizis viajn kunlernantojn per sekureco-kontraŭrimedoj. Vi scias, ke ni elpelis Graciella Uriarte en la pasinta semajno, ĉar ri uzis unu el viaj aparatoj.” Uriarte fifamiĝis. Ri aĉetis radioĵamilon de drogilvendejo apud la BART-trajnstacio de Strato 16, kaj ĝi alarmis la kontraŭrimedojn en la enirejo de la lernejo. Ne mia faro, sed mi kunsentis kun ri.

“Kaj vi kredas, ke mi estas implikita en tio?”

“Ni havas fidindajn informojn, kiuj indikas, ke vi estas w1n5t0n” – denove ri literumis ĝin, kaj mi komencis demandi min, ĉu ri ne rimarkis, ke la 1 estis I kaj la 5 estis S. “Ni scias, ke ĉi tiu w1n5t0n-persono respondecas pri la ŝtelo de la normigitaj testoj en la pasinta jaro.” Tio fakte ne estis mi, sed ĝi estis bela virtuozaĵo, kaj estis iel flate aŭdi ĝin atribuata al mi. “Kaj tial estas punebla per pluraj jaroj en malliberejo, se vi ne helpos min.”

“Vi havas ‘fidindajn informojn’? Mi ŝatus vidi ilin.”

Ri rigardis al mi minace. “Via sinteno ne helpos vin.”

“Se ekzistas atestaĵoj, sioro, mi pensas, ke vi alvoku la policon kaj transdonu ilin. Ĝi sonas kiel tre serioza afero. Mi ne volus bari la vojon al laŭregula esplorado fare de la ĝuste rajtigitaj aŭtoritatoj.”

“Vi volas, ke mi alvoku la policon.”

“Kaj miajn gepatrojn, mi pensas. Tio estus plej konvena.”

Ni rigardis unu la alian super la skribotablo. Evidente ri atendis, ke mi enĵetos la kartojn, tuj kiam ri faligos sur min la bombon. Mi ne enĵetas la kartojn. Mi havas trukon por venki en fiksrigardado kontraŭ homoj kiel Benson. Mi rigardas al punkto iom maldekstre de la kapo de la homo, kaj mi pensas pri la tekstoj de malnovaj irlandaj kantoj, la speco kun tricent strofoj. Tio aspektigas min perfekte trankvila kaj senzorga.

Kaj flugil’ sur la bird’, kaj la bird’ sur la ov’, kaj la ov’ en la nest’, kaj la nest’ sur foli’, kaj foli’ sur branĉet’, kaj branĉet’ sur la branĉ’, kaj la branĉ’ sur branĉeg’, kaj branĉeg’ en la arb’, kaj la arb’ en la marĉ’ – la marĉo en la valo-ho! He ho, la bela marĉo, sube en la valo-ho …

“Vi povas reiri al via klaso nun”, ri diris. “Mi alvokos vin, kiam la polico estos preta paroli kun vi.”

“Ĉu vi vokos la policon nun?”

“La procedo por alvoki la policon estas komplika. Mi esperis, ke ni povos solvi ĉi tion juste kaj rapide. Tamen, ĉar vi insistas …”

“Mi povas atendi, dum vi alvokas, jen ĉio”, mi diris. “Al mi ne gravas.”

Ri frapetis denove per la ringo, kaj mi tenis min preta por la eksplodo.

Iru!ri kriegis. “Foriru damne el mia oficejo, vi fiaĉa …”

Mi foriris, tenante mian mienon neŭtrala. Ri ne vokos la policon. Se ri havus sufiĉajn atestaĵojn por iri al la polico, ri vokus ilin unue. Ri malamegis min. Mi divenis, ke ri aŭdis iun nekontrolitan klaĉon kaj esperis blufe timigi min, ke mi konfirmu ĝin.

Mi marŝis vigle laŭ la koridoro, tenante mian paŝadon egala kaj regula por la paŝadrekoniloj. Tiujn oni instalis antaŭ nur unu jaro, kaj mi amis ilin pro ilia pura idioteco. Antaŭe, ni havis vizaĝrekonilojn, kiuj superrigardis preskaŭ ĉiun publikan spacon en la lernejo, sed tribunalo dekretis, ke tio estas kontraŭkonstitucia. Do Benson kaj multaj aliaj paranojaj lernejadministrantoj elspezis niajn librodolarojn por tiuj idiotaj kameraoj, kiuj devus rekoni la paŝmanierojn de diversaj homoj. Jes, kredu.

Mi reatingis la klasĉambron kaj residiĝis, dum sioro Gálvez varme resalutis min. Mi malpakis la komputilon, donitan al mi de la lernejo, kaj reŝaltis min en klasĉambran agordon. La LernoTekoj estis la plej denuncema teknologio el ĉio, registrante ĉiun klavopremon, gvatante la tutan rettrafikon pri suspektindaj ŝlosilvortoj, nombrante ĉiun musklakon, kontrolante ĉiun paseman penson, kiun oni elsendas per la reto. Ni ricevis ilin en la antaŭa jaro, kaj daŭris nur kelkajn monatojn, ĝis la brilo forfrotiĝis. Kiam la homoj ekkomprenis, ke tiuj “senpagaj” tekokomputiloj laboras por la ĉefo – kaj cetere montris senfinan paradon da ofendaj reklamoj – ili subite sentiĝis tre peze kaj maloportune.

Enrompi la LernoTekon estis facile. La enrompilo troviĝis en la reto ene de unu monato post la apero de la maŝinoj, kaj ĝi funkciis tute senpene: simple elŝuti DVD-bildon, surdiskigi ĝin, ŝovi ĝin en la LernoTekon, kaj restartigi ĝin, tenante aron da diversaj klavoj samtempe. La DVD faras ĉion alian, instalante en la komputilo tutan aron da kaŝitaj programoj, kiuj restos kaŝitaj, eĉ kiam la Eduka Direktoraro plenumas sian ĉiutagan deforan kontrolon pri la stato de la komputiloj. De tempo al tempo mi devis ricevi aktualigon de la programaro por ĉirkaŭiri la plej novajn kontrolojn de la Direktoraro, sed tio estis malgranda prezo por ricevi iom da regado super la komputilo.

Mi startigis IMParanoid, la sekretan tujmesaĝilon, kiun mi uzis, kiam mi volis senprotokole diskuti meze de leciono. Darryl jam estis konektita.

> La ludo ekiras! Io granda okazas ĉe Haraĵuku-Frenezumo, ulo. Ĉu vi kunvenas?

> Abso. Lute. Ne. Se mi kaptiĝos forkurinte trian fojon, mi estos elpelita. Vi scias tion, homo. Ni iru post la lernejo.

> Vi havos tagmanĝon kaj poste studohalon, ĉu ne? Jen du horoj. Sufiĉe da tempo por postkuri ĉi tiun indikon kaj reveni, antaŭ ol iu rimarkos nian foreston. Mi elvokos la tutan teamon.

Haraĵuku-Frenezumo estas la plej bona ludo iam kreita. Mi scias, ke mi jam diris tion, sed ĝi estas ripetinda. Ĝi estas LAR, Ludo de Alternativa Realo, kaj la rakonto estas, ke bando da laŭmodaj japanaj dekkelkjaruloj malkovris miraklan sanigan gemon ĉe la templo en Haraĵuku, kiu estas la loko, en kiu laŭmodaj japanaj dekkelkjaruloj inventis ĉiun gravan subkulturon de la pasintaj dek jaroj. Ili estas ĉasataj de malbonaj monaĥoj, Jakuza (la japana mafio), eksterteranoj, impostinspektistoj, gepatroj, kaj perfida artefarita intelekto. Oni ellasas al la ludantoj koditajn mesaĝojn, kiujn ni devas malkodi kaj uzi por spuri indikojn, kiuj kondukas al pliaj koditaj mesaĝoj kaj pliaj indikoj.

Imagu la plej bonan posttagmezon, kiun vi iam ajn pasigis, esplorante la stratojn de urbo, rigardante la strangulojn, la amuzajn afiŝetojn, la stratfrenezulojn, kaj ekscentrajn vendejojn. Aldonu nun objektoĉason, kiu postulas, ke vi esploru frenezajn malnovajn filmojn kaj kantojn kaj junulan kulturon de ĉirkaŭ la mondo kaj tra la tempo kaj spaco. Kaj ĝi estas konkurso, en kiu la venkanta kvarpersona teamo ricevos ĉefpremion de dek tagoj en Tokio, ripozante sur la ponto de Haraĵuku, gikumante en Akihabara, portante hejmen tiom da Astro-Boy-varoj, kiom oni volas. Escepte ke ri nomiĝas “Ferbraka Atomo” en Japanio.

Jen Haraĵuku-Frenezumo, kaj solvinte unu aŭ du enigmojn, vi neniam devojiĝos.

> Ne, homo, simple ne. NE. Eĉ ne petu.

> Mi bezonas vin, D. Vi estas mia plej bona teamano. Mi ĵuras, ke mi el- kaj en-kondukos nin, tiel ke neniu scios. Vi scias, ke mi povas, ĉu ne?

> Mi scias, ke vi povas

> Do vi kunvenas?

> Ne, damne

> Venu, Darryl. Vi ne iros al la mortolito, bedaŭrante, ke vi ne pasigis pli da memstudaj horoj en la lernejo

> Mi ankaŭ ne iros al la mortolito, bedaŭrante, ke mi ne pasigis pli da tempo per LAR-oj

> Jes, sed ĉu vi ne pensas, ke vi eble iros al la mortolito, bedaŭrante, ke vi ne pasigis pli da tempo kun Vanessa Pak?

Van estis teamano. Ri apartenis al privata knabina lernejo en la Orienta Golfo, sed mi sciis, ke ri forkuros por plenumi la mision kun mi. Darryl estas enamiĝinta al ri jam de jaroj – eĉ antaŭ ol pubereco provizis rin per multaj mirindaj naturdonoj. Darryl enamiĝis al ria menso. Vere kompatinde.

> Vi fi

> Vi venas?

Ri rigardis min kaj kapneis. Kaj poste ri kapjesis. Mi okulsignis al ri kaj eklaboris, kontaktante la ceterajn teamanojn.

* * *

Mi ne ĉiam fervoris pri LAR-oj. Mi havas malluman sekreton: iam mi estis VARL-isto. VARL-ado estas Viv-Aktora Rol-Ludado, kaj ĝi estas proksimume tia, kiel ĝi sonas: ĉirkaŭkurado en kostumoj, amuzaj parolmanieroj, ŝajnigi esti superspiono aŭ vampiro aŭ mezepoka kavaliro. Ĝi similas al Flago-Kaptado en monstrokostumo, kun iom da Dramo-Klubo aldonita, kaj la plej bonaj ludoj estis tiuj, kiujn ni faris en skoltotendaroj ekster la urbo en Sonoma aŭ sur la Duoninsulo. Tiuj tritagaj epopeoj povis iom ĥaosiĝi, kun tuttagaj marŝoj, heroaj bataloj per glavoj el ŝaŭmplasto kaj bambuo, sorĉado per ĵeto de fabosako, samtempe kriante “Fajrobulo!”, kaj tiel plu. Bona amuziĝo, kvankam iomete freneza. Certe ne tiel gika kiel paroladi pri la planoj de sia elfo, sidante ĉirkaŭ tablo ŝarĝita per trinkaĵskatoloj kaj farbitaj statuetoj, kaj korpe pli aktiva ol mus-komatiĝi antaŭ multludista enreta ludo, sola en la hejmo.

Kio enkaĉigis min, estis la etaj ludoj en la hoteloj. Ĉiufoje, kiam sciencfikcia kongreso venis al la urbo, iu VARL-isto persvadis la organizantojn permesi al ni gvidi du seshorajn ludetojn dum la kongreso, profitante ilian luon de la spaco. Aro da entuziasmaj buboj ĉirkaŭkurantaj en kostumoj donis koloron al la evento, kaj ni kaptis la okazon por amuziĝi inter homoj socie eĉ pli deviaj ol ni.

La problemo pri hoteloj estas, ke ili enhavas ankaŭ multajn neludistojn, kaj ne nur sciencfikciulojn. Normalajn homojn. El ŝtatoj kun multaj vokaloj. Kiuj ferias.

Kaj kelkfoje tiuj homoj miskomprenas la naturon de ludo.

Ni forlasu la temon, ĉu bone?

* * *

La leciono finiĝos post dek minutoj, kaj tio ne lasis al mi multe da tempo por pretiĝi. En unua loko de la tagordo estis tiuj ĝenaj paŝadrekoniloj. Kiel mi diris, ili komenciĝis kiel vizaĝrekoniloj, sed tiujn oni dekretis kontraŭkonstituciaj. Laŭ mia scio, neniu tribunalo determinis, ĉu la paŝadrekoniloj estas pli laŭleĝaj, sed ĝis tio estos decidita, ni devos vivi kun ili.

“Paŝado” estas simple la maniero, en kiu oni iras. Homoj povas bone rekoni paŝadon: kiam vi la sekvan fojon tendumos, rigardu la moviĝadon de la poŝlampo, kiam amiko alvenas defore. Probable vi sukcesos identigi rin nur per la moviĝado de la lumo, la karakteriza maniero, en kiu ĝi saltetas supren kaj suben, kiu diras al nia simiocerbo, ke jen homo, kiu proksimiĝas.

Paŝadrekona programo registras vian moviĝadon, provas eltondi vin el la bildoj kiel silueton, kaj poste serĉas la silueton en datenaro por eltrovi, ĉu ĝi scias, kiu vi estas. Ĝi estas biometria identigilo, kiel fingrospuro aŭ retinobildo, sed ĝi havas multe pli da “kolizioj” ol tiuj aliaj. Biometria “kolizio” okazas, kiam la mezuroj kongruas al pli ol unu homo. Nur vi havas vian fingrospuron, sed vi havas la saman paŝadon kiel multaj aliaj homoj.

Ne precize saman, kompreneble. Via persona, per milimetroj mezurata paŝado estas via, kaj nur via. La problemo estas, ke via per milimetroj mezurata paŝado varias laŭ tio, kiom laca vi estas, el kio la planko estas farita, ĉu vi vundetis la maleolon korbopilkante, kaj ĉu vi ŝanĝis la ŝuojn lastatempe. Do la sistemo kvazaŭ malprecizigas vian profilon, serĉante homojn, kiuj marŝas iom simile kiel vi.

Multaj homoj marŝas iom simile kiel vi. Plie, estas facile ne marŝi iom simile kiel vi: simple forigu unu ŝuon. Kompreneble, tiel vi ĉiam marŝos kiel vi-sen-unu-ŝuo, do la kameraoj fine komprenos, ke tio ankoraŭ estas vi. Jen kial mi preferas injekti iom da hazardo en miajn atakojn kontraŭ paŝadrekonado: mi metas manplenon da ŝtonetoj en ĉiun ŝuon. Malmultekoste kaj efike, kaj neniuj du paŝoj estas egalaj. Krome oni ricevas survoje bonegan refleksologian piedmasaĝon. (Mi ŝercas. Refleksologio estas science proksimume tiel utila kiel paŝadrekonado.)

Antaŭe la kameraoj alarmis ĉiufoje, kiam nerekonata homo paŝis sur la terpecon.

Tio ne funkciis.

La alarmo eksonis ĉiujn dek minutojn. Kiam poŝtisto venis. Kiam gepatro vizitis. Kiam la terenistoj eklaboris por ripari la korbopilkan ludejon. Kiam lernejano aperis kun novaj ŝuoj.

Do nun ĝi nur provas kontroli, kiu estas kie, kaj kiam. Se iu eliras per la lerneja pordego dum la lecionotempo, ria paŝado estas kontrolata por vidi, ĉu ĝi iel-tiel kongruas kun la paŝado de iu lernejano, kaj se jes, ul-ul-ul-ul-ul, ĝi sonigas la alarmon!

César Chávez estas ĉirkaŭata de gruzaj piedvojoj. Mi ŝatas gardi du manplenojn da ŝtonetoj en mia librujo por okazo de bezono. Mi silente transdonis al Darryl dek aŭ dek kvin akrajn fiuletojn, kaj ni ambaŭ ŝarĝis la ŝuojn.

La leciono tuj finiĝos – kaj mi rememoris, ke mi ankoraŭ ne kontrolis la retpaĝojn de Haraĵuku-Frenezumo por ekscii, kie estas la sekva indiko! Mi estis iom tro hiperkoncentrita pri la eskapo, kaj mi ne zorgis eltrovi, kien ni eskapos.

Mi turnis min al mia LernoTeko kaj tuŝis la klavaron. La TTT-legilo, kiun ni uzadis, venis kun la komputilo. Ĝi estis ĉirkaŭŝlosita spiona versio de Internet Explorer, la mikrosofta paneema fekaĵo, kiun neniu aĝanta malpli ol 40 uzas memvole.

Mi havis kopion de Firefox en la USB-disko enkonstruita en mia brakhorloĝo, sed tio ne sufiĉis: la LernoTeko funkciis per Vindozo VistaPorLernejoj, antikva mastrumilo farita por doni al lernejadministrantoj la iluzion, ke ili regas la programaron, kiun la lernantoj povas ruli.

Sed VistaPorLernejoj estas sia propra plej granda malamiko. Estas multaj programoj, kiujn uzantoj ne povu malŝalti – registriloj de klavopremoj, cenzuriloj – kaj tiuj programoj ruliĝas en speciala reĝimo, kiu igas ilin nevideblaj por la sistemo. Vi ne povas malfunkciigi ilin, ĉar vi eĉ ne povas vidi, ke ili funkcias.

Ĉiu programo, kies nomo komenciĝas per $SYS$ estas nevidebla por la mastrumilo. Ĝi ne montriĝas en listoj de la diskenhavo, nek en la procezregilo. Do mia kopio de Firefox nomiĝis $SYS$Firefox – kaj kiam mi lanĉis ĝin, ĝi iĝis nevidebla por Vindozo, kaj tiel nevidebla por la retspioniloj.

Mi havis nun sendependan TTT-legilon; mi bezonis sendependan retkonekton. La lerneja reto registris ĉiun paketon, kiu pasis tra la sistemo, kio estis malbona afero, se oni planis krozi al la retpaĝoj de Haraĵuku-Frenezumo por iom da eksterprograma amuziĝo.

La solvo estas ruzaĵo nomata TOR (“The Onion Router”), “La Cepo-Enkursigilo”. Cepo-enkursigilo estas komputilo, kiu akceptas petojn pri retpaĝoj kaj plusendas ilin al aliaj cepo-enkursigiloj, kaj pluen al aliaj cepo-enkursigiloj, ĝis fine unu el ili decidas preni la paĝon kaj resendi ĝin tra ĉiuj tavoloj de la cepo, ĝis ĝi atingas la petinton. La trafiko al la cepo-enkursigiloj estas ĉifrita, do la lernejo ne povas vidi, kion oni petas, kaj la tavoloj de la cepo ne scias, por kiu ili laboras. Troviĝas milionoj da nodoj – la programo estis starigita de la usona oficejo por mararmea esplorado por helpi siajn homojn eviti cenzurilojn en landoj kiel Sirio kaj Ĉinio, kio signifas, ke ĝi estas perfekte kreita por funkcii en la medio de normala usona mezlernejo.

TOR funkcias, ĉar la lernejo havas finian nigran liston de malpermesitaj adresoj, kiujn ni ne rajtas viziti, kaj la adresoj de la nodoj konstante ŝanĝiĝas – la lernejo neniel povus sekvi ĉiujn. Kune, Firefox kaj TOR igas min la nevidebla homo, nepenetrebla por la spionado de la Eduka Direktoraro, libera por konsulti la retpaĝojn de Haraĵuku-Frenezumo kaj ekscii, kio okazas.

Kaj jen ĝi, nova indiko. Kiel ĉiuj indikoj ĉe Haraĵuku-Frenezumo, ĝi havis fizikan, retan, kaj mensan partojn. La reta parto estis enigmo, kiun oni devas solvi, kiu necesigas, ke oni esploru la respondojn al aro da obskuraj demandoj. Ĉi tiu aro inkluzivis plurajn demandojn pri la intrigoj de doĝinŝi – bildrakontoj faritaj de fanatikuloj pri mangao, japanaj bildrakontoj. Ili povas esti tiel grandaj kiel la oficialaj bildrakontoj, kiuj inspiras ilin, sed ili estas multe pli strangaj, kun miksitaj intrigoj kaj kelkfoje tre frenezaj kantoj kaj agadoj. Ankaŭ multaj amrakontoj, kompreneble. Ĉiuj ŝatas vidi siajn plej ŝatatajn bildkarakterojn interamiĝi.

Mi devus solvi tiujn enigmojn poste, kiam mi venos hejmen. Estas plej facile solvi ilin kun la tuta teamo, elŝutante megabajtojn da doĝinŝi-dosieroj kaj traserĉante ilin pri respondoj al la enigmoj.

Mi ĵus kopiis ĉiujn indikojn, kiam la sonoriloj eksonis, kaj ni komencis nian eskapon. Mi diskrete ŝutis la gruzon en la flankojn de miaj mallongaj botoj – ĝismaleolaj botoj de Blundstone, el Aŭstralio, bonegaj por kurado kaj grimpado, kaj la manko de laĉoj igas ilin oportunaj por rapida forprenado kaj remetado ĉe la senfinaj metaldetektiloj, kiuj troviĝas nun ĉie.

Ni devis eviti ankaŭ fizikan observadon, kompreneble, sed tio iĝas pli facila ĉiufoje, kiam oni aldonas novan tavolon da spionado – la teknikaĵoj donas al nia amata instruistaro tute falsan senton de sekureco. Ni surfis la homamason laŭ la koridoroj, direktante nin al mia plej ŝatata flankelirejo. Ni estis duonvoje, kiam Darryl siblis: “Fek! Mi forgesis, ke mi havas bibliotekan libron en mia sako.”

“Vi blagas min”, mi diris, kaj tiris rin en la sekvan necesejon, kiun ni preterpasis. Bibliotekaj libroj estas malbona afero. Ĉiu el ili havas rofidon – radio-frekvencan identigan etikedon – gluitan al la bindaĵo, kiu ebligas al la bibliotekisto prunti la librojn, svingante ilin super legilo, kaj ebligas al biblioteka breto informi, ĉu iuj el la libroj sur ĝi estas mislokitaj.

Sed ĝi ankaŭ ebligas al la lernejo spuri, kie oni estas la tutan tempon. Jen alia leĝluko: la tribunaloj ne permesus al la lernejoj spuri nin per rofidoj, sed ili povis spuri bibliotekajn librojn, kaj uzi la lernejajn registrojn por informiĝi, kiu plej verŝajne portas kiun bibliotekan libron.

Mi havis Faraday-saketon en mia sako – tio estas saketo subŝtofita per maŝo el kupraj dratoj, kiuj efike blokas radian energion, silentigante rofidojn. Sed la saketoj estis faritaj por senfortigi identigajn kartojn kaj sendricevilojn por pagendaj stratoj, ne librojn kiel …

Enkonduko al fiziko?” mi ĝemis. La libro grandis kiel vortaro.

Ĉapitro 2

“Mi pripensas studi fizikon, kiam mi iros al Berklio”, diris Darryl. Ria paĉjo instruis en la Universitato de Kalifornio en Berklio, kio signifis, ke ri ricevos senpagan instruadon, kiam ri iros tien. Kaj en la domo de Darryl neniam estis demando pri tio, ĉu ri iros.

“Bele, sed ĉu vi ne povus esplori pri ĝi per la reto?”

“Mia paĉjo diris, ke mi legu ĝin. Cetere, mi ne planis fari krimojn hodiaŭ.”

“Malviziti la lernejon ne estas krimo. Ĝi estas malobeo. Jen tute alia afero.”

“Kion ni faros, Marcus?”

“Nu, mi ne povas kaŝi ĝin, do mi devos rosti ĝin.” Mortigi rofidojn estas malluma arto. Neniu komercisto volas, ke malicaj klientoj povu promeni tra vendejo kaj postlasi aron da sencerbigitaj varoj, al kiuj mankas la nevideblaj strikodoj, do la fabrikantoj rifuzis difini “mortigan signalon”, kiun oni povus sendi al rofido por malŝalti ĝin. Per la ĝusta skatolo eblas reprogrami rofidon, sed mi malamas fari tion al biblioteka libro. Tio ne estas precize la sama afero kiel elŝiri paĝojn el libro, sed ja estas malbone, ĉar libron kun reprogramita rofido ne eblas surbretigi, kaj ne eblas retrovi ĝin. Ĝi iĝas nadlo en fojnostako.

Tio lasis al mi nur unu eblon: rosti la aĵon. Laŭvorte. Tridek sekundoj en mikroonda forno detruas pli-malpli ĉiun rofidon en la merkato. Kaj ĉar la rofido tute ne respondos, kiam D redonos ĝin al la biblioteko, oni simple presos novan por ĝi kaj reprogramos ĝin per la katalogaj informoj de la libro, kaj ĝi venos pura kaj bonorda reen sur sian breton.

Ni bezonis nur mikroondan fornon.

“Atendu ankoraŭ du minutojn, kaj la salono de la instruistoj estos malplena”, mi diris.

Darryl rekaptis sian libron kaj direktis sin al la pordo. “Forgesu pri ĝi. Neniel. Mi iras al la leciono.”

Mi hokis rian kubuton kaj retiris rin. “Atendu, D. Trankviliĝu. Ĉio pasos glate.”

“La salono de la instruistoj? Eble vi ne aŭskultis, Marcus. Se mi kaptiĝos ankoraŭ nur unufoje, mi estos elpelita. Ĉu vi aŭdis? Elpelita.

“Vi ne kaptiĝos”, mi diris. Ĝuste en la salono oni ne trovos instruiston post ĉi tiu lernohoro. “Ni eniru per la malantaŭa vojo.” La salono havis kuirejeton ĉe unu flanko, kun propra pordo por instruistoj, kiuj volis nur rapide ensalti por fari tason da kafo. La mikroonda forno – kiu ĉiam odoraĉis je pufmaizo kaj disverŝita supo – troviĝis tie, super la eta fridujo.

Darryl ĝemis. Mi pensis rapide. “Vidu, la sonorilo jam sonis. Se vi irus nun al la studohalo, vi ricevus malfruoslipon. Pli bone estas tute ne aperi nun. Mi povas enfiltriĝi kaj elfiltriĝi ĉe iu ajn ĉambro en ĉi tiu lernejo, D. Vi vidis min fari tion. Mi gardos vin sekura, amiko.”

Ri ĝemis denove. Jen unu el la sciigiloj de Darryl: kiam ri komencas ĝemi, ri pretas konsenti.

“Ni iru”, mi diris, kaj ni ekiris.

Ĉio funkcis perfekte. Ni ĉirkaŭiris la klasĉambrojn, sekvis la malantaŭan ŝtuparon en la subteran etaĝon, kaj venis supren laŭ la antaŭa ŝtuparo tuj antaŭ la salono de la instruistoj. Neniu sono venis tra la pordo, do mi mallaŭte turnis la manilon kaj entiris Darryl post mi, antaŭ ol silente fermi la pordon.

La libro apenaŭ povis iri en la mikroondan fornon, kiu aspektis eĉ malpli higiene, ol la lastan fojon, kiam mi venis ĉi tien por uzi ĝin. Mi diligente volvis ĝin en papertukojn antaŭ ol kuŝigi ĝin. “Oj, instruistoj estas porkoj”, mi siblis. Darryl, blankvizaĝa kaj streĉita, diris nenion.

La rofido mortis en pluveto da fajreroj, kio estis vere bela (kvankam neniel tiel bela kiel la spektaklo, kiam oni mikroondumas frostigitan vinberon, kion oni devas vidi por kredi).

Kaj nun ni devis elfiltriĝi de la lerneja tereno en perfekta anonimeco kaj plenumi nian eskapon.

Darryl malfermis la pordon kaj komencis eliri, kun mi tuj malantaŭ ri. Post sekundo, ri staris sur miaj piedfingroj, kun la kubutoj ŝovitaj en mian bruston, paŝante malantaŭen en la ŝrankograndan kuirejon, el kiu ni ĵus eliris.

“Reen”, ri flustris urĝe. “Rapide – jen Charles!”

Charles Walker kaj mi ne estas kamaradoj. Ni estas en la sama jaro, kaj ni konas nin reciproke tiel longe, kiel mi konas Darryl, sed jen la fino de la simileco. Charles estis ĉiam granda por sia aĝo, kaj nun, kiam ri piedpilkas kaj steroidumas, ri estas eĉ pli granda. Ri havas malfacilaĵojn regi sian koleron – mi perdis laktodenton pro ri, kiam ni aĝis naŭ – kaj ri sukcesis eviti problemojn koncerne tiujn malfacilaĵojn per tio, ke ri iĝis la plej aktiva denuncanto de la lernejo.

Jen malbona kombinaĵo: tiraneto, kiu ankaŭ denuncas, kaj tre plezuras iri al la instruistoj kun informoj pri ĉiaj trovitaj malobeoj. Benson amis Charles. Charles ŝatis komprenigi, ke ri suferas iun nespecifitan vezikan problemon, kiu donis al ri pretan pretekston por ŝteliri tra la koridoroj de César Chávez, serĉante homojn por denunci ilin.

La lastan fojon, kiam Charles akiris damaĝajn informojn pri mi, la fino de la afero estis, ke mi rezignis pri VARL-ado. Mi tute ne intencis denove kaptiĝi pro ri.

“Kion ri faras?”

Ri venas ĉi tien, jen kion ri faras”, diris Darryl. Ri tremadis.

“Do bone”, mi diris. “Venis la tempo por krizokazaj kontraŭrimedoj.” Mi elprenis mian telefonon. Mi planis ĉi tion de longe. Charles neniam kaptos min denove. Mi retmesaĝis mian hejman servilon, kaj ĝi ekfunkciis.

Post kelkaj sekundoj la telefono de Charles spektakle freneziĝis. Mi sendigis al ĝi dekmilojn da samtempaj vokoj kaj tekstmesaĝoj, kun la rezulto, ke ĉiu pepo kaj sonoro, kiun ĝi havis, eksonis kaj plusonadis. La atako realiĝis per robotreto, kaj mi hontetis pri tio, sed ĝi servis al bona celo.

Robotretoj estas la loko, en kiu infektitaj komputiloj pasigas sian postvivon. Kiam vi estas viktimo de vermo aŭ viruso, via komputilo sendas mesaĝon al kanalo en IRC – interretaj babilkanaloj. Tiu mesaĝo informas la robotmastron – tiu, kiu elsendis la vermon – ke la komputiloj estas pretaj sekvi riajn ordonojn. Robotretoj estas supere potencaj, ĉar ili povas konsisti el miloj, eĉ centmiloj da komputiloj, dissemitaj tra Interreto – rapidaj hejmaj komputiloj konektitaj al sukaj rapidaj retservoj. Tiuj komputiloj normale laboras por siaj posedantoj, sed kiam la robotmastro alvokas ilin, ili leviĝas kiel zombioj por obei rin.

Troviĝas tiom da infektitaj komputiloj en Interreto, ke la prezo por lui robotreton dum unu-du horoj kolapsis. Plej ofte tiuj aferoj laboras por spamistoj kiel malmultekostaj, malcentraj spamrobotoj, kiuj plenigas ĉies poŝtfakojn per reklamoj por erektigaj piloloj aŭ novaj virusoj, kiuj povas infekti vin kaj rekrutigi ankaŭ vian komputilon al la robotreto.

Mi ĵus luis dek sekundojn da tempo en tri mil komputiloj kaj lasis ĉiun el ili sendi tekstmesaĝon aŭ interretan telefonvokon al la telefono de Charles, kies numeron mi prenis de glunoteto sur la skribotablo de Benson dum iu malbonsorta vizito al ties oficejo.

Ne necesas diri, ke la telefono de Charles ne estis ekipita por pritrakti tion. Unue, la tekstmesaĝoj plenigis la memoron de ria telefono, tiel ke ĝi ne plu povis plenumi la rutinajn operaciojn necesajn por administri la sonorilon kaj registri la falsajn revoknumerojn de ĉiuj envenantaj vokoj. (Ĉu vi sciis, ke estas tre facile falsi la revoknumeron de telefonvoko? Ekzistas ĉirkaŭ kvindek manieroj por fari tion: simple guglu pri tio.)

Charles fiksrigardis la aparaton, konsternite, kaj pikis al ĝi furioze, kun la dikaj brovoj nodiĝantaj kaj tordiĝantaj, dum ri luktis kun la demonoj, kiuj ekposedis rian plej personan aparaton. La plano funkciis ĝis tiam, sed ri ne faris tion, kion ri devus fari – ri devus foriri por serĉi lokon por sidiĝi kaj cerbumi, kiel refunkciigi sian telefonon.

Darryl skuis mian ŝultron, kaj mi fortiris la okulon de la fendo ĉe la pordo.

“Kion ri faras?” flustris Darryl.

“Mi detruis rian telefonon, sed ri nur fiksrigardas ĝin anstataŭ plu iri.” Ne estos facile restartigi ĝin. Kiam la memoro estos tute plena, ĝi malfacile povos legi la programon, kiun ĝi bezonas por forviŝi la falsajn mesaĝojn – kaj ne estis amasforviŝilo por tekstmesaĝoj en ria telefono, do ri devos permane forviŝi ĉiun el la miloj da mesaĝoj.

Darryl forŝovis min kaj premis sian okulon al la pordorando. Post momento, riaj ŝultroj ekskuiĝis. Mi ektimis, pensante, ke ri panikiĝas, sed kiam ri retiriĝis, mi vidis, ke ri ridas tiel forte, ke larmoj fluas sur riaj vangoj.

“Gálvez ĵus ege skoldis rin, ĉar ri estis en la koridoro dum la lecionotempo, kaj ĉar ri tenis sian telefonon – vi devus vidi, kiel ri atakis rin. Gálvez vere ĝuis tion.”

Ni premis la manojn, solene, kaj ŝteliris reen laŭ la koridoro, suben laŭ la ŝtuparo, ĉirkaŭ la malantaŭo, tra la pordo, preter la barilo, kaj eksteren en la gloran sunlumon de posttagmezo en la Misia Distrikto. Valencia Strato neniam aspektis tiel bele. Mi rigardis mian horloĝon kaj krietis.

“Ni moviĝu! La resto de la bando renkontos nin ĉe la kablobusoj post dudek minutoj!”

* * *

Van ekvidis nin unue. Ri igis sin nerimarkebla en grupo da koreaj turistoj, kio estas unu el riaj plej ŝatataj manieroj kamufli sin, kiam ri forkuras de la lernejo. Ekde la lanĉo de la telefonblogo pri lernejevitantoj, nia mondo estas plena de spionemaj butikistoj kaj hipokritaj bonfaruloj, kiuj akceptas la taskon foti nin kaj meti la fotojn en la reton, kie lernejadministrantoj povas trastudi ilin.

Ri elvenis el la amaso kaj saltetis al ni. Darryl estas obsedita pri ri de ĉiam, kaj Van estas sufiĉe dolĉa por ŝajnigi, ke ri ne scias. Ri brakumis min kaj transiris al Darryl, donante al ri rapidan fratinecan kison sur la vangon, kiu ruĝigis rin ĝis la orelpintoj.

Tiu duopo estis stranga paro: Darryl estas iomete peza, kvankam ri portas ĝin bone, kaj ri havas rozecan haŭton, kiu ruĝiĝas ĉe la vangoj, kiam ri kuras aŭ ekscitiĝas. Ri povas kreskigi barbon, de kiam ni aĝis 14, sed, dankinde, ri komencis razadi sin post mallonga periodo, kiun nia bando nomas “la linkolnaj jaroj”. Kaj ri estas alta. Tre, tre alta. Alta kiel korbopilkisto.

Dume, Van altas duonkapon malpli ol mi, kaj estas maldika, kun rektaj nigraj haroj, kiujn ri portas en bizaraj, komplikaj plektaĵoj, pri kiuj ri esploras en la reto. Ri havas belan kuprokoloran haŭton kaj nigrajn okulojn, kaj ri ŝatas vitrajn ringojn, grandajn kiel rafanoj, kiuj klikas kaj klakas, kiam ri dancas.

“Kie estas Jolu?” ri diris.

“Kiel vi, Van?” demandis Darryl per strangolata voĉo. Ri ĉiam postkuris la konversacion je unu paŝo, kiam temas pri Van.

“Mi fartas bonege, D. Kiel fartas ĉiu via eta afero?” Ho, ri estis malbonega persono. Darryl preskaŭ svenis.

Jolu savis rin de socia malhonoro, aperante ĝuste tiam, en supergranda leda bazpilka jako, laŭmodaj sportoŝuoj, kaj retodorsa kaskedo, kiu reklamis nian plej ŝatatan meksikan maskitan luktiston, El Santo Junior. Jolu estas José Luis Torrez, la lasta membro de nia kvaropo. Ri apartenis al striktega katolika lernejo en Ekstera Riĉmondo, do ne estis facile por ri eskapi. Sed ri ĉiam sukcesis: neniu elfiltriĝis kiel nia Jolu. Ri ŝatis sian jakon, ĉar ĝi pendis malalte – kio estis laŭmoda en partoj de la urbo – kaj kovris rian tutan katoliklernejan rubaĵon, kiu estis kvazaŭ celtabulo por la spionemaj idiotoj, kiuj havis la telefonblogon pri lernejevitantoj legosignita en siaj telefonoj.

“Kiuj pretas ekiri?” mi demandis, kiam ni ĉiuj jam salutis. Mi eltiris mian telefonon kaj montris al ili la mapon, kiun mi elŝutis al ĝi, dum ni veturis tien per BART. “Laŭ miaj kalkuloj, ni devas reiri supren al Nikko, poste unu blokon preter ĝi ĝis O’Farrell, poste maldekstren al Van-Ness-Avenuo. Ie tie ni devus trovi la sendratan signalon.”

Van grimacis. “Tio estas malbela parto de la Fileo.” Pri tio mi ne povis disputi. Tiu parto de San-Francisko estas unu el la strangaj lokoj: se oni alvenas per la ĉefpordo de la hotelo Hilton, ĉio estas turistaĵoj, kiel la finstacio de la kablobusoj kaj familiaj restoracioj. Se oni trairas al la alia flanko, oni estas en la Fileo, kie koncentriĝas ĉiu eluzita transvestita amoristo, ĝisosta prostituisto, siblanta drogvendisto kaj krakkokainmania senhejmulo de la urbo. Kion ili aĉetis kaj vendis, neniu el ni estis sufiĉe aĝa por konsumi (kvankam estis multaj amoristoj niaaĝaj, kiuj praktikis sian metion en la Fileo).

“Vidu la pozitivan flankon”, mi diris. “La sola tempo, en kiu oni volas promeni tie, estas dum plena taglumo. Neniu el la aliaj ludantoj proksimiĝos al ĝi ĝis morgaŭ, en plej bona okazo. Jen kion ni inter LAR-istoj nomas monstra malhandikapo.”

Jolu larĝe ridetis al mi. “Kiam vi priskribas ĝin tiel, ĝi ŝajnas bona afero”, ri diris.

“Pli bone ol manĝi uni-on”, mi diris.

“Ĉu ni parolos, aŭ ĉu ni venkos?” diris Van. Post mi, ri estis kun granda marĝeno la plej fervora ludanto de nia grupo. Ri prenis venkadon tre, tre serioze.

Ni ekiris, kvar bonaj amikoj, survoje por malĉifri indikon, gajni la ludon – kaj perdi ĉion, kio gravis al ni, por ĉiam.

* * *

La fizika parto de la hodiaŭa indiko estis aro da GPS-koordinatoj – estis apartaj koordinatoj por ĉiu el la grandaj urboj, kie oni ludis Haraĵuku-Frenezumon – kie ni trovos la signalon de sendrata interreta stacio. Tiu signalo estos intence ĵamata de alia, proksima stacio, kiu estas kaŝita, tiel ke ne eblas trovi ĝin per normalaj retsignaltroviloj – etaj brelokoj, kiuj informas onin, kiam oni sufiĉe proksimas al ies nefermita retstacio, senpage uzebla.

Ni devos spuri la lokon de la “kaŝita” retstacio, mezurante la forton de la “videbla”, trovante la lokon, kie ĝi estas plej mistere malforta. Tie ni trovos alian indikon – la lastan fojon ĝi estis en la taga specialaĵo de Anzu, la pompa suŝirestoracio en la hotelo Nikko en la Fileo. Nikko apartenis al JAL, la japana flugfirmao, unu el la sponsoroj de Haraĵuku-Frenezumo, kaj la dungitaro estis tre afabla al ni, kiam ni fine ĝisspuris la indikon. Ili donis al ni bovlojn da misoo kaj invitis nin provi uni-on, kiu estas suŝio farita el ekinoj, kun la kohero de tre mola fromaĝo kaj la odoro de tre mola hundofeko. Sed ĝi gustis ege bone. Laŭ la raporto de Darryl. Mi ne volis manĝi tiun aĉaĵon.

Mi ekkaptis la signalon de la retstacio per la trovilo de mia telefono ĉirkaŭ tri blokojn laŭ O’Farrell, tuj antaŭ Hyde-Strato, antaŭ dubinda “Azia Masaĝ-Salono” kun la pulsanta ruĝa vorto “FERMITA” en la fenestro. La nomo de la reto estis HaraĵukuF, do ni sciis, ke ni estas ĉe la ĝusta loko.

“Se ĝi estas en tiu domo, mi ne eniros”, diris Darryl.

“Ĉu ĉiu havas sian retsignaltrovilon?” mi diris.

Darryl kaj Van havis telefonojn kun enkonstruitaj troviloj, dum Jolu, tro laŭmoda por porti telefonon pli grandan ol sia etfingro, havis apartan etan direktan brelokon.

“Bone. Ni disiru por vidi, kion ni trovos. Ni serĉas subitan malfortiĝon de la signalo, kiu pli kaj pli evidentiĝas, ju pli oni iras laŭ ĝi.”

Mi faris unu paŝon malantaŭen kaj trovis min staranta sur ies piedfingroj. Ina voĉo diris “uf”, kaj mi fulme turniĝis, timante, ke iu kokainmania amoristo ponardos min, ĉar mi rompis rian kalkanumon.

Anstataŭe, mi frontis al alia junulo miaaĝa. Ri havis densan hararon frape rozkoloran kaj akran ronĝulan vizaĝon, kun grandaj okulvitroj, preskaŭ kiel protektaj okulvitroj por flugarmea piloto. Ri estis vestita per striita ŝtrumpopantalono sub nigra avinjorobo, kun multaj etaj japanaj dekora-ludiloj fiksitaj al ĝi per fiboloj: anime-karakteroj, malnovaj mondaj gvidantoj, emblemoj de eksterlandaj senalkoholaĵoj.

Ri levis fotilon kaj ekfotis min kaj mian teamon.

“Ridetu”, ri diris. “Vi aperas en la denuncokanalo.”

“En neniu okazo”, mi diris. “Vi ne farus …”

“Mi ja faros”, ri diris. “Mi sendos ĉi tiun foton al la telefonblogo pri lernejevitantoj post tridek sekundoj, se vi kvar ne retiriĝos de ĉi tiu indiko kaj lasos al mi kaj miaj amikoj ĝisspuri ĝin. Vi povos reveni post unu horo, kaj ĉio apartenos al vi. Mi pensas, ke tio estas pli ol justa.”

Mi rigardis malantaŭ ri kaj rimarkis tri aliajn knabinojn simile vestitajn – unu kun bluaj haroj, unu kun verdaj, kaj unu kun purpuraj. “Kio estas vi? Ĉu la Glacibombona Taĉmento?”

“Ni estas la teamo, kiu draŝos la pugon de via teamo en Haraĵuku-Frenezumo”, ri diris. “Kaj mi estas tiu, kiu post unu sekundo alŝutos vian foton kaj faligos vin en tioman kaĉon …”

Ĉe mia dorso mi sentis Van ekpaŝi antaŭen. Ria knabina lernejo fifamis pro interbatiĝoj, kaj mi estis preskaŭ certa, ke ri pretis pugni tiun knabinon.

Tiam la mondo ŝanĝiĝis por ĉiam.

Ni sentis ĝin unue, tiun naŭzan ekskuon de la cemento sub la piedoj, kiun ĉiu kaliforniano konas instinkte: tertremo. Mia unua inklino, kiel ĉiam, estis forkuri: “se minacas vin danĝer’, kuru ronde sen esper’”. Tamen, fakte ni jam troviĝis en la plej sekura loko, kiun ni povus atingi: ne en konstruaĵo, kiu povus enfali sur nin, nek meze de la strato, kie pecoj de falanta kornico povus frakasi niajn kapojn.

Tertremoj estas tremige silentaj – en la komenco, almenaŭ – sed ĉi tio ne estis silenta. Ĝi estis laŭta, nekredebla muĝo, pli laŭta ol ĉio, kion mi jam aŭdis. La sono estis tiel impona, ke ĝi premis min sur la genuojn, kaj mi ne trovis min sola tiel. Darryl tiris ĉe mia brako kaj montris super la konstruaĵoj, kaj tiam ni ekvidis ĝin: grandega nigra nubo leviĝis de nordoriente, de la direkto de la Golfo.

Aŭdiĝis dua murmurego, kaj la fumnubo disvastiĝis en tiu etendiĝanta nigra formo, kiun ni ĉiuj konas de filmoj jam de la infanaĝo. Iu ĵus eksplodigis ion, grandskale.

Venis pliaj murmuregoj kaj pliaj tremoj. Kapoj aperis en fenestroj laŭlonge de la strato. Ni ĉiuj silente rigardis la fungoforman nubon.

Tiam ekis la sirenoj.

Mi jam aŭdis tiajn sirenojn – oni provas la civildefendajn sirenojn marde je tagmezo. Sed mi aŭdis ilin eksoni neplanite nur en malnovaj militfilmoj kaj en komputilaj ludoj – la speco, en kiu iu bombardas iun de supre. Aerataksirenoj. La uuuuu-sono sentigis ĉion malpli reala.

“Iru tuj al ŝirmejoj.” Ĝi similis al la voĉo de Dio, aŭdiĝante el ĉiuj direktoj samtempe. Laŭtparoliloj troviĝis sur iuj el la dratfostoj, kion mi neniam rimarkis antaŭe, kaj ĉiuj ŝaltiĝis samtempe.

“Iru tuj al ŝirmejoj.” Ŝirmejoj? Ni rigardis nin, konfuzite. Kiuj ŝirmejoj? La nubo leviĝis konstante, disvastiĝante. Ĉu ĝi estas nuklea? Ĉu ni spiras nun la lastan fojon?

La knabino kun la rozkoloraj haroj kaptis siajn amikojn, kaj ili kuregis suben, reen al la BART-trajnstacio kaj la subo de la montetoj.

“IRU TUJ AL ŜIRMEJOJ.” Aŭdiĝis nun kriado, kaj multe da ĉirkaŭkurado. Turistoj – oni ĉiam povas rekoni la turistojn; ili estas tiuj, kiuj kredas, ke KALIFORNIO = VARMA kaj pasigas siajn san-franciskajn feriojn frostante en mallongaj pantalonoj kaj T-ĉemizoj – diskuris en ĉiuj direktoj.

“Ni ekiru!” kriegis Darryl en mia orelo, apenaŭ aŭdeble super la kriĉado de la sirenoj, al kiuj aliĝis ankaŭ tradiciaj policaj sirenoj. Deko da SFPD-aŭtoj preterveturis, kriĉante.

“IRU TUJ AL ŜIRMEJOJ.”

“Suben al la BART-stacio”, mi kriegis. Miaj amikoj kapjesis. Ni kunpremiĝis kaj komencis rapide alvali.

Ĉapitro 3

Ni preterpasis multe da homoj en la strato survoje al la BART-stacio de Powell-Strato. Ili kuris aŭ marŝis, blankvizaĝaj kaj silentaj, aŭ kriantaj kaj panikaj. Senhejmuloj kaŭris ĉe pordoj kaj rigardis ĉion, dum alta nigrahaŭta transvestita amoristo kriegis pri io al du junaj iĉoj kun lipharoj.

Ju pli ni proksimiĝis al la BART-stacio, des pli la korpoj kunpremiĝis. Kiam ni atingis la ŝtuparon suben en la stacion, jam estis svarmosceno, grandega homamaso, kiu provis premi sin laŭ mallarĝa ŝtuparo. Mi havis la vizaĝon premita en ies dorson, kaj iu alia estis premita en mian dorson.

Darryl estis ankoraŭ apud mi – ri estis tiel granda, ke estis malfacile ŝovi rin – kaj Jolu estis tuj malantaŭ ri, kvazaŭ tenante rian talion. Mi ekvidis Vanessa en distanco de kelkaj metroj, ĉirkaŭita de aliaj homoj.

“Fikiĝu!” mi aŭdis Van krii malantaŭ mi. “Perversiulo! Lasu la manojn for de mi!”

Pene mi turniĝis reen kontraŭ la amaso kaj vidis Van rigardi naŭzate al pliaĝulo kun bela kompleto, kiu kvazaŭ ridetaĉis al ri. Ri fosis en sia saketo, kaj mi sciis, por kio ri fosas.

“Ne piprumu rin!” mi kriis super la bruo. “Vi trafus nin ĉiujn.”

Aŭdinte la vorton “piprumu”, la ulo aspektis timigite kaj kvazaŭ forfandiĝis, kvankam la homamaso daŭre puŝadis rin antaŭen. Antaŭ mi, mi vidis iun, mezaĝan inon en hipia robo, ŝanceliĝi kaj fali. Ri kriis, kiam ri falis, kaj mi vidis rin barakti por restariĝi, sed ri ne povis; la premo de la homamaso estis tro forta. Kiam mi proksimiĝis al ri, mi kliniĝis por helpi rin stariĝi, kaj mi preskaŭ estis faligita sur rin. Fine mi devis paŝi sur ria ventro, kiam la amaso plupuŝis min super ri, sed mi ne pensas, ke ri sentis ion tiam.

Mi tiom timis, kiel neniam antaŭe. Oni kriadis nun ĉie, kaj estis pli da korpoj sur la planko, kaj la premo de malantaŭe persistis kiel buldozo. Mi ne povis fari pli ol resti sur la piedoj.

Ni estis en la halo, kie troviĝis la turnokrucoj. Apenaŭ estis pli bone tie – la fermita spaco reeĥis la ĉirkaŭajn voĉojn en muĝon, kiu resonigis mian kapon, kaj la odoro kaj la sento de tiom da korpoj sentigis al mi klostrofobion, kiun mi neniam antaŭe konis.

Homoj ankoraŭ premiĝis suben laŭ la ŝtuparo, kaj pliaj homoj kunpremiĝis tra la turnokrucoj kaj laŭ la rulŝtuparoj al la kajoj, sed estis klare al mi, ke tio ne finiĝos bone.

“Ĉu ni provu niajn ŝancojn supre?” mi diris al Darryl

“Jes, damne”, ri diris. “Ĉi tio estas diablaĵo.”

Mi rigardis al Vanessa – neniel ri povus aŭdi min. Mi sukcesis elpoŝigi mian telefonon kaj sendis tekstmesaĝon al ri.

> Ni eliras de ĉi tie

Mi vidis rin eksenti la vibradon de sia telefono, rigardi suben al ĝi kaj poste reen al mi kaj vigle kapjesi. Darryl, dume, klarigis al Jolu.

Kio estas la plano?” Darryl kriis en mian orelon.

“Ni devos reiri!” mi rekriis, montrante al la senkompata amaso da premantaj korpoj.

“Neeble!” ri diris.

“Iĝos des pli neeble, ju pli ni atendos!”

Ri levis la ŝultrojn. Van trabaraktis ĝis mi kaj ekkaptis mian brakon. Mi kaptis Darryl, kaj Darryl kaptis Jolu per la alia mano, kaj ni ekpuŝis nin antaŭen.

Ne estis facile. Ni moviĝis ĉirkaŭ dek centimetrojn en minuto, komence, kaj eĉ pli malrapidiĝis, kiam ni atingis la ŝtuparon. Kaj la homoj, kiujn ni preterpasis, ne tre kontentis pri tio, ke ni flankenŝovas ilin. Pluraj homoj blasfemis al ni, kaj unu iĉo aspektis, kvazaŭ ri pugnus min, se ri kapablus liberigi la brakojn. Ni preterpasis ankoraŭ tri homojn, kiuj kuŝis dispremite, sed mi neniel povus helpi ilin. En tiu momento mi ne plu pensis pri helpado. Mi pensis nur pri trovado de spaceto antaŭ ni, en kiun ni povus moviĝi, pri la forta tirado de Darryl ĉe mia brako, kaj pri mia rigida tenego al Van malantaŭ mi.

Ni elpafiĝis kiel ĉampankorkoj post unu eterno, palpebrumante en la griza fumeca lumo. La aerataksirenoj ankoraŭ bruegis, kaj la sono de la sirenoj de la krizveturiloj, dum ili vetkuris laŭ Market-Strato, estis eĉ pli laŭta. Preskaŭ neniu troviĝis nun sur la stratoj – nur la homoj, kiuj klopodis senespere subteriĝi. Multaj ploradis. Mi ekvidis aron da neokupitaj benkoj – kiujn normale okupis malpuraj drinkuloj – kaj fingromontris al ili.

Ni direktiĝis al ili. La sirenoj kaj la fumo igis nin mallevi la kapojn kaj levi la ŝultrojn. Kiam ni atingis la benkojn, Darryl kolapsis vizaĝ-al-tere.

Ni ĉiuj kriegis, kaj Vanessa kaptis rin kaj turnis rin. La flankon de ria ĉemizo kovris ruĝa makulo, kiu disvastiĝis. Vanessa tiris la ĉemizon supren kaj malkaŝis longan, profundan tranĉon en ria diketa flanko.

“Iu ponardis rin, diable, en la homamaso”, diris Jolu, kun la manoj pugniĝantaj. “Damne, tio estas fia.”

Darryl ĝemis kaj rigardis al ni, poste al sia flanko, kaj tiam ri suspiris, kaj ria kapo refalis.

Vanessa forigis sian drelikan jakon kaj fortiris la kotonan kapuĉan puloveron, kiun ri portis sube. Ri buligis ĝin kaj premis ĝin al la flanko de Darryl. “Prenu rian kapon”, ri diris al mi. “Tenu ĝin levita.” Al Jolu ri diris: “Levu riajn piedojn – faru rulon el via mantelo aŭ io.” Jolu moviĝis rapide. La patrino de Vanessa estas flegisto, kaj Van trejniĝis pri sukurado ĉiusomere en tendaro. Ri tre ŝatis vidi la homojn en filmoj fuŝi la sukuradon, kaj moki ilin. Mi tiel ĝojis havi rin kun ni.

Ni sidis tie dum longa tempo, tenante la puloveron al la flanko de Darryl. Ri konstante insistis, ke ri fartas bone, ke ni lasu rin stariĝi, kaj Van konstante diris al ri, ke ri fermu la faŭkon kaj kuŝu trankvile, aŭ ri piedbatos rian pugon.

“Ĉu ni telefonu por ambulanco?” diris Jolu.

Mi sentis min idioto. Mi fulme eltiris mian telefonon kaj klavis 911. La sono, kiun mi aŭdis, eĉ ne estis signalo de okupiteco – ĝi estis kvazaŭ dolorploreto de la telefonsistemo. Oni ne ricevas tiajn sonojn, se ne estas tri milionoj da homoj, kiuj samtempe alvokas la saman numeron. Kial oni bezonu robotretojn, kiam oni havas teroristojn?

“Kio pri Vikipedio?” diris Jolu.

“Sen telefono, sen datenoj”, mi diris.

“Kio pri tiuj?” diris Darryl, kaj montris al la strato. Mi rigardis tien, kien ri montris, pensante, ke mi vidos policanon aŭ savhelpiston, sed estis neniu.

“Jam bone, amiko, vi ripozu”, mi diris.

“Ne, idioto, kio pri tiuj, la policanoj en la aŭtoj? Tie!”

Ri pravis. Ĉiujn kvin sekundojn, policaŭto, ambulanco aŭ fajrokamiono preterrapidis. Ili povus venigi helpon. Tia idioto mi estis.

“Venu do”, mi diris. “Ni metu vin, kie oni vidos vin, kaj ni haltigu unu.”

Vanessa ne ŝatis la ideon, sed mi taksis, ke policano verŝajne ne haltus pro junulo, kiu svingas sian ĉapon en la strato, ne en tiu tago. Oni eble tamen haltus, se oni vidus Darryl tie sangi. Mi diskutis mallonge kun ri, kaj Darryl solvis la disputon per tio, ke ri tiris sin malfacile sur la piedojn kaj trenis sin malstabile en la direkto al Market-Strato.

La unua veturilo, kiu preterkriĉis – ambulanco – eĉ ne malrapidiĝis. Nek la policaŭto, kiu sekvis, nek la fajrokamiono, nek la sekvaj tri policaŭtoj. Darryl ne estis en bona stato – ria vizaĝo estis blanka, kaj ri anhelis. La pulovero de Van estis saturita per sango.

Mi tediĝis pri aŭtoj, kiuj nur preterveturis min. La sekvan fojon, kiam aŭto venis al ni laŭ Market-Strato, mi elpaŝis sur la straton, svingante la brakojn super la kapo, kriante “HALTU”. La aŭto abrupte haltis, jorante, kaj nur tiam mi rimarkis, ke ĝi ne estas policaŭto, nek ambulanco aŭ fajrokamiono.

Ĝi estis armeeca ĵipo, kiel kirasita Hummer, sed ĝi havis neniajn armeajn insignojn. La aŭto glitis al halto tuj antaŭ mi, kaj mi saltis malantaŭen, perdis la ekvilibron, kaj trovis min kuŝanta sur la tero. Mi sentis la pordojn malfermiĝi apud mi kaj ekvidis konfuzon da botoj moviĝantaj ĉirkaŭ mi. Mi rigardis supren kaj vidis aron da armeecaj homoj en supertutoj, kiuj tenis grandajn pezajn pafilojn kaj portis gasmaskojn kun kapuĉoj kaj malhelaj vizaĝplatoj.

Mi apenaŭ havis tempon por konstati tion, antaŭ ol tiuj pafiloj estis direktitaj al mi. Mi neniam antaŭe rigardis en la barelon de pafilo, sed ĉio, kion vi aŭdis pri la sperto, estas vera. Oni senmoviĝas, kie oni estas, la tempo haltas, kaj oni aŭdas sian koron batadi en la oreloj. Mi malfermis la buŝon, poste fermis ĝin, kaj tiam, tre malrapide, mi levis la manojn antaŭ mi.

La senvizaĝa, senokula armita homo super mi tenis la pafilon tre ebene. Mi eĉ ne spiris. Van kriadis ion, kaj Jolu kriis, kaj mi rigardis al ili dum sekundo, kaj ĝuste tiam iu metis krudan sakon sur mian kapon kaj striktigis ĝin ĉirkaŭ mian spirtubon, tiel rapide kaj tiel feroce, ke mi apenaŭ havis tempon por enspiri, antaŭ ol ĝi estis fiksita sur mi. Mi estis puŝita maldelikate, sed senpasie sur mian ventron, kaj io ĉirkaŭis dufoje miajn manradikojn kaj same striktiĝis – io, kio sentiĝis kiel pajlbrikiga drato kaj kruele mordis la karnon. Mi ekkriis, kaj mian voĉon dampis la sako.

Mi troviĝis nun en plena mallumo, kaj mi streĉis la orelojn por aŭdi, kio okazas al miaj amikoj. Mi aŭdis ilin krii tra la dampanta dreliko de la sako, kaj tiam mi estis senpersone tirata sur miajn piedojn per la manradikoj, kun la brakoj torditaj supren malantaŭ mi, la ŝultroj kriĉantaj.

Mi stumblis antaŭen, kaj jen mano puŝis mian kapon suben, kaj mi troviĝis en la veturilo. Pli da korpoj krude enŝoviĝis apud mi.

“Homoj?” mi kriis, kaj mi gajnis fortan baton sur la kapo pro mia peno. Mi aŭdis Jolu respondi, kaj tiam sentis la baton, kiun ankaŭ ri ricevis. Mia kapo sonoris kiel gongo.

“He!” mi diris al la soldatoj. “He, aŭskultu! Ni estas nur lernejanoj. Mi volis haltigi vin, ĉar mia amiko sangas. Iu ponardis rin.” Mi tute ne sciis, kiom el tio elvenis tra la dampanta sako. Mi plu parolis. “Aŭskultu – okazis ia miskompreno. Ni devas venigi mian amikon al malsanulejo …”

Denove io batiĝis kontraŭ mia kapo. Ĝi sentiĝis, kvazaŭ oni uzis klabon aŭ simile – ĝi estis pli forta bato, ol mi iam antaŭe ricevis sur la kapo. Miaj okuloj turniĝis en mia kapo kaj larmis, kaj mi laŭvorte ne povis spiri pro la doloro. Post momento mi rekaptis la spiron, sed mi ne diris ion. Mi jam lernis mian lecionon.

Kiuj estis tiuj klaŭnoj? Ili ne portis insignojn. Eble ili estis teroristoj! Antaŭe mi neniam vere kredis je teroristoj – mi volas diri, mi sciis abstrakte, ke troviĝas teroristoj ie en la mondo, sed ili ne signifis veran riskon por mi. Ekzistas milionoj da manieroj, en kiuj la mondo povas mortigi min – por komenci, eblas esti surveturita de ebriulo rapideganta laŭ Valencia Strato – kiuj estas nefinie pli probablaj kaj tujaj ol teroristoj. Teroristoj mortigas multe malpli da homoj ol faloj en banĉambroj kaj akcidentaj elektrokutoj. Zorgi pri ili ĉiam ŝajnis al mi proksimume tiel utile kiel zorgi pri morto pro fulmobato.

Sidante en la malantaŭo de tiu ĵipo, kun la kapo en sako, la manoj ligitaj malantaŭ mia dorso, skuiĝante tien kaj reen, dum ŝvelis la kontuzoj sur mia kapo, mi subite sentis terorismon kiel ion multe pli riskan.

La aŭto balanciĝis tien kaj reen kaj kliniĝis almonte. Mi konkludis, ke ni direktiĝis sur Nob-Monteton, kaj laŭ la angulo ŝajnis, ke ni sekvas unu el la pli krutaj vojoj – mi divenis, Powell-Straton.

Kaj jen ni malsupreniris same krute. Se mia mensa mapo pravis, ni direktiĝis al Fiŝkaptista Varfo. Eblas iri sur boaton tie, kaj forveturi. Tio kongruis kun la terorisma hipotezo. Sed kial, damne, teroristoj forkaptus aron da lernejanoj?

Ni svingiĝis al halto, ankoraŭ sur alvala deklivo. La motoro mortis, kaj la pordoj malfermiĝis. Iu eltiris min je la brakoj sur la straton, kaj poste ŝovis min, stumblige, laŭ pavimita vojo. Post kelkaj sekundoj mi faletis ĉe ŝtala ŝtuparo, batante la tibiojn. La manoj malantaŭe ekŝovis min denove. Mi iris supren laŭ la ŝtuparo, singarde, ne povante uzi la manojn. Mi atingis la trian ŝtupon kaj palpis pri la kvara, sed ĝi mankis. Denove mi preskaŭ falis, sed novaj manoj kaptis min de antaŭe kaj tiris min laŭ ŝtala planko, puŝis min sur la genuojn kaj ŝlosis miajn manojn al io malantaŭ mi.

Pli da moviĝado, kaj la sento de korpoj, kiuj kateniĝas apud mi. Ĝemoj kaj dampitaj sonoj. Ridado. Kaj poste longa, sentempa eterno en la dampita mallumo, spirante mian propran spiron, aŭdante mian spiradon en la oreloj.

* * *

Mi efektive sukcesis kvazaŭ endormiĝi tie, genuante kun apenaŭ funkcianta sangocirkulado en miaj kruroj kaj la kapo en drelika duonlumo. Mia korpo injektis jaran kvoton da adrenalino en mian sangon en 30 minutoj, kaj kvankam tiu kemiaĵo povas doni la forton por forlevi aŭtojn de siaj amatoj kaj transsalti altajn konstruaĵojn, la repago ĉiam estas fia.

Mi vekiĝis, kiam iu fortiris la sakon de mia kapo. Oni traktis min nek krude nek delikate – nur … senpersone. Kiel iu ĉe McDonald’s, kiu kunmetas hamburgerojn.

La lumo en la ĉambro estis tiel hela, ke mi devis kunpremi la okulojn, sed laŭgrade mi povis fende malfermeti ilin, poste duonmalfermi, kaj fine tute malfermi ilin kaj ĉirkaŭrigardi.

Ni ĉiuj troviĝis en la malantaŭo de kamiono, granda 18-rada. Mi povis vidi la rado-niĉojn en regulaj distancoj laŭ la flankoj. Sed la malantaŭo de ĉi tiu kamiono estis ŝanĝita en ian moveblan komandejon/kaptitejon. Ĉe la muroj estis ŝtalaj skribotabloj kun aroj da luksaj plataj ekranoj, kiuj leviĝis super ili sur pivotantaj brakoj, ebligante reloki ilin en nimbo ĉirkaŭ la uzanto. Antaŭ ĉiu skribotablo estis belega oficeja seĝo, festonita per turnobutonoj por alĝustigi ĉiun milimetron de la sidsurfaco, krom la alto, tango kaj joro.

Poste estis la kaptiteja parto – ĉe la antaŭo de la kamiono, plej fore de la pordoj, estis ŝtalaj reloj boltitaj al la flankoj de la veturilo, kaj ligitaj al tiuj ŝtalaj reloj estis la kaptitoj.

Mi tuj ekvidis Van kaj Jolu. Darryl eble estis inter la aliaj dek, katenitaj ĉi tie, sed ne eblis ekscii – multaj el ili kliniĝis antaŭen, blokante mian vidon. Odoraĉis je ŝvito kaj timo tie malantaŭe.

Vanessa rigardis min kaj mordis la lipon. Ri timis. Ankaŭ mi. Ankaŭ Jolu, kies okuloj ruliĝis freneze en la kavoj, montrante la blankon. Mi timis. Kaj cetere, mi devis pisi kiel kurĉevalo.

Mi ĉirkaŭrigardis por trovi niajn kaptintojn. Mi evitis rigardi ilin ĝis nun, same kiel oni ne rigardas en la mallumon de ŝranko, kie onia menso inventis koboldon. Oni ne volas scii, ĉu oni pravas.

Sed mi devis pli bone rigardi tiujn ĝenulojn, kiuj forkaptis nin. Se ili estis teroristoj, mi volis scii. Mi ne sciis, kiel aspektas teroristoj, kvankam televidprogramoj laŭeble konvinkis min, ke ili estas brunaj araboj kun grandaj barboj kaj trikitaj ĉapoj kaj malstriktaj kotonaj roboj pendantaj ĝis la maleoloj.

Tiel ne aspektis niaj kaptintoj. Ili povus esti huraistoj de la meztempa spektaklo dum Super Bowl. Ili aspektis usone en maniero, kiun mi ne povis precize difini. Bonaj makzelprofiloj, mallongaj, netaj harfasonoj, kiuj ne estis tute armeaj. Ili estis blankaj kaj brunaj, iĉaj kaj inaj, kaj libere ridetis unu al alia, dum ili sidis ĉe la alia fino de la kamiono, ŝercante kaj trinkante kafon el forpren-tasoj. Ili ne estis “araboj” el Afganio; ili aspektis kiel turistoj el Nebrasko.

Mi fiksrigardis al unu, juna blankhaŭtulino kun brunaj haroj, kiu aspektis apenaŭ pli aĝe ol mi, kvazaŭ aminde en timiga, oficejkompleta maniero. Se oni fiksrigardas iun sufiĉe longe, fine tiu rerigardas al oni. Ri faris tion, kaj ria vizaĝo fulme transformiĝis en tute alian agordon, senpasian, eĉ robotan. La rideto tuj malaperis.

“He”, mi diris. “Vidu, mi ne komprenas, kio okazas ĉi tie, sed mi vere bezonas viziti necesejon, komprenu?”

Ri rigardis rekte tra mi, kvazaŭ ri ne aŭdis.

“Mi seriozas. Se mi ne baldaŭ iros al pisejo, okazos malbela akcidento. Iom odoraĉos ĉi tie, komprenu?”

Ri turnis sin al siaj kolegoj, eta kunpremita triopo, kaj ili kondukis mallaŭtan konversacion, kiun mi ne povis aŭdi pro la ventumiloj de la komputiloj.

Ri returniĝis al mi. “Retenu ĝin ankoraŭ dek minutojn. Poste vi ĉiuj estos alvokitaj por pisi.”

“Mi ne pensas, ke mi havas ankoraŭ dek minutojn”, mi diris, lasante iom pli da urĝo, ol mi vere sentis, aŭdiĝi en mia voĉo. “Serioze, sioro, estu nun aŭ neniam.”

Ri balancis la kapon kaj rigardis min, kvazaŭ mi estus ia mizera senŝanculo. Ri kaj riaj amikoj interkonsiliĝis ankoraŭ iomete, kaj poste alia homo paŝis antaŭen. Ri estis pli aĝa, en la fruaj tridekaj jaroj, kaj iom larĝa ĉe la ŝultroj, kvazaŭ ri multe halterumas. Ri aspektis kiel ĉino aŭ koreo – eĉ Van ne povas distingi ilin kelkfoje – sed kun tiu sinteno, kiu diras usonano en maniero, kiun mi ne povis precizigi.

Ri flankentiris sian jakon por vidigi al mi la aparataron, kiu pendis tie: mi rekonis pistolon, elektroŝokan armilon, kaj cilindron de larmiga gaso aŭ piproŝpruco, antaŭ ol ri refaligis la baskon.

“Neniaj ĝenoj”, ri diris.

“Neniaj”, mi konsentis.

Ri tuŝis ion ĉe sia zono, kaj la katenoj malantaŭ mi malligiĝis, kaj miaj brakoj ekfalis liberaj. Kvazaŭ ri portus la aparatozonon de la Vespertulo – sendrata teleregilo por katenoj! Mi supozis, tamen, ke tio estas senchava: oni ne volus kliniĝi super siaj kaptitoj kun la tuta mortiga aparataro ĉe la nivelo de iliaj okuloj – ili eble kaptus onian pafilon per la dentoj kaj tirus la ellasilon per la lango aŭ simile.

Miaj manoj ankoraŭ estis kunligitaj per la plasta rimeno, kaj nun, kiam la katenoj ne plu subtenis min, mi trovis, ke miaj kruroj ŝanĝiĝis en pecojn de korko, dum mi restis fiksita en unu pozicio. Se rakonti koncize, mi pli-malpli falis sur la vizaĝon kaj baraktis malforte per la kruroj, dum ili formikadis, provante meti ilin sub min, por ke mi povu ruliĝi sur la piedojn.

La homo ektiris min sur la piedojn, kaj mi klaŭnomarŝis ĝis la pleja malantaŭo de la kamiono, al eta enskatola portebla necesejo, kiu troviĝis tie. Mi klopodis ekvidi Darryl, dum mi iris, sed ri povus esti iu ajn el la kvin aŭ ses kolapsintaj homoj. Aŭ neniu el ili.

“Eniru”, diris la homo.

Mi distiretis la manradikojn. “Forigu ĉi tion, mi petas?” Miaj fingroj sentiĝis kiel purpuraj kolbasoj pro la horoj da ligiteco en la plasta mankateno.

La homo ne moviĝis.

“Vidu”, mi diris, provante soni nek sarkasme nek kolere (ne estis facile). “Vidu. Aŭ vi tranĉos ĝin por liberigi miajn manradikojn, aŭ vi devos celi por mi. Vizito al necesejo ne bone funkcias sen manoj.” Iu en la kamiono subridis. La homo ne ŝatis min; tion mi povis vidi per la maniero, en kiu riaj makzelmuskoloj ĉirkaŭmuelis. Damne, tiuj homoj estis streĉe dratitaj.

Ria mano iris al ria zono kaj revenis kun bela poŝtranĉilaro. Ri elsaltigis fiaspektan klingon kaj tratranĉis la plastan mankatenon, kaj miaj manoj reapartenis al mi.

“Dankon”, mi diris.

Ri ŝovis min en la necesejon. Miaj manoj estis senutilaj, kiel pecoj de argilo ĉe la finoj de miaj brakoj. Kiam mi senforte movetadis la fingrojn, ili ekformikadis, kaj poste la formikado ŝanĝiĝis en brulan senton, kiu preskaŭ kriigis min. Mi mallevis la sidilon, faligis la pantalonon, kaj sidiĝis. Mi ne fidis min resti sur la piedoj.

Kiam mia veziko ellasis, same faris miaj okuloj. Mi ploradis, silente larmante kaj balanciĝante tien kaj reen, dum la larmoj kaj la nazmuko fluis sur mia vizaĝo. Mi apenaŭ evitis plorĝemojn – mi kovris la buŝon kaj entenis la sonojn. Mi ne volis tiel kontentigi ilin.

Finfine mi estis finpisinta kaj finplorinta, kaj la homo batadis sur la pordo. Mi purigis la vizaĝon tiel bone, kiel mi povis, per manplenoj da neceseja papero, ŝovis ĉion en la klozeton kaj tralavis, kaj poste ĉirkaŭrigardis pri lavujo, sed trovis nur pumpobotelon da potenca manpurigaĵo kovrita per etliteraj listoj de la bio-danĝeroj, kontraŭ kiuj ĝi efikas. Mi enfrotis iom en miajn manojn kaj elpaŝis el la necesejo.

“Kion vi faradis tie?” diris la homo.

“Mi uzis la instalaĵojn”, mi diris. Ri turnis min kaj ekkaptis miajn manojn, kaj mi sentis novan mankatenon ĉirkaŭligi ilin. Miaj manradikoj ekŝvelis, post kiam la antaŭa estis forigita, kaj la nova kruele mordis en mian senteman haŭton, sed mi rifuzis kontentigi rin per ekkrio.

Ri katenis min ree en mia loko kaj ekkaptis la sekvan homon en la vico, kiu, mi nun vidis, estis Jolu, kun la vizaĝo ŝvelinta kaj malbela kontuzo sur la vango.

“Ĉu bone?” mi demandis rin, kaj mia amiko kun la aparatozono abrupte metis manon sur mian frunton kaj ekŝovis, resaltigante la malantaŭon de mia kapo de la metala muro de la kamiono kun la sono de horloĝo, kiu frapas la unuan horon. “Ne parolu”, ri diris, dum mi baraktis refokusi la okulojn.

Mi ne ŝatis tiujn homojn. Mi decidis en tiu momento, ke ili pagos pro ĉi tio.

Unu post alia, ĉiuj kaptitoj iris al la necesejo, kaj revenis, kaj kiam tio estis finita, mia gardisto reiris al siaj amikoj kaj trinkis ankoraŭ unu tason da kafo – ili havis grandan kartonan urnon de Starbucks, mi vidis – kaj ili faris malklare aŭdeblan konversacion, kiu inkluzivis ne malmulte da ridoj.

Tiam la pordo ĉe la malantaŭo de la kamiono malfermiĝis, kaj enbloviĝis freŝa aero, ne fuma, kiel estis antaŭe, sed kun nuanco de ozono. Per la tranĉeto de la ekstero, kiun mi vidis, antaŭ ol la pordo refermiĝis, mi konstatis, ke estis mallume ekstere, kaj pluvis, per unu el tiuj san-franciskaj pluvetoj, kiuj estas duone nebulo.

La homo, kiu envenis, portis armean uniformon. Usonan armean uniformon. Ri soldate salutis la homojn en la kamiono, kaj ili resalutis al ri, kaj tiam mi ekkomprenis, ke mi ne estas kaptito de iuj teroristoj – mi estas kaptito de Usono.

* * *

Ili starigis etan ekranon ĉe la fino de la kamiono kaj venis por forpreni nin, unu post alia, malkatenante nin kaj kondukante nin ĝis la fino de la kamiono. Tiel precize, kiel mi povis kalkuli – nombrante sekundojn en mia kapo: unu, hipopotamo, du, hipopotamo – la intervjuoj daŭris po ĉirkaŭ sep minutojn. Mia kapo pulsadis pro soifo kaj manko de kafeino.

Mi estis la tria, kondukate de la ino kun severa harfasono. De proksime ri aspektis lace, kun ringoj sub la okuloj kaj senkompataj faldetoj ĉe la buŝanguloj.

“Dankon”, mi diris, aŭtomate, kiam ri malŝlosis min per teleregilo kaj poste tiris min sur la piedojn. Mi malamis min pro la aŭtomata ĝentileco, sed mi estis tiel trejnita.

Ri ne movetis eĉ muskolon. Mi antaŭiris rin ĝis la malantaŭo de la kamiono kaj malantaŭ la ekranon. Tie estis unu klapseĝo, kaj mi sidiĝis sur ĝi. Du el ili – la ino kun severa harfasono kaj la aparatozonulo – rigardis al mi de siaj ergonomiaj superseĝoj.

Ili havis inter si tableton kun la enhavo de miaj poŝoj kaj dorsosako dismetita sur ĝi.

“Saluton, Marcus”, diris Severa Harfasono. “Ni havas kelkajn demandojn por vi.”

“Ĉu mi estas arestita?” mi demandis. Tio ne estis vana demando. Se oni ne estas arestita, ekzistas reguloj pri tio, kion la polico povas kaj ne povas fari al oni. Por komenci, la polico ne povas teni onin eterne sen aresti onin kaj permesi al oni telefoni kaj paroli kun juristo. Kaj kredu min, mi havis ion por diri al juristo.

“Por kio estas ĉi tio?” ri diris, levante mian telefonon. La ekrano montris la eraromesaĝon, kiun oni ricevas, se oni provadas eniri ĝiajn datenojn sen doni la ĝustan pasvorton. Ĝi estis iom malĝentila mesaĝo – moviĝanta mano, kiu faras universale rekoneblan geston – ĉar mi ŝatas individuigi miajn posedaĵojn.

“Ĉu mi estas arestita?” mi redemandis. Ili ne povas devigi onin respondi demandojn, se oni ne estas arestita, kaj kiam oni demandas, ĉu oni estas arestita, ili devas respondi. Jen la reguloj.

“Vi estas retenita de la Departemento de Hejmlanda Sekureco”, la ino klakis al mi.

“Ĉu mi estas arestita?”

“Vi estos pli helpema, Marcus, ekde tuj.” Ri ne diris “aŭ alie …”, sed tio estis implicita.

“Mi volas kontakti juriston”, mi diris. “Mi volas scii, pri kio mi estas akuzita. Mi volas vidi ian identigilon de vi ambaŭ.”

La du agentoj rigardis unu la alian.

“Mi pensas, ke vi nepre rekonsideru vian aliron al ĉi tiu situacio”, diris Severa Harfasono. “Mi pensas, ke vi faru tion tuj. Ni trovis plurajn suspektindajn aparatojn ĉe vi. Ni trovis vin kaj viajn kunulojn proksime al la loko de la plej severa terorisma atako, kiun ĉi tiu lando iam spertis. Kunmetu tiujn du faktojn, kaj la aferoj ne aspektas tre bone por vi, Marcus. Vi povas helpi, aŭ vi povas tre, tre bedaŭri. Do, por kio estas ĉi tio?”

“Vi pensas, ke mi estas teroristo? Mi aĝas nur dek sep!”

“Precize la ĝusta aĝo – Al-Kaida amas rekrutigi impresiĝemajn, idealismajn junulojn. Ni guglis pri vi, sciu. Vi afiŝis multajn tre malbelajn aferojn en la publika Interreto.”

“Mi volas paroli kun juristo”, mi diris.

Severa Harfasono rigardis min, kvazaŭ mi estus cimo. “Vi ricevis la eraran impreson, ke vi estas prenita de la polico pro krimo. Vi devas forlasi tion. Vi estas retenita kiel eblan malamikan batalanton fare de la usona registaro. Se mi troviĝus en via loko, mi tre pene cerbumus, kiel konvinki nin, ke vi ne estas malamika batalanto. Tre pene. Ĉar ekzistas mallumaj truoj, en kiujn malamikaj batalantoj povas fali, tre mallumaj profundaj truoj – truoj, en kiuj oni povas simple malaperi. Por ĉiam. Ĉu vi aŭskultas min, sioreto? Mi volas, ke vi malŝlosu ĉi tiun telefonon kaj poste malĉifru la dosierojn en ĝia memoro. Mi volas, ke vi donu klarigojn. Kial vi troviĝis sur la strato? Kion vi scias pri la atako kontraŭ ĉi tiu urbo?”

“Mi ne malŝlosos mian telefonon por vi”, mi diris, indigne. La memoro de mia telefono entenis amason da privataj aferoj: fotojn, retmesaĝojn, etajn programojn kaj modifojn, kiujn mi instalis. “Tio estas privataĵo.”

“Kion vi volas kaŝi?”

“Mi havas rajton je privateco”, mi diris. “Kaj mi volas paroli kun juristo.”

“Ĉi tio estas via lasta ŝanco, bubo. Honestuloj ne devas kaŝi aferojn.”

“Mi volas paroli kun juristo.” Miaj gepatroj pagus tion. Ĉiuj respondoj al Oftaj Demandoj pri arestado estis tute klaraj pri jeno: nur petadu paroli kun juristo, kion ajn ili diras aŭ faras. Nenio bona sekvas, se oni parolas al la polico en neĉeesto de sia juristo. Tiuj du diris, ke ili ne estas policanoj. Tamen, se ĉi tio ne estas aresto, kio do ĝi estas?

Rerigardante, mi pensas, ke eble mi estu malŝlosinta por ili mian telefonon.

Ĉapitro 4

Ili rekatenis min kaj rekovris mian kapon kaj lasis min tie. Post longa tempo, la kamiono ekmoviĝis, ruliĝante alvale, kaj poste oni retiris min sur la piedojn. Mi tuj kolapsis. Miaj kruroj estis tiel endormiĝintaj, ke ili sentiĝis kiel glaciblokoj, escepte miajn genuojn, kiuj estis ŝvelintaj kaj sentemaj pro la multaj horoj da genuado.

Manoj kaptis miajn ŝultrojn kaj piedojn, kaj mi estis levita kiel sako da terpomoj. Aŭdiĝis malklaraj voĉoj ĉirkaŭ mi. Iu ploris. Iu blasfemis.

Oni portis min mallongan distancon kaj poste demetis min kaj rekatenis min al alia ferstango. Miaj genuoj ne plu povis subteni min, do mi falis antaŭen kaj trovis min tordita sur la tero kiel breco, tirante kontraŭ la ĉenoj, kiuj tenis miajn manradikojn.

Kaj poste ni ekmoviĝis denove, sed ĉi-foje tio ne sentiĝis kiel veturi en kamiono. Sub mi la planko milde balanciĝis kaj vibradis pro pezaj dizelaj motoroj, kaj mi ekkomprenis, ke mi estas sur ŝipo! Mia stomako glaciiĝis. Oni forportis min de Usono al alia loko, kaj kiu sciis, damne, kie estas tiu loko? Mi jam timis antaŭe, sed ĉi tiu penso teruris min, lasis min paralizita kaj senparola pro timo. Mi komprenis, ke eble mi neniam revidos miajn gepatrojn, kaj iom da vomaĵo ekbrulis en mia gorĝo. La sako super mia kapo plifermiĝis sur min, kaj mi apenaŭ povis spiri – sento, kiun plifortigis la stranga pozicio, en kiun mi estis tordita.

Sed bonŝance ni ne restis longe sur la akvo. Tio sentiĝis kiel horo, sed mi scias nun, ke ĝi daŭris nur dek kvin minutojn, kaj tiam mi sentis nin endokiĝi, sentis paŝojn sur la ferdekoj ĉirkaŭ mi, kaj sentis, kiel oni malkatenis aliajn kaptitojn kaj forportis aŭ forkondukis ilin. Kiam ili venis por mi, mi provis restariĝi, sed mi ne povis, kaj ili portis min, senpersone, krude.

Kiam ili forigis la sakon, mi estis en ĉelo.

La ĉelo estis malnova kaj kaduka kaj odoris kiel aero ĉe la maro. Estis unu fenestro, tre alte, kaj rustiĝintaj ferstangoj gardis ĝin. Estis ankoraŭ mallume ekstere. Troviĝis littuko sur la planko, kaj eta metala klozeto sen sidilo, enkonstruita en la muro. La gardisto, kiu forigis la sakon, larĝe ridetis al mi kaj fermis la solidan ŝtalan pordon malantaŭ si.

Mi delikate masaĝis miajn krurojn, siblante dum la sango refluis en ilin kaj en miajn manojn. Fine mi kapablis stari, kaj poste paŝi. Mi aŭdis aliajn homojn paroli, plori, krii. Ankaŭ mi kriis: “Jolu! Darryl! Vanessa!” Aliaj voĉoj en la ĉelaro same ekkriis, same elkriis nomojn kaj sakraĵojn. La plej proksimaj voĉoj sonis kiel ebriuloj freneziĝantaj ĉe stratangulo. Eble ankaŭ mi sonis tiel.

Gardistoj kriis al ni, ke ni silentu, kaj tio nur igis ĉiujn kriegi pli laŭte. Fine ni ĉiuj hurlis, kriegante plenpulme, kriegante, ĝis la gorĝoj doloris. Kial ne? Kion ni povus perdi per tio?

* * *

La sekvan fojon, kiam ili venis por pridemandi min, mi estis malpurega kaj laca, soifa kaj malsata. La ino kun severa harfasono estis en la nova pridemanda komisiono, kaj ankaŭ tri grandaj iĉoj, kiuj transportis min kiel viandopecon. Unu estis nigrahaŭta, kaj la du aliaj estis blankhaŭtaj, kvankam unu eble estis hispandevena. Ĉiuj portis pafilojn. Estis kvazaŭ reklamo de Benneton krucita kun partio de Counter-Strike.

Ili kondukis min el mia ĉelo kun la manradikoj kaj maleoloj kunligitaj per ĉenoj. Mi atentis la ĉirkaŭaĵon, dum ni iris. Mi aŭdis akvon ekstere kaj pensis, ke eble ni estas sur Alkatrazo – ĝi estis ja malliberejo, eĉ se ĝi estis turistejo jam de generacioj, la loko, kien oni iris por vidi, kie Al Capone kaj riaj gangsteraj kunuloj plenumis sian puntempon. Sed mi jam iris al Alkatrazo en lerneja ekskurso. Ĝi estis malnova kaj rustiĝinta, mezepoka. Ĉi tiu loko sentiĝis, kvazaŭ ĝi datiĝis de la Dua Mondmilito, ne de la kolonia epoko.

Strikodoj laserpresitaj sur glumarkoj estis metitaj sur ĉiu el la ĉelpordoj, kaj numeroj, sed krom tio estis nenia maniero ekscii, kiu aŭ kio troviĝas malantaŭ ili.

La pridemanda ĉambro estis moderna, kun fluoreskaj lampoj, ergonomiaj seĝoj – sed ne por mi; mi ricevis faldeblan plastan ĝardenseĝon – kaj granda ligna tablo kiel por direktoraro. Spegulo kovris unu muron, ĝuste kiel en la policaj televidserioj, kaj mi supozis, ke iu rigardas de malantaŭ ĝi. La ino kun severa harfasono kaj riaj amikoj prenis por si kafon de urno sur flankotableto (en tiu momento mi volis elŝiri rian gorĝon per la dentoj kaj forpreni rian kafon), kaj poste surtabligis antaŭ mi ŝaŭmplastan tason da akvo – sen malŝlosi miajn manojn de malantaŭ mia dorso, do mi ne povus atingi ĝin. Ha, ha, ha.

“Saluton, Marcus”, diris Severa Harfasono. “Kiel fartas via sinteno hodiaŭ?”

Mi diris nenion.

“Ĉi tio ne estas la plej malbona, kio okazos, sciu”, ri diris. “Ĉi tio estas la plej bona, kio okazos, ekde nun. Eĉ kiam vi diros al ni, kion ni volas scii, eĉ se tio konvinkos nin, ke vi estis nur en malĝusta loko en malĝusta tempo, vi estas nun homo markita. Ni observos vin, kien ajn vi iros, kaj kion ajn vi faros. Vi kondutis, kvazaŭ vi volis kaŝi ion, kaj ni ne ŝatas tion.”

Estas mizere, sed mia cerbo povis pensi pri nenio alia krom tiu frazero, “konvinki nin, ke vi estis en malĝusta loko en malĝusta tempo”. Ĉi tio estis la plej malbona afero, kiu iam okazis al mi. Mi neniam antaŭe jam fartis tiel malbone aŭ tiom timis. Tiuj vortoj, “en malĝusta loko en malĝusta tempo”, tiuj ses vortoj, ili similis al savoŝnuro pendanta antaŭ mi, dum mi baraktis por resti super la akvo.

“Ha lo, Marcus?” ri klakigis la fingrojn antaŭ mia vizaĝo. “Ĉi tie, Marcus.” Sur ria vizaĝo montriĝis rideto, kaj mi malamis min pro tio, ke mi lasis rin vidi mian timon. “Marcus, via situacio povus iĝi multe pli malbona ol nun. Ĉi tiu ne estas la plej malbona loko, en kiun ni povas meti vin, eĉ ne iomete simila.” Ri metis manon sub la tablon kaj eltiris valizeton, kiun ri klakmalfermis. El ĝi ri prenis mian telefonon, mian rofido-pafilon/klonilon, mian retsignaltrovilon, kaj miajn poŝmemorilojn. Ri demetis ilin sur la tablon, unu post alia.

“Jen kion ni volas de vi. Vi malŝlosu por ni la telefonon hodiaŭ. Se vi faros tion, vi ricevos korto- kaj ban-privilegiojn. Vi rajtos duŝiĝi kaj ĉirkaŭpromeni en la korto. Morgaŭ ni rekondukos vin kaj petos vin malĉifri la datenojn sur ĉi tiuj memorkartoj. Farinte tion, vi rajtos manĝi en la manĝejo. La sekvan tagon, ni petos viajn retpoŝtopasvortojn, kaj tio donos al vi bibliotekan privilegion.”

La vorto “ne” sidis sur miaj lipoj, kiel rukto, kiu penas eskapi, sed ĝi ne volis elveni. “Kial?” elvenis anstataŭ ĝi.

“Ni volas esti certaj, ke vi estas tio, kio vi ŝajnas. Temas pri via sekureco, Marcus. Ni supozu, ke vi estas senkulpa. Eble vi estas senkulpa, kvankam mi ne povas imagi, kial senkulpulo tiel agus, kvazaŭ ri volus tiom kaŝi. Sed ni supozu: vi povus esti sur tiu ponto, kiam ĝi eksplodis. Viaj gepatroj povus esti tie. Viaj amikoj. Ĉu vi ne volas, ke ni kaptu la homojn, kiuj atakis vian hejmon?”

Estas strange, sed kiam ri parolis pri tio, ke mi ricevus “privilegiojn”, tio timigis min ĝis submetiĝo. Mi sentis, kvazaŭ mi estus farinta ion por alveni tie, kie mi estis, kvazaŭ eble estus parte mia kulpo, kvazaŭ mi povus fari ion por ŝanĝi mian situacion.

Sed tuj, kiam ri ŝaltiĝis al tiuj sensencaĵoj pri “sekureco”, mia kuraĝo revenis. “Sioro,” mi diris, “vi parolas pri atako kontraŭ mia hejmo, sed laŭ tio, kion mi vidas, vi estas la solaj, kiuj atakis min en lasta tempo. Mi kredis, ke mi vivas en lando kun konstitucio. Mi kredis, ke mi vivas en lando, kie mi havas rajtojn. Vi parolas pri defendi mian liberecon per disŝirado de la Deklaro de Rajtoj.”

Esprimo de agaciĝo vidiĝis dummomente sur ria vizaĝo, kaj poste malaperis. “Tiel melodrame, Marcus. Neniu atakis vin. Vi estas retenita de la registaro de via lando, dum ni serĉas detalojn pri la plej severa terorisma atako iam farita sur nia nacia teritorio. Vi tenas la povon helpi nin konduki ĉi tiun militon kontraŭ la malamikoj de nia nacio. Ĉu vi volas konservi la Deklaron de Rajtoj? Helpu nin malebligi al malbonuloj eksplodigi vian urbon. Kaj nun vi havas precize tridek sekundojn por malŝlosi tiun telefonon, antaŭ ol mi resendos vin al via ĉelo. Ni devas hodiaŭ intervjui ankoraŭ multe da homoj.”

Ri rigardis sian brakhorloĝon. Mi skuadis la manojn, skuante la ĉenojn, kiuj malhelpis min elmeti la manon kaj malŝlosi la telefonon. Jes, mi faros ĝin. Ri diris al mi, kiu estas mia vojo al libereco – al la mondo, al miaj gepatroj – kaj tio donis al mi esperon. Kaj ĵus ri minacis forsendi min, forpreni min de tiu vojo, kaj mia espero frakasiĝis, kaj mi povis pensi pri nenio alia krom tio, kiel reiri sur ĝin.

Do mi skuadis la manojn, volante atingi mian telefonon kaj malŝlosi ĝin por ri, kaj ri nur rigardis min malvarme, kontrolante sian brakhorloĝon.

“La pasvorto”, mi diris, ekkomprenante finfine, kion ri volis de mi. Ri volis, ke mi diru ĝin laŭte, ĉi tie, kie ri povos registri ĝin, kie riaj amikoj povos aŭdi ĝin. Ri ne volis, ke mi nur malŝlosu la telefonon. Ri volis, ke mi submetiĝu al ri. Ke mi donu al ri ĉian povon. Ke mi fordonu ĉiun sekreton, mian tutan privatecon. “La pasvorto”, mi diris denove, kaj poste mi diris al ri la pasvorton. Dio helpu min; mi submetiĝis al ria volo.

Ri permesis al si modestan rideton, kiu devas esti ria glacireĝina ekvivalento de venkodanco ĉe golo, kaj la gardistoj forkondukis min. Dum la pordo fermiĝis, mi vidis rin kliniĝi super la telefono kaj klavi la pasvorton.

Mi ŝatus diri, ke mi antaŭvidis ĉi tiun eblon kaj anticipe kreis falsan pasvorton, kiu malŝlosas tute sendanĝeran dividaĵon de mia telefono, sed mi estis eĉ ne iomete tiel paranoja/ruza.

Vi eble scivolas nun, kiajn mallumajn sekretojn mi havis ŝlositaj en mia telefono kaj memorkartoj kaj retpoŝto. Mi estas ja nur infano.

La vero estas, ke mi havis ĉion por kaŝi, kaj nenion. De mia telefono kaj miaj memorkartoj oni povus akiri sufiĉe bonan ideon, kiuj estis miaj amikoj, kion mi opiniis pri ili, ĉiuj malsaĝaĵoj, kiujn ni faris. Oni povus legi la protokolojn de ĉiuj elektronikaj disputoj, kiujn ni faris, kaj la elektronikaj reakordiĝoj, kiujn ni atingis.

Sciu, mi ne forviŝas aferojn. Kial mi forviŝu? Komputila memoro estas malmultekosta, kaj oni neniam scias, kiam oni volos reviziti tiujn aferojn. Speciale la stultaĵojn. Vi konas ja tiun senton, kiun oni ekhavas kelkfoje, kiam oni sidas en trajno, kaj tie estas neniu, al kiu oni povas paroli, kaj oni subite rememoras iun amaran disputon, iun fian aferon, kiun oni diris? Nu, ĝi ĝenerale neniam estas tiel malbona, kiel oni memoras ĝin. La ebleco reviziti kaj revidi ĝin estas bonega maniero rememorigi sin, ke oni ne estas tiel fia homo, kiel oni pensas. Darryl kaj mi supervivis pli da disputoj, ol mi povas nombri.

Sed jen ne ĉio. Mi scias, ke mia telefono estas privata. Mi scias, ke miaj memorkartoj estas privataj. Tiel estas pro kriptaĵoscienco: ĉifrado de mesaĝoj. La matematiko, kiu subkuŝas ĉifrojn, estas bona kaj solida, kaj vi kaj mi povas uzi la samajn ĉifrojn, kiujn uzas bankoj kaj la Nacia Sekureca Agentejo. Ekzistas nur unu speco de ĉifrado, kiun oni uzas: ĉifroj, kiuj estas publikaj, nefermitaj, kaj uzeblaj por ĉiuj. Jen kiel oni scias, ke ili funkcias.

Troviĝas io tre liberiga en tio, ke oni havas angulon de sia vivo, kiu estas vere onia, kiun neniu alia povas vidi. Tio similas iomete al nudeco aŭ feki. Ĉiu nudiĝas de tempo al tempo. Ĉiu devas sidi sur klozeto. En neniu el tiuj aferoj troviĝas io hontinda, devia aŭ stranga. Tamen, se mi dekretus, ke ekde nun, en ĉiu okazo, kiam vi volos solide ekskrementi, vi devos fari tion en vitra ĉambro starigita en la mezo de Times Square, kaj vi devos esti tute nuda?

Eĉ se oni havas nenion malĝustan aŭ strangan ĉe sia korpo – kaj kiom el ni povas diri tion? – oni devus esti iom stranga por ŝati tiun ideon. La plej multaj el ni forkurus kriante. La plej multaj el ni entenus ĝin, ĝis ni eksplodus.

Ne temas pri fari ion hontindan. Temas pri fari ion privatan. Temas pri tio, ke via vivo apartenas al vi.

Tion ili forprenis de mi, pecon post peco. Dum mi remarŝis al mia ĉelo, revenis al mi tiu sento, ke mi meritas ĝin. Mi rompis multajn regulojn en mia vivo, kaj mi eskapis la sekvojn, plejparte. Eble ĉi tio estas justeco. Eble ĉi tio estas mia pasinteco, kiu revenas al mi. Ja mi troviĝis tie, kie mi estis, en la Fileo, ĉar mi forkuris de la lernejo.

Mi ricevis mian duŝon. Mi rajtis promeni ĉirkaŭ la korto. Supre estis peco da ĉielo, kaj la odoro estis kiel en la Golfa Regiono, sed krom tio mi havis nenian ideon, kie oni tenis min. Neniuj aliaj kaptitoj vidiĝis dum miaj promenperiodoj, kaj mi multe enuis pri marŝado en cirkloj. Mi streĉis la orelojn por kapti iun sonon, kiu eble helpus min kompreni, kio estas ĉi tiu loko, sed mi aŭdis nenion krom veturilo de tempo al tempo, kelkajn forajn konversaciojn, aviadilon, kiu surteriĝis ie proksime.

Ili rekondukis min al mia ĉelo kaj manĝigis min, per duono de salamopasteĉo el Goat Hill Pizza, kiun mi bone konis, supre sur Potrero-Monteto. La kartono kun sia konata grafikaĵo kaj san-franciska telefonnumero memorigis min, ke antaŭ nur unu tago mi estis libera homo en libera lando, kaj ke mi nun estas kaptito. Mi konstante maltrankvilis pro Darryl kaj zorgis pri miaj aliaj amikoj. Eble ili kondutis pli helpeme kaj estis liberigitaj. Eble ili informis miajn gepatrojn, kaj tiuj furioze telefonas al ĉiuj.

Eble ne.

La ĉelo estis nekredeble senornama, malplena kiel mia animo. Mi fantaziis, ke la muro antaŭ mia liteto estus ekrano, ke mi povus nun komputilumi, malfermi la ĉelpordon. Mi fantaziis pri mia labortablo kaj la tieaj projektoj – la malnovaj ladskatoloj, kiujn mi transformas en malriĉulan ĉirkaŭ-sonan sistemon, la kajtokamerao por aerfotado, kiun mi konstruas, mia memfarita tekokomputilo.

Mi volis foriri de tie. Mi volis reiri hejmen kaj rehavi miajn amikojn, mian lernejon, miajn gepatrojn, mian vivon. Mi volis povi iri, kien mi volas, kaj ne resti fiksita, paŝante kaj paŝante kaj paŝante.

* * *

Ili prenis miajn pasvortojn por miaj USB-memoriloj post tio. Tiuj tenis kelkajn interesajn mesaĝojn, kiujn mi elŝutis el iu aŭ alia reta diskutejo, kelkajn babilprotokolojn, en kiuj homoj helpis min pri kelkaj scioj, kiujn mi bezonis por fari la aferojn, kiujn mi faris. Troviĝis tie nenio, kion oni ne povus trovi per Guglo, kompreneble, sed mi ne pensis, ke tio estos kalkulita miafavore.

Mi ricevis promenon refoje en tiu posttagmezo, kaj ĉi-foje troviĝis aliaj homoj en la korto, kiam mi alvenis, kvar iĉoj kaj du inoj, de ĉiaj aĝoj kaj etnaj devenoj. Mi supozas, ke multaj homoj faris aferojn por perlabori siajn “privilegiojn”.

Ili donis al mi duonhoron, kaj mi provis ekkonversacii kun la plej normalaspekta el la aliaj kaptitoj, nigrahaŭtulo proksimume miaaĝa kun mallonga afrika harfasono. Sed kiam mi prezentis min kaj proponis mian manon, ri direktis la okulojn al la kameraoj minace fiksitaj en la anguloj de la korto kaj plu marŝadis, neniam ŝanĝinte la mienon.

Sed tiam, tuj antaŭ ol ili vokis mian nomon kaj rekondukis min en la konstruaĵon, la pordo malfermiĝis, kaj elvenis … Vanessa! Neniam mi pli ĝojis ekvidi amikan vizaĝon. Ri aspektis lace kaj malbonhumore, sed ne vundite, kaj kiam ri ekvidis min, ri elkriis mian nomon kaj kuris al mi. Ni forte brakumis nin, kaj mi konstatis, ke mi tremas. Tiam mi konstatis, ke ankaŭ ri tremis.

“Ĉu vi fartas bone?” ri diris, tenante min per etenditaj brakoj.

“Mi fartas bone”, mi diris. “Ili diris al mi, ke ili ellasos min, se mi donos al ili miajn pasvortojn.”

“Ili konstante demandas min pri vi kaj Darryl.”

Aŭdiĝis voĉo, bruegante tra la laŭtparolilo, kriante al ni, ke ni ĉesu paroli, nur promenu, sed ni ignoris ĝin.

“Respondu al ili”, mi diris, rapide. “Kion ajn ili demandas, respondu. Se tio liberigos vin.”

“Kiel fartas Darryl kaj Jolu?”

“Mi ne vidis ilin.”

La pordo batmalfermiĝis, kaj kvar grandaj gardistoj elsvarmis. Du prenis min, kaj du prenis Vanessa. Ili premis min sur la teron kaj forturnis mian kapon de Vanessa, sed mi aŭdis rin ricevi la saman traktadon. Plastaj mankatenoj ĉirkaŭiris miajn manradikojn, kaj poste ili tiris min sur la piedojn kaj rekondukis min al mia ĉelo.

Nenia vespermanĝo venis en tiu nokto. Nenia matenmanĝo en la sekva mateno. Neniu venis por konduki min al la pridemanda ĉambro por eltiri de mi pliajn sekretojn. La plastaj mankatenoj ne estis forigitaj, kaj miaj ŝultroj brulis, poste doloris, poste sensentiĝis, poste brulis denove. Mi perdis ĉiajn sentojn en miaj manoj.

Mi devis pisi. Mi ne povis malligi mian pantalonon. Mi vere, vere devis pisi.

Mi pisis en la pantalono.

Ili venis por mi post tio, kiam la varma piso jam malvarmiĝis kaj gluis mian jam malpuregan ĝinzon al miaj kruroj. Ili venis por mi kaj marŝigis min laŭ la longa koridoro garnita per pordoj, en kiu ĉiu pordo havis sian propran strikodon, kaj ĉiu strikodo sian kaptiton, kiel mi. Ili marŝigis min laŭ la koridoro kaj kondukis min en la pridemandan ĉambron, kaj estis kvazaŭ alia planedo, kiam mi eniris tien, mondo, kie la aferoj estis normalaj, kie ĉio ne odoraĉis je piso. Mi sentis min tiel malpura kaj hontoplena, kaj revenis al mi ĉiuj sentoj, ke mi meritas tion.

La ino kun severa harfasono jam sidis tie. Ri estis perfekta: kun la haroj aranĝitaj kaj nur iomete da ŝminko. Mi flaris rian ŝampuon. Ri sulkis la nazon al mi. Mi sentis la honton leviĝi en mi.

“Nu, vi estis tre malbrava infano, ĉu ne? Kaj ĉu vi ne estas malpurega?”

Honto. Mi rigardis suben al la tablo. Mi ne povis elteni rian rigardon. Mi volis diri al ri mian retpoŝtopasvorton kaj foriri.

“Pri kio vi parolis kun via amiko en la korto?”

Mi ekridis al la tablo. “Mi diris al ri, ke ri respondu viajn demandojn. Mi diris al ri, ke ri helpu.”

“Do vi donas la ordonojn, ĉu?”

Mi sentis la sangon ekkanti en miaj oreloj. “Mi petas”, mi diris. “Ni kune partoprenas ludon. Ĝi nomiĝas Haraĵuku-Frenezumo. Mi estas la teamkapitano. Ni ne estas teroristoj; ni estas lernejanoj. Mi ne donas al ri ordonojn. Mi diris al ri, ke ni devas esti honestaj kun vi, por ke ni povu klarigi ĉiajn suspektojn kaj eliri de ĉi tie.”

Dum momento ri diris nenion.

“Kiel fartas Darryl?” mi diris.

“Kiu?”

“Darryl. Vi forprenis nin kune. Mia amiko. Iu ponardis rin en la BART-stacio de Powell-Strato. Tial ni atendis tie supre. Por venigi al ri helpon.”

“En tiu okazo, mi certas, ke ri fartas bone”, ri diris.

Mia stomako nodiĝis, kaj mi preskaŭ ekvomis. “Vi ne scias? Vi ne havas rin ĉi tie?”

“Kiun ni havas ĉi tie, kaj kiun ni ne havas ĉi tie, ne estas afero, kiun ni diskutos kun vi, iam ajn. Tio ne estas afero, kiun vi ekscios. Marcus, vi vidis, kio okazas, kiam vi ne helpas al ni. Vi vidis, kio okazas, kiam vi malobeas niajn ordonojn. Vi iomete helpis, kaj tio preskaŭ portis vin ĝis la punkto, en kiu vi eble liberiĝos. Se vi volas ŝanĝi tiun eblecon en realecon, vi limigos vin al respondoj al miaj demandoj.”

Mi diris nenion.

“Vi lernas. Bone. Kaj nun, viajn retpoŝtopasvortojn, mi petas.”

Mi estis preta por tio. Mi donis al ili ĉion: serviladreson, uzantonomon, pasvorton. Tio ne gravis. Mi ne tenis retmesaĝojn en la servilo. Mi elŝutis ĉion kaj tenis ĝin en mia tekokomputilo hejme, kiu elŝutis kaj forviŝis la mesaĝojn de la servilo ĉiujn sesdek sekundojn. Ili akirus nenion el mia retpoŝto. En la servilo restis nenio – ĉio estis en mia tekokomputilo hejme.

Reen al la ĉelo, sed ili tranĉe liberigis miajn manojn kaj donis al mi duŝon kaj oranĝan malliberulan pantalonon. Ĝi estis tro granda por mi kaj pendis malalte sur miaj koksoj, kiel ĉe meksika bandano en la Misio. Jen la deveno de la malstrikta-pantalono-malalte-pendanta-modo, ĉu vi sciis? Malliberejoj. Sed mi diras al vi: ĝi estas multe malpli amuza, kiam ĝi ne estas modelekto.

Ili forprenis mian ĝinzon, kaj mi pasigis ankoraŭ unu tagon en la ĉelo. La muroj konsistis el gratita cemento sur ŝtala krado. Oni sciis, ĉar la ŝtalo rustiĝis en la sala aero, kaj la krado lumis tra la verda farbo ruĝe-oranĝe. Miaj gepatroj estis trans tiu fenestro, ie.

Ili venis por mi denove la sekvan tagon.

“Ni legadas vian retpoŝton de unu tago nun. Ni ŝanĝis la pasvorton, por ke via hejma komputilo ne povu elŝuti ĝin.”

Nu, kompreneble ili faris tion. Mi farus tute same, se mi nun pensas pri tio.

“Ni havas nun sufiĉe da informoj pri vi por forsendi vin dum tre longa tempo, Marcus. Ke vi posedas ĉi tiujn aferojn …” ri gestis al ĉiuj miaj aparatetoj … “kaj la datenoj, kiujn ni prenis de via telefono kaj viaj memorkartoj, krom la subfosaj materialoj, kiujn ni sendube trovus, se ni razius vian domon kaj forprenus vian komputilon. Tio sufiĉas por forsendi vin, ĝis vi estos maljunulo. Ĉu vi komprenas tion?”

Mi ne kredis ĝin eĉ dum sekundo. En neniu okazo juĝisto dirus, ke tiuj aferoj konsistigas ian veran krimon. Tio estas libera parolado; ĝi estas teknika ludado. Ĝi ne estas krimo.

Sed kiu diris, ke tiuj homoj iam metus min antaŭ juĝiston?

“Ni scias, kie vi loĝas, kiuj estas viaj amikoj. Ni scias, kiel vi kondutas, kaj kiel vi pensas.”

Eklumis al mi tiam. Ili liberigos min. La ĉambro ŝajnis pliheliĝi. Mi aŭdis min spiri, etajn mallongajn spirojn.

“Ni volas scii nur unu aferon: kio estis la livermekanismo por la bomboj sur la ponto?”

Mi ĉesis spiri. La ĉambro malheliĝis denove.

“Kion?”

“Sur la ponto estis dek eksplodiloj, laŭ ĝia tuta longo. Ili ne estis en aŭtokofroj. Iu metis ilin tien. Kiuj metis ilin tien, kaj kiel ili venis tien?”

“Kion?” mi diris ĝin denove.

“Jen via lasta ŝanco, Marcus”, ri diris. Ri aspektis malgaje. “Vi faris tiel bone ĝis nun. Se vi diros al ni tion, vi povos reiri hejmen. Vi povos dungi juriston kaj defendi vin en tribunalo. Sendube estas mildigaj cirkonstancoj, kiujn vi povos uzi por klarigi vian agadon. Simple diru al ni ĉi tion, kaj vi foriros.”

“Mi ne scias, pri kio vi parolas!” Mi ploris, kaj tio eĉ ne gravis al mi. Mi ploretis, ploraĉis. “Mi havas nenian ideon, pri kio vi parolas!”

Ri balancis la kapon. “Marcus, mi petas. Lasu al ni helpi vin. Vi jam scias nun, ke ni ĉiam atingas, kion ni volas.”

Sensenca babileto eksonis en mia kapo. Ili estis frenezaj. Mi koncentris miajn pensojn, forte penante por ne plori. “Aŭskultu, sioro, ĉi tio estas sensencaĵo. Vi esploris miajn aferojn; vi vidis ĉion. Mi estas deksepjara lernejano, ne teroristo! Vi ne povas serioze kredi …”

“Marcus, ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke ni estas seriozaj?” Ri balancis la kapon. “Vi ricevas decajn notojn en la lernejo. Mi pensis, ke vi estos pli saĝa.” Ri faris forskuan geston per la fingroj, kaj la gardistoj eklevis min per la akseloj.

Ree en mia ĉelo, cent etaj paroladoj venis en mian kapon. La francoj nomas tion esprit d’escalier – ŝtupara sprito, la trafaj rebatoj, pri kiuj oni pensas, elirinte el la ĉambro kaj retretante laŭ la ŝtuparo. En mia menso, mi oratoris, dirante al ri, ke mi estas civitano, kiu amas sian liberecon, pro kio mi estas la patrioto, kaj ri la perfidulo. En mia menso, mi hontigis rin pro tio, ke ri ŝanĝis mian landon en armean tendaron. En mia menso, mi elokventis kaj brilis kaj larmigis rin.

Tamen, ĉu vi scias? Neniu el tiuj belaj vortoj revenis al mi, kiam ili eltiris min la sekvan tagon. Mi povis pensi pri nenio krom libereco. Miaj gepatroj.

“Saluton, Marcus”, ri diris. “Kiel vi?”

Mi rigardis suben al la tablo. Ri havis antaŭ si netan stakon da dokumentoj, kaj ĉe la mano sian ĉiaman forpren-tason de Starbucks. Mi trovis tion iel konsola – memorigo, ke troviĝas vera mondo ie ekstere, trans la muroj.

“Ni finis priesplori vin, por nun.” Ri lasis tion pendi en la aero. Eble ĝi signifis, ke ri liberigos min. Eble ĝi signifis, ke ri ĵetos min en truon kaj forgesos, ke mi iam ekzistis.

“Kaj?” mi diris finfine.

“Kaj mi volas impresigi al vi denove, ke ni tre seriozas pri ĉi tio. Nia lando spertis la plej severan atakon iam faritan sur ĝia nacia teritorio. Kiom da 11-aj de septembro ni suferu, laŭ vi, ĝis vi pretos helpi nin? La detaloj de nia esplorado estas sekretaj. Ni hezitos ĉe nenio en niaj penoj konduki la farintojn de tiuj abomenaj krimoj al la justico. Ĉu vi komprenas tion?”

“Jes”, mi murmuris.

“Ni sendos vin hejmen hodiaŭ, sed vi estas homo markita. Ni ne trovis vin nesuspektinda; ni ellasas vin, nur ĉar ni finis pridemandi vin por nun. Sed ekde nun, vi apartenas al ni. Ni observos vin. Ni atendos, ĝis vi mispaŝos. Ĉu vi komprenas, ke ni povas observi vin de proksime, la tutan tempon?”

“Jes”, mi murmuris.

“Bone. Vi neniam parolos pri tio, kio okazis ĉi tie, al iu ajn, iam ajn. Ĉi tio estas afero de la nacia sekureco. Ĉu vi scias, ke la mortopuno ankoraŭ validas por perfido en tempo de milito?”

“Jes”, mi murmuris.

“Brava infano”, ri ronronis. “Jen kelkaj paperoj, kiujn vi subskribu.” Ri puŝis la stakon da paperoj trans la tablon al mi. Etaj glunotetoj kun la presita teksto SUBSKRIBU ĈI TIE estis fiksitaj dise tra ili. Gardisto malŝlosis miajn mankatenojn.

Mi foliumis tra la paperoj, kaj miaj okuloj larmis, kaj mia kapo turniĝis. Mi ne povis kompreni ilin. Mi klopodis malĉifri la juristan ĵargonon. Ŝajnis, ke mi subskribu deklaron, ke mi estis laŭvole tenata kaj submetiĝis al laŭvola pridemandado, propravole.

“Kio okazos, se mi ne subskribos ĉi tion?” mi diris.

Ri forkaptis de mi la paperojn kaj faris denove tiun forskuan geston. La gardistoj ektiris min sur la piedojn.

“Atendu!” mi kriis. “Mi petas! Mi subskribos!” Ili trenis min ĝis la pordo. Mi vidis nenion krom tiu pordo, pensis pri nenio krom tio, ke ĝi fermiĝos post mi.

Mi perdis la sinregon. Mi ekploris. Mi petegis, ke oni permesu al mi subskribi la paperojn. Mi tiel proksimiĝis al libereco, kaj ĝi forkaptiĝis de mi. Tio igis min preta fari ion ajn. Mi ne povas nombri la okazojn, en kiuj mi aŭdis iun diri: “Ho, mi preferus morti ol fari tion aŭ jenon” – mi mem diris tion foje. Sed jen la unua okazo, en kiu mi komprenis, kion tio vere signifas. Mi pli volonte mortus ol reirus al mia ĉelo.

Mi petegis, dum ili fortrenis min en la koridoron. Mi diris al ili, ke mi subskribos ion ajn.

Ri vokis al la gardistoj, kaj ili haltis. Ili reportis min. Ili sidigis min. Unu el ili metis la skribilon en mian manon.

Kompreneble mi subskribis, kaj subskribis, kaj subskribis.

* * *

Miaj ĝinzo kaj T-ĉemizo retroviĝis en mia ĉelo, lavitaj kaj falditaj. Ili odoris je lesivo. Mi surmetis ilin kaj lavis mian vizaĝon kaj sidis sur la liteto, rigardante al la muro. Ili forprenis de mi jam ĉion. Unue mian privatecon, kaj poste mian dignon. Mi estis preta subskribi ion ajn. Mi subskribus konfeson, ke mi murdis Abraham Lincoln.

Mi volis plori, sed miaj okuloj estis kvazaŭ sekiĝintaj, la larmoj elĉerpitaj.

Ili prenis min denove. Gardisto proksimiĝis kun sako, kiel la sako, kiun ili metis sur mian kapon, kiam ili kaptis nin, kiam ajn tio okazis, antaŭ tagoj, antaŭ semajnoj.

La sako kovris mian kapon kaj striktiĝis ĉirkaŭ mia kolo. Mi troviĝis en plena mallumo, kaj la aero estis sufoka kaj malfreŝa. Oni levis min sur la piedojn kaj marŝigis min laŭ koridoroj, supren laŭ ŝtuparoj, sur gruzo. Supren laŭ ŝarĝdeklivo. Sur la ŝtala ferdeko de ŝipo. Miaj manoj estis katenitaj malantaŭ mi, fiksitaj al ferstango. Mi genuis sur la ferdeko kaj aŭskultis la pulsadon de la dizelaj motoroj.

La ŝipo moviĝis. Nuanco de sala aero penetris la sakon. Pluvetis, kaj miaj vestoj peziĝis pro la akvo. Mi estis ekstere, eĉ se mia kapo troviĝis en sako. Mi estis ekstere, en la mondo, momentojn for de libereco.

Ili venis por mi kaj forkondukis min el la ŝipo kaj trans malebenan grundon. Supren laŭ tri metalaj ŝtupoj. Oni malkatenis miajn manradikojn. Oni forigis la sakon.

Mi retroviĝis en la kamiono. La ino kun severa harfasono estis tie, ĉe la eta skribotablo, kie ri sidis antaŭe. Ri kunhavis zipsaketon, kaj en ĝi troviĝis mia telefono kaj aliaj aparatetoj, mia monujo kaj la moneroj el miaj poŝoj. Ri transdonis ilin al mi senvorte.

Mi plenigis la poŝojn. Tio sentiĝis tiel strange rehavi ĉion en la kutimaj lokoj, porti la kutimajn vestojn. Ekster la malantaŭaj pordoj de la kamiono mi aŭdis la kutimajn sonojn de mia kutima urbego.

Gardisto transdonis al mi mian dorsosakon. La ino etendis al mi la manon. Mi nur rigardis ĝin. Ri reprenis ĝin kaj ridetis ironie. Poste ri mimis zipi la lipojn, montris al mi, kaj malfermis la pordon.

Ekstere estis taglumo, griza kaj pluveta. Mi rigardis laŭ flankstrateto al aŭtoj kaj kamionoj kaj motorcikloj, kiuj rapidegis laŭ la strato. Mi staris fascinite sur la supra ŝtupo de la kamiono, rigardante liberecon.

Miaj genuoj ektremis. Mi sciis nun, ke ili ludas per mi denove. Post sekundo la gardistoj kaptos min kaj entrenos min denove, la sako reiros sur mian kapon, kaj mi retroviĝos sur la ŝipo kaj resendiĝos al la malliberejo, al la senfinaj, nerespondeblaj demandoj. Mi apenaŭ ne ŝovis pugnon en mian buŝon.

Kaj jen mi devigis min paŝi suben unu ŝtupon. Ankoraŭ unu ŝtupon. La lastan ŝtupon. Miaj sportoŝuoj dispremis la rubaĵon kuŝantan sur la strateto: rompitan vitron, nadlon, gruzon. Mi faris unu paŝon antaŭen. Ankoraŭ unu. Mi atingis la finon de la strateto kaj elpaŝis sur la trotuaron.

Neniu ekkaptis min.

Mi estis libera.

Tiam fortaj brakoj ĵetiĝis ĉirkaŭ min. Mi preskaŭ ekploris.

Ĉapitro 5

Sed la brakoj estis de Van, kaj ri ja ploris, kaj brakumis min tiel forte, ke mi apenaŭ povis spiri. Sed tio ne gravis. Mi brakumis ankaŭ rin, kun la vizaĝo premita en riajn harojn.

“Vi vivas!” ri diris.

“Mi vivas”, mi sukcesis diri.

Fine ri ellasis min, kaj alia brakoparo ĉirkaŭvolvis min. Jen Jolu! Jen ili ambaŭ. Ri flustris, “Vi estas sekura, amiko”, en mian orelon kaj brakumis min eĉ pli forte ol Vanessa.

Kiam ri ellasis min, mi ĉirkaŭrigardis. “Kie estas Darryl?” mi demandis.

Ili ambaŭ rigardis unu la alian. “Eble ri estas ankoraŭ en la kamiono”, diris Jolu.

Ni turnis nin kaj rigardis la kamionon ĉe la fino de la strateto. Ĝi estis blanka kun 18 radoj, sen distingaj karakterizaĵoj. Iu jam entiris la etan faldoŝtuparon. La malantaŭaj lumoj ruĝis, kaj la kamiono ruliĝis malantaŭen al ni, ellasante ritman ip’, ip’, ip’.

“Atendu!” mi kriis, dum ĝi rapidiĝis al ni. “Atendu! Kio pri Darryl?” La kamiono proksimiĝis. Mi plu kriadis. “Kio pri Darryl?”

Jolu kaj Vanessa tenis min je po unu brako kaj fortiris min. Mi luktis kontraŭ ili, kriante. La kamiono retroiris el la fino de la strateto en la straton, direktis sin alvale kaj forveturis. Mi provis postkuri ĝin, sed Van kaj Jolu ne ellasis min.

Mi sidiĝis sur la trotuaro, brakumis miajn genuojn kaj ekploris. Mi ploris kaj ploris kaj ploris, per laŭtaj plorĝemoj tiel, kiel mi ne ploris, de kiam mi estis infaneto. La plorado ne volis ĉesi. Mi ne povis ĉesi skuiĝi.

Vanessa kaj Jolu helpis min stariĝi kaj movis min iomete laŭ la strato. Tie estis municipa bushaltejo kun benko, kaj ili sidigis min sur ĝin. Ankaŭ ili ambaŭ ploris, kaj ni tenadis nin dum iom da tempo, kaj mi sciis, ke ni ploris pro Darryl, kiun neniu el ni atendis iam revidi.

* * *

Ni troviĝis norde de Ĉinurbo, tie, kie ĝi komencas ŝanĝiĝi en Nordan Plaĝon, kvartalon kun aro da neonaj striptizejoj kaj la legenda kontraŭkultura librovendejo City Lights, kie fondiĝis la bitnika poezia movado en la 1950-aj jaroj.

Mi bone konis ĉi tiun urboparton. Tie troviĝis la plej ŝatata itala restoracio de miaj gepatroj. Ili ŝatis veturigi min ĉi tien por grandaj teleroj da linguine kaj montegoj da itala glaciaĵo kun glaceigitaj figoj kaj hirtige fortaj etaj espresoj poste.

Nun ĝi estis alia loko – loko, en kiu mi gustumis liberecon la unuan fojon de tempo, kiu sentiĝis kiel eterno.

Ni traserĉis niajn poŝojn kaj trovis sufiĉe da mono por preni tablon ĉe unu el la italaj restoracioj, ekstere sur la trotuaro, sub tolmarkezo. La beleta kelnerino ekbruligis gashejtilon per kradrosta fajrilo, notis niajn mendojn kaj reeniris. La sento, ke mi donas ordonojn, regas mian destinon, estis la plej mirinda afero, kiun mi iam spertis.

“Kiel longe ni estis tie?” mi demandis.

“Ses tagojn”, diris Vanessa.

“Mi kalkulis kvin”, diris Jolu.

“Mi ne nombris.”

“Kion ili faris al vi?” diris Vanessa. Mi ne volis paroli pri ĝi, sed ili ambaŭ rigardis min. Komencinte, mi ne povis halti. Mi diris al ili ĉion, eĉ ke mi devis pisi en la pantalono, kaj ili aŭskultis ĉion en silento. Mi paŭzis, kiam la kelnerino liveris niajn trinkaĵojn, kaj atendis, ĝis ri foriris el aŭdodistanco, por fini la rakonton. Dum la rakontado, la aferoj kvazaŭ retiriĝis en distancon. Ĉe la fino mi ne plu sciis, ĉu mi ornamas la veron, aŭ ĉu mi ŝajnigas ĉion malpli malbona. Miaj memoroj naĝis kiel fiŝetoj, kiujn mi provis ekkapti, sed kelkfoje ili tordiĝis el mia mano.

Jolu skuis la kapon. “Ili severis al vi, homo”, ri diris. Ri rakontis al ni pri sia restado tie. Ili pridemandis rin, ĉefe pri mi, kaj ri konstante diradis al ili la veron, restante ĉe simpla rakontado de la faktoj pri tiu tago kaj pri nia amikeco. Ili devigis rin ripetadi ĉion ree kaj ree, sed ili ne faris kun ri mensoludojn, kiel ili faris kun mi. Ri manĝis siajn manĝojn en manĝejo kun aro da aliaj homoj, kaj pasigis tempon en televida ĉambro, kie oni spektis la plej sukcesajn filmojn de la antaŭa jaro DVD-e.

La rakonto de Vanessa nur iomete diferencis. Post kiam ri kolerigis ilin, parolante al mi, ili forprenis riajn vestojn kaj devigis rin porti oranĝan malliberulan supertuton. Ili lasis rin sola en ria ĉelo dum du tagoj, sed ri ricevis regulajn manĝojn. Plejparte estis same kiel ĉe Jolu: la samaj demandoj, ripetataj ree kaj ree.

“Ili vere malamis vin”, diris Jolu. “Ili vere suferigis vin. Kial?”

Mi ne povis imagi, kial. Sed tiam mi rememoris.

Vi povas helpi, aŭ vi povas tre, tre bedaŭri.

“Ĉar mi rifuzis malŝlosi por ili mian telefonon, en tiu unua nokto. Jen kial ili elektis min.” Mi apenaŭ povis kredi tion, sed troviĝis neniu alia klarigo. Pro pura venĝemo. Mia menso ŝanceliĝis ĉe tiu penso. Ili faris ĉion nur por puni min, ĉar mi defiis ilian aŭtoritaton.

Antaŭe mi timis. Nun mi koleris. “Tiuj fiuloj”, mi diris mallaŭte. “Ili faris tion por venĝi, ĉar mi malrespektis ilin.”

Jolu blasfemis, kaj Vanessa ekvortis en la korea, kion ri faris, nur kiam ri ege koleris.

“Mi rebatos al ili”, mi flustris, fiksrigardante mian trinkaĵon. “Mi rebatos al ili.”

Jolu skuis la kapon. “Vi ne povas, sciu. Vi ne povas kontraŭbatali tion.”

* * *

Neniu el ni tre volis tiam paroli pri venĝo. Anstataŭe ni parolis pri tio, kion ni faros tuj. Ni devis iri hejmen. La akumulatoroj de niaj telefonoj jam malpleniĝis, kaj de jaroj ĉi tiu kvartalo ne plu havis strattelefonojn. Ni devis nur iri hejmen. Mi eĉ pripensis uzi taksion, sed ne estis inter ni sufiĉe da mono por ebligi tion.

Do ni ekmarŝis. Ĉe la angulo ni ŝovis kelkajn kvarondolarojn en gazetskatolon de la San-Franciska Kroniko kaj haltis por legi la unuan sekcion. Pasis jam kvin tagoj de la eksplodo de la bomboj, sed la afero ankoraŭ kovris la unuan paĝon.

La ino kun severa harfasono parolis pri tio, ke “la ponto” eksplodis, kaj mi supozis, simple, ke ri parolis pri la Ponto de la Ora Pordego, sed mi malpravis. La teroristoj eksplodigis la Golfan Ponton.

“Kial damne ili volis eksplodigi la Golfan Ponton?” mi diris. “La Ora Pordego estas la ponto sur ĉiuj poŝtkartoj.” Eĉ se vi neniam estis en San-Francisko, verŝajne vi scias, kiel aspektas la Ora Pordego: ĝi estas tiu granda oranĝa pendoponto, kiu dramece etendiĝas de la malnova armea bazo Presidio ĝis Sausalito, kie troviĝas ĉiuj beletaj vinregionaj urbetoj kun siaj vendejoj de parfumitaj kandeloj kaj artgalerioj. Ĝi estas damne pitoreska, kaj praktike ĝi estas la simbolo de la ŝtato Kalifornio. Se vi irus al la aventura parko Disneyland California, vi trovus tie kopion de ĝi, tuj post la pordegoj, kun unurela fervojo, kiu transiras ĝin.

Do kompreneble mi supozis, se oni eksplodigus ponton en San-Francisko, ke jen la ponto, kiun oni eksplodigus.

“Verŝajne ili fortimiĝis pro ĉiuj kameraoj kaj simile”, diris Jolu. “La Nacia Gvardio konstante kontrolas aŭtojn ĉe ambaŭ finoj, kaj laŭ la tuta longo estas tiuj memmortigulaj bariloj kaj alia rubaĵo.” Homoj desaltadas de la Ora Pordego, de kiam ĝi malfermiĝis en 1937 – oni ĉesis nombri post la mila memmortigo en 1995.

“Jes”, diris Vanessa. “Cetere, la Golfa Ponto efektive kondukas ien.” La Golfa Ponto kondukas de la financa kvartalo de San-Francisko ĝis Oakland, kaj tiel al Berklio kaj la urbetoj de la Orienta Golfo, hejmo por multaj homoj, kiuj vivas kaj laboras en la urbego. Jen unu el malmultaj partoj de la Golfa Regiono, kie normala homo povas akiri domon sufiĉe grandan por sin vere etendi, kaj tie estas ankaŭ la universitato kaj multe da malpeza industrio. Ankaŭ BART iras sub la Golfo kaj ligas la du urbojn, sed la Golfa Ponto ricevas la plej multan trafikon. La Ora Pordego estas bela ponto por turisto aŭ riĉa emerito loĝanta en la vinregiono, sed ĝi estas ĉefe ornama. La Golfa Ponto estas – estis – la tirĉevala ponto de San-Francisko.

Mi pripensis dum momento. “Vi pravas, homoj”, mi diris. “Sed mi ne pensas, ke jen ĉio. Ni konstante parolas, kvazaŭ teroristoj atakus famajn aferojn, ĉar ili malamas famajn aferojn. Teroristoj ne malamas famajn aferojn aŭ pontojn aŭ aviadilojn. Ili nur volas krei ĥaoson kaj timigi homojn. Fari teroron. Do kompreneble ili celis la Golfan Ponton, kiam la Ora Pordego ricevis ĉiujn kameraojn – kiam aviadiloj ricevis ĉiujn metaldetektilojn kaj iksradiajn aparatojn.” Mi pripensis ankoraŭ iomete, senesprime rigardante la aŭtojn, kiuj ruliĝis laŭ la strato, la homojn, kiuj marŝis laŭ la trotuaroj, la tutan urbon, kiu ĉirkaŭis min. “Teroristoj ne malamas aviadilojn aŭ pontojn. Ili amas teroron.” Estis tiel evidente, ke mi apenaŭ kredis, ke mi neniam antaŭe pensis pri tio. Mi supozas, ke esti traktata kiel teroristo dum kelkaj tagoj sufiĉis por pliklarigi mian pensadon.

La aliaj du fiksrigardis min. “Mi pravas, ĉu ne? Ĉi tiu tuta merdo, ĉiuj iksradioj kaj kontrolado de identigiloj, estas tute senutila, ĉu ne?”

Ili malrapide kapjesis.

“Pli mal- ol sen-utila”, mi diris, kun la voĉo altiĝanta kaj raŭkiĝanta. “Ĉar tio finiĝis kun ni en malliberejo, kaj Darryl …” Mi ne pensis pri Darryl, de kiam ni sidiĝis, kaj nun tio revenis al mi: mia amiko, kiu mankis, malaperinta. Mi ĉesis paroli kaj muelis la dentojn.

“Ni devas rakonti al niaj gepatroj”, diris Jolu.

“Ni dungu juriston”, diris Vanessa.

Mi imagis, kiel mi rakontus mian historion. Kiel mi dirus al la mondo, kio okazis al mi. Pri la filmetoj, kiuj certe aperus, pri mi ploranta, reduktita al kaŭranta besto.

“Ni ne povas diri al ili ion ajn”, mi diris, sen pripensado.

“Kion vi celas?” diris Van.

“Ni ne povas diri al ili ion ajn”, mi ripetis. “Vi aŭdis rin. Se ni parolos, ili revenos por kapti nin. Ili faros al ni, kion ili faris al Darryl.”

“Vi ŝercas”, diris Jolu. “Vi volas, ke ni …”

“Mi volas, ke ni kontraŭbatalu”, mi diris. “Mi volas resti libera, por ke mi povu fari tion. Se ni eliros kaj babilaĉos, ili nur diros, ke ni estas buboj, kiuj inventas aferojn. Ni eĉ ne scias, kie ni estis tenataj! Neniu kredos nin. Poste, iun tagon, ili venos kapti nin.

“Mi diros al miaj gepatroj, ke mi estis en unu el tiuj tendaroj ĉe la alia flanko de la Golfo. Mi transiris por renkonti vin, kaj ni izoliĝis tie, kaj povis elveni nur hodiaŭ. Oni skribis en la gazeto, ke homoj ankoraŭ vagadas hejmen de tie.”

“Mi ne povas fari tion”, diris Vanessa. “Post ĉio, kion ili faris al vi, kiel vi povas eĉ pripensi fari tion?”

“Tio okazis al mi, jen la ĉefa afero. Temas pri mi kaj ili, nun. Mi venkos ilin. Mi trovos Darryl. Mi ne akceptos ĉi tion pasive. Tamen, se niaj gepatroj implikiĝos, jen la fino por ni. Neniu kredos nin, kaj neniu interesiĝos. Se ni faros miamaniere, homoj ja interesiĝos.”

“Kio estas via maniero?” diris Jolu. “Kio estas via plano?”

“Mi ankoraŭ ne scias”, mi konfesis. “Donu al mi tempon ĝis morgaŭ matene, tiom da tempo, almenaŭ.” Mi sciis, ke konservinte la sekreton dum unu tago, ili devos konservi ĝin por ĉiam. Niaj gepatroj eĉ pli skeptikus, se ni subite “rememorus”, ke ni estis tenataj en sekreta malliberejo anstataŭ esti zorgataj en rifuĝejo.

Van kaj Jolu rigardis unu la alian.

“Mi petas nur ŝancon”, mi diris. “Ni ellaboros la rakonton survoje, netigos ĝin. Donu al mi unu tagon, nur unu tagon.”

La aliaj du kapjesis malgaje, kaj ni ekiris alvale, direktante nin hejmen. Mi loĝis sur Potrero-Monteto, Vanessa loĝis en la Norda Misio, kaj Jolu loĝis en la Valo de Noe – tri frape malsamaj kvartaloj situantaj nur kelkajn minutojn piede unu de alia.

Ni flankeniris en Market-Straton kaj ekhaltis. La strato estis barikadita ĉe ĉiu angulo, kun la transirantaj stratoj reduktitaj ĝis unu sola koridoro, kaj parkumitaj laŭ la tuta longo de Market-Strato estis grandaj, 18-radaj kamionoj sen distingaj karakterizaĵoj, kiel tiu, kiu portis nin, kun kovritaj kapoj, for de la dokoj ĝis Ĉinurbo.

Ĉiu el ili havis tri ŝtalajn ŝtupojn, kiuj kondukis suben de la malantaŭo, kaj ili zumis pro trairado, dum soldatoj, homoj en kompletoj kaj policanoj en- kaj el-iradis. La kompletuloj portis etajn insignojn sur la roversoj, kaj la soldatoj skanis ilin, dum ili en- kaj el-iris – sendrataj rajtigaj insignoj. Dum ni iris preter unu, mi rigardis ĝin kaj vidis la konatan emblemon: Departemento de Hejmlanda Sekureco. La soldato vidis min rigardi kaj rerigardis al mi, furioze.

Mi komprenis, kion ri celis, kaj pluiris. Mi disiĝis de la bando en Van-Ness-Avenuo. Ni tenadis unu la alian kaj ploris kaj promesis telefoni unu la alian.

Por marŝi reen al Potrero-Monteto estas facila vojo kaj malfacila vojo, el kiuj la dua kondukas onin trans kelkajn el la plej krutaj montetoj en la urbo, kiajn oni vidas en aŭtoĉasado en agadofilmoj, kun aŭtoj, kiuj deteriĝas, flugante super la zenito. Mi ĉiam sekvas la malfacilan vojon hejmen. Ĉio estas loĝataj stratoj, kun la malnovaj viktorianaj domoj nomataj “farbitaj damoj” pro sia puca, komplika farbostilo, kaj antaŭaj ĝardenoj kun bonodoraj floroj kaj altaj herboj. Domkatoj fiksrigardas onin el heĝoj, kaj preskaŭ tute mankas senhejmuloj.

Estis tiel trankvile sur tiuj stratoj, ke tio bedaŭrigis min, ke mi ne sekvis la alian vojon, tra la Misio, kiu estas … tumulta estas verŝajne la plej ĝusta vorto. Laŭta kaj vibra. Multe da malpacaj ebriuloj kaj koleraj kokainuloj kaj senkonsciaj heroinuloj, kaj ankaŭ multe da familioj kun beboĉaroj, maljunaj inoj babilantaj sur peronoj, malaltrajdantoj en bum-aŭtoj veturantaj kun “tumpa-tumpa-tumpa” laŭ la stratoj. Tie vidiĝas ŝikuloj kaj malgajaj emoaj artstudentoj kaj eĉ kelkaj punkuloj de la malnova skolo, maljunuloj kun ventroj elŝvelantaj sub ĉemizoj de Dead Kennedys. Ankaŭ reĝinjoj, koleraj bandanoj, grafitiartistoj, kaj perpleksaj burĝigistoj klopodantaj ne esti mortigataj, dum iliaj proprietaĵinvestoj maturiĝas.

Mi iris supren sur Kapro-Monteton kaj preterpasis Goat Hill Pizza, kio pensigis min pri la malliberejo, en kiu mi estis tenata, kaj mi devis sidi sur la benko antaŭ la restoracio, ĝis miaj tremoj forpasis. Tiam mi rimarkis la kamionon, kiu atendis iom almonte de mi, 18-rada sen distingaj karakterizaĵoj, kun tri metalaj ŝtupoj ĉe la malantaŭo. Mi ekstaris kaj ekiris. Mi sentis la okulojn rigardi min el ĉiuj direktoj.

Mi rapidis laŭ la resto de la vojo hejmen. Mi ne rigardis la farbitajn damojn aŭ la ĝardenojn aŭ la domkatojn. Mi direktis la okulojn suben.

Ambaŭ aŭtoj de miaj gepatroj troviĝis sur la pavimo, kvankam estis la mezo de la tago. Kompreneble. Paĉjo laboras en la Orienta Golfo, do ri devus resti hejme, dum oni laboras pri la ponto. Panjo … nu, kiu sciis, kial Panjo estis hejme.

Ili estis hejme por mi.

Eĉ antaŭ ol mi finis malŝlosi la pordon, iu ektiris ĝin el mia mano kaj ĵetmalfermis ĝin. Jen ambaŭ miaj gepatroj, aspektante grize kaj marasme, fiksrigardante min per elstarantaj okuloj. Dum momento ni staris tie senmove kiel en vivanta bildo, kaj sekve ili kuris antaŭen kaj tiris min en la domon, preskaŭ stumbligante min. Ili ambaŭ parolis tiel laŭte kaj rapide, ke mi aŭdis nur senvortan, muĝan babilaĵon, kaj ili ambaŭ brakumis min kaj ploris, kaj ankaŭ mi ploris, kaj ni nur staris tie en la eta vestiblo, plorante kaj parolante per preskaŭ-vortoj, ĝis niaj fortoj elĉerpiĝis kaj ni iris en la kuirejon.

Mi faris, kion mi ĉiam faris, kiam mi venis hejmen: mi prenis glason da akvo el la filtrilo de la fridujo kaj elfosis du keksojn el la “keksobarelo”, kiun la fratino de Panjo sendis al ni de Britio. La normaleco de ĉi tio ĉesigis la marteladon de mia koro, tiel ke mia koro rekaptis la ritmon de mia cerbo, kaj baldaŭ ni ĉiuj sidis ĉe la tablo.

“Kie vi estis?” ili ambaŭ diris, pli-malpli unisone.

Mi jam pripensis tion survoje hejmen. “Mi kaptiĝis”, mi diris. “En Oakland. Mi estis tie kun kelkaj amikoj, farante projekton, kaj ni ĉiuj enkvaranteniĝis.”

“Dum kvin tagoj?”

“Jes”, mi diris. “Jes. Estis vere fie.” Mi legis pri la kvarantenoj en la Kroniko, kaj mi kopiis senhonte el la citaĵoj, kiujn oni publikigis. “Jes. Ĉiuj, kiuj kaptiĝis en la nubo. Ili pensis, ke ni estis atakitaj per ia supermikrobo, kaj ili pakis nin en kontenerojn en la haveno, kiel sardinojn. Estis vere varme kaj humide. Kaj ne multaj manĝaĵoj, cetere.”

“Kristo”, diris Paĉjo, kun la manoj pugniĝantaj sur la tablo. Paĉjo instruas en Berklio tri tagojn semajne, laborante kun kelkaj diplomitaj studentoj en la bibliotekscienca programo. Dum la cetera tempo ri konsultiĝas por klientoj en la urbo kaj laŭ la Duoninsulo: retfirmaoj de la tria ondo, kiuj faras diversajn aferojn per arkivoj. Ri estas mildmaniera bibliotekisto laŭ sia profesio, sed ri estis vera radikalulo en la sesdekaj jaroj kaj luktis iomete en la lernejo. Mi jam vidis rin freneziĝi pro kolero de tempo al tempo – mi eĉ kolerigis rin tiel de tempo al tempo – kaj ri povis serioze perdi la sinregon, kiam ri Hulk-iĝas. Iam ri ĵetis pendoloframon de IKEA trans la tutan gazonon de mia aviĉo, kiam ĝi disfalis la kvindekan fojon, dum ri kunmetis ĝin.

“Barbaroj”, diris Panjo. Ri vivas en Usono, de kiam ri estis dekkelkjarulo, sed ri ankoraŭ iĝas tute brita, kiam ri renkontas usonajn policanojn, sanprizorgadon, flughavenan sekurecon aŭ senhejmecon. Tiam ria vorto estas “barbaroj”, kaj ria brita parolmaniero revenas forte. Ni dufoje estis en Londono por viziti rian familion, kaj mi ne povas diri, ke ĝi ŝajnis pli civilizita ol San-Francisko. Nur pli kunpremita.

“Sed ili ellasis nin kaj transpramis nin hodiaŭ.” Mi improvizis nun.

“Ĉu vi estas vundita?” diris Panjo. “Malsata?”

“Ĉu dormema?”

“Jes, iomete el ĉio. Ankaŭ Terna, Timema, Ventkapa kaj Dok’.” Ni havis familian tradicion de ŝercoj pri la Sep Malgrandeguloj. Ili ambaŭ ridetis iom, sed iliaj okuloj estis ankoraŭ malsekaj. Mi suferis pro ili. Ili devis esti preskaŭ freneziĝintaj pro zorgado. Mi ĝojis pro la ŝanco ŝanĝi la temon. “Mi tute ŝatus manĝi.”

“Mi mendos picon de Goat Hill”, diris Paĉjo.

“Ne, ne tion”, mi diris. Ili ambaŭ rigardis min, kvazaŭ antenoj burĝonis sur mia kapo. Normale mi fervoras pri Goat Hill Pizza – en la senco, ke normale mi manĝas ĝin kiel orfiŝo siajn manĝaĵon, englutante ĝin, ĝis ĝi elĉerpiĝas, aŭ mi krevas. Mi klopodis rideti. “Mi ne emas je pico nun”, mi diris, nekonvinke. “Ni mendu kareaĵon, ĉu bone?” Dank’ al la ĉielo, ke San-Francisko estas la monda centro de forporteblaj manĝoj.

Panjo iris al la tirkesto de forportejaj menuoj (pli da normaleco, kiu sentiĝis kiel glaso da akvo sur seka, dolora gorĝo) kaj trafoliumis ilin. Ni pasigis kelkajn distrajn minutojn, trastudante la menuon de la halala pakistana ejo en Valencia Strato. Mi decidis pri miksita tandura kradrostaĵo kaj spinacokaĉo kun bienista fromaĝo, salita mango-lasio (multe pli bona, ol ĝi sonas) kaj etaj frititaj pastaĵoj en sukersiropo.

Kiam la manĝaĵoj estis menditaj, la demandado rekomenciĝis. Ili aŭdis de la familioj de Van, Jolu kaj Darryl (kompreneble) kaj provis raporti nin kiel malaperintajn. La polico akceptis nomojn, sed estis tiom da “delokitoj”, ke oni rifuzis malfermi dosieron pri iu, kiu ne estis malaperinta jam sep tagojn.

Dume milionoj da ĉu-vi-vidis-servoj ekaperis en la reto. Kelkaj el ili estis malnovaj MySpace-klonoj, kies mono elĉerpiĝis kaj kiuj vidis novan vivŝancon pro la tuta atento. Ja kelkaj riskokapitalistoj havis malaperintajn familianojn en la Golfa Regiono. Se oni retrovus ilin, eble la servoj altirus iom da pliaj investoj. Mi prenis la tekokomputilon de Paĉjo kaj trarigardis ilin. Ili estis plenegaj de reklamoj, kompreneble, kaj bildoj de malaperintoj, ĉefe fotoj de diplomiĝaj ceremonioj, geedziĝoj kaj tiaj aferoj. Estis iom vampire.

Mi trovis mian foton kaj vidis, ke ĝi estis ligita al tiuj de Van, Jolu kaj Darryl. Estis eta formularo por marki homojn kiel retrovitajn kaj alia por skribi notojn pri aliaj malaperintoj. Mi plenigis la kampojn por mi kaj Jolu kaj Van, kaj lasis malplena tiun de Darryl.

“Vi forgesis pri Darryl”, diris Paĉjo. Ri ne tre ŝatis Darryl – iam ri rimarkis, ke kvin centimetroj mankis en unu el la boteloj en ria alkoholoŝranko, kaj por mia eterna honto mi kulpigis Darryl. La vero kompreneble estis, ke ni ambaŭ kulpis, klaŭnante, provante vodkon kun kolao dum tuta nokto da komputilaj ludoj.

Ri ne estis kun ni”, mi diris. La mensogo gustis amare en mia buŝo.

“Ho Dio”, diris mia panjo. Ri kunpremis la manojn. “Ni simple supozis, kiam vi revenis hejmen, ke vi ĉiuj estis kune.”

“Ne”, mi diris, kaj la mensogo kreskis. “Ne, ri devis renkonti nin, sed ni neniam renkontiĝis. Ri verŝajne estas nur haltigita en Berklio. Ri planis transveni per BART.”

Panjo eligis ploretan bruon. Paĉjo skuis la kapon kun fermitaj okuloj. “Ĉu vi ne scias pri BART?” ri diris.

Mi kapneis. Mi povis vidi, kien kondukas ĉi tio. Mi sentis, kvazaŭ la tero suprenvenus al mi.

“Ili eksplodigis ĝin”, diris Paĉjo. “La fiuloj eksplodigis ĝin samtempe kun la ponto.”

Tio ne estis sur la unua paĝo de la Kroniko, sed BART-eksplodo sub la akvo ja ne estus tiel pitoreska kiel la bildoj de la ponto pendanta en pecoj kaj ĉifonoj super la Golfo. La BART-tunelo de Embarcadero en San-Francisko ĝis la stacio West Oakland troviĝis sub akvo.

Mi reiris al la komputilo de Paĉjo kaj krozis la novaĵtitolojn. Neniu certis, sed la kadavroj nombris milojn. De la aŭtoj, kiuj falegis 58 metrojn en la maron, ĝis la homoj dronintaj en la trajnoj, la mortokvanto kreskis. Unu raportisto pretendis esti intervjuinta “identecfalsiston”, kiu helpis “dekojn” da homoj forlasi siajn antaŭajn vivojn, simple malaperi post la atakoj, kreante novan identecon, eskapante de malbonaj geedziĝoj, malbonaj ŝuldoj kaj malbonaj vivoj.

Paĉjo havis verajn larmojn en la okuloj, kaj Panjo malkaŝe ploris. Ili ambaŭ brakumis min denove, frapetante min per la manoj, kvazaŭ por certiĝi, ke mi vere estis tie. Ili konstante diradis al mi, ke ili amas min. Mi same diradis al ili, ke mi amas ilin.

Ni larmokule vespermanĝis, kaj Panjo kaj Paĉjo trinkis po du glasojn da vino, kio estis por ili multo. Mi diris al ili, ke mi iĝas dormema, kio estis vera, kaj forvagis al mia ĉambro. Mi ne enlitiĝis, tamen. Mi devis konektiĝi al la reto kaj eltrovi, kio okazas. Mi devis paroli kun Jolu kaj Vanessa. Mi devis eklabori por trovi Darryl.

Mi supreniris al mia ĉambro kaj malfermis la pordon. Mi ne vidis mian malnovan liton de tempo, kiu sentiĝis kiel mil jaroj. Mi kuŝiĝis sur ĝi kaj etendis manon al la apudlita tableto por preni mian tekokomputilon. Ŝajne mi ne plene enmetis la konektilon – la elektran adaptilon necesas ĝuste skueti – tiel ke ĝi malrapide senŝargiĝis, dum mi forestis. Mi rekonektis ĝin kaj donis al ĝi unu aŭ du minutojn por ŝargiĝi antaŭ ol provi ŝalti ĝin denove. Mi profitis la paŭzon por senvestiĝi kaj ĵeti la vestojn en la rubujon – mi volis neniam revidi ilin – kaj surmeti puran kalsonon kaj freŝan T-ĉemizon. La freŝe lavitaj vestoj, rekte el la tirkesto, sentiĝis tiel konataj kaj komfortaj kiel la brakumo de la gepatroj.

Mi ŝaltis mian tekokomputilon kaj batis kelkajn kusenojn en lokon malantaŭ mi ĉe la kapo de la lito. Mi ŝovis min reen, malfermis la kovrilon de mia komputilo, kaj lokis ĝin sur miajn femurojn. Ĝi ankoraŭ startis, kaj, damne, tiuj ikonoj ŝtelirantaj trans la ekranon aspektis bone. Ĝi finstartis, kaj tiam ĝi komencis denove avertadi pri manko de potenco. Mi denove kontrolis la nutrokablon kaj skuetis ĝin, kaj la avertoj malaperis. La konektilo vere kadukiĝis.

Fakte, ĝi tiom misis, ke mi ne povis vere fari ion. Ĉiufoje, kiam mi forigis la manon de la kablo, ĝi perdis la kontakton, kaj la komputilo ekplendis pri sia akumulatoro. Mi pli detale ekzamenis ĝin.

La tuta skatolo estis iomete miskunmetita: la junto disiĝis en angula breĉo, kiu komenciĝis mallarĝa kaj larĝiĝis ĉe la malantaŭo.

Kelkfoje oni rigardas iun ekipaĵon, malkovras ion tian, kaj demandas sin, “Ĉu ĉiam estis tiel?” Eble oni neniam rimarkis antaŭe.

Sed ĉe mia tekokomputilo, tio ne eblis. Ĉar vidu, mi konstruis ĝin. Post kiam la Eduka Direktoraro provizis nin ĉiujn per LernoTekoj, miaj gepatroj neniel aĉetus por mi propran komputilon, kvankam la LernoTeko oficiale ne apartenis al mi, kaj mi ne rajtis instali programojn en ĝin aŭ modifi ĝin.

Mi havis iom da ŝparita mono – pagataj taskoj, Kristnaskoj kaj naskiĝtagoj, iom da prudenta eBay-umado. Se kunmeti ĉion, mi havis sufiĉe da mono por aĉeti tute aĉan, kvinjaraĝan komputilon.

Do, anstataŭe, Darryl kaj mi konstruis komputilon. Oni povas aĉeti tekokomputilajn skatolojn, same kiel oni povas aĉeti skatolojn por skribotablaj komputiloj, kvankam ili estas iom pli specialigitaj ol kutimaj personaj komputiloj. Mi jam konstruis kun Darryl kelkajn personajn komputilojn tra la jaroj, traserĉante Craigslist kaj aŭtejajn forvendojn pri partoj kaj mendante aferojn de malmultekostaj tajvanaj vendistoj, kiujn ni trovis en la reto. Mi supozis, ke konstrui tekokomputilon estus la plej bona maniero atingi la potencon, kiun mi deziris, kun la prezo, kiun mi povis pagi.

Por konstrui propran tekokomputilon oni komencas per mendo de “skeleto”: komputilo kun nur iomete da aparataro ene kaj ĉiuj konektiloj bezonataj. La bonaĵo estis: kiam mi finis, mi havis komputilon, kiu pezis tutan duonkilogramon malpli ol la komputilo de Dell, kiun mi konsideris, funkciis pli rapide, kaj kostis trionon de tio, kion mi pagus al Dell. La malbonaĵo: kunmeti tekokomputilon similas al konstrui unu el tiuj ŝipoj en botelo. Temas pri pedantega laboro per tenajletoj kaj lupeoj, klopodante kunmeti ĉion en la etan skatolon. Malkiel ĉe plengranda komputilo – kiu konsistas plejparte el aero – en tekokomputilo ĉiu kuba milimetro da spaco estas rezervita. Ĉiufoje, kiam mi kredis la aferon preta, mi provis ŝraŭbfermi la aferon kaj trovis, ke io malhelpas la skatolon plene fermiĝi, kaj jen mi denove ĉe la desegnotabulo.

Do mi sciis precize, kiel la junto de mia tekokomputilo devus aspekti, kiam ĝi estas fermita, kaj ĝi ne devus aspekti tiel.

Mi tiradis la konektilon tien-reen, sed estis senespere. Neniel mi sukcesus startigi ĝin sen dispecigi ĝin. Mi ĝemis kaj metis ĝin apud la liton. Mi traktos ĝin en la mateno.

* * *

Jen la teorio, ĉiuokaze. Post du horoj mi ankoraŭ fiksrigardis la plafonon, projekciante filmojn en mia kapo pri tio, kion ili faris al mi, kion mi estu farinta: amaso da bedaŭroj kaj “ŝtupara sprito”.

Mi ruliĝis el la lito. Noktomezo jam pasis; mi aŭdis miajn gepatrojn enlitiĝi je la dekunua. Mi ekprenis la tekokomputilon, liberigis spacon sur mia tablo, alfiksis la LED-lampetojn al la frunto de miaj lupeoj, kaj eltiris garnituron de precizaj ŝraŭbturniletoj. Post unu minuto la skatolo estis malfermita, la klavaro forigita, kaj mi rigardis en la internaĵon de mia tekokomputilo. Mi prenis cilindron de kunpremita aero kaj forblovis la polvon, kiun la ventumilo ensuĉis, kaj mi pririgardis la aferon.

Io estis malĝusta. Mi ne povis identigi ĝin, sed ja de monatoj mi ne forprenis la kovrilon de la aparato. Bonŝance, antaŭ longe, kiam mi la trian fojon devis malfermi ĝin kaj lukti por refermi ĝin, mi plisaĝiĝis: mi faris foton de la internaĵo kun ĉio en ĝusta loko. Mi ne estis tute saĝa: unue mi lasis tiun foton sur la disko, kaj kompreneble mi ne povis atingi ĝin, kiam la tekokomputilo estis malkonstruita. Sed poste mi presis ĝin kaj ŝovis ĝin en mian senordan tirkeston de paperoj, la tombejo de mortintaj arboj, en kiu mi gardis ĉiujn garantiokartojn kaj konektografikaĵojn. Mi miksis ilin – ili ŝajnis iel pli senordaj, ol mi memoris – kaj eltiris mian foton. Mi metis ĝin apud la komputilon kaj kvazaŭ malfokusis la okulojn, provante vidi aferojn, kiuj aspektis malĝuste.

Tiam mi ekvidis ĝin. La rubandokablo, kiu ligis la klavaron al la ĉefkarto, ne estis ĝuste konektita. Tio estis strangaĵo. Estis nenia tordo ĉe tiu parto, nenio por formovi ĝin dum normala funkciado. Mi provis repremi ĝin suben kaj trovis, ke la konektilo ne estis nur malbone muntita: io troviĝis inter ĝi kaj la ĉefkarto. Mi eltenajlis ĝin kaj direktis lumon sur ĝin.

Jen io nova en mia klavaro. Ĝi estis eta peco de aparataro, nur unu-du milimetrojn dika, sen markoj. La klavaro estis konektita al ĝi, kaj ĝi estis konektita al la ĉefkarto. Alivorte, ĝi perfekte situis por kapti ĉiun klavopremon, kiun mi faris, tajpante per la komputilo.

Ĝi estis spionilo.

La korbatoj pulsegis en miaj oreloj. Estis mallume kaj silente en la domo, sed tio ne estis komforta mallumo. Tie ekstere estis okuloj, okuloj kaj oreloj, kaj ili rigardis min. Observadis min. La observado, kiun mi alfrontis en la lernejo, sekvis min hejmen, sed ĉi-foje ne nur la Eduka Direktoraro rigardis super mia ŝultro: jen la Departemento de Hejmlanda Sekureco aliĝis.

Mi preskaŭ elprenis la spionilon. Sed tiam mi enkalkulis, ke tiu, kiu enmetis ĝin, scius, ke ĝi forestas. Mi lasis ĝin tie. Naŭzis min fari tion.

Mi ĉirkaŭrigardis pri plia tuŝaĉado. Mi ne povis trovi ion, sed ĉu tio signifas, ke nenio okazis? Iu enrompis en mian ĉambron kaj metis tiun ilon – dismetis mian tekokomputilon kaj rekunmetis ĝin. Estas multaj aliaj manieroj por subaŭskulti komputilon. Neniam mi trovus ĉiujn.

Mi kunmetis la komputilon per sensentaj fingroj. Ĉi-foje la skatolo ne ĝuste klakfermiĝis, sed la nutrokablo restis en sia loko. Mi startigis ĝin kaj metis la fingrojn sur la klavaron, pensante, ke mi rulu kelkajn diagnozilojn por vidi, kio estas kio.

Sed mi ne povis.

Diable, eble la ĉambro estas subaŭskultata. Eble oni nun rigardas min per kamerao.

Mi jam sentis paranojon, kiam mi venis hejmen. Nun mi timegis. Mi sentis min kiel ree en malliberejo, ree en la pridemanda ĉambro, spurata de iuj, kiuj havis plenan potencon super mi. Tio preskaŭ plorigis min.

Nur unu afero estis farebla.

Mi iris en la banĉambron kaj forprenis la rulon de neceseja papero kaj anstataŭigis ĝin per nova. Bonŝance ĝi estis jam preskaŭ malplena. Mi malvolvis la ceteron de la papero kaj fosis tra mia partoskatolo, ĝis mi trovis etan plastan koverton plenan de helegaj blankaj LED-oj, kiujn mi estis savinta el mortinta biciklolampo. Mi zorge puŝis iliajn dratojn tra la kartona tubo, farante la truojn per pinglo, kaj poste elprenis iom da drato kaj konektis ĉiujn serie per etaj metalaj klipoj. Mi kunvolvis la dratojn en la kablojn por naŭvolta baterio kaj konektis ĝin. Nun mi havis tubon ĉirkaŭitan de ege helaj unudirektaj LED-oj, kaj mi povis teni ĝin ĉe mia okulo kaj trarigardi.

Mi konstruis unu tian en la pasinta jaro kiel projekton por sciencofoiro, kaj estis elĵetita el la foiro, post kiam mi montris, ke estas kaŝitaj kameraoj en duono de la klasĉambroj de la lernejo Chávez. Pinglokapaj kameraoj kostas hodiaŭ malpli ol bona manĝo en restoracio, do ili aperas ĉie. Spionemaj komizoj metas ilin en vestejojn aŭ sunbrunigajn salonojn kaj perversias per la sekretaj registraĵoj de la klientoj – kelkfoje ili nur enretigas ilin. Scii transformi tubon de neceseja papero kaj tri dolarojn da partoj en kameraodetektilon estas nur prudente.

Jen la plej simpla maniero por kapti spionkameraojn. Ili havas tre etajn lensojn, sed ili respegulas lumon fortege. Tio funkcias plej bone en malhela ĉambro: rigardu fikse tra la tubo kaj malrapide skanu ĉiujn murojn kaj aliajn lokojn, en kiuj iu eble metis kameraon, ĝis vi vidas ekbrilon de spegulado. Se la spegulaĵo restas senmova, dum vi ĉirkaŭiras, jen lenso.

Ne estis kamerao en mia ĉambro – almenaŭ ne unu, kiun mi povis detekti. Eble estis sonspioniloj, kompreneble. Aŭ pli bonaj kameraoj. Aŭ tute nenio. Ĉu vi kulpigas min pro la paranojaj sentoj?

Mi amis tiun tekokomputilon. Mi nomis ĝin Salmagundi, kio signifas ion faritan el vicpecoj.

Kiam oni donas nomon al sia tekokomputilo, oni scias, ke oni profunde rilatas al ĝi. Tamen nun mi sentis, ke mi volos neniam plu tuŝi ĝin. Mi volis ĵeti ĝin tra la fenestro. Kiel scii, kion ili faris al ĝi? Kiel scii, kiel oni subaŭskultas ĝin?

Mi metis ĝin en tirkeston kun la kovrilo fermita kaj rigardis la plafonon. Estis malfrue, kaj mi devus esti en la lito. Sed neniel mi povus dormi nun. Mi estis observata. Ĉiu povus esti observata. La mondo estis ŝanĝita por ĉiam.

“Mi trovos manieron rebati”, mi diris. Jen ĵuro: mi sciis tion, kiam mi aŭdis ĝin, kvankam mi neniam antaŭe ĵuris.

Mi ne povis dormi post tio. Kaj cetere, mi ekhavis ideon.

Ie en mia ŝranko estis skatolo en ŝrumpfolio, kiu enhavis unu ankoraŭ sigelitan, freŝe fabrikitan Xbox Universalan. Ĉiu Xbox estis vendata je prezo sub ĝia kosto – Mikrosofto profitas, postulante monon de ludofirmaoj por la rajto krei ludojn por Xbox – sed Xbox Universala estis la unua Xbox, kiun Mikrosofto fordonis tute senpage.

Dum la pasinta kristnaska sezono estis kompatindaj senŝanculoj ĉe ĉiu stratangulo vestitaj kiel militistoj el la serio Halo, kiuj disdonis sakojn da tiuj ludomaŝinoj kiel eble plej rapide. Ŝajne tio funkciis: ĉiu diras, ke ili vendis amason da ludoj. Kompreneble estis protektiloj por certigi, ke oni rulu nur ludojn de firmaoj, kiuj aĉetis de Mikrosofto la rajton fari ludon.

Artifikuloj trarompas tiujn protektilojn. La unua Xbox estis trarompita de junulo de MIT, kiu verkis furoran libron pri tio, kaj poste la 360 estis trarompita, kaj la mallongviva Xbox Portebla (kiun ni ĉiuj nomis la “trenebla” – ĝi pezis kilogramon kaj duonon!) estis venkita. La Universala devus esti tute kuglimuna. La lernejanoj, kiuj trarompis ĝin, estis brazilaj linuksuloj, kiuj vivis en favelo – speco de ladurba kvartalaĉo.

Oni neniam subtaksu la obstinon de infano, kiu riĉas je tempo kaj malriĉas je mono.

Kiam la brazilanoj publikigis sian trarompon, ni ĉiuj frenezumis pri ĝi. Post nelonge estis dekoj da alternativaj mastrumiloj por Xbox Universala. Mia plej ŝatata estis Paranoja Xbox, variaĵo de Paranoja Linukso. Paranoja Linukso estas mastrumilo, kiu supozas, ke ĝia uzanto estas persekutata de la registaro (oni celis per ĝi ribelantojn en Ĉinio kaj Sirio), kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi povas, por gardi oniajn komunikaĵojn kaj dokumentojn sekretaj. Ĝi eĉ disĵetas “konfetajn” komunikaĵojn, kiuj devus kaŝi la fakton, ke oni faras ion sekretan. Do, dum oni ricevas politikan mesaĝon unu literon post alia, Paranoja Linukso ŝajnigas, ke ĝi krozas en la reto, plenigas demandarojn kaj flirtas en babilejoj. Dume unu el ĉiuj kvincent signoj ricevataj estas la vera mesaĝo, nadlo kaŝita en granda fojnamaso.

Mi faris DVD-on de Paranoja Xbox, kiam ĝi unue aperis, sed mi neniam trovis tempon por malpaki la Xbox-aparaton en la ŝranko, trovi televidilon, al kiu mi povus konekti ĝin, kaj tiel plu. Mia ĉambro estas jam sufiĉe plena sen permesi al mikrosofta paneaĵo foruzi valoran laborspacon.

Ĉi-nokte, mi oferos tiun spacon. Mi bezonis ĉirkaŭ dudek minutojn por funkciigi ĝin. Manko de televidilo estis la ĉefa obstaklo, sed fine mi rememoris, ke mi havis etan projekciilon kun normalaj televidaj RCA-konektiloj malantaŭe. Mi konektis ĝin al la Xbox, direktis ĝin al la malantaŭo de la pordo kaj sukcesis instali Paranojan Linukson.

Nun ĉio funkciis, kaj Paranoja Linukso serĉadis aliajn Xbox Universalajn, al kiuj ĝi povas paroli. Ĉiu Xbox Universala havas enkonstruitan sendratan reton por multludista ludado. Oni povas konektiĝi per ĝi al oniaj najbaroj per la sendrata ligo kaj al Interreto, se oni havas sendratan interretan konekton. Mi trovis tri arojn da najbaroj en atingebla distanco. Du el ili havis la Xbox Universalajn konektitajn ankaŭ al Interreto. Paranoja Xbox amis tiun aranĝon: ĝi povis forsuĉi parton de la interretaj konektoj de miaj najbaroj kaj uzi ilin por konektiĝi tra la ludoreto. La najbaroj ne bedaŭrus la perditajn paketojn: ili pagis konstantan kotizon por la interreta konekto, kaj ili ne multe krozis en la reto je la dua matene.

La plej bona flanko de ĉio ĉi estis la sento, kiun ĝi donis: la sento regi la situacion. Mia teknologio laboris por mi, servis min, protektis min. Ĝi ne spionis kontraŭ mi. Jen kial mi amis teknologion: se oni uzas ĝin ĝuste, ĝi donas al oni povon kaj privatecon.

Mia cerbo nun vere kuris, kuris kiel 60 cerboj. Estis multaj motivoj por ruli Paranojan Xbox – la plej bona estis, ke ĉiu ajn povus verki ludon por ĝi. Jam estis adaptaĵo de la imitilo MAME, la Multobla Arkad-Maŝina Enpersonigilo, do oni povis ludi preskaŭ ĉiun ajn ludon iam kreitan, reen en la historio ĝis Pong – ludojn por Apple ][+ kaj ludojn por Colecovision, ludojn por NES kaj Dreamcast, kaj tiel plu.

Eĉ pli bonaj estis la bonegaj multludistaj ludoj kreataj specife por Paranoja Xbox – tute senpagaj ludoj kreataj de entuziasmuloj, ludoj, kiujn ĉiu povis ruli. Kiam oni kunmetis ĉion, oni havis senpagan konzolon plenan de senpagaj ludoj, kiuj povis provizi onin per senpaga aliro al Interreto.

Kaj la plej bona afero – el mia vidpunkto – estis, ke Paranoja Xbox estis paranoja. Ĉiu bito, kiu elsendiĝis, estis ĉifrita ĝisoste. Oni povis observadi la komunikaĵojn laŭplaĉe, sed oni neniam ekscius, kiuj parolas, pri kio ili parolas, aŭ al kiuj ili parolas. Anonima krozado, retpoŝto kaj mesaĝilo. Ĝuste tion mi bezonis.

Ĉio, kio restis farenda, estis konvinki al ĉiuj, kiujn mi konis, ke ankaŭ ili uzu ĝin.

Ĉapitro 6

Kredu aŭ ne kredu, sed miaj gepatroj devigis min iri al la lernejo la sekvan tagon. Mi falis en febrecan dormon nur je la tria matene, sed je la sepa matene mia paĉjo staris ĉe la piedo de la lito, minacante eltiri min per la maleoloj. Mi sukcesis ellitiĝi – io estis mortinta en mia buŝo, post kiam ĝi fermis per farbo miajn palpebrojn – kaj iris en la duŝon.

Mi lasis al mia panjo ŝovi pecon de rostpano kaj bananon en min, fervore dezirante, ke miaj gepatroj permesu al mi trinki kafon hejme. Mi povos ŝteltrinki unu survoje al la lernejo, sed rigardi ilin trinketi sian nigran oron, dum mi trenis min tra la domo, vestante min kaj metante miajn librojn en mian sakon … tio estis terura.

Mi jam milfoje piediris ĝis la lernejo, sed hodiaŭ estis alie. Mi iris supren kaj tra la montetoj por subeniri en la Mision, kaj ĉie estis kamionoj. Mi vidis novajn detektilojn kaj trafikkameraojn instalitajn ĉe multaj el la haltoŝildoj. Iu jam havis amason da observiloj, kiuj sidis neuzataj, atendante instalon ĉe la unua okazo. La atako kontraŭ la Golfa Ponto estis ĝuste tio, kion ri bezonis.

Ĉio havis la efikon, ke la urbo ŝajnis pli subigita, kiel esti en lifto, embarasate de la proksima rigardado de la najbaroj kaj la ĉieaj kameraoj.

La turka kafvendejo en Strato 24 bone provizis min per kunportebla taso da turka kafo. Turka kafo esence estas koto, kiu ŝajnigas esti kafo. Ĝi estas tiel dika, ke oni povas starigi kuleron en ĝi, kaj ĝi enhavas multe pli da kafeino ol infanlimonadoj kiel Red Bull. Kredu iun, kiu legis la paĝon en Vikipedio: jen kiel venkis la Otomana Imperio: frenezigitaj ĉevalistoj pelataj de fortega karbonigra kafo-koto.

Mi eltiris mian debetkarton por pagi, kaj ri grimacis. “Ne plu debeto”, ri diris.

“He? Kial ne?” Mi pagis mian kafkutimon per mia karto dum jaroj ĉe la turko. Iam ri ĉikanis min konstante, dirante, ke mi estas tro juna por trinki ĝin, kaj ri ankoraŭ rifuzis vendi al mi dum lernejaj horoj, konvinkite, ke mi forvagis de la lecionoj. Sed dum pasis la jaroj, la turko kaj mi establis ian krudan interkomprenon.

Ri kapneis malgaje. “Vi ne komprenus. Iru al la lernejo, bubo.”

Ne ekzistas pli certa maniero igi min voli kompreni ion ol diri al mi, ke mi ne komprenus. Mi kaĵolis, postulante, ke ri diru al mi. Ri aspektis, kvazaŭ ri tuj elĵetos min, sed kiam mi demandis, ĉu laŭ ri mi ne estas sufiĉe bona por esti ria kliento, ri malfermiĝis.

“La sekureco”, ri diris, ĉirkaŭrigardante sian etan vendejon kun la bokaloj da sekigitaj faboj kaj semoj, la bretoj plenaj de turkaj manĝaĵoj. “La registaro. Ili registras ĉion nun. Estis en la gazetoj. Patriota Akto 2. La Kongreso aprobis ĝin hieraŭ. Nun ili povas registri ĉiam, kiam oni uzas la karton. Mi diras: ne. Mi diras: mia vendejo ne helpos ilin spioni miajn klientojn.”

Mi gapis.

“Vi pensas, ke ne multe gravas, eble? Kio estas problemo, se registaro scias, kiam vi aĉetas kafon? Ĉar jen unu maniero, kiel ili scias, kie vi estas, kie vi estis. Kial mi forlasis Turkion, vi pensas? Kie registaro ĉiam spionas la homojn, ne estas bone. Mi venis ĉi tien antaŭ dudek jaroj por libereco – mi ne helpos ilin forpreni liberecon.”

“Vi perdos tiom da vendoj”, elvenis de mi. Mi volis diri al ri, ke ri estas heroo, kaj premi rian manon, sed jen kio elvenis. “Ĉiu uzas debetkarton.”

“Eble ne plu tiom. Eble miaj klientoj venas ĉi tien, ĉar ili scias, ke ankaŭ mi amas liberecon. Mi faras afiŝon por la fenestro. Eble aliaj vendejoj faros same. Mi aŭdis, ke ACLU procesos pro ĉi tio.”

“Mi ĉiam aĉetos de vi ekde nun”, mi diris. Mi ja intencis tion. Mi metis manon en la poŝon. “He, mi ne havas kontantan monon, tamen.”

Ri rondigis la lipojn kaj kapjesis. “Multaj homoj diras saman aferon. Estas bone. Vi donu hodiaŭan monon al ACLU.”

En du minutoj la turko kaj mi interŝanĝis pli da vortoj, ol ni jam interŝanĝis en la tuta tempo, dum kiu mi vizitadis rian vendejon. Mi sciis tute nenion pri riaj fervoroj. Mi konsideris rin nur kiel mian amikan najbaran kafeinkomerciston. Sed nun mi premis rian manon, kaj kiam mi eliris el ria vendejo, mi sentis, kvazaŭ ri kaj mi estus aliĝintaj al teamo. Al sekreta teamo.

* * *

Mi maltrafis du tagojn de la lernejo, sed ŝajnis, ke mi ne maltrafis multajn lecionojn. Oni fermis la lernejon en unu el tiuj tagoj, dum la urbo penis restarigi sin. La sekvan tagon oni dediĉis, ŝajne, al funebrado pri tiuj, kiuj malaperis kaj kiujn oni supozis mortintaj. La gazetoj publikigis biografiojn pri la perditoj, personajn rememorojn. La reto estis plena de tiuj koncizaj nekrologoj, miloj da tiaj.

Kio embarasis, mi estis unu el tiuj homoj. Mi paŝis en la lernejon, ne sciante tion, sed jen venis krioj, kaj post momento cent homoj ĉirkaŭis min, frapante mian dorson, premante mian manon. Du knabinoj, kiujn mi eĉ ne konis, kisis min, kaj la kisoj estis pli ol nur amikaj. Mi sentis min kiel rokstelulo.

Miaj instruistoj estis nur iomete malpli ekscititaj. Sioro Gálvez ploris tiel multe kiel mia patrino kaj brakumis min trifoje antaŭ ol lasi min iri al mia sidloko. Io nova troviĝis en la antaŭo de la klasĉambro. Kamerao. Sioro Gálvez vidis min rigardi ĝin kaj donis al mi permesilon sur malpure fotokopiita lerneja leterpapero.

La Direktoraro de la Unuiĝinta Lerneja Distrikto de San-Francisko faris eksterordinaran kunsidon dum la semajnfino kaj unuanime voĉdonis, ke oni petu de la gepatroj de ĉiu infano en la urbo permeson meti observokameraojn en ĉiu klasĉambro kaj koridoro. Laŭ la leĝaro oni ne povis devigi nin iri al lernejo kun kameraoj ĉie, sed la leĝaro diris nenion kontraŭ tio, ke ni volonte fordonu niajn Konstituciajn rajtojn. La letero diris, ke la Direktoraro estas certa, ke ĝi ricevos plenan subtenon de la gepatroj de la Urbo, sed ke oni faros specialajn aranĝojn por instrui tiujn infanojn, kies gepatroj malkonsentas, en speciala aro da “neprotektataj” klasĉambroj.

Kial ni havis kameraojn en niaj klasĉambroj nun? Pro teroristoj. Kompreneble. Ĉar, eksplodigante ponton, teroristoj indikis, ke lernejoj sekvos. Ĉiuokaze, jen la konkludo, kiun la Direktoraro iel atingis.

Mi tralegis tiun leteron trifoje kaj poste levis la manon.

“Jes, Marcus?”

Sioro Gálvez, pri ĉi tiu letero?”

“Jes, Marcus.”

“Ĉu la celo de terorismo ne estas timigi nin? Jen kial oni nomas ĝin terorismo, ĉu ne?”

“Mi supozas, ke jes.” La klaso rigardis min. Mi ne estis la plej bona lernanto en la lernejo, sed mi ĝuis bonan debaton dum leciono. Ili atendis por aŭdi, kion mi diros post tio.

“Do ĉu ni ne faras tion, kion la teroristoj volas? Ĉu ili ne venkas, se ni agas tute timigite kaj metas kameraojn en la klasĉambrojn kaj tiel plu?”

Iom da nervoza ridado aŭdiĝis. Unu el la aliaj levis la manon. Tio estis Charles. Sioro Gálvez invitis rin.

“Meti kameraojn igas nin sekuraj, kio igas nin malpli timi.”

“Sekuraj kontraŭ kio?” mi diris, ne atendante inviton.

“Terorismo”, diris Charles. La aliaj kapjesis.

“Kiel ili faras tion? Se memmortiga bombisto enkurus ĉi tien kaj tute eksplodigus nin …”

Sioro Gálvez, Marcus malobservas lernejan regulon. Ni ne ŝercu pri teroristaj atakoj …”

“Kiu ŝercas?”

“Dankon, al vi ambaŭ”, diris sioro Gálvez. Ri aspektis tre malgaje. Mi sentis min malbone pro tio, ke mi kaperis rian lecionon. “Mi pensas, ke ĉi tio estas tre interesa diskuto, sed mi ŝatus prokrasti ĝin ĝis estonta leciono. Mi pensas, ke ĉi tiuj demandoj eble estas tro emociaj, por ke ni povu diskuti ilin hodiaŭ. Ni returnu nin al la voĉdonrajtistoj, ĉu?”

Do ni pasigis la reston de la horo per parolado pri voĉdonrajtistoj kaj la novaj influstrategioj, kiujn ili elpensis por meti kvar inojn en la oficejon de ĉiu kongresano por premi rin kaj sciigi al ri, kion tio signifus por ria politika estonteco, se ri plu rifuzus al inoj voĉdonrajton. Normale mi ŝatis tiajn aferojn: etaj homoj, kiuj devigas la grandajn kaj potencajn homojn esti honestaj. Sed hodiaŭ mi ne povis koncentriĝi. Certe tion kaŭzis la manko de Darryl. Ni ambaŭ ŝatis Sociajn Studojn, kaj ni havus la LernoTekojn malfermitaj kaj tujmesaĝilon funkcianta kelkajn sekundojn post sidiĝo: kromkanalo por priparoli la lecionon.

Mi faris dudek diskojn de Paranoja Xbox la antaŭan nokton, kaj mi kunhavis ĉiujn en mia sako. Mi disdonis ilin al homoj, pri kiuj mi sciis, ke ili tre tre ŝatas komputilajn ludojn. Ili ĉiuj ricevis Xbox Universalan aŭ du la antaŭan jaron, sed la plej multaj ĉesis uzi ilin. La ludoj estis tre multekostaj kaj ne tiom amuzaj. Mi deflankigis ilin inter la lecionoj, aŭ dum la tagmanĝa paŭzo aŭ la studohalo, kaj laŭdegis ĝisĉiele la ludojn de Paranoja Xbox. Senpagaj kaj amuzegaj: nemalŝalteblaj sociaj ludoj kun amaso da bonaj kunludantoj el la tuta mondo.

Donaci unu aferon por vendi alian, tion oni nomas “razilklinga komerco”: firmaoj kiel Gillette donas senpagan tenilon de razilo kaj poste prirabas la homojn, postulante sumegojn por la klingoj. Presilkartoĉoj estas la plej malbona kazo: la plej multekosta ĉampano de la mondo estas malmultekosta kompare kun la inko por inkŝpruciga presilo, kies fabrikado kostas cendon por galjono.

Razilklingaj komercoj dependas de tio, ke vi ne povas akiri la “klingojn” de iu alia. Pripensu: se Gillette povas gajni naŭ dolarojn per dekdolara vicklingo, kial ne lanĉi konkurencan firmaon, kiu gajnas nur kvar dolarojn, vendante tute saman klingon: 80-elcenta marĝeno sufiĉas, por ke tipa komerculo salivumu kaj gapu.

Do razilklingaj firmaoj kiel Mikrosofto multe penas por igi malfacila aŭ kontraŭleĝa konkurencon kun ili pri la klingoj. Se temas pri Mikrosofto, ĉiu Xbox havis kontraŭrimedojn por malebligi al oni ruli programojn kreitajn de homoj, kiuj ne pagis la mikrosoftan elaĉetan monon por la rajto vendi Xbox-programojn.

La homoj, kiujn mi renkontis, ne multe interesiĝis pri tiaj konsideroj. Ili plivigliĝis, kiam mi diris al ili, ke la ludoj ne estas kontrolataj. Hodiaŭ ĉiu reta ludo estas plena de ĉiaj malagrablaj specoj de homo. Unue estas la perversiuloj, kiuj klopodas konvinki onin veni al izolita loko, kie ili povus montriĝi tiel strangaj kiel frenezulo en La silento de la ŝafidoj. Poste estas la policanoj, kiuj ŝajnigas, ke ili estas naivaj infanoj, por kapti la perversiulojn. Tamen plej malbonaj estas la kontrolantoj, kiuj la tutan tempon spionas niajn diskutojn kaj denuncas nin pro malobservado de iliaj Servo-Kondiĉoj, kiuj diras: nenia flirtado, nenia sakrado, kaj nenia “klara aŭ maskita lingvaĵo, kiu insulte referencas ian aspekton de seksa orientiĝo aŭ sekseco”.

Mi estas nenia tuttempa sekshundo, sed mi aĝas dek sep jarojn. Sekso menciiĝas en konversacioj de tempo al tempo. Sed Dio gardu vin, se ĝi menciiĝus en babilo dum ludado. Tio vere venenas la etoson. Sed neniu kontroladis la ludojn ĉe Paranoja Xbox, ĉar ilin ne kondukis iu firmao: ili estis nur ludoj kreitaj de programistoj por sia propra amuziĝo.

Do tiuj ludemuloj ŝatis la rakonton. Ili avide prenis la diskojn kaj promesis fari kopiojn por ĉiuj siaj amikoj: ludoj ja plej amuzas, kiam oni ludas ilin kun la kamaradoj.

Kiam mi venis hejmen, mi legis, ke grupo da gepatroj procesas la lernejan direktoraron pri la observokameraoj en la klasĉambroj, sed ili jam malvenkis en sia provo peti provizoran juĝordonon kontraŭ ĝi.

* * *

Mi ne scias, kiu elpensis la nomon Xnet, sed ĝi establiĝis. Oni aŭdis homojn paroli pri ĝi en la municipaj busoj. Van telefonis por demandi, ĉu mi aŭdis pri ĝi, kaj mi preskaŭ sufokiĝis, kiam mi ekkomprenis, pri kio ri parolas: la diskoj, kiujn mi komencis disdoni la antaŭan semajnon, estis multobligitaj kaj piedrete disvastigitaj ĝis Oakland en nur du semajnoj. Tio instigis min ĉirkaŭrigardi – kvazaŭ mi rompis regulon kaj la DHS tuj venos por forkonduki min por ĉiam.

Tiuj estis malfacilaj semajnoj. BART intertempe tute rezignis pri kontantaj pagoj, anstataŭigante ilin per rofidaj “senkontaktaj” kartoj, kiujn oni svingis al la turnokrucoj por trapasi. Ili estis amuzaj kaj oportunaj, sed ĉiufoje, kiam mi uzis tian karton, mi pensis, kiel oni spuris min. Iu en Xnet afiŝis ligon al artikolo de Electronic Frontier Foundation pri la manieroj, kiel oni povas uzi tiajn aferojn por spuri homojn, kaj la gazeto havis raportetojn pri malgrandaj grupoj da homoj, kiuj protestis ĉe BART-stacioj.

Mi jam uzis Xnet por preskaŭ ĉio. Mi kreis falsan retadreson ĉe la Piratpartio, sveda politika partio, kiu malamis interretan observadon kaj promesis gardi siajn poŝtajn kontojn sekretaj kontraŭ ĉiuj, eĉ la polico. Mi aliris ĝin strikte nur per Xnet, saltante inter la interretaj konektoj de diversaj najbaroj, restante anonima – mi esperis – ĝis Svedio. Mi ne plu uzis w1n5ton. Se Benson povis travidi ĝin, ĉiu ajn povus. Mia nova konilo, kiun mi elpensis sen longa pripensado, estis M1k3y, kaj mi ricevis amason da retmesaĝoj de homoj, kiuj aŭdis en babilejoj kaj afiŝejoj, ke mi povus helpi ilin pri iliaj Xnet-agordoj kaj -konektoj.

Haraĵuku-Frenezumo mankis al mi. La firmao haltigis la ludon por nedifinita tempo. Oni diris, ke pro “sekurecaj kialoj” oni ne opinias, ke estus prudente kaŝi aferojn kaj sendi homojn por trovi ilin. Kio okazus, se iu pensus, ke ĝi estas bombo? Kio, se iu metus bombon en la saman lokon?

Kio, se fulmo trafus min, dum mi promenas kun ombrelo? Malpermesu ombrelojn! Kontraŭbatalu la fulmominacon!

Mi plu uzadis mian tekokomputilon, kvankam mi sentis formikadon, kiam mi uzis ĝin. Kiu ajn spionis ĝin, demandus sin, kial mi ne uzas ĝin. Mi rezonis, ke mi krozu per ĝi hazarde iomete ĉiutage, iomete malpli en ĉiu tago, por ke iu observanto vidu, ke mi laŭgrade ŝanĝas miajn kutimojn, ne subite. Plejparte mi legis tiujn fantomecajn nekrologojn: pri tiuj miloj da amikoj kaj najbaroj, kiuj kuŝis mortintaj sub la Golfo.

Se diri la veron, mi ja faris ĉiutage malpli da hejmtaskoj. Mi havis aliajn taskojn. Mi skribis novajn stakojn da Paranoja Xbox ĉiutage, kvindek aŭ sesdek, kaj portis ilin tra la urbo al homoj, pri kiuj mi aŭdis, ke ili pretus mem skribi sesdek diskojn kaj disdoni ilin al siaj amikoj.

Mi ne tro zorgis, ke oni kaptos min ĉe tiu agado, ĉar mi havis bonajn ĉifrojn miaflanke. Ĉifroj apartenas al “kriptografio”, aŭ “sekreta skribado”, kiu ekzistas de romiaj tempoj (laŭvorte: Aŭgusto Cezaro estis entuziasmulo kaj ŝatis inventi siajn proprajn kodojn, el kiuj kelkajn ni uzas hodiaŭ por kaŝi la frapfrazojn de ŝercoj en retmesaĝoj).

Ĉifrado estas matematiko. Malfacila matematiko. Mi ne klopodos klarigi ĝin detale, ĉar ankaŭ mi ne scias sufiĉe da matematiko por vere kompreni ĝin – legu pri ĝi en Vikipedio, se vi vere volas.

Sed jen la resuma versio: Kelkaj matematikaj funkcioj estas tre facilaj en unu direkto, sed tre malfacilaj en la alia direkto. Estas facile multipliki du grandajn primojn por fari gigantan nombron. Estas tre tre malfacile preni iun donitan gigantan nombron kaj eltrovi, kiujn primojn oni devas multipliki por fari ĝin.

El tio sekvas: se oni povas elpensi manieron miksi ion per multiplikado de grandaj primoj, malmiksi ĝin, ne sciante tiujn primojn, estos malfacile. Ekstreme malfacile. Ekzemple, en biliono da jaroj, ĉiuj komputiloj iam inventitaj, laborante plentempe, ne povus fari tion.

Ĉe ĉifrado de mesaĝo estas kvar aferoj: la originala mesaĝo, nomata “klarteksto”; la miksita mesaĝo, nomata “ĉifroteksto”; la miksometodo, nomata “ĉifro”; kaj fine estas la ŝlosilo: sekretaĵo, kiun oni donas al la ĉifro kun la klarteksto por fari la ĉifrotekston.

Iam la ĉifristoj penis gardi ĉiujn aferojn sekretaj. Ĉiu agentejo kaj registaro havis siajn proprajn ĉifrojn kaj siajn proprajn ŝlosilojn. La nazioj kaj la aliancanoj ne volis, ke la alia flanko sciu, kiel ili miksis siajn mesaĝojn, se ne paroli pri la ŝlosiloj, kiujn ili povus uzi por malmiksi ilin. Tio ŝajnas prudenta, ĉu ne?

Ne!

La unuan fojon, kiam iu rakontis al mi tiun aferon pri primfaktoroj, mi tuj diris: “Ne, ne, tio estas blago. Nu, ja estas malfacile fari tiun malkomponadon en primojn, kiel ajn vi nomas ĝin. Sed iam ne eblis flugi ĝis la luno aŭ aĉeti diskon kun pli ol kelkaj kilobajtoj da spaco. Certe iu inventis manieron malĉifri la mesaĝojn.” Mi imagis kavan monton plenan de matematikistoj de la Nacia Sekureca Agentejo, kiuj legas ĉiun retmesaĝon en la mondo kaj subridaĉas.

Efektive, jen proksimume kio okazis dum la dua mondmilito. Jen kial la vivo ne tiom similas al Kastelo Wolfenstein, kie mi pasigis multajn tagojn per ĉasado de nazioj.

Jen la problemo: estas malfacile gardi ĉifron sekreta. Multe da matematiko estas bezonata por fari ĉifron, kaj se la ĉifro estas vaste uzata, ĉiu, kiu uzas ĝin, devas gardi ĝin sekreta, kaj se iu transiras al la alia flanko, tiam oni devas trovi novan ĉifron.

La nazia ĉifro nomiĝis Enigma, kaj oni uzis etan mekanikan komputilon, nomatan Enigma-Maŝino, por ĉifri kaj malĉifri la mesaĝojn. Ĉiu submarŝipo kaj boato kaj stacio bezonis unu tian, do neeviteble la aliancanoj finfine akiris unu.

Kiam ili akiris ĝin, ili trarompis ĝin. Tiun laboron gvidis mia persona heroo de ĉiuj tempoj: homo nomata Alan Turing, kiu pli-malpli inventis komputilojn, kiel ni hodiaŭ konas ilin. Malbonŝance por ri, ri estis gejo, do post la fino de la milito la stulta brita registaro devigis rin injektiĝi per hormonoj por “kuraci” rian samseksemon, kaj ri mortigis sin. Darryl donis al mi biografion pri Turing por mia 14-a naskiĝtago – volvitan en dudek tavoloj da papero kaj en recikligita ludilo en la formo de la aŭto de la Vespertulo – jen kiel ri faris donacojn – kaj mi estas fanatikulo de Turing ekde tiam.

La aliancanoj nun havis la Enigma-Maŝinon, kaj ili povis kapti multajn naziajn radiomesaĝojn, kio ne devus esti tiel interesa, ĉar ĉiu kapitano havis sian propran sekretan ŝlosilon. Ĉar la aliancanoj ne havis la ŝlosilojn, havi la maŝinon devus ne helpi.

Jen kie sekreteco malhelpas ĉifradon. La Enigma-ĉifro havis difekton. Kiam Turing ekzamenis ĝin detale, ri komprenis, ke la naziaj ĉifristoj faris matematikan eraron. Akirinte Enigma-Maŝinon, Turing povis eltrovi kiel malĉifri iun ajn mesaĝon, sendepende de tio, kiun ŝlosilon ĝi uzis.

Tio kostis al la nazioj la militon. Ne miskomprenu min: tio estas bona novaĵo. Kredu, kion diras veterano de Kastelo Wolfenstein: vi ne volus, ke nazioj regu la landon.

Post la milito kriptistoj longe pensadis pri tio. La problemo estis, ke Turing estis pli ruza ol la elpensinto de Enigma. Ĉiam, kiam oni havas ĉifron, oni riskas, ke iu pli ruza elpensos manieron trarompi ĝin.

Kaj ju pli longe ili pensadis pri tio, des pli ili komprenis, ke ĉiu povas elpensi sekurecsistemon, kiun tiu mem ne povas trarompi. Sed neniu povas diveni, kion pli ruza homo eble faros.

Oni devas publikigi ĉifron por scii, ke ĝi funkcias. Oni devas informi kiel eble multajn homojn, kiel ĝi funkcias, por ke ili povu ataki ĝin per ĉiaj rimedoj, provadi ĝian sekurecon. Ju pli da tempo pasas, dum kiu neniu trovas difekton, des pli sekura oni estas.

Kaj jen kiel statas la aferoj hodiaŭ. Se oni volas esti sekura, oni ne uzas ĉifron, kiun iu geniulo elpensis en la ĵus pasinta semajno. Oni uzas la aferojn, kiujn homoj uzadis kiel eble plej longe sen tio, ke iu elpensis trarompon. Ĉu oni estas banko, teroristo, registaro aŭ dekkelkjarulo, oni uzas la samajn ĉifrojn.

Se vi uzus propran ĉifron, estus danĝero, ke iu en la mondo jam trovis difekton, kiun vi pretervidis, kaj turingumas vin, malĉifrante ĉiujn viajn “sekretajn” mesaĝojn kaj priridante viajn stultan babiladon, financajn transakciojn kaj militajn sekretojn.

Do mi sciis, ke ĉifrado protektos min kontraŭ subaŭskultantoj, sed mi ne pretis alfronti la histogramojn.

* * *

Mi eliris el BART kaj svingis mian karton super la turnokruco, direktante min al la stacio de Strato 24. Kiel kutime estis multaj stranguloj umantaj en la stacio: ebriuloj kaj Jesuo-fanatikuloj kaj ardaj meksikanoj fiksrigardantaj la teron kaj kelkaj bandanoj. Mi rigardis preter ili, trafis la ŝtuparon kaj kuretis supren al la ekstero. Mia sako estis nun malplena, ne plu ŝvela pro la diskoj de Paranoja Xbox, kiujn mi disdonis, kaj tial miaj ŝultroj sentis sin malpezaj, kaj mi paŝis malpeze, venante laŭ la strato. La predikistoj plu laboris, admonante hispane kaj angle pri Jesuo kaj tiel plu.

La vendantoj de falsaj sunokulvitroj ne plu estis tie, sed ilin anstataŭis vendantoj de robothundoj, kiuj bojis la nacian himnon kaj levis la kruron, se oni montris al ili bildon de Osama bin Laden. Verŝajne okazis interesaj kalkuloj en iliaj etaj cerboj, do mi mense notis, ke iam mi akiru du aŭ tri kaj malkonstruu ilin. Vizaĝrekonado estis novaĵo en ludiloj, ĵus trovinte sian vojon de la armeo ĝis kazinoj, kiuj serĉis trompistojn, ĝis la polico.

Mi ekiris laŭ Strato 24 direkte al Potrero-Monteto kaj la hejmo, malstreĉante la ŝultrojn, flarante la buritodorojn, kiuj atingis min de la restoracioj, kaj pensante pri la vespermanĝo.

Mi ne scias, kial mi rigardis malantaŭen super la ŝultro, sed tion mi faris. Eble pro iomete da senkonscia sesa senso. Mi sciis, ke iu sekvas min.

Jen du muskolaj blankhaŭtuloj kun etaj liphararoj, kiuj pensigis min pri aŭ policanoj aŭ la gejaj motorciklistoj, kiuj rajdis tien kaj reen laŭ Castro-Strato, sed gejoj ĝenerale havas pli bonajn harfasonojn. Ili surhavis anorakon kun la koloro de malnova betono kaj bluan ĝinzon, kun la zono kaŝita. Mi pensis pri ĉiuj aferoj, kiujn policano eble portus sur la zono, kaj pri la aparatozono, kiun havis tiu DHS-homo en la kamiono. Ili ambaŭ surhavis bludentajn kapaŭdilojn.

Mi plu marŝadis, kun la koro batanta en mia brusto. Mi atendis ĉi tion, de kiam mi komencis. Mi atendis, ke la DHS ekkomprenos, kion mi faras. Mi faris ĉian antaŭzorgon, sed la ino kun severa harfasono diris al mi, ke ri observos min. Ri diris al mi, ke mi estas homo markita. Mi ekkomprenis, ke mi atendis esti arestita kaj rekondukita en malliberejon. Kial ne? Kial Darryl estu en malliberejo kaj ne mi? Kion specialan mi havis? Mi eĉ ne kuraĝis rakonti al miaj gepatroj – aŭ riaj – kio vere okazis al ni.

Mi rapidigis miajn paŝojn kaj faris mensan inventaron. Mi ne havis ion kulpigan en la sako. Ne tro kulpigan, ĉiuokaze. Mia LernoTeko havis la trarompon, kiu ebligis al mi mesaĝi kaj tiel plu, sed duono el la lernejanoj havis tion. Mi ŝanĝis la manieron, en kiu mi ĉifras aferojn en mia telefono: nun mi ja havis falsan dividaĵon, kiun mi povis reŝanĝi en klartekston per unu pasvorto, sed ĉiuj bonaj aferoj estis kaŝitaj kaj bezonis alian pasvorton por malfermiĝi. Tiu kaŝita sekcio aspektis kiel hazarda rubaĵo – kiam oni ĉifras datenojn, ili iĝas nedistingeblaj de hazarda bruo – do oni neniam eĉ scius, ke ĝi ekzistas.

Ne estis diskoj en mia sako. En mia tekokomputilo ne estis kulpigaj atestaĵoj. Kompreneble, se ili ekpensus bone ekzameni mian Xbox, estus fino de ludo. Se tiel diri.

Mi haltis, kie mi staris. Mi faris, kion mi povis, por protekti min. Venis la tempo por alfronti mian sorton. Mi iris en la plej proksiman buritovendejon kaj mendis unu kun carnitas – ŝirita porkaĵo – kaj plia saŭco. Kial ne arestiĝi kun plena stomako? Mi mendis ankaŭ siteleton da horchata: glacimalvarma rizotrinkaĵo, kiu similas al akveca, duondolĉa rizokaĉo (pli bona ol tio aŭdiĝas).

Mi sidiĝis por manĝi, kaj profunda sento de trankvilo plenigis min. Mi iros al malliberejo pro miaj “krimoj”, aŭ mi ne iros. Mia libereco, de kiam ili arestis min, estis nur provizora feriado. Mia lando ne plu estis mia amiko: ni estis nun sur malsamaj flankoj, kaj mi sciis, ke mi ne povos venki.

La du homoj venis en la restoracion, dum mi finis la buriton kaj ekiris por mendi churros – frititan paston kun cinama sukero – kiel deserton. Mi supozas, ke ili atendis ekstere kaj tediĝis pro mia pasumado.

Ili staris malantaŭ mi ĉe la vendotablo, ĉirkaŭbarante min. Mi prenis mian churro-n de la bela avino, pagis rin, kaj rapide mordis la paston kelkfoje antaŭ ol turni min. Mi volis manĝi almenaŭ iomete de mia deserto. Ĝi eble estos la lasta deserto, kiun mi ricevos dum tre longa tempo.

Kaj jen mi turnis min. Ili estis ambaŭ tiel proksimaj, ke mi povis vidi la aknon sur la vango de tiu, kiu staris maldekstre, kaj buleton da nazmuko en la nazo de la alia.

“Pardonu min”, mi diris, provante trapuŝi min. Tiu kun la nazmuko moviĝis por bloki mian vojon.

Sioro,” ri diris, “ĉu vi povas paŝi ĉi tien kun ni?” Ri gestis al la pordo de la restoracio.

“Pardonu, sed mi manĝas”, mi diris kaj moviĝis denove. Ĉi-foje ri metis manon sur mian bruston. Ri spiris rapide tra la nazo, kio movetadis la nazmukon. Mi pensas, ke ankaŭ mi spiris rapide, sed estis malfacile konstati tion pro la martelado de mia koro.

La alia subenfaldis klapon sur la antaŭo de sia anorako por malkaŝi insignon de SFPD. “Polico”, ri diris. “Bonvolu veni kun ni.”

“Mi kunportu miajn aferojn”, mi diris.

“Ni zorgos pri tio”, ri diris. La nazmukulo paŝis tre proksimen al mi, kun sia piedo ĉe la ena flanko de mia. Tiel oni faras ankaŭ en kelkaj batalartoj. Tio ebligas senti, ĉu la alia homo translokas sian pezocentron, pretiĝante por ekmovi sin.

Sed mi ne intencis kuri. Mi sciis, ke per kurado mi ne povus eskapi mian sorton.

Ĉapitro 7

Ili kondukis min eksteren kaj preter la angulo, ĝis atendanta nemarkita policaŭto. Tamen certe por neniu en tiu kvartalo estus malfacile konstati, ke ĝi estas policaŭto. Nur policanoj veturas per granda Crown Victoria hodiaŭ, kiam benzino jam atingis sep dolarojn por galjono. Cetere, nur policanoj povus duavice parkumi meze de Van-Ness-Avenuo sen tio, ke la aŭton fortrenus la aroj da predantaj aŭtotrenistoj, kiuj veturas konstante en rondo, pretaj por obeigi la nekompreneblajn san-franciskajn parkumregulojn kaj gajni premion pro forkapto de onia aŭto.

Nazmukulo purigis la nazon. Mi sidis sur la malantaŭa benko, kaj ankaŭ ri. Ria kolego sidis antaŭe, tajpante per unu fingro sur antikva fortikigita tekokomputilo, kiu aspektis, kvazaŭ Fred Flintstone estis ĝia unua posedanto.

Nazmukulo atente rigardis denove mian identigilon. “Ni nur volas fari al vi kelkajn rutinajn demandojn.”

“Ĉu mi povas vidi viajn insignojn?” mi diris. Tiuj homoj evidente estis policanoj, sed ne estus malbone sciigi al ili, ke mi konas miajn rajtojn.

Nazmukulo fulme montris al mi sian insignon, tro rapide, por ke mi povu rigardi ĝin, sed Aknulo en la antaŭa sidloko lasis min longe rigardi rian. Mi notis la nombron de ilia divizio kaj parkerigis la kvarciferan insignonumeron. Ĝi estis facile memorebla: 1337 estas ankaŭ la maniero, en kiu artifikuloj skribas “leet” aŭ “elita”.

Ili ambaŭ estis tre ĝentilaj, kaj neniu el ili provis timigi min tiel, kiel faris la DHS-anoj, dum mi estis ĉe ili.

“Ĉu mi estas arestita?”

“Vi estas dummomente retenita, por ke ni povu certigi vian sekurecon kaj la sekurecon de la ĝenerala publiko”, diris Nazmukulo.

Ri transdonis mian ŝoforpermesilon al Aknulo, kiu enigis ĝin unufingre kaj malrapide en sian komputilon. Mi vidis rin mistajpi kaj preskaŭ atentigis rin, sed pensis, ke pli bone estus teni la buŝon fermita.

“Ĉu ion vi volas diri al mi, Marcus? Ĉu oni nomas vin Marc?”

“Marcus estas bona”, mi diris. Nazmukulo aspektis, kvazaŭ ri povus esti bonulo. Escepte tion, ke ri forkaptis min en sian aŭton, kompreneble.

“Marcus. Ĉu ion vi volas diri al mi?”

“Ekzemple kion? Ĉu mi estas arestita?”

“Vi ne estas nun arestita”, diris Nazmukulo. “Ĉu vi volas esti arestita?”

“Ne”, mi diris.

“Bone. Ni rigardis vin, de kiam vi eliris el BART. Via Rapid-Karto diras, ke vi veturis al multaj strangaj lokoj je multaj strangaj horoj.”

Mi sentis, kiel io senstreĉiĝis en mia brusto. Ĉi tio tute ne temis pri Xnet, do, ne vere. Ili observis mian uzadon de la trajnoj kaj volis scii, kial ĝi estis tiel stranga lastatempe. Kiel stultege.

“Do vi sekvas ĉiun, kiu elvenas el la BART-stacio kun stranga veturhistorio? Vi devas esti okupataj.”

“Ne ĉiun, Marcus. Ni ricevas averton, kiam iu kun stranga veturkutimo elvenas, kaj tio helpas nin taksi, ĉu ni volas esplori. Ĉe vi, ni kunvenis, ĉar ni volis scii, kial inteligentaspekta junulo kiel vi havas tiel strangan veturkutimon.”

Nun, sciante, ke mi ne tuj iros en malliberejon, mi komencis koleriĝi. Tiuj uloj ne devus spioni min – diable, BART ne devus helpi ilin spioni min. Kial damne mia trajnokarto devu denunci min pro “nenormala veturhistorio”?

“Mi pensas, ke mi ŝatus esti arestita nun”, mi diris.

Nazmukulo apogis la dorson malantaŭen kaj levis la brovojn al mi.

“Ĉu? Pro kia akuzo?”

“Ho, vi volas diri, ke veturi per publika transportilo en nenormala maniero ne estas krimo?”

Aknulo fermis la okulojn kaj frotis ilin per la dikfingroj.

Nazmukulo suspiris viktime. “Vidu, Marcus, ni staras sur via flanko en ĉi tio. Ni uzas ĉi tiun sistemon por kapti malbonulojn. Por kapti teroristojn kaj drogvendistojn. Eble vi mem estas drogvendisto. Jen bona maniero por veturadi tra la urbo, per Rapid-Karto. Anonime.”

“Kio estas malbona en anonimeco? Ĝi estis sufiĉe bona por Thomas Jefferson. Kaj cetere, ĉu mi estas arestita?”

“Ni veturigu rin hejmen”, diris Aknulo. “Ni povos paroli kun riaj gepatroj.”

“Mi opinias, ke tio estas bonega plano”, mi diris. “Mi certas, ke miaj gepatroj volos aŭdi, kiel oni elspezas iliajn impostodolarojn …”

Mi jam tro pikis. Nazmukulo estis malfermonta la pordon, sed nun ri fulme turniĝis al mi, tute Hulk-iĝinte kun pulsantaj vejnoj. “Kial vi ne fermu la faŭkon nun, dum vi ankoraŭ povas? Post ĉio, kio okazis en la pasintaj du semajnoj, ne devus esti maleble por vi kunagadi. Ĉu vi scias? Eble ni ja arestu vin. Vi povus pasigi unu-du tagojn en la malliberejo, dum via juristo serĉas vin. Multo povus okazi en tiom da tempo. Multo. Kiel vi ŝatus tion?”

Mi diris nenion. Antaŭ momento mi estis ventokapa kaj koleris. Nun mi paraliziĝis pro timo.

“Mi petas pardonon”, mi sukcesis eldiri, malamante min pro tio.

Nazmukulo iris en la antaŭan sidlokon, kaj Aknulo kluĉis la aŭton. Ni krozis laŭ Strato 24 kaj sur Potrero-Monteton. Ili sciis mian adreson per la identigilo.

Panjo malfermis la pordon, post kiam ili sonorigis, lasante la ĉenon. Ri rigardis tra la fendo, vidis min kaj diris: “Marcus? Kiuj estas tiuj homoj?”

“Polico”, diris Nazmukulo. Ri montris al Panjo sian insignon, lasante rin bone rigardi ĝin – ne tuj fortirante ĝin, kiel ri faris kun mi. “Ĉu ni povas enveni?”

Panjo fermis la pordon, forigis la ĉenon, kaj enlasis ilin. Ili kondukis min en la domon, kaj Panjo rigardis nian triopon per unu el siaj tipaj rigardoj.

“Pri kio temas?”

Nazmukulo montris al mi. “Ni volis meti al via infano kelkajn rutinajn demandojn pri ria veturado, sed ri rifuzis respondi ilin. Ni pensis, ke eble estus plej bone konduki rin ĉi tien.”

“Ĉu ri estas arestita?” Ria brita parolmaniero plifortiĝis. Brava Panjo.

“Ĉu vi estas usona civitano, sioro?” diris Aknulo.

Panjo ĵetis al ri rigardon, kiu povus forigi farbon. “Mi ja estas”, ri diris, per forta sudusona parolmaniero. “Ĉu mi estas arestita?”

La du policanoj rigardis unu la alian.

Aknulo ekparolis. “Ŝajne ni faris malbonan komencon. Ni identigis vian infanon kiel homon kun nenormala veturhistorio per publikaj transportiloj, kiel parton de nova proaktiva programo de leĝobeigado. Kiam ni rekonas homojn, kies veturoj estas nekutimaj aŭ kongruas kun suspektinda ŝablono, ni plu esploras.”

“Atendu”, diris Panjo. “Kiel vi scias, ke mia infano uzas la municipajn transportilojn?”

“Per la Rapid-Karto”, ri diris. “Ĝi spuras veturojn.”

“Mi komprenas”, diris Panjo, plektante la brakojn. Plekti la brakojn estis malbona antaŭsigno ĉe ri. Estis jam sufiĉe malbone, ke ri ne proponis al ili tason da teo – en Panjo-lando tio estis preskaŭ devigi al ili krii tra la leterfendo – sed post kiam ri plektis la brakojn, aferoj ne finiĝos bone por ili. En tiu momento mi volis iri aĉeti por ri grandan bukedon da floroj.

“Jen Marcus rifuzis diri al ni, kial riaj veturoj estis tiaj, kiaj ili estis.”

“Ĉu vi volas diri, ke vi pensas, ke mia infano estas teroristo, pro ria busveturmaniero?”

“Teroristoj ne estas la solaj malbonuloj, kiujn ni kaptas en ĉi tiu maniero”, diris Aknulo. “Drogvendistojn. Bandanojn. Eĉ vendejŝtelistojn, kiuj estas sufiĉe ruzaj por viziti malsaman kvartalon ĉiufoje.”

“Ĉu vi pensas, ke mia infano estas drogvendisto?”

“Ni ne diras tion …” Aknulo komencis diri. Panjo plaŭdis per la manoj por silentigi rin.

“Marcus, bonvolu doni al mi vian dorsosakon.”

Mi faris tion.

Panjo malzipis kaj trarigardis ĝin, unue turninte al ni sian dorson.

“Oficistoj, mi povas nun deklari, ke ne estas drogoj, eksplodiloj aŭ aĵetoj ŝtelitaj de vendejoj en la sako de mia infano. Mi pensas, ke ni finis ĉi tie. Mi ŝatus havi la numerojn de viaj insignoj, antaŭ ol vi foriros, mi petas.”

Nazmukulo rikanis al ri. “Sioro, ACLU procesas kontraŭ tricent policanoj ĉe SFPD; vi devos enviciĝi.”

* * *

Panjo faris por mi tason da teo kaj poste skoldis min, ĉar mi jam vespermanĝis, kiam mi sciis, ke ri faros kikerbulajn sandviĉojn. Paĉjo venis hejmen, dum ni ankoraŭ estis ĉe la tablo, kaj Panjo kaj mi laŭvice rakontis al ri, kio okazis. Ri skuis la kapon.

“Lillian, ili nur faris sian laboron.” Ri ankoraŭ surhavis la bluan sportjakon kaj kakian pantalonon, kiujn ri surhavis en la tagoj, dum kiuj ri konsultadis en Silicia Valo. “La mondo ne estas la sama loko kiel antaŭ unu semajno.”

Panjo surtabligis sian tetason. “Drew, vi parolas ridinde. Via infano ne estas teroristo. Ria uzado de publikaj transportiloj ne estas kialo por polica esplorado.”

Paĉjo forigis sian jakon. “Ni faras tion konstante en mia laboro. Jen kiel oni povas uzi komputilojn por trovi ĉiajn erarojn kaj anomaliojn. Oni petas al la komputilo krei ŝablonon de averaĝa datenopo en datenaro kaj poste petas al ĝi trovi, kiuj datenopoj estas plej malsimilaj al la averaĝo. Tio estas parto de io, kion oni nomas bajesa analizo, kaj ĝi ekzistas jam de jarcentoj. Sen ĝi ni ne povus forfiltri spamon …”

“Do vi diras, ke laŭ vi la polico funkciu tiel fuŝe kiel mia spamfiltrilo?” mi diris.

Paĉjo neniam koleriĝis, kiam mi argumentis kontraŭ ri, sed en tiu vespero mi povis vidi, kiel la streĉo suferigis rin. Tamen, mi ne povis deteni min. Mia propra patriĉo, staranta sur la flanko de la polico!

“Mi diras, ke estas perfekte en ordo, ke la polico kondukas sian esploradon tiel, ke ili komencas per la datenominado, kaj poste sekvigas ĝin per krura laboro, en kiu homo intervenas por eltrovi, kial la nenormalaĵo ekzistas. Mi ne pensas, ke komputilo diru al la polico, kiun oni arestu, nur ke ĝi helpu ilin traserĉi la fojnamason por trovi nadlon.”

“Tamen, enprenante ĉiujn datenojn de la transportosistemo, ili kreas la fojnamason”, mi diris. “Jen giganta monto da datenoj, kaj preskaŭ nenio esplorinda troviĝas en ĝi, el la vidpunkto de la polico. Ĝi estas granda malŝparo.”

“Mi komprenas, ke vi ne ŝatas, ke tiu sistemo kaŭzis por vi ioman maloportunon, Marcus. Sed vi el ĉiuj homoj devus aprezi la seriozecon de la situacio. Nenio malbona okazis, ĉu? Ili eĉ veturigis vin hejmen.”

Ili minacis sendi min al malliberejo, mi pensis, sed mi povis vidi, ke ne indas diri tion.

“Cetere, vi ankoraŭ ne rakontis al ni, kie diable vi estis por krei tiel nenormalan veturhistorion.”

Tio haltigis min.

“Mi pensis, ke vi fidas mian juĝkapablon, ke vi ne volas spioni min.” Ri diris tion sufiĉe ofte. “Ĉu vi vere volas, ke mi klarigu ĉiun veturon, kiun mi iam faris?”

* * *

Reveninte al mia ĉambro, mi tuj konektis mian Xbox. Mi estis fiksinta la projekciilon per boltoj al la plafono, tiel ke ĝi povis projekcii sur la muro super mia lito (mi devis forpreni mian imponegan murornamaĵon el punkrokaj afiŝetoj, kiujn mi forprenis de telegraffostoj kaj gluis al grandaj folioj de blanka papero).

Mi ŝaltis la Xbox kaj rigardis, kiel la bildo formiĝis sur la ekrano. Mi volis retpoŝti al Van kaj Jolu por rakonti pri la ĝenoj kun la policanoj, sed metante miajn fingrojn sur la klavaron, mi haltis denove.

Sento venis sur min, sento simila al tiu, kiun mi sentis, kiam mi ekkomprenis, ke ili perfidigis mian kompatindan Salmagundi. Ĉi-foje ĝi estis la sento, ke mia amata Xnet eble elsendas la lokon de ĉiu el ĝiaj uzantoj al la DHS.

Temas pri ĝuste tio, kion diris Paĉjo: Oni petas al la komputilo krei ŝablonon de averaĝa datenopo en datenaro kaj poste petas al ĝi trovi, kiuj datenopoj estas plej malsimilaj al la averaĝo.

Xnet estis sekura, ĉar ĝiaj uzantoj ne estis rekte konektitaj al Interreto. Ili saltetis de Xbox al Xbox, ĝis ili trovis unu, kiu estis konektita al Interreto, kaj tiam ili injektis sian materialon kiel neelkriptigeblajn ĉifritajn datenojn. Neniu povus vidi, kiuj el la interretaj paketoj estas de Xnet, kaj kiuj estas nur normalaj bankaj kaj retkomercaj kaj aliaj ĉifritaj komunikaĵoj. Oni ne povus eltrovi, kiuj ligis al Xnet, por ne paroli pri tio, kiuj uzas ĝin.

Sed kio pri la “bajesa statistiko” de Paĉjo? Mi jam antaŭe ludis per bajesa matematiko. Darryl kaj mi iam provis krei nian propran, pli bonan spamfiltrilon, kaj kiam oni forfiltras spamon, oni bezonas bajesan matematikon. Thomas Bayes, “Bajeso”, estis brita matematikisto de la 18-a jarcento, pri kiu neniu interesiĝis, ĝis kelkcent jarojn post ria morto, kiam komputosciencistoj ekkomprenis, ke ria procedo por statistike analizi montojn da datenoj povos esti utilega por la inform-Himalajo de la moderna mondo.

Jen parto de la funkciado de bajesa statistiko. Imagu, ke vi havas aron da spamo. Vi prenas ĉiun vorton, kiu estas en la spamo, kaj nombras, kiel ofte ĝi aperas. Tio nomiĝas “vortfrekvenca histogramo” kaj diras al vi la probablecon, ke iu aro da vortoj verŝajne estas spamo. Prenu nun amason da retmesaĝoj, kiuj ne estas spamo – en la profesio oni nomas tion “ŝinko” – kaj faru same.

Atendu, ĝis nova retmesaĝo alvenos, kaj nombru la vortojn, kiuj aperas en ĝi. Tiam uzu la vortfrekvencan histogramon en la kandidata mesaĝo por kalkuli la probablecon, ke ĝi apartenas al la “spama” kolekto aŭ la “ŝinka” kolekto. Se ĝi montriĝas esti spamo, oni ŝanĝetas la spaman histogramon laŭe. Estas multaj maniero por rafini la procedon – rigardi parojn da vortoj, forĵeti malnovajn datenojn – sed jen kiel ĝi funkcias kerne. Ĝi estas unu el tiuj bonegaj simplaj ideoj, kiuj ŝajnas evidentaj, kiam oni jam aŭdis pri ili.

Ĝi havas multajn aplikojn: oni povas peti al komputilo nombri la liniojn en bildo por eltrovi, ĉu ĝi pli similas al “hunda” aŭ “kata” linifrekvenca histogramo. Ĝi povas trovi pornon, bankofraŭdon, kaj flammilitojn. Utile.

Kaj ĝi estis malbona novaĵo por Xnet. Imagu, ke oni observas la tutan Interreton – tion ja faras la DHS, kompreneble. Oni ne povas konstati, kiu sendas Xnet-paketojn, per ekzamenado de la enhavo de tiuj paketoj, pro ĉifrado.

Sed oni ja povas konstati, kiu elsendas multe pli da ĉifrita trafiko ol ĉiuj aliaj. Por normala Interret-krozanto, konektita seanco estas verŝajne ĉirkaŭ 95 elcentoj da klarteksto kaj kvin elcentoj da ĉifroteksto. Se iu elsendas 95 elcentojn da ĉifroteksto, eble oni alsendus komputilokonantajn ekvivalentojn de Nazmukulo kaj Aknulo por demandi, ĉu tiu estas terorista drogvendista Xnet-uzanto.

Tio okazas la tutan tempon en Ĉinio. Iu ruza ribelanto ekhavas la ideon ĉirkaŭiri la Grandan Fajromuron de Ĉinio, kiun oni uzas por cenzuri la interretan ligon de la tuta lando, per ĉifrata konekto al komputilo en iu alia lando. La Partio tie ne povas kontroli, kion la ribelanto legas: eble estas porno, aŭ instrukcioj por fari bombojn, aŭ erotikaj leteroj de ria koramikino en Filipinoj, aŭ politika materialo, aŭ bonaj novaĵoj pri Sciencologio. Oni ne devas scii. Sufiĉas scii, ke tiu ulo ricevas multe pli da ĉifrita trafiko ol la najbaroj. Tiam oni forsendas rin al tendaro por deviga laboro, nur por doni ekzemplon, por ke ĉiu povu vidi, kio okazas al ruzuloj.

Ĝis nun, mi pretis veti, ke Xnet estis sub la radaro de la DHS, sed tiel ne estus eterne. Kaj post tiu vespero mi ne estis certa, ke mi estas en pli bona pozicio ol ĉina ribelanto. Mi endanĝerigis ĉiujn homojn, kiuj konektiĝis al Xnet. Al la polico ne gravis, ĉu oni vere faras ion malbonan; ĝi pretis meti onin sub mikroskopon nur pro statistika nenormaleco. Kaj mi eĉ ne povus haltigi ĝin: nun, kiam Xnet funkciis, ĝi havis sian propran vivon.

Mi devos ripari ĝin en iu alia maniero.

Mi volis povi paroli kun Jolu pri ĉi tio. Ri laboris ĉe interretperanto nomata Porklieno-Reto, kiu dungis rin, kiam ri aĝis dek du, kaj ri sciis multege pli pri la reto ol mi. Se iu homo sciis, kiel teni nin ekster la malliberejo, tiu homo estis ri.

Bonŝance, Van kaj Jolu kaj mi jam planis renkontiĝi por trinki kafon la sekvan vesperon post la lernejo en nia plej ŝatata ejo en la Misio. Oficiale, tio estis la ĉiusemajna kunveno de nia teamo por Haraĵuku-Frenezumo, sed kun la ludo haltigita kaj Darryl malaperinta ĝi estis pli-malpli nur ĉiusemajna plorofesto, al kiu aldoniĝis ĉiutage ĉirkaŭ ses telefonalvokoj kaj tujmesaĝoj dirantaj: “Ĉu vi fartas bone? Ĉu ĝi vere okazis?” Estus bone havi alian temon por priparoli.

* * *

“Vi deliras”, diris Vanessa. “Ĉu vi estas fakte, plene, vere, efektive freneza, aŭ kio?”

Ri estis veninta en la uniformo de sia knabina lernejo, ĉar ri devis veturi hejmen per la longa vojo, la tutan vojon ĝis la ponto de San-Mateo kaj reen en la urbon, per naveda buseto, kiun funkciigis ria lernejo. Ri malamis vidiĝi publike en tiu uniformo, kiu estis tute laŭ Sejla Mun: plisita jupo kun tuniko kaj ĝisgenuaj ŝtrumpetoj. Ri estis malbonhumora, de kiam ri alvenis en la kafejo, kiu estis plena de pli aĝaj pli bonstilaj malgajafektaj artstudentoj, kiuj subridaĉis en siajn laktokafojn, kiam ri envenis.

“Kion vi volas, ke mi faru, Van?” mi diris. Mi mem komencis agaciĝi. La lernejo estis neeltenebla nun, kiam la ludo ne funkciis, kiam Darryl mankis. La tutan tagon, dum miaj lecionoj, mi konsolis min per la penso, ke mi vidos mian teamon, aŭ la parton, kiu restis. Sed nun ni kverelis.

“Mi volas, ke vi ĉesu endanĝerigi vin, M1k3y.” La haroj sur mia nuko hirtiĝis. Ni ja ĉiam uzis niajn teamajn konilojn ĉe teamkunvenoj, sed nun, kiam mia konilo estis ligita ankaŭ al mia uzado de Xnet, timigis min aŭdi ĝin elparolata en publika loko.

“Ne plu uzu tiun nomon publike”, mi klakis.

Van skuis la kapon. “Ĝuste pri tio mi parolas. Vi povus trovi vin en malliberejo pro ĉi tio, Marcus, kaj ne nur vi. Multaj homoj. Post tio, kio okazis al Darryl, …”

“Mi faras ĉi tion por Darryl!” Artstudentoj turniĝis por rigardi nin, do mi mallaŭtigis la voĉon. “Mi faras ĉi tion, ĉar la alternativo estas lasi ilin eskapi senpune.”

“Ĉu vi pensas, ke vi haltigos ilin? Vi deliras. Ili estas la registaro.”

“La lando ankoraŭ estas nia”, mi diris. “Ni ankoraŭ havas la rajton fari ĉi tion.”

Van aspektis, kvazaŭ ri tuj ekploros. Ri profunde enspiris dufoje kaj ekstaris. “Mi ne povas fari ĝin, mi pardonpetas. Mi ne povas rigardi, kiel vi faras ĉi tion. Estas kvazaŭ spekti aŭtokolizion en tempolupeo. Vi detruos vin, kaj mi tro amas vin por rigardi tion okazi.”

Ri kliniĝis antaŭen kaj donis al mi furiozan brakumon kaj fortan kison sur la vango, kiu trafis la randon de mia buŝo. “Gardu vin bone, Marcus”, ri diris. Mia buŝo brulis, kie riaj lipoj tuŝis ĝin. Ri donis al Jolu la saman traktadon, sed meze sur la vango. Poste ri eliris.

Jolu kaj mi fikse rigardis unu la alian, post kiam ri foriris.

Mi kovris mian vizaĝon per la manoj. “Damne”, mi diris, fine.

Jolu frapetis mian dorson kaj mendis por mi novan laktokafon. “Estos bone”, ri diris.

“Oni pensus, ke Van, el ĉiuj homoj, komprenos.” Duono el la familio de Van loĝis en Nord-Koreio. Riaj gepatroj neniam forgesis, ke tiom da homoj vivis sub freneza diktatoro, ne povante eskapi al Usono, kiel ili faris.

Jolu levis la ŝultrojn. “Eble pro tio ri tiom timas. Ĉar ri scias, kiel danĝera tio povas iĝi.”

Mi sciis, pri kio ri parolis. Du el la geonkloj de Van iris en malliberejon kaj neniam reaperis.

“Jes …”, mi diris.

“Do kial vi ne estis en Xnet hieraŭ vespere?”

Mi ĝojis pro la ŝanĝo de temo. Mi klarigis al ri ĉion, la bajesajn aferojn kaj mian timon, ke ni ne povos plu uzadi Xnet, kiel ni faris ĝis nun, sen esti kaptitaj. Ri aŭskultis pensoplene.

“Mi komprenas, kion vi diras. La problemo estas, ke se estas tro da ĉifritaĵoj en ies interretkonekto, tiu homo elstaras kiel nenormala. Tamen, se oni ne ĉifras, estas facile por la malbonuloj spioni onin.”

“Jes”, mi diris. “Mi cerbumis la tutan tagon por trovi solvon. Eble ni povus malrapidigi la konekton, disvastigi ĝin tra pli da kontoj …”

“Tio ne funkcius”, ri diris. “Por sufiĉe malrapidigi ĝin, por ke ĝi malaperu en la bruo, oni devus praktike malŝalti la reton, kio ne estas akceptebla.”

“Vi pravas”, mi diris. “Sed kion alian ni povas fari?”

“Se ni ŝanĝus la difinon de normala?”

Kaj jen kial Jolu dungiĝis por labori ĉe Porklieno, kiam ri aĝis 12. Se oni donas al ri problemon kun du malbonaj solvoj, ri trovas trian tute malsaman solvon bazitan sur forĵetado de ĉiuj oniaj antaŭsupozoj. Mi kapjesis verve. “Daŭrigu!”

“Se la averaĝa Interret-uzanto en San-Francisko havus multe pli da ĉifritaĵoj en sia averaĝa tago ĉe Interreto? Se ni povus ŝanĝi la proporcion, tiel ke ĝi pli similu al kvindek elcentoj da klarteksto kaj kvindek elcentoj da ĉifroteksto, tiam la uzantoj, kiuj peras por Xnet, aspektus tute normale.”

“Sed kiel ni farus tion? La homoj ja ne sufiĉe zorgas pri sia privateco por krozi la reton per ĉifrata ligo. Ili ne komprenas, kiel gravas, se spionoj scias, pri kio ili guglas.”

“Jes, sed retpaĝoj estas malgrandaj kvantoj da trafiko. Se ni aranĝus, ke homoj rutine elŝutu kelkajn grandegajn ĉifritajn dosierojn ĉiutage, tio kreus tiom da ĉifroteksto kiel miloj da retpaĝoj.”

“Vi parolas pri indienet”, mi diris.

“Vi kaptis la aludon”, ri diris.

indienet – tutminuskle, ĉiam – estis tio, kio igis Porklieno-Reton unu el la plej sukcesaj sendependaj retservoj de la mondo. En tiu epoko, kiam la grandaj muzikeldonejoj komencis procesi kontraŭ siaj fanoj, ĉar tiuj elŝutis ilian muzikon, multaj el la sendependaj eldonejoj kaj ties artistoj konsterniĝis. Kiel oni povas profiti, procesante kontraŭ siaj klientoj?

La fondinto de Porklieno-Reto havis la solvon: ri proponis kontrakton al ĉiu muzikgrupo, kiu volis kunagi kun siaj fanoj anstataŭ batali kontraŭ ili. Se oni rajtigis al Porklieno distribui onian muzikon al siaj klientoj, ĝi donis al oni parton de la kotizoj surbaze de tio, kiel populara estis la muziko. Por sendependa muzikisto la granda problemo ne estas piratado, sed obskureco: neniu sufiĉe zorgas pri oniaj melodioj eĉ por ŝteli ilin.

Tio funkciis. Centoj da sendependaj grupoj kaj eldonejoj kontraktis kun Porklieno, kaj ju pli da muziko estis, des pli la fanoj transiris al Porklieno por siaj retkonektoj, kaj des pli da mono estis por la muzikistoj. Post malpli ol unu jaro la retservo havis cent mil novajn klientojn, kaj nun ĝi havis milionon: pli ol duonon de la rapidaj retkonektoj en la urbo.

“Reviziado de la indienet-programaro atendas en mia taskaro jam de monatoj”, diris Jolu. “Oni faris la originalajn programojn rapide kaj senzorge; oni povus fari ilin multe pli efikaj per iometa da peno. Sed mi ne havis sufiĉe da tempo. Unu el la prioritataj farendaĵoj estas ĉifri la konektojn, nur ĉar Trudy ŝatas tion.” Trudy Doo estis la fondinto de Porklieno. Ri estis malnova legendulo de san-franciska punkmuziko, la kantistino/ĉefo de la anarki-feminista grupo Speedwhores, kaj ri tre entuziasmis pri privateco. Mi povis plene kredi, ke ri volus sian muzikoservon ĉifrata pro la ĝenerala principo.

“Ĉu estos malfacile? Mi volas diri, kiel longe daŭrus la laboro?”

“Nu, estas amaso da kriptoprogramaro libere elŝutebla, kompreneble”, diris Jolu. Ri faris la aferojn, kiujn ri ĉiam faris, kiam ri ekcerbumis pri interesa programara problemo: rigardi en foran distancon, marteladi per la polmoj sur la tablo, plaŭdigante la kafon en la subtasojn. Mi volis ridi: eble ĉio estis detruita kaj fuŝa kaj timiga, sed Jolu faros tiun programon.

“Ĉu mi povas helpi?”

Ri rigardis min. “Kial? Ĉu vi pensas, ke mi ne kapablas?”

“Kiel?”

“Mi volas diri: vi faris la tutan Xnet-aferon sen eĉ diri al mi. Sen paroli kun mi. Mi havis la impreson, ke vi ne bezonas mian helpon pri tiaj aferoj.”

Tio haltigis min. “Kiel?” mi diris denove. Jolu aspektis nun tute kolere. Estis evidente, ke tio ĉagrenis rin de longa tempo. “Jolu …”

Ri rigardis min, kaj mi povis vidi, ke ri koleregis. Kiel mi ne rimarkis tion? Damne, mi estis tia idioto kelkfoje. “Vidu, la afero ne estas tiel grava …” per kio ri evidente celis, ke ĝi estas gravega “… sed, vidu, vi neniam eĉ demandis. Mi malamas la DHS. Darryl estis ankaŭ mia amiko. Mi povus vere helpi pri ĝi.”

Mi volis meti mian kapon inter la genuojn. “Aŭskultu, Jolu, mi faris tion tre stulte. Mi faris ĝin je ĉirkaŭ la dua matene. Mi frenezis, kiam tio okazis. Mi …” Mi ne povis klarigi ĝin. Jes, ri pravis, kaj jen la problemo. Estis la dua matene, sed mi povus paroli pri ĝi kun Jolu la sekvan tagon aŭ la tagon post tio. Mi ne faris tion, ĉar mi sciis, kion ri diros: ke ĝi estas malbela truko, ke mi devos pripensi ĉion pli bone. Jolu ĉiam cerbumis por ŝanĝi miajn ideojn de la dua matene en veran programaron, sed la aferoj, kiujn ri elpensis, ĉiam diferencis iom de tio, kion mi elpensis. Mi volis la projekton nur por mi. Mi arde volis esti M1k3y.

“Mi petas pardonon”, mi diris finfine. “Mi sincere petas pardonon. Vi tute pravas. Mi ektimis nur kaj faris ion stultan. Mi ege bezonas vian helpon. Mi ne povus sukcesigi ĝin sen vi.”

“Ĉu vi estas sincera?”

“Kompreneble mi estas sincera”, mi diris. “Vi estas la plej bona programisto, kiun mi konas. Vi estas vera geniulo, Jolu. Estus por mi honoro, se vi helpus min pri ĉi tio.”

Ri marteladis per la fingroj denove. “Nur estas tiel … vi scias. Vi estas la gvidanto. Van estas la inteligentulo. Darryl estas … Ri estis via viculo, tiu, kiu organizis ĉion, kiu zorgis pri la detaloj. Esti la programisto, jen mia rolo. Ŝajnis, ke vi diris, ke vi ne bezonas min.”

“Ho ve, mi estas tiel idiota. Jolu, vi estas la plej bone kvalifikita homo, kiun mi konas, por fari ĉi tion. Mi tre tre …”

“Jes, jam bone. Haltu nun. Sufiĉas. Mi kredas vin. Ni ja ĉiuj perturbiĝis lastatempe. Do, jes, kompreneble vi povas helpi. Verŝajne ni povos eĉ pagi vin. Mi havas etan buĝeteron por kontraktaj programistoj.”

“Ĉu vere?” Neniu jam pagis min por programi.

“Certe. Vi verŝajne estas sufiĉe bona por meriti ĝin.” Ri larĝe ridetis kaj bategis mian ŝultron. Jolu estas nepostulema, normale; jen kial mi tiom ektimis pro ri.

Mi pagis la kafojn, kaj ni eliris. Mi alvokis miajn gepatrojn kaj sciigis al ili, kion mi faros. La panjo de Jolu insistis fari sandviĉojn por ni. Ni ŝlosis nin en la ĉambro de Jolu kun ties komputilo kaj la programaro por indienet, kaj ni ekiris en unu el la grandaj maratonaj programadsesioj de la historio. Kiam la familio de Jolu enlitiĝis ĉirkaŭ la dekunua kaj duono, ni povis forkapti la kafmaŝinon en rian ĉambron kaj drogi nin per la magiaj kafsemoj.

Se vi neniam programis komputilon, vi faru iam. Nenio en la tuta mondo similas al tio. Kiam oni programas komputilon, ĝi faras precize, kiel oni ordonas al ĝi. Estas kvazaŭ fasoni maŝinon – iun ajn maŝinon, ekzemple aŭton, kranon, gasĉarniron por pordo – per matematiko kaj instrukcioj. Estas mirinde en la vera senco de tiu vorto: kiel mirindaĵo aŭ miraklo.

Komputilo estas la plej komplika maŝino, kiun vi iam uzos. Ĝi estas farita el miliardoj da mikrominiaturaj transistoroj, kiujn oni povas agordi por ruli iun ajn programon, kiun oni povas elpensi. Sed kiam oni sidiĝas ĉe la klavaro kaj tajpas linion de programo, tiuj transistoroj faras, kiel oni ordonas al ili.

La plej multaj el ni neniam konstruos aŭton. Preskaŭ neniu el ni kreos aviadsistemon. Fasonos konstruaĵon. Planos urbon.

Tiuj estas komplikaj maŝinoj, tiuj aferoj, kaj ili estas eksterlimaj por homoj kiel vi kaj mi. Sed komputilo estas, eble, dekoble pli komplika, kaj ĝi dancos laŭ via fajfilo. Vi povas lerni fari simplan programon en unu posttagmezo. Komencu per lingvo kiel Pitono, kiun oni kreis por doni al neprogramistoj pli facilan manieron dancigi la maŝinon laŭ siaj fajfiloj. Eĉ se vi programos dum nur unu tago, unu posttagmezo, vi devos fari tion. Komputiloj povas superregi nin, aŭ ili povas malpezigi nian laboron; se vi volas regi viajn maŝinojn, vi devas lerni programi.

Ni amase programis en tiu nokto.

Ĉapitro 8

Mi ne estis la sola viktimo de la histogramoj. Multaj homoj havas nenormalajn veturhistoriojn, nenormalajn uzadkutimojn. Nenormaleco estas tiel ofta, ke ĝi estas praktike normala.

Xnet estis plena de tiaj rakontoj, kiel ankaŭ la gazetoj kaj la televidnovaĵoj. Edziĉoj kaptiĝis, trompante siajn edzinojn; edzinoj kaptiĝis, trompante siajn edziĉojn; junuloj kaptiĝis, elirante sekrete kun neaprobitaj koramikoj. Infano, kiu ne diris al la gepatroj, ke ri havas aidoson, kaptiĝis, irante al kliniko por siaj drogoj.

Jen la homoj, kiuj kaŝis ion – ne kulpuloj, sed homoj kun sekretoj. Estis eĉ pli da homoj, kiuj kaŝis nenion, sed tamen malŝatis esti retenitaj kaj pridemandataj. Imagu, se iu ŝlosus vin en la malantaŭo de policaŭto kaj postulus, ke vi pruvu, ke vi ne estas teroristo.

Ne temis nur pri publika transporto. La plej multaj ŝoforoj en la Golfa Regiono havas FasTrak-karton fiksitan al la sunŝirmilo. Tio estas eta radiobazita “monujo”, kiu pagas onian kotizon, kiam oni veturas trans ponton, ŝparante al oni la ĝenon sidi dum horoj en vico ĉe la pagobudoj. Oni jam triobligis la prezon, se oni uzis kontantan monon por transiri la ponton (kvankam oni ĉiam prezentis ĝin tiel, ke FasTrak kostas malpli, ne ke anonima kontanta mono kostas pli). Ĉiuj restantaj obstinuloj malaperis, kiam la nombro de pagobudoj akceptantaj kontantaĵon reduktiĝis ĝis unu por ponto, tiel ke la kontantaj vicoj estis eĉ pli longaj.

Do, se oni estas lokano, aŭ ŝoforas luaŭton de loka agentejo, oni havas FasTrak. Montriĝas, tamen, ke kotizopagejoj ne estas la solaj lokoj, en kiuj FasTrak-karto estas legata. La DHS metis FasTrak-legilojn ĉie en la urbo, kaj kiam oni preterveturis ilin, ili registris la horon kaj onian identigan numeron, kreante ĉiam pli perfektan bildon pri kiu iris kien kiam, en datenbanko, al kiu kontribuis ankaŭ kameraoj de troa rapido, kameraoj de ruĝaj semaforoj, kaj ĉiuj aliaj numerplataj kameraoj, kiuj multiĝis kiel fungoj.

Neniu multe pripensis la aferon antaŭe. Kaj nun, kiam homoj atentis, ni ĉiuj komencis rimarki etajn aferojn, kiel ekzemple la fakton, ke FasTrak ne havas butonon por malŝalti ĝin.

Do, se oni ŝoforis, vi same probable estis haltigita de SFPD-aŭto, kiu volis scii, kial oni tiel ofte veturis al la vendejo Home Depot lastatempe, kaj pri kio temis tiu noktomeza veturo al Sonoma antaŭ unu semajno?

Kreskis la etaj semajnfinaj manifestacioj tra la urbo. Kvindek mil homoj marŝis laŭ Market-Strato post unu semajno da tia kontrolado. Mi ne partoprenis. Tiujn, kiuj okupis mian urbon, ne interesis, kion volis la loĝantoj. Ili estis konkeranta armeo. Ili sciis, kiel ni sentis nin pri tio.

Unu matenon, kiam mi venis suben al la matenmanĝo, Paĉjo ĵus rakontis al Panjo, ke la du plej grandaj taksiofirmaoj donos “rabaton” al tiuj, kiuj pagas siajn veturojn per specialaj kartoj, pretekste por gardi sekuraj la ŝoforojn, reduktante la kvanton de kontanta mono, kiun ili devos kunporti. Mi scivolis, kio okazos pri la informoj, kiuj veturos kien per kiuj taksioj.

Mi ekkomprenis, kiel proksime mi preterpasis pereon. La nova kliento por indienet estis disvastigita kiel aŭtomata aktualigo, ĝuste kiam ĉi tiaj aferoj komencis malboniĝi, kaj Jolu rakontis al mi, ke 80 elcentoj de la trafiko, kiun ri vidis nun ĉe Porklieno, estis ĉifrita. Xnet eble saviĝis, sed apenaŭ.

Paĉjo frenezigis min, tamen.

“Vi paranojas, Marcus”, ri diris al mi ĉe la matenmanĝo unu tagon, kiam mi rakontis al ri pri la uloj, kiujn mi vidis priserĉataj de la polico en BART la antaŭan tagon.

“Paĉjo, estas ridinde. Ili ne kaptas teroristojn. Ili nur timigas homojn.”

“Eble ili ankoraŭ ne kaptis teroristojn, sed ili certe forigas multajn fiulojn de la stratoj. Rigardu la drogvendistojn: oni diras, ke ili enkaĝigis dekojn da ili post la komenco de ĉi tio. Ĉu vi memoras, kiel tiuj drogulaĉoj prirabis vin? Se ni ne kaptos iliajn vendistojn, aferoj nur pliaĉiĝos.” Mi estis prirabita la antaŭan jaron. Ili faris ĝin en relative civilizita maniero. Unu maldikulo, kiu malbonodoris, diris al mi, ke ri havas pafilon, kaj la alia petis mian monujon. Ili eĉ permesis al mi reteni mian identigilon, kvankam ili prenis miajn debetkarton kaj Rapid-Karton. La afero tamen timigis min paralize, kaj poste dum semajnoj mi paranoje kontroladis super mia ŝultro.

“Sed la plej multaj homoj, kiujn ili haltigas, faras nenion malbonan, Paĉjo”, mi diris. Tio deprimis min. La propra patriĉo! “Estas freneze. Por ĉiu kulpulo kaptita ili punas milojn da senkulpuloj. Tio simple ne estas bona.”

“Senkulpuloj? Uloj, kiuj trompas siajn edzinojn? Drogvendistoj? Vi defendas ilin, sed ĉu vi pensas pri la homoj, kiuj mortis? Se oni havas nenion por kaŝi, …”

“Do tio ne ĝenus vin, se ili haltigus vin?” La histogramoj de mia paĉjo montriĝis deprime normalaj ĝis nun.

“Mi konsiderus tion kiel mian devon”, ri diris. “Mi fierus. Mi sentus min pli sekura.”

Estis facile por ri tion diri.

* * *

Vanessa ne ŝatis tion, kiam mi parolis pri tiaj aferoj, sed ri estis tro inteligenta pri la temo, por ke mi povu longe eviti ĝin. Ni ofte renkontiĝis kaj parolis pri la vetero kaj la lernejo kaj aliaj aferoj, kaj tiam, iel, mi reiris al tiu temo. Vanessa ne koleriĝis, kiam tio okazis – ri ne eksplodis al mi denove – sed mi povis vidi, ke la temo ĝenis rin.

Tamen.

“Do mia paĉjo diras: ‘Mi konsiderus tion kiel mian devon.’ Ĉu vi povas kredi tion? Damne! Tiam mi preskaŭ rakontis al ri pri la malliberejo kaj demandis, ĉu ri konsideras ankaŭ tion kiel nian ‘devon’!”

Ni sidis sur la herbo en Dolores-Parko, post la lernejo, rigardante hundojn ĉasi flugtelerojn.

Van estis vizitinta la hejmon survoje por surmeti malnovan T-ĉemizon de Carioca Proibidão (“la malpermesito de Rio”), unu el riaj plej ŝatataj brazilaj muzikgrupoj de la ĝenro “tecno brega”. Ri akiris la ĉemizon ĉe koncerto, al kiu ni ĉiuj iris du jarojn antaŭe, eskapinte por granda aventuro ĉe Cow Palace. Intertempe ri kreskis kelkajn centimetrojn, do ĝi estis strikta kaj leviĝis sur ria ventro, montrante rian platan umbiliketon.

Ri kuŝis en la malforta sunlumo kun la okuloj fermitaj malantaŭ riaj sunokulvitroj, movadante la piedfingrojn en siaj sandaloj. Mi konis Van de ĉiam, kaj kiam mi pensis pri ri, mi kutime vidis la infaneton, kiun mi iam konis, kun centoj da klakantaj braceletoj el distranĉitaj limonadoladskatoloj, kiu ludis pianon kaj ne povus danci por savi sian vivon. Sidante tie en Dolores-Parko, mi ekvidis rin tiel, kiel ri estis.

Ri estis tute pimpa. Estis kvazaŭ rigardi tiun bildon de vazo kaj ekrimarki, ke ĝi estas ankaŭ du vizaĝoj. Mi vidis, ke Van estas nur Van, sed mi vidis ankaŭ, ke ri estas damne bela, kion mi neniam antaŭe rimarkis.

Kompreneble, Darryl sciis tion la tutan tempon. Ne pensu, ke mi ne ĝeniĝis denove, kiam mi ekkomprenis tion.

“Vi ja ne povas rakonti al via paĉjo”, ri diris. “Vi endanĝerigus nin ĉiujn.” Riaj okuloj estis fermitaj, kaj ria brusto leviĝis kaj malleviĝis kun ĉiu spiro, kio delogis mian atenton en tre embarasa maniero.

“Jes”, mi diris, malgaje. “Sed jen la problemo: mi scias, ke ri merde malpravas. Se oni haltigus mian paĉjon kaj devigus rin pruvi, ke ri ne estas infanmolestanta, drogvendanta teroristo, ri freneziĝus. Tute berserkus. Ri malamas tion, kiam oni atendigas rin, kiam ri telefonas pri sia kreditkarta fakturo. Esti enŝlosita en la malantaŭo de aŭto kaj pridemandata dum horo, tion ri ne eltenus.”

“Ili povas tiel daŭrigi, nur ĉar la normaluloj sentas sin memkontentaj kompare kun la nenormaluloj. Se ĉiuj suferus haltigojn, estus katastrofo. Neniu iam alvenus. Ĉiuj atendus por esti pridemandataj de la policanoj. Plena ŝtopiĝo.”

Pru!

“Van, vi estas kompleta geniulo”, mi diris.

“Rakontu al mi pri tio”, ri diris. Ri ridetis senpene kaj rigardis min tra duonfermitaj okuloj, preskaŭ romantike.

“Serioze. Ni povas fari tion. Ni facile povas senordigi la ŝablonojn. Aranĝi, ke homoj estu haltigataj, estas facile.”

Ri eksidis, forpuŝis la harojn de sia vizaĝo, kaj rigardis min. Mi sentis salteton en la ventro, pensante, ke mi imponas rin.

“Per rofido-kloniloj”, mi diris. “Ili estas tute facile fareblaj. Simple skribu la programaron al dekdolara legilo/skribilo de Radio Shack, kaj jen ĝi farita. Jen kion ni faros: ni cirkulos kaj hazarde interŝanĝos la etikedojn de homoj, superskribante iliajn Rapid-Kartojn kaj FasTrak-kartojn per la datenoj de aliaj homoj. Tiam ĉiuj ŝajnos strangaj kaj misaj, kaj ĉiuj aspektos kulpe. Sekve: la plena ŝtopiĝo.”

Van rondigis la lipojn kaj mallevis la sunokulvitrojn, kaj mi ekkomprenis, ke ri tiel koleris, ke ri ne povis paroli.

“Adiaŭ, Marcus”, ri diris, kaj ekstaris. Antaŭ ol mi povis konstati, kio okazas, ri formarŝis tiel rapide, ke ri preskaŭ kuris.

“Van!” mi vokis, ekstarante kaj postkurante rin. “Van! Atendu!”

Ri plirapidiĝis, tiel ke mi devis kuri por reatingi rin.

“Van, kio estas, diable?” mi diris, kaptante rian brakon. Ri fortiris ĝin tiel forte, ke mi pugnis la propran vizaĝon.

“Vi deliras, Marcus. Vi metos ĉiujn viajn Xnet-amiketojn en vivdanĝeron, kaj krom tio vi transformos la tutan urbon en suspektatojn pri terorismo. Ĉu vi ne povas ĉesi, antaŭ ol vi suferigos tiujn homojn?”

Mi malfermis kaj refermis la buŝon plurfoje. “Van, mi ne estas la problemo; ili estas la problemo. Mi ne arestas homojn, enkarcerigas ilin, malaperigas ilin. Tion faras la Departemento de Hejmlanda Sekureco. Mi kontraŭbatalas por haltigi ĝin.”

“Kontraŭbatalas kiel? Per tio, ke vi faras la aferojn pli malbonaj?”

“Eble ili devas unue malboniĝi por poste reboniĝi, Van. Ĉu ne tion vi ĵus diris? Se ĉiuj suferus haltigojn …”

“Tion mi ne celis. Mi ne celis, ke vi arestigu ĉiujn. Se vi volas protesti, aliĝu al la protestomovado. Faru ion pozitivan. Ĉu vi lernis nenion de Darryl? Nenion ajn?”

“Jes ja, mi lernis ion”, mi diris, mem koleriĝante. “Mi lernis, ke oni ne fidu ilin. Ke se oni ne batalas kontraŭ ili, tiam oni helpas ilin. Ke ili ŝanĝos la landon en malliberejon, se ni permesos al ili tion. Kion vi lernis, Van? Ĉu timi la tutan tempon? Ĉu sidi senmove kun mallevita kapo kaj esperi, ke oni ne rimarkos vin? Ĉu vi pensas, ke la vivo reboniĝos? Se ni ne faros ion, hodiaŭ estos la kulmino de boneco. Ekde nun la vivo nur malboniĝos. Ĉu vi volas helpi al Darryl? Se jes, helpu al mi venki ilin!”

Jen ĝi denove: mia ĵuro. Mi ĵuris ne nur liberigi Darryl, sed faligi la tutan DHS. Tio estis freneza. Eĉ mi sciis tion. Sed jen kion mi planis. Pri tio ne estis dubo.

Van forte puŝis min per ambaŭ manoj. Ri estis forta per lerneja atletiko – skermado, lakroso, hokeo, ĉiaj sportoj de knabina lernejo – kaj mi trovis min sur la pugo sur la naŭza san-franciska trotuaro. Ri forrapidis, kaj mi ne sekvis rin.

* * *

> La grava afero ĉe sekurecosistemoj ne estas, kiel ili funkcias, sed kiel ili misfunkcias.

Jen la unua linio de mia unua blogaĵo en Libera Ribelo, mia Xnet-ejo. Mi skribis kiel M1k3y, kaj mi pretis ekmiliti.

> Eble la tuta aŭtomata filtrado estas celata por kapti teroristojn. Eble ĝi kaptos teroriston, iam. La problemo estas, ke ĝi kaptas ankaŭ _nin_, kvankam ni ne faras ion malbonan.

> Ju pli da homoj ĝi kaptas, des pli fragila ĝi iĝas. Se ĝi kaptas tro da homoj, ĝi mortas.

> Ĉu vi sekvas?

Mi enkopiis mian KIELFARI-dosieron pri la konstruado de rofidoklonilo kaj kelkajn konsilojn kiel sufiĉe proksimiĝi al homoj por legi kaj skribi iliajn etikedojn. Mi metis mian propran klonilon en la poŝon de mia antikva nigra motorciklista ledjako kun la kirasitaj poŝoj kaj ekiris al la lernejo. Mi sukcesis kloni ses etikedojn inter la hejmo kaj César Chávez.

Militon ili deziris. Militon ili ricevos.

* * *

Se iam vi decidos fari ion tiel stultan kiel konstrui aŭtomatan terorismo-detektilon, jen leciono pri matematiko, kiun vi unue lernu. Ĝi nomiĝas “la paradokso de la falsa pozitivo”, kaj ĝi estas belega afero.

Imagu, ke ni havas novan malsanon, kiu nomiĝas Super-Aidoso. Nur unu el miliono da homoj suferas Super-Aidoson. Vi kreas teston por Super-Aidoso, kiu estas je 99 elcentoj preciza. Tio signifas, ke en 99 el cent okazoj ĝi donas la ĝustan rezulton: vera, se la subjekto estas infektita, kaj malvera, se la subjekto estas sana. Vi testas milionon da homoj.

Unu el miliono da homoj suferas Super-Aidoson. Unu el cent homoj, kiujn vi testas, donos “falsan pozitivon”: la testo diros, ke ri havas Super-Aidoson, kvankam ri ne havas ĝin. Jen la signifo de “je 99 elcentoj preciza”: ĉe unu elcento ĝi eraras.

Kio estas unu elcento de unu miliono?

1 000 000 / 100 = 10 000

Unu el miliono da homoj havas Super-Aidoson. Se vi testos milionon da hazarde elektitaj homoj, verŝajne vi trovos nur unu kazon de vera Super-Aidoso. Sed via testo ne identigos unu homon kiel suferanton de Super-Aidoso; ĝi identigos 10 000 homojn kiel suferantojn.

Via je 99 elcentoj preciza testo funkcios kun 99,99 elcentoj da malprecizo.

Jen la paradokso de la falsa pozitivo. Kiam oni klopodas trovi ion tre maloftan, la precizo de la testo devas kongrui al la malofteco de la afero serĉata. Se oni klopodas indiki unu bilderon sur ekrano, akra krajono estas bona montrilo: la pinto de la krajono estas pli malgranda (pli preciza) ol la bilderoj. Sed krajonopinto ne taŭgas por indiki unu atomon en la ekrano. Por tio oni bezonus montrilon – teston – kiu larĝas unu atomon aŭ malpli ĉe la pinto.

Tio estas la paradokso de la falsa pozitivo, kaj jen kiel ĝi aplikiĝas al terorismo:

Teroristoj estas tre maloftaj. En urbo de dudek milionoj, kiel Nov-Jorko, eble estas unu aŭ du teroristoj. Eble dek, maksimume. 10 / 20 000 000 = 0,00005 elcentoj. Unu dudekmilono de elcento.

Tio certe estas malofta. Nu, imagu, ke vi havas programaron, kiu povas trarigardi ĉiujn bankoregistrojn, aŭ kotizoregistrojn, aŭ publiktransportajn registrojn, aŭ telefonajn registrojn de la urbo kaj identigi teroristojn en 99 elcentoj de okazoj.

En aro de dudek milionoj da homoj, 99-elcente preciza testo identigos ducent mil homojn kiel teroristojn. Sed nur dek el ili estas teroristoj. Por kapti dek malbonulojn oni devus aresti kaj priesplori ducent mil senkulpulojn.

Sed imagu! Testoj pri terorismo eĉ ne proksimiĝas al 99-elcenta precizo. Ili pli proksimiĝas al 60-elcenta precizo. Eĉ 40-elcenta precizo kelkfoje.

Tio signifis, ke la Departemento de Hejmlanda Sekureco aranĝis por si grandan malsukceson. Oni klopodis identigi nekredeble maloftajn okazojn – ke homo estas teroristo – per malprecizaj sistemoj.

Ĉu mirinde, ke ni povis krei tian ĥaoson?

* * *

Mi elpaŝis fajfante tra la dompordo en marda mateno unu semajnon post la komenco de Operacio Falsa Pozitivo. Mi ĝuis novan muzikaĵon, kiun mi elŝutis de Xnet la antaŭan vesperon: multaj homoj sendis al M1k3y ciferecajn donacetojn por danki al ri, ke ri donis al ili esperon.

Mi direktis min en Straton 23 kaj singarde sekvis la mallarĝan ŝtonan ŝtuparon, kiun oni tranĉis tie en la deklivo. Malsuprenirante, mi preterpasis sioron Mel Hundo. Mi ne scias la veran nomon de sioro Mel Hundo, sed mi vidas rin preskaŭ ĉiutage, kiel ri promenigas siajn tri spiregantajn melhundojn supren laŭ la ŝtuparo ĝis la malgranda parketo. Preterpasi ilin sur la ŝtuparo preskaŭ ne eblas, kaj mi ĉiam trovas min implikita en rimeno, puŝita en ies ĝardenon, aŭ tenanta min sur la bufro de unu el la aŭtoj parkumitaj ĉe la vojrando.

Sioro Mel Hundo evidente estas Iu Grava, ĉar ri havas pompan brakhorloĝon kaj ĉiam surhavas belan kompleton. Mi private supozis, ke ri laboras en la financa kvartalo.

Hodiaŭ, preterpasante rin, mi funkciigis mian rofidoklonilon, kiu jam estis preta en la poŝo de mia ledjako. La klonilo elsuĉis la numerojn de riaj kreditkartoj, riaj aŭtoŝlosiloj, ria pasporto, kaj la centdolaraj bankbiletoj en ria monujo.

Farante tion, ĝi jam superskribis kelkajn el ili per novaj numeroj prenitaj de aliaj homoj, kiujn mi preterpasis. Tio similis al interŝanĝi la numerplatojn de kelkaj aŭtoj, sed nevideble kaj tuj. Mi ridetis pardonpete al sioro Mel Hundo kaj plu iris laŭ la ŝtuparo. Mi haltis ĉe tri el la aŭtoj sufiĉe longe por interŝanĝi iliajn FasTrak-etikedojn kun numeroj prenitaj de ĉiuj aŭtoj, kiujn mi preterpasis la antaŭan tagon.

Vi eble pensas, ke mi agis iom radikale tiel, sed mi estis singarda kaj konservativa kompare kun multaj Xnet-anoj. Du knabinoj en la programo de Kemia Inĝenierio en la universitato en Berklio eltrovis kiel fari el kuirejaj produktoj sendanĝeran substancon, kiu alarmigas detektilojn de eksplodaĵoj. Ili bone amuziĝis, disŝutante ĝin sur la tekojn kaj jakojn de siaj profesoroj, kaj poste kaŝante sin por rigardi la samajn profesorojn klopodi eniri la prelegejojn kaj bibliotekojn de la universitato sed tuj esti futbale faligataj de la novaj sekurectaĉmentoj, kiuj ekaperis ĉie.

Aliaj homoj volis eltrovi kiel surŝuti kovertojn per substancoj, kiuj detektiĝus kiel antrakso, sed ĉiuj aliaj opiniis, ke ili frenezas. Bonŝance ne ŝajnis, ke ili sukcesos trovi tian substancon.

Mi iris preter la Ĝenerala Malsanulejo de San-Francisko kaj kontente balancis la kapon, vidante la longajn vicojn ĉe la pordoj. Ankaŭ ili havis polican kontrolon, kompreneble, kaj sufiĉe da Xnet-anoj laboris tie kiel internuloj aŭ kafejodungitoj kaj tiel plu, por ke ĉies ŝlosilkartoj estu miksitaj kaj interŝanĝitaj. Mi jam legis, ke la sekureckontroloj aldonis horon al ĉies labortagoj, kaj la sindikatoj minacis striki, se la malsanulejo ne faros ion pri tio.

Post ankoraŭ kelkaj blokoj mi vidis eĉ pli longan vicon ĉe BART. Policanoj marŝis laŭlonge de la vico, indikante homojn kaj vokante ilin flanken por pridemandado, kontroloj de iliaj sakoj kaj priserĉado. Oni konstante procesis kontraŭ ili pro tio, sed tio ne ŝajnis malinstigi ilin.

Mi alvenis ĉe la lernejo iom antaŭtempe do decidis marŝi ĝis Strato 22 por preni kafon – kaj mi preterpasis polican kontrolon, kie oni haltigis aŭtojn por duagrada esploro.

La lernejo estis same ekscita: la gardistoj ĉe la metaldetektiloj ankaŭ skanis niajn lernejajn identigilojn kaj haltigis lernejanojn kun strangaj veturhistorioj por pridemandado. Apenaŭ necesas mencii, ke ni ĉiuj havis strangajn veturhistoriojn. Apenaŭ necesas mencii, ke la lecionoj komenciĝis malfrue je unu horo aŭ pli.

La lecionoj estis frenezaj. Mi pensas, ke neniu povis koncentriĝi. Mi aŭdis du instruistojn rakonti, kiel longe daŭris veturi hejmen la antaŭan tagon kaj kiel ili planis eskapi pli frue en tiu tago.

Mi apenaŭ sukcesis ne ridi. La paradokso de la falsa pozitivo frapas denove!

Ne surprize, oni ellasis nin pli frue, kaj mi iris hejmen laŭ la longa vojo, farante kromvojon tra la Misio por vidi la ĥaoson. Longaj vicoj de aŭtoj. BART-stacioj kun vicoj ĉirkaŭ la bloko. Homoj, kiuj insultis monaŭtomatojn, kiuj ne disdonis ilian monon, ĉar la kontoj estis frostigitaj pro suspektinda agado. (Jen la danĝero, kiam oni konektas sian kurantan konton rekte al siaj FasTrak- kaj Rapid-Kartoj!)

Mi atingis la hejmon, faris por mi sandviĉon kaj konektiĝis al Xnet. La tago estis bona. Homoj de la tuta urbo fanfaronis pri siaj sukcesoj. Ni senmovigis la urbon San-Francisko. La novaĵokanaloj konfirmis tion: oni plendis, ke la DHS misfunkciis, kulpigis pri ĉio la falsan “sekurecon”, kiu devus protekti nin kontraŭ terorismo. La komerca sekcio de la San-Franciska Kroniko dediĉis sian tutan frontpaĝon al pritaksado de la ekonomia kosto de la DHS-sekureco per maltrafitaj laborhoroj, kunvenoj kaj tiel plu. Laŭ la ekonomikisto de tiu gazeto, semajno da tia merdo kostus al la urbo pli ol la bombatakoj kontraŭ la Golfa Ponto.

Mu-ha-ha-ha.

La plej bona parto: Paĉjo venis hejmen malfrue en tiu vespero. Tre malfrue. Tri horojn malfrue. Kial? Ĉar oni haltigis rin, priserĉis rin, pridemandis rin. Poste tio okazis denove. Dufoje.

Dufoje!

Ĉapitro 9

Ri tiel koleris, ke mi pensis, ke ri eksplodos. Ĉu vi memoras, kiel mi diris, ke mi malofte vidis rin koleriĝi? Tiuvespere ri pli koleriĝis ol iam ajn.

“Vi ne kredus. Tiu policano … ri aĝis ĉirkaŭ dek ok jarojn, kaj ri konstante diradis: ‘Sed, sioro, kial vi estis en Berklio hieraŭ, se via kliento estas en Mountain View?’ Mi konstante klarigis al ri, ke mi instruas en Berklio, kaj tiam ri diris, ‘Mi kredis, ke vi estas konsultisto’, kaj jen ni komencis denove. Mi estis kvazaŭ en televida komedio, en kiu la polico estas infektita de la stulteco-radio.

“Kaj, des pli malbone, ri konstante insistis, ke mi estis en Berklio ankaŭ hodiaŭ, kaj mi konstante diradis, ke ne, mi ne estis tie, kaj ri diris, ke mi ja estis tie. Tiam ri montris al mi mian FasTrak-fakturon, kaj laŭ tio mi transiris la ponton de San-Mateo trifoje en tiu tago!

“Kaj jen ne ĉio”, ri diris, enspirante en maniero, kiu sciigis, ke ri vere furiozis. “Ili havis informojn, kie mi estis, en lokoj, kiuj ne havas kotizopagejon. Oni pridemandis mian karton ie ajn surstrate, kvazaŭ hazarde. Kaj la informoj estis malĝustaj! Merdo! Ili spionas nin ĉiujn, kaj ili eĉ ne estas kompetentaj!”

Mi proksimiĝis al la kuirejo, dum ri plendadis tie, kaj nun mi rigardis rin de la pordo. Panjo rigardis min, kaj ni ambaŭ levis la brovojn, kvazaŭ por diri: Kiu diros al ri “Mi diris tion al vi”? Mi kapsignis al Panjo. Ri povus apliki sian geedzan potencon por nuligi rian furiozon en maniero tute ne atingebla por nura gefilo.

“Drew”, ri diris, kaj kaptis rin ĉe la brako, por ke ri ĉesu marŝi tien kaj reen en la kuirejo, svingante la brakojn kiel surstrata predikisto.

“Kion?” ri bojis.

“Mi pensas, ke vi devas pardonpeti al Marcus.” Ri tenis la voĉon plata kaj ebena. Paĉjo kaj mi estas la frenezuloj de la domo; Panjo estas nia roko.

Paĉjo rigardis min. Ri duonfermis la okulojn, dum ri pensis momente. “Do bone”, ri diris finfine. “Vi pravas. Mi parolis pri kompetenta observado. Tiuj uloj estas amatoroj. Mi pardonpetas”, ri diris. “Vi pravis. Tio estis ridinda.” Ri etendis la manon kaj premis mian, kaj poste donis al mi firman, neatenditan brakumon.

“Je dio, kion ni faras al ĉi tiu lando, Marcus? Via generacio meritas heredi ion pli bonan ol ĉi tio.” Kiam ri ellasis min, mi povis vidi la profundajn sulkojn en ria vizaĝo – sulkojn, kiujn mi antaŭe ne rimarkis.

Mi reiris supren al mia ĉambro kaj ludis per kelkaj Xnet-ludoj. Estis bona multludista afero, ludo de mekanikaj piratoj, en kiu oni devis aventuri ĉiutage, aŭ en alternaj tagoj, por streĉi la ĉefrisortojn de sia ŝipanaro antaŭ ol povi rabi kaj ŝteli denove. Ĝi estis tia ludo, kian mi malamis, sed ne povis ĉesi ludi: multaj ripetiĝemaj aventuroj, ne tre kontentigaj, se oni finis ilin, iom da luktado inter ludantoj (bataletoj por eltrovi, kiu estos la ŝipestro) kaj ne tiel multaj interesaj enigmoj, kiujn oni devis elcerbumi. Plej ofte tiaj ludoj faris al mi nostalgion pri Haraĵuku-Frenezumo, kiu bone ekvilibrigis kuradon en la vera mondo, cerbumadon pri retaj enigmoj, kaj strategiumadon kun sia teamo.

Sed hodiaŭ ĝuste tion mi bezonis: sencerba distrado.

La kompatinda paĉjo.

Mi faris al ri tion. Ri estis kontenta antaŭe, fidante, ke riaj impostodolaroj estas uzataj por sekurigi rin. Mi detruis tiun fidon. Ĝi estis falsa fido, kompreneble, sed ĝi helpis rin. Vidante rin nun, malgaja kaj rompita, mi demandis min, ĉu estas pli bone esti klarvida kaj senespera, aŭ ĉu pli bone vivi en falsa paradizo. Tiu honto – la honto, kiun mi sentis, de kiam mi fordonis miajn pasvortojn, de kiam ili rompis min – revenis, lasante min senforta kaj volanta nur eskapi de mi mem.

Mia karaktero estis ŝvabrulo, senrangulo sur la piratŝipo Zombi-Batalanto, kaj ri estis senstreĉiĝinta, dum mi ne estis konektita. Mi devis tujmesaĝi al ĉiuj aliaj ludantoj sur la ŝipo, ĝis mi trovis iun, kiu pretis restreĉi min. Tio okupis min dum iom da tempo. Mi ŝatis tion, fakte. Estas iel magie, kiam nekonato helpas onin. Tamen, ĉar estis Xnet, mi sciis, ke ĉiuj nekonatoj estas amikoj, iusence.

> Kie via loko?

La karaktero, kiu streĉis min, nomiĝis Lizanator, kaj ĝi estis ina, kvankam tio ne signifis, ke la ludanto estas ino. Knabiĉoj havis ian strangan emon ludi inajn karakterojn.

> San-Francisko.

mi diris.

> Ne, stultulo, kie en San-Fran?

> Kial? Ĉu vi perversiulo?

Normale tio fermus tiun specon de konversacio. Kompreneble ĉiu ludospaco estis plena de pederastoj kaj perversiuloj, kaj policanoj, kiuj ŝajnigis esti logaĵo por pederastoj kaj perversiuloj (kvankam mi ege esperis, ke ne estis policanoj en Xnet!). Tia akuzo sufiĉus por ŝanĝi la temon naŭ fojojn el dek.

> Misio? Potrero-Monteto? Noe? Orienta Golfo?

> Nur streĉu min dankon?

Ri ĉesis streĉi.

> Vi timas?

> Sekura – kial interesas vin?

> Nur scivolas.

Mi havis malbonan senton pri ri. Klare estis pli ol nura scivolo. Vi povas nomi tion paranojo, sed mi malkonektiĝis kaj malŝaltis mian Xbox.

* * *

Paĉjo rigardis min super la tablo la sekvan matenon kaj diris: “Ŝajne la aferoj pliboniĝos, almenaŭ.” Ri transdonis al mi numeron de la Kroniko, malfermitan ĉe la tria paĝo.

Porparolanto de la Departemento de Hejmlanda Sekureco konfirmis, ke la oficejo de San-Francisko petis de la ĉefurbo altigon de 300 elcentoj de ĝiaj buĝeto kaj personaro.

Kio?

Ĉefgeneralo Graeme Sutherland, komandanto de DHS-operacioj en Norda Kalifornio, konfirmis la peton dum gazetara konferenco hieraŭ, notante, ke ekkresko de suspektinda agado en la Golfa Regiono instigis pri la peto. “Ni observas ekkreskon de kaŝataj konversacioj kaj agadoj kaj kredas, ke sabotistoj intence kreas falsajn sekurecalarmojn por subfosi nian laboron.”

Mi ekstrabis. Tio ne povas esti!

“Ĉi tiuj falsaj alarmoj eble estas ‘radaraj konfetoj’ celitaj por kaŝi verajn atakojn. La sola efika maniero por kontraŭbatali ilin estas pliigi la personaron kaj analizistojn, por ke ni povu ĝisfunde priesplori ĉiun indikon.”

Sutherland notis, ke la prokrastoj spertitaj ĉie en la urbo estas “bedaŭrindaj”, kaj promesis ĉesigi ilin.

Mi imagis la urbon kun kvar- aŭ kvin-oble pli da DHS-obeigistoj, enkondukitaj por kontraŭi miajn proprajn stultajn ideojn. Van pravis. Ju pli mi batalos ilin, des pli malboniĝos.

Paĉjo montris al la gazeto. “Ili eble estas malsaĝuloj, tiuj uloj, sed ili estas metodemaj malsaĝuloj. Ili ĵetados rimedojn al ĉi tiu problemo, ĝis ili solvos ĝin. Sciu, ĝi ja estas traktebla. Trafosi ĉiujn datenojn en la urbo, spuri ĉiun indikon. Ili kaptos la teroristojn.”

Mi perdis la sinregon. “Paĉjo! Ĉu vi aŭskultas vin mem? Ili priparolas esplori preskaŭ ĉiun homon en la urbo San-Francisko!”

“Jes,” ri diris, “ĝuste. Ili kaptos ĉiun alimentotrompulon, ĉiun vendanton de kanabo, ĉiun aĉulon kaj ĉiun teroriston. Vi atendu nur. Eble estos la plej bona afero, kiu trafis ĉi tiun landon.”

“Konfesu, ke vi ŝercas”, mi diris. “Mi petas. Ĉu vi kredas, ke tion oni celis, kiam oni verkis la Konstitucion? Kiel statas la Deklaro de Rajtoj?”

“La Deklaro de Rajtoj estis verkita, antaŭ ol eblis prifosi datenojn”, ri diris. Ri impone trankvilis, certa pri sia praveco. “La rajto pri libera asociiĝo estas bona, sed kial la polico ne prifosu vian socian reton por eltrovi, ĉu vi asociiĝas kun bandanoj kaj teroristoj?”

“Ĉar tiel oni invadas mian privatecon!” mi diris.

“Kiom tio gravas? Ĉu vi preferus privatecon aŭ teroristojn?”

Aĥ. Mi malamis tiel disputi kun mia paĉjo. Mi bezonis kafon. “Paĉjo, mi petas. Forpreni nian privatecon ne signifas kapti teroristojn: tiel oni nur ĝenas normalajn homojn.”

“Kiel vi scias, ke oni ne kaptas teroristojn?”

“Kie estas la teroristoj, kiujn ili kaptis?”

“Ni vidos arestojn, certe, kiam la tempo estos ĝusta. Vi atendu nur.”

“Paĉjo, kio diable okazis al vi post hieraŭ vespere? Vi estis preta disbati la policon pro tio, ke oni haltigis vin …”

“Ne parolu al mi tiel, Marcus. Kio okazis al mi post hieraŭ vespere, estas, ke mi havis ŝancon pripensi aferojn kaj legi ĉi tion.” Ri skuis sian gazeton. “Ili kaptis min pro tio, ke la malbonuloj aktive ĵamas ilin. Ili devos ŝanĝi siajn teknikojn por superi la ĵamadon. Sed ili sukcesos en tio. Dume kelkaj haltigoj tiam kaj tiam estas malgranda prezo. Nun ne estas tempo por ludi juriston pri la Deklaro de Rajtoj. Nun estas tempo por iom oferi por gardi nian urbon sekura.”

Mi ne povis fini mian rostpanon. Mi metis la teleron en la telerlavilon kaj ekiris al la lernejo. Mi devis eskapi de tie.

* * *

La Xnet-anoj ne ĝojis pri la pliintensigita polica observado, sed ili ne intencis akcepti ĝin pasive. Iu telefonis al radioprogramo de KQED kaj rakontis, ke la polico malŝparas sian tempon, ke ni povos saboti la sistemon pli rapide, ol ili povus malimpliki ĝin. La registraĵo estis inter la plej popularaj elŝutoj en Xnet tiuvespere.

“Ĉi tie parolas Kalifornio Rekte, kaj ni parolas kun anonima vokanto ĉe strattelefono en San-Francisko. Ri havas proprajn informojn pri la prokrastoj, kiujn ni alfrontis en la urbo ĉi-semajne. Vokanto, vi elsendiĝas.”

“Nu, jes, jen nur la komenco, sciu? Mi volas diri, nu, ni nur komencas. Ili dungu miliardon da kaptistoj kaj metu polican kontrolon ĉe ĉiu angulo. Ni ĵamos ĉiujn! Kaj tiu merdo, la merdo pri teroristoj? Ni ne estas teroristoj! Pardonu min, tiel estas, vere! Ni ĵamas la sistemon, ĉar ni malamas la Hejmlandan Sekurecon, kaj ĉar ni amas nian urbon. Ĉu teroristoj? Mi eĉ ne povas literumi ĝihadon. Pacon. Ĝis!”

Ri sonis kiel idioto. Ne nur pro la senkoheraj vortoj, sed ankaŭ pro la memkontenta tono. Ri sonis kiel bubo, kiu maldece fieris pri si. Ri estis bubo, kiu maldece fieris pri si.

Xnet ekflamis pri tio. Multaj homoj opiniis, ke ri estas idioto, ĉar ri telefonis, dum aliaj opiniis, ke ri estas heroo. Mi maltrankviliĝis pri tio, ke verŝajne estis kamerao direktita al la strattelefono, kiun ri uzis. Aŭ eble rofidolegilo kaptis rian Rapid-Karton. Mi esperis, ke ri estis sufiĉe ruza por forviŝi siajn fingrospurojn de la monero, teni la kapuĉon alta, kaj lasi ĉiujn rofidojn hejme. Sed mi dubis pri tio. Mi demandis min, ĉu ri aŭdos frapon ĉe la pordo iam baldaŭ.

Kiam io granda okazis en Xnet, mi ĉiam eksciis pri tio, ĉar mi subite ricevis milionon da retmesaĝoj de homoj, kiuj volis, ke M1k3y sciu pri la lastaj novaĵoj. Ĝuste dum mi legis pri sioro Ne-Povas-Literumi-Ĝihadon, mia poŝtfako freneziĝis. Ĉiu havis mesaĝon por mi: ligon al retĵurnalo en Xnet, unu el la multaj anonimaj blogoj bazitaj sur la Freenet-dokument-eldonsistemo, kiun uzas ankaŭ la ĉinaj proparolantoj de demokratio.

> Preskaŭ trafite

> Ni ĵamis ĉe Embarcadero hodiaŭ vespere, klaŭne-klone, donante al ĉiu novan aŭtoŝlosilon aŭ pordoŝlosilon aŭ Rapid- aŭ FasTrak-karton, dissemante iom da falsa pulvo. Policanoj estis ĉie, sed ni estis pli lertaj; ni estas tie preskaŭ ĉiuvespere, sed oni neniam kaptas nin.

> Do oni kaptis nin ĉi-foje. Stulta eraro. Ni fuŝis kaj enmaŝiĝis. Senuniformulo kaptis mian kamaradon kaj poste la aliajn. Ili estis observintaj la homamason dum longa tempo kaj havis unu el tiuj kamionoj apude. Ili enprenis kvar el ni, sed maltrafis la reston.

> La kamiono estis ŜTOPITA kiel pilĉardoskatolo per ĉiu speco de homo: junaj maljunaj blankaj nigraj riĉaj malriĉaj ĉiuj suspektatoj, kaj jen du policanoj klopodis pridemandi nin, dum la senuniformuloj konstante enprenis novajn homojn. La plej multaj volis atingi la antaŭon de la vico por trapasi la pridemandadon, do ni iradis malantaŭen, kaj ni restis tie dum horoj, estis varmege, kaj la kamiono ne malpleniĝis, sed plipleniĝis.

> Jen ĉirkaŭ la oka estis deĵoroŝanĝo, kaj du novaj policanoj envenis kaj kriaĉis al la policanoj, kiuj jam estis tie: diable kial vi faras nenion? Estis vera disputo, kaj poste la du malnovaj policanoj foriris, kaj la novaj sidiĝis ĉe la tabloj kaj flustris inter si dum iom da tempo.

> Kaj jen unu policano ekstaris kaj komencis krii: ĈIU NUR IRU HEJMEN JESUO KRISTO NI HAVAS AFEROJN PLI BONAJN POR FARI OL PRIDEMANDI VIN ĈIUJN SE VI FARIS ION MALBONAN NE FARU ĜIN DENOVE KAJ ĈI TIO ESTU AVERTO AL VI ĈIUJ.

> Kelkaj kompletuloj ekkoleris, kio estis RIDINDEGA, ĉar antaŭ nur dek minutoj ili plendadis pri tio, ke ili devis atendi, kaj nun ili eĉ pli plendis, ĉar oni ellasis ilin: ili decidu, kion ili volas, eble!

> Sed ni foriris sen ĝisi kaj eskapis kaj venis hejmen por skribi ĉi tion. Estas senuniformuloj ĉie, kredu. Se vi ĵamas, tenu la okulojn malfermitaj kaj estu pretaj ekkuri, kiam ekestos problemoj. Se vi kaptiĝos, provu ĝisatendi. Ili estas tiel okupataj, ke eble oni ellasos vin.

> Ja pro ni ili estis tiel okupataj! Ĉiuj en tiu kamiono estis tie, ĉar ni ĵamis ilin. Do ĵamu plu!

Mi sentis vomemon. Tiuj kvar homoj – junuloj, kiujn mi neniam renkontis – preskaŭ malaperis por ĉiam pro io, kion mi komencis.

Pro io, kion mi diris al ili. Mi estis neniel pli bona ol teroristo.

* * *

La DHS atingis aprobon de sia buĝetopostulo. La Prezidanto aperis televide kun la Ŝtatestro por diri al ni, ke neniu prezo estas tro alta por sekureco. Ni devis rigardi tion la sekvan tagon en la lernejo dum la asembleo. Mia paĉjo aplaŭdis. Ri malamis tiun Prezidanton de la tago, en kiu ri elektiĝis, dirante, ke ri ne estas pli bona ol la antaŭa, kaj la antaŭa estis kompleta katastrofo, sed nun ri povis fari nenion krom paroli pri tio, kiel decidema kaj dinamika estas la nova.

“Vi devas indulgi vian patriĉon”, Panjo diris al mi unu vesperon, post kiam mi revenis de la lernejo. Lastatempe Panjo laboris hejme kiel eble plej multe. Ri estas memstara specialisto pri translokiĝoj, kiu helpas al britoj hejmiĝi en San-Francisko. La Brita Alta Komisiono pagas al ri respondi retmesaĝojn de senkonsilaj britoj tra la lando, kiuj estas plene konfuzitaj de la strangeco de ni usonanoj. Ri klarigas usonanojn profesie, kaj ri diris, ke nuntempe estas pli bone fari tion de la hejmo, kie ri ne devas mem vidi usonanojn aŭ paroli kun ili.

Mi ne faras al mi iluziojn pri Britio. Usono eble pretas disŝiri sian Konstitucion, kiam ajn ĝihadisto strabas al ni, sed, kiel mi lernis en la naŭa jaro dum mia sendependa projekto pri Sociaj Studoj, la britoj eĉ ne havas Konstitucion. Oni havas tie leĝojn, kiuj buklus la harojn sur viaj piedfingroj: oni povas malliberigi vin dum tuta jaro, se oni estas tute certa, ke vi estas teroristo, sed ne havas sufiĉajn atestaĵojn por pruvi tion. Nu, kiel certa oni povas esti, se oni ne havas sufiĉajn atestaĵojn por pruvi ĝin? Kiel oni iĝis tiel certa? Ĉu oni vidis vin fari terorismon en tre viveca sonĝo?

Kaj la observado de la homoj en Britio estas tia, ke Usono ŝajnas kiel la horo por amatoroj. Averaĝa londonano estas fotata 500 fojojn tage, nur dum piedirado tra la stratoj. Ĉiu numerplato estas fotata ĉe ĉiu angulo en la lando. Ĉiuj, de la bankoj ĝis publika transporto, fervore spuras vin kaj denuncas vin, se oni pensas, ke vi estas eĉ iomete suspektinda.

Sed Panjo ne vidis la aferojn tiel. Ri foriris de Britio dum sia lerneja tempo, kaj ri neniam sentis sin hejme ĉi tie, eĉ geedziĝinte kun knabiĉo el Petaluma kaj edukinte infanon ĉi tie. Por ri, ĉi tio ĉiam estos la lando de sovaĝuloj, kaj Britio ĉiam estos hejmo.

“Panjo, ri simple malpravas. Vi, el ĉiuj homoj, devus kompreni tion. Ĉio, pro kio ĉi tiu lando elstaras, forlaviĝas en kloakon, kaj ri subtenas tion. Ĉu vi rimarkis, ke ili ankoraŭ ne kaptis teroristojn? Paĉjo diradas, ‘Ni devas esti sekuraj’, sed ri devus scii, ke la plej multaj el ni ne sentas sin sekuraj. Ni sentas nin en danĝero la tutan tempon.”

“Mi scias tion, Marcus. Kredu min, ke mi ne estas subtenanto de tio, kio okazis al ĉi tiu lando. Sed via patriĉo …” Ri haltis. “Kiam vi ne venis hejmen post la atakoj, ri pensis …”

Ri ekstaris kaj faris por si tason da teo, kion ri kutimis fari, kiam ajn ri sentis sin malkomforte aŭ konsternite.

“Marcus”, ri diris. “Marcus, ni pensis, ke vi mortis. Ĉu vi komprenas tion? Ni funebris vin dum tagoj. Ni imagis vin dispecigita, sur la fundo de la oceano. Mortinta, ĉar iu fiulo decidis murdi centojn da nekonatoj por proklami ion.”

Malrapide, mi ekkomprenis tion. Mi komprenis ja, ke ili maltrankvilis. Multaj homoj mortis pro la bomboj – kvar mil estis la aktuala takso – kaj preskaŭ ĉiu konis iun, kiu ne venis hejmen en tiu tago. Du lernantoj de mia lernejo malaperis.

“Via patriĉo pretis mortigi iun. Iun ajn. Ri estis ekster si. Vi neniam vidis rin tia. Ankaŭ mi neniam vidis rin tia. Ri estis ekster si. Ri kutimis nur sidadi ĉe ĉi tiu tablo kaj sakradi. Per fiaj vortoj – vortoj, kiujn mi neniam aŭdis rin diri. Iun tagon – la trian tagon – iu telefonis, kaj ri estis certa, ke estos vi, sed ĝi estis malĝusta numero, kaj ri ĵetis la telefonon tiel forte, ke ĝi disfalis en milojn da pecoj.” Mi ja demandis min pri la nova telefono en la kuirejo.

“Io rompiĝis en via patriĉo. Ri amas vin. Ni ambaŭ amas vin. Vi estas la plej grava afero en niaj vivoj. Mi pensas, ke vi ne komprenas tion. Ĉu vi memoras, kiam vi aĝis dek, kiam mi iris hejmen al Londono por longa tempo? Ĉu vi memoras?”

Mi kapjesis silente.

“Ni estis pretaj eksgeedziĝi, Marcus. Ho, ne plu gravas, kial. Ĝi estis nur malbona tempo: tio, kio okazas, kiam homoj, kiuj amas sin, ĉesas atenti sin dum kelkaj jaroj. Ri venis kaj trovis min kaj konvinkis min reveni pro vi. Ni ne povis elteni la penson, kion ni faras al vi. Ni reenamiĝis pro vi. Ni estas kune hodiaŭ pro vi.”

Mi ekhavis nodon en la gorĝo. Mi neniam sciis tion. Neniu diris al mi.

“Do via patriĉo suferas nun. Ri ne estas en sia normala humoro. Daŭros iom da tempo, ĝis ri revenos al ni, ĝis ri reestiĝos la homo, kiun mi amas. Ni devos kompreni rin ĝis tiam.”

Ri longe brakumis min, kaj mi rimarkis, kiel maldikaj estis riaj brakoj, kiel pendis la haŭto ĉe ria kolo. Mi ĉiam imagis mian patrinon juna, pala, rozvanga kaj gaja, rigardanta sagace tra siaj metalkadraj okulvitroj. Nun ri aspektis iomete kiel maljunulino. Mi faris al ri tion. La teroristoj faris al ri tion. La Departemento de Hejmlanda Sekureco faris al ri tion. En iu stranga maniero ni ĉiuj staris sur la sama flanko, sed Panjo kaj Paĉjo kaj ĉiuj homoj, kiujn ni mistifikis, staris sur la alia flanko.

* * *

Mi ne povis dormi en tiu nokto. La vortoj de Panjo konstante aŭdiĝis en mia kapo. Paĉjo estis streĉita kaj silenta dum la vespermanĝo, kaj ni apenaŭ interparolis, ĉar mi ne fidis al mi ne diri ion malĝustan, kaj ĉar ri estis tute konsternita de la lasta novaĵo, ke Al-Kaida certe respondecis pri la bombado. Ses diversaj teroristaj grupoj pretendis respondeci pri la atako, sed nur la interreta filmo de Al-Kaida malkaŝis informojn, kiujn laŭ la DHS oni ne malkaŝis al iu ajn.

Mi kuŝis en la lito kaj aŭskultis noktan radioprogramon kun telefonantoj. La temo estis seksaj problemoj, kun gejiĉa prezentisto, kiun mi normale tre ĝue aŭskultis, ĉar ri donis al homoj tiel krudajn konsilojn, sed bonajn konsilojn, kaj ri estis tiel amuza kaj inafekta.

Ĉi-nokte mi ne povis ridi. La plej multaj telefonantoj volis demandi, kion fari pri tio, ke ili trovas malfacile umi kun la kunulo ekde la atako. Eĉ en priseksa radiokonversacio mi ne povis eskapti tiun temon.

Mi malŝaltis la radion kaj ekaŭdis la ronronon de motoro sur la strato sube.

Mia dormoĉambro estas en la supra etaĝo de nia domo, unu el la farbitaj damoj. Mi havas deklivan subtegmentan plafonon kaj fenestrojn ĉe ambaŭ flankoj: unu superrigardas la tutan Mision, kaj la alia rigardas al la strato antaŭ nia domo. Ofte estas aŭtoj krozantaj en ĉiaj horoj de la nokto, sed ĉi tiu motorbruo estis alia.

Mi iris al la stratflanka fenestro kaj levis la kurtenon. Tie sur la strato sub mi estis blanka nemarkita kamiono, kies tegmenton tute kovris antenoj, pli da antenoj, ol mi iam vidis sur aŭto. Ĝi krozis tre malrapide laŭ la strato, dum telereto supre turniĝadis.

Dum mi rigardis, la kamiono haltis, kaj unu el la malantaŭaj pordoj malfermiĝis. Homo en DHS-uniformo – mi povis nun rekoni ĝin de cent metroj – elpaŝis sur la straton. Ri havis ian aparaton en la mano, kaj ĝia blua lumado heligis rian vizaĝon. Ri paŝis tien kaj reen, unue priesploris miajn najbarojn, notante aferojn per la aparato, kaj poste direktis sin al mi. En la maniero, kiel ri marŝis, rigardante suben, estis io, kion mi rekonis …

Ri uzis retsignaltrovilon! La DHS serĉis Xnet-nodojn. Faligante la latkurtenon mi ĵetis min trans la ĉambron al mia Xbox. Mi estis lasinta ĝin ŝaltita, dum mi elŝutis kelkajn belajn filmetojn, kiujn unu el la Xnet-anoj faris per la neniu-prezo-tro-alta-parolado de la Prezidanto. Mi eltiris la nutrokablon el la muro kaj poste rekuris al la fenestro por flankenpuŝi laton je kelkaj milimetroj.

La ulo rigardis sian trovilon denove, paŝante tien kaj reen antaŭ nia domo. Post momento ri residiĝis en la kamiono por forveturi.

Mi elprenis mian fotilon kaj faris kiel eble plej multajn fotojn de la kamiono kaj ĝiaj antenoj. Poste mi elŝutis ilin al libera bildoredaktilo, kiu nomiĝas GIMP, kaj forredaktis ĉion escepte la kamionon, forigante mian straton kaj ĉion, kio eble identigus min.

Mi afiŝis ilin al Xnet kaj skribis ĉion, kion mi memoris pri la kamionoj. Tiuj uloj certe serĉis pri Xnet, tio estis al mi evidenta.

Nun mi vere ne povis dormi.

Nenio farebla krom ludi je mekanikaj piratoj. Estos multaj ludantoj eĉ en ĉi tiu horo. La vera nomo de mekanikaj piratoj estis Risorta Rabado, kaj ĝi estis amatora projekto kreita de dekkelkjaraĝaj mortometalofanatikuloj de Finnlando. Oni povis ludi ĝin tute senpage, sed ĝi proponis same multe da amuzo kiel iu el la servoj, kiuj kostis 15 dolarojn monate, kiel la Ender-Universo kaj Mez-Tera Aventuro kaj Karceroj de Diskomondo.

Mi rekonektiĝis, kaj jen mi, ankoraŭ sur la ferdeko de la Zombi-Batalanto, atendante, ĝis iu streĉos min. Mi malamis ĉi tiun parton de la ludo.

> He vi

mi tajpis al preterpasanta pirato.

> Streĉu min?

Ri haltis kaj rigardis min.

> Kial mi faru tion?

> Ni estas en la sama teamo. Kaj vi gajnas spertopoentojn.

Kia idioto.

> Kie via loko?

> San-Francisko

Mi eksentis, ke mi rekonas ĉi tion.

> Kie en San-Francisko?

Mi malkonektiĝis. Io stranga okazis en la ludo. Mi ŝaltis al la retĵurnaloj kaj komencis vagi de blogo al blogo. Mi vizitis jam ses-sep, kiam mi trafis ion, kio glaciigis mian sangon.

Retĵurnalistoj amas kvizojn. Kia hobito vi estas? Ĉu vi estas bona amoranto? Al kiu planedo vi plej similas? Kiu karaktero el iu filmo vi estas? Kiu estas via emocia tipo? Ili plenigas ilin, kaj iliaj amikoj plenigas ilin, kaj ĉiuj komparas siajn rezultojn. Sendanĝera amuzo.

Sed la kvizo, kiu disvastiĝis en la Xnet-blogoj tiunokte, estis tio, kio timigis min, ĉar ĝi estis neniel sendanĝera.

> _ Kiu estas via sekso?

> _ En kiu lerneja jaro vi estas?

> _ En kiu lernejo vi estas?

> _ Kie en la urbo vi loĝas?

La kvizoj montris la rezultojn sur mapo per koloraj prempingloj por lernejoj kaj kvartaloj, kaj faris senspritajn rekomendojn pri ejoj por aĉeti picon kaj simile.

Sed rigardu tiujn demandojn. Pensu pri miaj respondoj:

> _ Iĉa

> _ 12

> _ César Chávez

> _ Potrero-Monteto

Nur du lernantoj en mia tuta lernejo havus tiujn respondojn. Ĉe la plej multaj lernejoj estus simile. Se oni volus eltrovi, kiuj estas la Xnet-anoj, tion oni povus fari per tiaj kvizoj.

Tio estis jam sufiĉe malbona, sed eĉ pli malbona estis la implico: iu el la DHS uzis Xnet por ataki nin. Xnet estis penetrita de la DHS.

Ni havis spionojn inter ni.

* * *

Mi donis Xnet-diskojn al centoj da homoj, kaj ili faris same. La homojn, al kiuj mi donis la diskojn, mi konis sufiĉe bone. Kelkajn mi konis tre bone. Mi loĝis en la sama domo mian tutan vivon kaj amikiĝis kun multaj centoj da homoj tra la jaroj, de la homoj, kun kiuj mi iris al la vartejo, ĝis tiuj, kun kiuj mi piedpilkis, tiuj, kiuj VARL-is kun mi, kiujn mi renkontis en noktokluboj, kiujn mi konis de la lernejo. Mia LAR-teamo konsistis el miaj plej proksimaj amikoj, sed estis multaj homoj, kiujn mi konis kaj fidis sufiĉe por doni al ili Xnet-diskon.

Tiujn mi bezonis nun.

Mi vekis Jolu jene: mi telefonis al ria poŝtelefono kaj fermis la konekton post la unua sonoro, trifoje sinsekve. Post unu minuto ri estis en Xnet, kaj ni povis konversacii sekure. Mi direktis rin al mia blogaĵo pri la radiokamionoj, kaj ri revenis post unu minuto tute konsternite.

> Vi certas, ke ili serĉas nin?

Kiel respondon, mi direktis rin al la kvizo.

> Ho ve ni pereos

> Tiel malbone ne estas, sed ni devos eltrovi, al kiuj ni povas fidi

> Kiel?

> Jen pri kio mi volis demandi vin. Pri kiom da homoj vi povas tute garantii, fidi ĝis la fino de la mondo?

> Nu, 20 aŭ 30 eble

> Mi volas kunvenigi aron da vere fidindaj homoj kaj fari ŝlosilinterŝanĝan fidoretan aferon

Fidoreto estas unu el tiuj bonegaj ĉifro-aferoj, pri kiuj mi legis, sed kiujn mi neniam provis. Ĝi estas preskaŭ perfekta maniero certigi, ke oni povas paroli al la homoj, kiujn oni fidas, sed neniu alia povas subaŭskulti. La problemo estas, ke necesas fizike renkontiĝi kun la homoj en la reto almenaŭ unufoje, nur por komenci.

> Mi komprenas ja. Tio ŝajnas bona. Sed kiel vi kunvenigos ĉiujn por la ŝlosilsubskribado?

> Jen pri kio mi volis demandi vin: kiel ni povos fari tion sen kaptiĝi?

Jolu tajpis kelkajn vortojn kaj forviŝis ilin, tajpis pliajn vortojn kaj forviŝis ilin.

> Darryl scius

mi tajpis.

> Je dio, ĝuste pri tiaj aferoj ri lertegis.

Dum momento Jolu ne tajpis ion. Poste:

> Se ni festus?

ri tajpis.

> Se ni ĉiuj kunvenus ie, kvazaŭ ni estus dekkelkjaruloj, kiuj faras feston. Tiam ni havus pretan pretekston, se iu aperus kaj demandus, kion ni faras tie?

> Tio nepre funkcius! Vi estas geniulo, Jolu.

> Mi scias tion. Kaj vi ŝategos ĉi tion: mi scias ankaŭ precize, kie ni faru ĝin

> Kie?

> Banejo de Sutro!

Ĉapitro 10

Kion vi farus, se vi trovus, ke estas spiono inter vi? Vi povus denunci rin, starigi rin ĉe la muron kaj forigi rin. Sed tiam eble venus alia spiono inter vin, kaj la nova spiono estus pli singarda ol la antaŭa kaj eble ne kaptiĝus tiel facile.

Jen pli bona plano: komenci interkapti la komunikojn de la spiono kaj doni al ri kaj riaj mastroj misinformojn. Supozu, ke riaj mastroj ordonas al ri kolekti informojn pri viaj moviĝoj. Lasu al ri sekvi vin ĉien kaj fari tiom da notoj, kiom ri volas, sed malfermu la kovertojn, kiujn ri resendas al sia ĉefsidejo, kaj anstataŭigu rian raporton pri viaj moviĝoj per fikcia raporto. Se vi volas, vi povas ŝajnigi rin malkonstanta kaj nefidinda, por ke ili senigu sin je ri. Vi povas fabriki krizojn, kiuj eble igos unu flankon aŭ la alian malkaŝi la identecojn de aliaj spionoj. Mallonge, vi regas ilin.

Tio nomiĝas interul-atako, kaj se oni pensas pri ĝi, ĝi estas tre timinda. Iu, kiu interulas viajn komunikojn, povas trompi vin en mil manieroj.

Kompreneble ekzistas bonega maniero por protekti sin kontraŭ interul-atako: per ĉifroj. Kun ĉifroj ne gravas, ĉu la malamiko povas vidi viajn mesaĝojn, ĉar ri ne povas malĉifri ilin, ŝanĝi ilin kaj plusendi ilin. Jen unu el la ĉefaj kialoj por uzi ĉifrojn.

Sed memoru: por ke ĉifroj funkciu, vi devas havi ŝlosilojn por la homoj, al kiuj vi volas paroli. Vi kaj via kunlaboranto devas havi kelkajn komunajn sekretojn, ŝlosilojn, kiujn vi uzos por ĉifri kaj malĉifri la mesaĝojn, por ke interuloj estu forbaritaj.

Kaj de tie venas la ideo pri publikaj ŝlosiloj. Ĝi estas iom malfacila, sed ĝi estas ankaŭ mirinde eleganta.

En publikŝlosila ĉifrosistemo, ĉiu uzanto ricevas du ŝlosilojn. Tiuj estas longaj signoĉenoj el matematikaĵoj, kaj ili havas preskaŭ magian propraĵon: kion oni miksas per unu ŝlosilo, tion la alia ŝlosilo povas malmiksi, kaj inverse. Plie, ili estas la solaj ŝlosiloj, kiuj povas tion fari: se vi povas malmiksi mesaĝon per unu ŝlosilo, vi scias, ke ĝi estis miksita per la alia (kaj inverse).

Do vi prenas unu el tiuj ŝlosiloj (ne gravas, kiun) kaj vi publikigas ĝin. Vi igas ĝin tute malsekreta. Vi volas, ke ĉiu en la mondo sciu, kio ĝi estas. Pro evidenta kialo, oni nomas tion via “publika ŝlosilo”.

La alian ŝlosilon vi kaŝas en la plej mallumaj anguloj de via menso. Vi protektas ĝin per via vivo. Vi neniam lasas al iu ajn ekscii, kio ĝi estas. Tio nomiĝas via “privata ŝlosilo”. (Kia surprizo.)

Imagu nun, ke vi estas spiono kaj volas paroli kun viaj ĉefoj. Ilia publika ŝlosilo estas konata de ĉiuj. Via publika ŝlosilo estas konata de ĉiuj. Neniu scias vian privatan ŝlosilon krom vi. Neniu scias ilian privatan ŝlosilon krom ili.

Vi volas sendi al ili mesaĝon. Unue vi ĉifras ĝin per via privata ŝlosilo. Vi povus simple forsendi tiun mesaĝon, kaj ĝi funkcius pli-malpli, ĉar ili scius, kiam la mesaĝo alvenos, ke ĝi venis de vi. Kiel? Ĉar, se ili povas malĉifri ĝin per via publika ŝlosilo, ĝi povas esti ĉifrita nur per via privata ŝlosilo. Jen la ekvivalento de sigelo aŭ subskribo ĉe la fino de mesaĝo. Ĝi diras: “Mi skribis ĉi tion, kaj neniu alia. Neniu povis tuŝaĉi ĝin aŭ ŝanĝi ĝin.”

Bedaŭrinde, tio ne gardos vian mesaĝon sekreta. La kialo estas, ke via publika ŝlosilo estas bone konata (tiel devas esti, aŭ vi povus sendi mesaĝojn nur al tiuj malmultaj homoj, kiuj havas vian publikan ŝlosilon). Ĉiuj, kiuj interkaptas la mesaĝon, povas legi ĝin. Ili ne povas ŝanĝi ĝin kaj ŝajnigi, ke ĝi venis de vi. Tamen, se vi ne volas, ke homoj sciu, kion vi diras, vi bezonas pli bonan solvon.

Do, anstataŭ ĉifri la mesaĝon nur per via privata ŝlosilo, vi ĉifras ĝin ankaŭ per la publika ŝlosilo de via ĉefo. Ĝi estas nun duoble ŝlosita. La unua seruro – la publika ŝlosilo de la ĉefo – malfermiĝas nur en kombino kun la privata ŝlosilo de via ĉefo. La dua seruro – via privata ŝlosilo – malfermiĝas nur per via publika ŝlosilo. Kiam viaj ĉefoj ricevas la mesaĝon, ili malŝlosas ĝin per ambaŭ ŝlosiloj, kaj tiam ili scias certe, ke: (a) vi skribis ĝin, kaj (b) nur ili povas legi ĝin.

Tio estas tute bonega. En la tago, en kiu mi eksciis pri ĝi, Darryl kaj mi tuj interŝanĝis ŝlosilojn kaj dum monatoj ni ridaĉis kaj frotis al ni la manojn, interŝanĝante niajn ŝtatnivelajn sekretajn mesaĝojn pri tio, kie ni renkontiĝos post la lernejo kaj ĉu Van iam rimarkos rin.

Tamen, se vi volas kompreni sekurecon, vi devas pripensi la plej paranojajn eblojn. Ekzemple, kio okazus, se mi trompus vin, pensigante vin, ke mia publika ŝlosilo estas la publika ŝlosilo de via ĉefo? Vi ĉifrus la mesaĝojn per via privata ŝlosilo kaj mia publika ŝlosilo. Mi malĉifrus ĝin, legus ĝin, reĉifrus ĝin per la vera publika ŝlosilo de via ĉefo kaj plusendus ĝin. Laŭ ĉio, kion scias via ĉefo, neniu krom vi povis skribi la mesaĝon, kaj neniu krom ri povis legi ĝin.

Dume mi sidas en la mezo, kiel dika araneo en sia reto, kaj ĉiuj viaj sekretoj apartenas al mi.

Nu, la plej facila maniero eviti tion estas tre vaste reklami vian publikan ŝlosilon. Se estas tre facile por iu ajn ekscii vian veran ŝlosilon, interul-atako estas des pli malfacila. Sed imagu! Konatigi aferojn estas same malfacile kiel sekretigi ilin. Pripensu: kiom da bilionoj da dolaroj oni elspezas por reklamoj pri ŝampuo kaj aliaj stultaĵoj, nur por certigi, ke kiel eble plej multaj homoj sciu pri io, pri kio iu reklamisto volas, ke ili sciu pri ĝi?

Sed jen malpli multekosta maniero eviti interulojn: fidoreto. Antaŭ ol vi forlasas la ĉefsidejon, supozu, ke vi kaj viaj ĉefoj sidiĝas ĉe kafo kaj diras inter vi reciproke viajn ŝlosilojn. Ne plu interuloj! Vi estas tute certa, kies ŝlosilojn vi havas, ĉar vi ricevis ilin en la proprajn manojn.

Ĝis tiu punkto, ĉio estas bona. Sed tiu procedo havas naturan limon: kun kiom da homoj vi povas fizike renkontiĝi kaj interŝanĝi ŝlosilojn? Kiom da horoj en la tago vi volas dediĉi al agado ekvivalenta al skribi propran telefonlibron? Kiuj el tiuj homoj pretas dediĉi tiom da tempo al vi?

Pensi pri tio kiel pri telefonlibro helpas. La mondo iam estis loko kun multaj telefonlibroj, kaj kiam oni bezonis numeron, oni povis serĉi ĝin en la libro. Sed por multaj el la numeroj, kiujn oni volis uzi en tipa tago, aŭ oni sciis ĝin parkere, aŭ oni povis demandi pri ĝi al iu alia. Eĉ hodiaŭ, kiam mi survojas kun mia poŝtelefono, mi kutimas demandi al Jolu aŭ Darryl, ĉu ili havas la numeron, kiun mi serĉas. Tiel estas pli rapide kaj facile ol serĉi en la reto, kaj ili estas ankaŭ pli fidindaj. Se Jolu havas numeron, mi fidas rin, do mi fidas ankaŭ la numeron. Tio nomiĝas “transira fido”: fido, kiu transiras tra la reto de niaj rilatoj.

Fidoreto estas pli granda versio de tio. Supozu, ke mi renkontiĝas kun Jolu kaj ricevas rian ŝlosilon. Mi povas meti ĝin en mian “ŝlosilaron”: aron da ŝlosiloj, kiujn mi subskribis per mia privata ŝlosilo. Tio signifas, ke vi povas malŝlosi ĝin per mia publika ŝlosilo kaj scii certe, ke mi – aŭ iu kun mia ŝlosilo, almenaŭ – asertas, ke “tiu ŝlosilo apartenas al tiu homo”.

Do mi donas al vi mian ŝlosilaron, kaj, se vi fidas al mi, ke mi efektive renkontis kaj kontrolis ĉiujn ŝlosilojn en ĝi, vi povas transpreni ĝin kaj aldoni ĝin al via ŝlosilaro. Poste, vi renkontas iun alian, kaj vi transdonas al ri la tutan ŝlosilaron. Pli kaj pli granda iĝas la ŝlosilaro, kaj, se vi fidas al la sekva homo en la ĉeno, kaj tiu fidas la sekvan en sia ĉeno, kaj tiel plu, vi estas sufiĉe sekura.

Kaj tio venigas min al la temo de ŝlosilsubskribaj festoj. Tiuj estas precize tio, kion la nomo sugestas: festo, dum kiu ĉiuj kunvenas kaj subskribas la ŝlosilojn de ĉiuj aliaj. Darryl kaj mi, kiam ni interŝanĝis ŝlosilojn: jen speco de ŝlosilsubskriba festeto kun nur du malfestaj kaj gikaj partoprenantoj. Sed kun pli da homoj oni faras la komencon de fidoreto, kaj la reto povas kreski ekde tie. Dum ĉiuj el via ŝlosilaro eliras en la mondon kaj renkontas pli da homoj, ili povas aldoni pli kaj pli da nomoj al la ŝlosilaro. Vi ne devas renkonti la novajn homojn, nur fidi, ke la subskribita ŝlosilo, kiun vi ricevas de la homoj en via reto, validas.

Do jen kial fidoreto kaj festoj interkonvenas kiel ternuksbutero kaj ĉokolado.

* * *

“Simple diru al ili, ke ĝi estos privatega festo, nur laŭ invito”, mi diris. “Diru al ili, ke ili ne kunvenigu iun, aŭ oni ne enlasos ilin.”

Jolu rigardis min super sia kafo. “Vi ŝercas, ĉu ne? Se vi diros tion al la homoj, ili kunvenigos pli da homoj.”

“Oj”, mi diris. Mi pasigis unu nokton semajne ĉe Jolu lastatempe, aktualigante la programaron ĉe indienet. Porklieno efektive pagis al mi nenulan sumon da mono por tio, kio estis vere stranga. Mi neniam pensis, ke oni pagos al mi por programado.

“Do kion ni faru? Ni volas havi tie nur homojn, kiujn ni vere fidas, kaj ni ne volas mencii la kialon, ĝis ni havos ĉies ŝlosilojn kaj povos sendi al ili mesaĝojn sekrete.”

Jolu sencimigis, kaj mi rigardis super ria ŝultro. Antaŭe oni nomis tion “ekstrema programado”, kio estis iomete embarasa. Nun ni nomas ĝin simple “programado”. Du homoj pli bone trovas cimojn ol nur unu. Kiel tekstas la kliŝaĵo: “Ĉe sufiĉe da okuloj, ĉiuj cimoj estas malprofundaj.”

Ni tralaboris la cimoraportojn kaj pretiĝis por eldoni la novan version. Ĉio aktualiĝis aŭtomate en la fono, do niaj uzantoj ne devis vere fari ion; ili simple vekiĝis ĉirkaŭ unu fojon semajne kun pli bona programo. Strange estis konscii, ke la programon, kiun mi skribis, uzos centmiloj da homoj, morgaŭ!

“Kion ni faru? Ho, mi ne scias. Mi pensas, ke ni devos simple vivi kun ĝi.”

Mi rememoris niajn tagojn de Haraĵuku-Frenezumo. Multaj sociaj defioj kun grandaj grupoj da homoj estis parto de tiu ludo.

“Bone, vi pravas. Sed ni almenaŭ klopodu gardi ĝin sekreta. Diru al ili, ke ili povas kunvenigi maksimume unu homon, kaj tiu devas esti homo, kiun ili persone konas de mimimume kvin jaroj.”

Jolu levis la okulojn de la ekrano. “Jes”, ri diris. “Jes, tio tute funkcius. Mi povas imagi tion. Vidu, se vi dirus al mi, ke mi ne kunvenigu iun, mi pensus kvazaŭ, ‘Kion ri arogas al si?’, sed, se vi esprimas ĝin tiel, ĝi ŝajnas ia grandioza 007-afero.”

Mi trovis cimon. Ni trinkis kafon. Mi iris hejmen kaj ludis iomete Risortan Rabadon, penante ne pensi pri streĉantoj kun scivolaj demandoj, kaj mi dormis kiel bebo.

* * *

La banejo de Sutro estas la aŭtentaj falsaj romiaj ruinoj de San-Francisko. Kiam ĝi malfermiĝis en 1896, ĝi estis la plej granda kovrita banejo en la mondo, grandega viktoriana vitra sunbanejo plena de naĝejoj kaj kuvoj kaj eĉ frua akvoglitejo. En la kvindekaj jaroj ĝi jam dekadencis, kaj la posedantoj fajrigis ĝin por la asekuro en 1966. Restas nur labirinto de erodita ŝtono kadrita per la trivitaj klifoj de Oceana Plaĝo. Ĝi perfekte aspektas kiel romiaj ruinoj, ĉifitaj kaj misteraj, kaj tuj preter ĝi estas aro da kavernoj malfermitaj al la maro. Ĉe sovaĝaj maroj la ondoj impetas tra la kavernoj kaj super la ruinojn; okazis eĉ, ke ili ensuĉis kaj dronigis turiston.

Oceana Plaĝo troviĝas longe preter la parko de Ora Pordego, nuda krutaĵo borderita per multekostaj, senesperaj domoj, vertiĝantaj super mallarĝa plaĝo punktita per meduzoj kaj kuraĝaj (frenezaj) surfantoj. Giganta blanka roko elstaras el la malprofundaĵoj ĉe la bordo. Tio nomiĝas Foka Roko, kaj ĝi estis iam la kunvenejo por marleonoj, ĝis oni relokis ilin al la pli turistamika ĉirkaŭaĵo de Fiŝkaptista Varfo.

Post la sunsubiro, apenaŭ iu homo restas tie. Malvarmiĝas, kun salaj akveroj en la vento, kiuj malsekigas onin ĝisoste, se oni lasas al ili. La ŝtonoj estas akraj, kaj troviĝas iom da rompita vitro kaj ie-tie drogula nadlo.

Ĝi estas grandioza loko por festo.

Kunporti gudrotukojn kaj kemiajn gantovarmigilojn estis mia ideo. Jolu eltrovis, kiel akiri la bieron. Ria pli aĝa fratiĉo, Javier, havis amikon, kiu disponigis kompletan servon por neplenaĝa drinkado: se vi pagas al ri sufiĉe, ri kamionas al via izolita festejo kun glacikestoj kaj tiom da bieroj, kiom vi volas. Mi foruzis faskon de la mono, kiun mi ricevis de indienet por programado, kaj la ulo aperis je la ĝusta horo, la oka vespere, tutan horon post la sunsubiro, kaj trenis la ses ŝaŭmplastajn glacikestojn el sia kamioneto suben en la ruinojn de la banejo. Ri eĉ kunportis kroman keston por la malplenaj boteloj.

“Vi buboj ludu brave nun”, ri diris, tuŝante sian vakeran ĉapelon. Ri estis dika samoano kun larĝa rideto kaj timiga senmanika ĉemizo, el kiu riaj subbrakaj, ventraj kaj ŝultraj haroj videble eskapis. Mi foliumis mian bankbiletrulaĵon por doni al ri kelkajn dudekojn. La makleraĵo estis 150 elcentoj: bona negoco por ri.

Ri rigardis mian rulaĵon. “Vi scias, ke mi povus simple preni tion de vi”, ri diris, ankoraŭ ridetante. “Mi estas ja krimulo.”

Mi remetis la rulaĵon en mian poŝon kaj rigardis al ri rekte en la okulojn. Mi faris stulte, montrante al ri, kion mi kunportas, sed mi scias, ke kelkfoje oni devas montri sin malcedema.

“Mi nur incitas vin”, ri diris, finfine. “Sed vi gardu vin kun tiu mono. Ne paradu per ĝi.”

“Dankon”, mi diris. “Sed la Hejmlanda Sekureco gvatas mian dorson.”

Ria rideto eĉ pli larĝiĝis. “Ha! Ili eĉ ne estas vera polico. Tiuj flavbekuloj scias nenion.”

Mi rigardis al ria kamioneto. Sur ria ventŝirmilo klare videblis FasTrak-karto. Mi demandis min, kiel longe daŭros, ĝis ri kaptiĝos.

“Ĉu vi invitis knabinojn ĉi-vespere? Ĉu tial vi mendis la tutan bieron?”

Mi ridetis kaj svingis al ri la manon, kvazaŭ ri marŝus al sia kamioneto, kiel ri jam devus fari. Fine ri kaptis la sugeston kaj forveturis. Ria rideto neniam malfiksiĝis.

Jolu helpis al mi kaŝi la kestojn inter la rompitaj ŝtonoj, laborante per etaj blankaj LED-lumiloj sur kapobendoj. Kiam la kestoj estis en la ĝustaj lokoj, ni ĵetis en ĉiun etajn blankajn LED-ajn ŝlosilĉenojn, tiel ke ili lumetos, kiam la kovrilo estos levita, por ke oni vidu, kion oni faras.

La nokto estis senluna kaj nubokovrita, kaj la foraj stratlampoj apenaŭ prilumis nin. Mi sciis, ke ni elstarus kiel fajroj, se rigardate per infraruĝa spektilo, sed ni havis nenian ŝancon kunvenigi tiom da homoj sen observiĝi. Mi estus kontenta, se oni supozus nin nur ebria plaĝfesteto.

Mi ne vere multe drinkas. Estis biero kaj kanabo kaj ekstazilo ĉe la festoj, kiujn mi partoprenis, de kiam mi aĝis 14, sed mi malamis fumadon (kvankam mi ĝuas kanabokuketon de tempo al tempo), ekstazilo daŭras tro longe – kiu disponas tutan semajnfinon por altiĝi kaj malaltiĝi – kaj biero, nu, ĝi estas bona, sed mi ne komprenis, kial oni ekscitiĝu pri ĝi. Mi plej ŝatis grandajn, komplikajn koktelojn, tiajn aferojn, kiujn oni surtabligas en ceramika vulkano, kun ses tavoloj, brulantaj, kaj kun plasta simio ĉe la rando, sed tion mi ŝatis plejparte pro la tuta teatro.

Mi fakte ŝatas esti ebria. Mi nur ne ŝatas postebrion, kaj, ĉielon, kiel mi suferas postebrion! Aliflanke, tio eble rilatas al la speco de trinkaĵoj, kiuj liveriĝas en ceramika vulkano.

Tamen, ne eblas inviti al festo sen meti kelkajn skatolojn da biero sur glacion. Oni atendas tion. Ĝi malstreĉas la etoson. Homoj faras stultaĵojn post tro da bieroj, sed ne estas tiel, ke miaj amikoj havas aŭtojn. Kaj homoj faras stultaĵojn ĉiam ajn – biero aŭ kanabo aŭ tiaj aferoj estas flankaĵoj ĉirkaŭ tiu baza fakto.

Jolu kaj mi senĉapigis bierojn – Anchor Steam por ri, Bud Lite por mi – kaj kuntintigis la botelojn, sidiĝante sur ŝtono.

“Vi diris al ili, je la naŭa?”

“Jes”, ri diris.

“Ankaŭ mi.”

Ni trinkis silente. Bud Lite estis la malplej alkohola afero en la kesto. Mi bezonos klaran kapon poste.

“Ĉu vi timas iam?” mi diris, finfine.

Ri turnis sin al mi. “Ne, homo, mi ne timas iam. Mi timas ĉiam. Mi timas ekde la momento, en kiu okazis la eksplodoj. Kelkfoje mi tiom timas, ke mi ne volas ellitiĝi.”

“Do kial vi faras ĝin?”

Ri ridetis. “Rilate tion …” ri diris. “Eble mi ne faros ĝin. Ne plu longe. Mi volas diri, estis bone helpi vin. Bonege. Tute bonege. Mi ne scias, ĉu mi iam faris ion tiel gravan. Sed, Marcus, amiko, mi devas diri …” Ri silentiĝis.

“Kion?” mi diris, kvankam mi sciis, kio venos.

“Mi ne povos fari ĝin por ĉiam”, ri diris finfine. “Eble eĉ ne ankoraŭ unu monaton. Mi pensas, ke mi finas nun. La risko estas tro granda. La DHS … ne eblas militi kontraŭ ĝi. Estas freneze. Vere efektive freneze.”

“Vi sonas kiel Van”, mi diris. Mia voĉo estis multe pli amara, ol mi celis.

“Mi ne kritikas vin, homo. Laŭ mi estas bonege, ke vi havas la kuraĝon por fari ĉi tion la tutan tempon. Sed mi ne havas ĝin. Mi ne povas vivi en konstanta timego.”

“Kion vi volas diri?”

“Mi diras, ke mi eksiĝas. Mi estos unu el tiuj homoj, kiuj kondutas, kvazaŭ ĉio estus bona, kvazaŭ ĉio renormaliĝos iam. Mi uzos Interreton tiel, kiel mi ĉiam uzis ĝin, kaj uzos Xnet nur por ludoj. Mi eksiĝas, jen kion mi diras. Mi ne plu estos parto de viaj planoj.”

Mi diris nenion.

“Mi scias, ke tiel mi lasas vin sola. Mi ne volas tion, kredu min. Mi multe preferus, se vi rezignus kun mi. Ne eblas ekmiliti kontraŭ la registaro de Usono. Tio ne estas batalo, kiun vi gajnos. Rigardi vin provi similas al rigardi birdon flugi en fenestron ree kaj ree.”

Ri volis, ke mi diru ion. Tio, kion mi volis diri estis: Je Kristo, Jolu, mi tiom dankas vin, ke vi forlasas min! Ĉu vi forgesas, kiel estis, kiam ili forprenis nin? Ĉu vi forgesas, kia la lando estis, antaŭ ol ili kaperis ĝin? Sed ri ne volis, ke mi diru tion. Ri volis, ke mi diru:

“Mi komprenas, Jolu. Mi respektas vian decidon.”

Ri fortrinkis la reston el sia botelo, eltiris alian kaj malŝraŭbis la ĉapon.

“Estas ankaŭ alia afero”, ri diris.

“Kio?”

“Mi ne volis mencii ĝin, sed mi volas, ke vi komprenu, kial mi devas fari ĉi tiel.”

“Je Kristo, Jolu, kion?”

“Mi ne ŝatas diri ĝin, sed vi estas blanka. Mi ne. Blankhaŭtuloj kaptiĝas kun kokaino kaj trairas iom da rehabilitiĝo. Brunhaŭtuloj kaptiĝas kun krako kaj iras en malliberejon por dudek jaroj. Blankhaŭtuloj vidas policanojn sur la strato kaj sentas sin pli sekuraj. Brunhaŭtuloj vidas policanojn sur la strato kaj demandas sin, ĉu oni priserĉos ilin. Kiel la DHS traktas vin? La leĝo de ĉi tiu lando ĉiam estis tia por ni.”

Estis tiel maljuste. Mi ne petis esti blankhaŭtulo. Mi ne pensis, ke mi pli kuraĝas, nur ĉar mi estas blankhaŭta. Sed mi komprenis, kion diris Jolu. Se policanoj haltigas iun en la Misio kaj petas identigilon, plej probable tiu homo ne estas blankhaŭtulo. Kian ajn danĝeron mi alfrontis, Jolu alfrontis pli grandan. Kiun ajn punon mi suferus, Jolu suferus pli.

“Mi ne scias kion diri”, mi diris.

“Vi ne devas diri ion”, ri diris. “Mi nur volis, ke vi sciu, por ke vi komprenu.”

Mi vidis homojn, kiuj marŝis laŭ la flanka vojo direkte al ni. Ili estis amikoj de Jolu, du meksikanoj kaj knabino, kiun mi konis de ie, malalta kaj gika, ĉiam kun beletaj nigraj okulvitroj en la stilo de Buddy Holly, tiel ke ri aspektis kiel la elpelita artstudento en filmo pri dekkelkjaruloj, la elpelito, kiu revenas kiel granda sukceso.

Jolu prezentis min kaj donis al ili bierojn. La knabino ne prenis bieron, sed eltiris el sia sako arĝentan boteleton da vodko kaj proponis ĝin al mi. Mi prenis gluton – varma vodko devas esti gusto akirenda – kaj komplimentis rin pro la boteleto, kiu estis cizelita per ripetata motivo de la ludkaraktero Parappa Rappa.

“Ĝi estas japana”, ri diris, dum mi lumigis ĝin per alia LED-ŝlosilĉeno. “Ili havas ĉiajn bonegajn drinkoludilojn bazitajn sur infanoludoj. Tute tordite.”

Mi prezentis min, kaj ri prezentis sin. “Ange”, ri diris kaj premis mian manon per sia – seka, varma, kun mallongaj ungoj. Jolu prezentis min al siaj amikoj, kiujn ri konis ekde komputila tendaro, kiam ili aĝis dek. Pli da homoj alvenis – kvin, poste dek, poste dudek. Nun estis serioze granda grupo.

Ni diris al homoj, ke ili alvenu ĝis la naŭa kaj duono, akurate, kaj ni atendis ĝis la naŭa kaj kvardek kvin por vidi, kiuj venos. Ĉirkaŭ tri kvaronoj estis amikoj de Jolu. Mi invitis ĉiujn homojn, kiujn mi vere fidis. Aŭ mi estis pli elektema ol Jolu, aŭ mi estis malpli populara. Nun, ĉar ri diris al mi, ke ri eksiĝos, tio pensigis min, ke ri estas malpli elektema. Mi vere koleris rin, sed klopodis ne montri tion, okupante min per konatiĝo kun aliaj homoj. Sed ri ne estis stulta. Ri sciis, kiel statas. Mi povis vidi, ke tio pikis rin. Bone tiel.

“Ha lo”, mi diris, grimpante sur ruinon. “Ha lo, he, saluton?” Kelkaj homoj proksime al mi ekatentis, sed la pli foraj plu babilis. Mi levis la brakojn en la aeron kiel ludgvidisto, sed estis tro mallume. Fine mi trafis la ideon ŝalti mian LED-ŝlosilĉenon kaj direkti ĝin al ĉiu parolanto laŭvice, kaj poste al mi. Iom post iom la homoj silentiĝis.

Mi bonvenigis ilin kaj dankis ilin, ke ili venis, kaj poste petis ilin proksimiĝi, por ke mi povu klarigi, kial ni kunvenis. Mi povis senti, ke ili ŝatis la tutan sekretecon, ekinteresiĝis kaj estis iom varmigita per la biero.

“Do jen la afero. Vi ĉiuj uzas Xnet. Ne estas koincido, ke Xnet kreiĝis, tuj post kiam la DHS kaperis la urbon. La homoj, kiuj faris ĝin, estas organizaĵo dediĉita al persona libereco, kiu kreis la reton por sekurigi nin kontraŭ DHS-spionoj kaj -obeigistoj.” Jolu kaj mi ellaboris ĉi tion antaŭe. Ni ne konfesos, ke ni estas malantaŭ ĝi, ne al iu ajn. Estus multe tro danĝere. Anstataŭe ni pretendos, ke ni estas nuraj leŭtenantoj en la armeo de “M1k3y”, agante por organizi la lokan rezistomovadon.

“Xnet ne estas lojala”, mi diris. “Ĝin povas uzi la alia flanko same facile kiel ni. Ni scias, ke DHS-spionoj jam uzas ĝin. Ili uzas trukojn de socia inĝenierio por igi nin malkaŝi nin, por ke ili povu kapti nin. Se Xnet sukcesu, ni devas trovi manieron por malhelpi ilin spioni nin. Ni bezonas reton en la reto.”

Mi paŭzis, por ke ili sorbu tion. Jolu sugestis, ke eble tio estos iom peza: ekscii, ke ni tuj aligos ilin al revolucia ĉelo.

“Nu, mi ne venis por peti, ke vi faru ion aktivan. Vi ne devas eliri por ĵami aŭ simile. Oni venigis vin ĉi tien, ĉar ni scias, ke vi estas bonuloj, ni scias, ke vi estas fidindaj. Mi volas, ke ĝuste tiun fidindecon vi kontribuu hodiaŭ vespere. Kelkaj el vi jam bone konas la fidoreton kaj ŝlosilsubskribajn festojn, sed, por la aliaj, mi klarigos tion rapide …” Kaj tion mi faris.

“Jen kion mi volas de vi hodiaŭ vespere, ke vi renkontu la homojn ĉi tie kaj eltrovu, kiom vi povas fidi ilin. Ni helpos al vi krei ŝlosilparojn kaj diskonatigi ilin unu al alia.”

Ĉi tiu parto estis malfacila. Peti la homojn kunporti tekokomputilojn ne funkcius, sed ni ankoraŭ devis fari ion diable komplikan, kio apenaŭ funkcius per papero kaj krajono.

Mi levis en la aeron tekokomputilon, kiun mi rekonstruis la antaŭan vesperon, ekde nulo. “Mi fidas ĉi tiun maŝinon. Ĉiun parton de ĝi ni mem enmetis per la propraj manoj. Rulas en ĝi freŝe elskatola versio de Paranoja Linukso, startigite de DVD. Se restas ie en la mondo fidinda komputilo, eble jen ĝi.

“Mi havas ĉi tie generilon de ŝlosiloj. Vi venos kaj donos al ĝi iom da stokasta enigo – bati la klavojn, movetadi la muson – kaj ĝi uzos tion kiel la semon por krei hazardajn publikan kaj privatan ŝlosilojn por vi, kiujn ĝi montros sur la ekrano. Vi povos foti la privatan ŝlosilon per via telefono kaj premi iun ajn klavon por forigi ĝin por ĉiam – ĝi tute ne estos skribita al la disko. Poste ĝi montros al vi vian publikan ŝlosilon. Tiam vi alvokos ĉiujn homojn ĉi tie, kiujn vi fidas, kaj kiuj fidas vin, kaj ili faros foton de la ekrano kun vi, staranta apude, por ke ili sciu, kies ŝlosilo ĝi estas.

“Kiam vi venos hejmen, vi devos konverti la fotojn al ŝlosiloj. Tio estos granda laboro, bedaŭrinde, sed vi devos fari ĝin nur unufoje. Vi devos entajpi ilin tre tre atente: se estos eĉ unu eraro, ĝi ne funkcios. Bonŝance ni havas metodon por ekscii, ĉu vi faris ĝuste: sub la ŝlosilo estos multe pli mallonga numero, kiu nomiĝas la ‘fingrospuro’. Post kiam vi entajpos la ŝlosilon, vi povos generi fingrospuron el ĝi kaj kompari kun tiu fingrospuro. Se ili estos samaj, vi faris ĝin ĝuste.”

Ĉiuj gapis al mi. Efektive, mi ja petis ilin fari ion sufiĉe strangan. Tio estas vera. Tamen.

Ĉapitro 11

Jolu ekstaris.

“Jen kie ĝi komenciĝas, homoj. Jen kiel ni scias, sur kiu flanko vi staras. Vi eble ne pretas iri sur la stratojn kaj arestiĝi pro viaj kredoj, tamen, se vi havas kredojn, ĉi tio ebligos al ni scii tion. Ĉi tio kreos la fidoreton, kiu informos nin, kiu estas ene kaj kiu estas ekstere. Se ni iam rekaptu nian landon, ni devas fari ĉi tion. Ni devas fari ion kiel ĉi tio.”

Iu el la homoj – tiu estis Ange – levis manon, tenante bierbotelon.

“Do nomu min stulta, sed mi tute ne komprenas ĉi tion. Kial vi volas, ke ni faru ĉi tion?”

Jolu rigardis min, kaj mi rigardis reen al ri. Ĉio ŝajnis tiel evidenta, dum ni organizis ĝin. “Xnet ne estas nur rimedo por ludi senpagajn ludojn. Ĝi estas la lasta nefermita komunikilo en Usono. Ĝi estas la lasta maniero komuniki sen esti spionata de la DHS. Por ke ĝi funkciu, ni devas scii, ke la homo, al kiu ni parolas, ne estas spiono. Tio signifas, ke ni devas scii, ke la homoj, al kiuj ni sendas mesaĝojn, estas la homoj, kiujn ni celas.

“Jen kie vi helpas. Vi estas ĉi tie, ĉar ni fidas vin. Mi volas diri, ke ni vere fidas vin. Fidas vin pri niaj vivoj.”

Kelkaj homoj ĝemetis. Tio sonis melodrame kaj stulte.

Mi restariĝis.

“Kiam la bomboj eksplodis …” mi diris, kaj jen io superverŝiĝis en mia brusto, dolorige. “Kiam la bomboj eksplodis, kvar el ni estis implikitaj en Market-Strato. Per ia rezonado, la DHS decidis, ke pro tio ni estas suspektindaj. Ili metis sakojn sur niajn kapojn, metis nin sur ŝipon kaj pridemandis nin dum tagoj. Ili humiligis nin. Ludis per niaj mensoj. Kaj poste ili liberigis nin.

“Ĉiujn escepte unu. Mian plej bonan amikon. Ri estis kun ni, kiam ili arestis nin. Ri estis vundita kaj bezonis kuracistan prizorgon. Ri neniam reelvenis. Ili diras, ke ili neniam vidis rin. Ili diras, ke se iam ni rakontos al iu pri ĉi tio, ili arestos nin kaj malaperigos nin.

“Por ĉiam.”

Mi tremis. Pro la honto. La damninda honto. Jolu ankoraŭ prilumis min.

“Je Kristo”, mi diris. “Vi homoj estas la unuaj, al kiuj mi rakontis tion. Se la rakonto disvastiĝos, vi povos veti, ke ili scios, kiu ellasis ĝin. Vi povos veti, ke ili frapos sur mia pordo.” Mi enspiris profunde ankoraŭ plurfoje. “Jen kial mi volontulis por Xnet. Jen kial mia vivo, ekde nun, temas pri batalo kontraŭ la DHS. Per ĉiu spiro. Ĉiutage. Ĝis ni reliberiĝos. Iu ajn el vi povus meti min en malliberejon nun, se vi volus.”

Ange levis la manon denove. “Ni ne denuncos vin”, ri diris. “Neniam. Mi konas preskaŭ ĉiun ĉi tie, kaj mi povas promesi tion. Mi ne scias, kiel mi sciu, kiun mi fidu, sed mi scias, kiun mi ne fidu: maljunulojn. Niajn gepatrojn. Plenkreskulojn. Kiam ili pensas pri iu spionata, ili pensas pri iu alia, malbonulo. Kiam ili pensas pri iu kaptita kaj forsendita al sekreta malliberejo, temas pri iu alia – iu bruna, iu juna, iu fremda.

“Ili forgesas, kiel estas havi nian aĝon. Esti celo de suspektoj la tutan tempon! Kiel ofte vi eniris en buson kaj spertis, ke ĉiu sur la buso rigardas vin, kvazaŭ vi gargaris la buŝon per fekoj kaj senhaŭtigis hundidojn?

“Pli malbone, ili adoltiĝas pli kaj pli june tie ekstere. En la malnovaj tagoj oni kutimis diri: ‘Neniam fidu iun pli aĝan ol 30.’ Mi diras: ‘Fidu neniun bastardon pli aĝan ol 25!’”

Tio ridigis homojn, kaj ankaŭ ri ridis. Ri estis bela, en stranga ĉevaleca maniero, kun longa vizaĝo kaj longa makzelo. “Mi ne vere ŝercas, vi scias? Mi diras ja, pripensu. Kiuj elektis tiujn klaŭnojn? Kiuj lasis ilin invadi niajn urbojn? Kiuj voĉdonis por meti la kameraojn en niajn klasĉambrojn kaj postsekvi nin per malbonvenaj spionaj blatoj en niaj transportokartoj kaj aŭtoj. Tion ne faris 16-jarulo. Ni junuloj eble kapricas, sed ni ne malicas.”

“Mi volas tion sur T-ĉemizo”, mi diris.

“Ĝi estus bona”, ri diris. Ni ridetis unu al la alia.

“Kien mi iru por ricevi miajn ŝlosilojn?” ri diris, kaj eltiris sian telefonon.

“Ni faros ĝin tie, en la izolita loko apud la kavernoj. Mi kondukos vin tien kaj pretigos vin, kaj poste vi faru vian aferon kaj ĉirkaŭportu la maŝinon al viaj amikoj por fari fotojn de via publika ŝlosilo, por ke ili povu subskribi ĝin, kiam ili estos hejme.”

Mi levis mian voĉon. “Ho! Ankoraŭ unu aferon! Je Jesuo, mi apenaŭ kredas, ke mi forgesis ĉi tion. Forviŝu tiujn fotojn, post kiam vi entajpos la ŝlosilojn! La afero, kiun ni malplej bezonas, estas Flickr-fadeno plena de bildoj de ni, kiel ni komplotas kune.”

Aŭdiĝis iom da bonhumora, nervoza ridado, kaj tiam Jolu malŝaltis la lumon, kaj en la subita mallumo mi vidis nenion. Malrapide miaj okuloj adaptiĝis, kaj mi ekiris al la kaverno. Iu marŝis malantaŭ mi. Ange. Mi turnis min kaj ridetis al ri, kaj ri ridetis al mi, brilaj dentoj en la mallumo.

“Dankon pro tio”, mi diris. “Vi faris bonege.”

“Tio estis serioza, kion vi diris pri la sako sur via kapo kaj ĉio?”

“Tio estis serioza”, mi diris. “Tio okazis. Mi neniam diris ĝin al iu, sed ĝi okazis.” Mi pensis pri ĝi dum momento. “Sciu, kun la pasado de la tempo de post tiam, sen paroli pri ĝi, ĝi komencis sentiĝi kiel malbona sonĝo. Ĝi estis tamen reala.” Mi haltis kaj grimpis supren en la kavernon. “Mi ĝojas, ke finfine mi rakontis al iu. Se daŭrus pli longe, mi komencus pridubi mian prudenton.”

Mi metis la tekokomputilon sur sekan ŝtonon kaj startigis ĝin de la DVD, dum ri rigardis. “Mi restartigos ĝin por ĉiu persono. Ĉi tio estas normala disko de Paranoja Linukso, sed mi supozas, ke vi devos fidi min pri tio.”

“Diable”, ri diris. “Ĉi tio ja temas pri fido, ĉu ne?”

“Jes ja”, mi diris. “Pri fido.”

Mi retiriĝis ian distancon, dum ri rulis la ŝlosilogenerilon, aŭskultante rian tajpadon kaj musadon por fari hazardon, aŭskultante la tumulton de la surfo, aŭskultante la festobruojn de tie, kie estis la biero.

Ri elpaŝis el la kaverno, portante la tekokomputilon. Sur ĝi vidiĝis, per grandegaj blankaj lumantaj literoj, riaj publika ŝlosilo, fingrospuro kaj retadreso. Ri tenis la ekranon apud sia vizaĝo kaj atendis, dum mi eltiris mian telefonon.

“Maiz’!” ri diris. Mi fotis rin kaj refaligis la fotilon en mian poŝon. Ri forvagis al la festantoj kaj lasis al ĉiu foti rin kun la ekrano. Estis feste. Amuze. Ri havis multe da ĉarmo: oni ne volis ridi pri ri; oni nur volis ridi kun ri. Kaj damne, tio ja estis ridinda! Ni deklaras sekretan militon kontraŭ la sekreta polico. Kion ni imagas pri ni?

Tiel daŭris, dum ankoraŭ unu horo aŭ pli: ĉiuj faris ŝlosilojn kaj fotojn. Mi havis ŝancon renkontiĝi kun ĉiu ĉeestanto. Mi konis multajn el ili – iujn mi mem invitis – kaj la aliaj estis amikoj de miaj amikoj aŭ de amikoj de miaj amikoj. Ni ĉiuj devus esti kamaradoj. Kaj ni ja estis kamaradoj, antaŭ ol la nokto finiĝis. Ĉiuj estis bonuloj.

Kiam ĉiuj finis, Jolu iris fari ŝlosilon, kaj poste forturnis sin, kun rideto iomete honta. Sed mia kolero kontraŭ ri jam finiĝis. Ri faris, kion ri devis fari. Kion ajn ri diros, mi sciis, ke ri ĉiam staros ĉe mia flanko. Kaj ni trairis la DHS-malliberejon kune. Ankaŭ Van. Kio ajn okazos, tio kunligos nin por ĉiam.

Mi faris mian ŝlosilon kaj mian ĉirkaŭiron, lasante al ĉiu fari foton. Poste mi grimpis sur la altan punkton, de kie mi parolis antaŭe, kaj petis ĉies atenton.

“Nu, multaj el vi rimarkis, ke estas grava difekto en ĉi tiu procedo: kio okazos, se ĉi tiu tekokomputilo ne estas fidinda? Kio, se ĝi sekrete registras niajn ordonojn? Kio, se ĝi spionas nin? Kio, se José Luis kaj mi ne estas fidindaj?”

Pli da bonhumoraj subridoj. Iom pli varme ol antaŭe, pli biere.

“Mi seriozas”, mi diris. “Se ni estus sur la malĝusta flanko, ĉi tio povus faligi ĉiujn el ni – ĉiujn el vi – en sterkejon. En malliberejon, eble.”

La subridoj pli nervoziĝis.

“Tial mi faros jenon”, mi diris, kaj ekprenis martelon, kiun mi kunportis, pruntinte ĝin el la ilaro de mia paĉjo. Mi starigis la tekokomputilon apud mi sur la ŝtonon kaj svingis la martelon, dum Jolu sekvis ĝin per sia ŝlosilĉena lumilo. Frakas’! Mi ĉiam revis pri tio, mortigi tekokomputilon per martelo, kaj jen mi faris tion. Ĝi sentiĝis pornografie bone. Kaj malbone.

Frakas’! La ekrano defalis, disfalante en milionojn da pecoj, malkovrante la klavaron. Mi plu marteladis, ĝis la klavaro defalis, malkovrante la ĉefkarton kaj la diskon. Frakas’! Mi celis rekte al la disko, batante ĝin per ĉiaj fortoj. Necesis tri batoj, ĝis la skatoleto disfendiĝis, malkovrante la rompeblan datenportilon. Mi plu batadis, ĝis restis nenio pli granda ol fajrilo, kaj poste mi metis ĉion en rubosakon. La homoj sovaĝe aklamis – tiel laŭte, ke mi fakte ektimis, ke iu alte supre aŭdos nin super la surfo kaj vokos la policon.

“Jen bone!” mi vokis. “Nun, se vi ŝatus akompani min, mi marŝigos ĉi tion ĝis la maro kaj trempos ĝin en salakvon dum dek minutoj.”

Komence neniu reagis, sed jen Ange paŝis antaŭen kaj prenis mian brakon per sia varma mano kaj diris “Tio estis bela” en mian orelon, kaj ni marŝis kune ĝis la maro.

Estis perfekte mallume ĉe la maro, kaj danĝere, eĉ kun niaj ŝlosilĉenaj lumiloj. Glitaj, akraj ŝtonoj, sur kiuj estus malfacile marŝi, eĉ se oni ne portus tri kilogramojn da frakasita elektronikaĵo en plasta sako. Mi stumblis unufoje kaj pensis, ke mi vundos min, sed ri kaptis min per surprize forta teno kaj restigis min staranta. Mi tiriĝis tute proksime al ri, sufiĉe proksime por flari rian parfumon, kiu odoris kiel novaj aŭtoj. Mi amas tiun odoron.

“Dankon”, mi sukcesis diri, rigardante en la grandajn okulojn, kiujn eĉ pli grandigis riaj iĉecaj, nigrakadraj okulvitroj. Mi ne povis en la mallumo distingi ilian koloron, sed mi divenis ion malhelan surbaze de riaj malhelaj haroj kaj oliva haŭto. Ri aspektis mediteranee, eble greke aŭ hispane aŭ itale.

Mi kaŭris kaj trempis la sakon en la maron, lasante ĝin pleniĝi per salakvo. Mi sukcesis engliti iomete kaj malsekigi mian ŝuon, kaj mi blasfemis, kaj ri ridis. Ni diris apenaŭ unu vorton, de kiam ni ekiris al la maro. En nia senvorta silento estis io magia.

Ĝis tiu momento mi kisis sume tri knabinojn en mia vivo, se ne enkalkuli la tempon, kiam mi revenis al la lernejo kaj oni bonvenigis min kiel heroon. Tio ne estas grandega nombro, sed ĝi ankaŭ ne estas malgrandega. Mi havas ian sentoradaron pri knabinoj, kaj mi pensas, ke mi povus tiam kisi rin. Ri ne estis seksalloga en tradicia senco, sed ion specialan havas knabino kaj nokto kaj plaĝo, kaj krome ri estis inteligenta kaj pasia kaj engaĝiĝinta.

Sed mi ne kisis rin, nek prenis rian manon. Anstataŭe ni spertis momenton, kiun mi povas priskribi nur kiel spiritan. La surfo, la nokto, la maro kaj la rokoj, kaj nia spirado. La momento etendiĝis. Mi suspiris. Mi estis irinta longan vojon en tiu vespero. Antaŭ mi restis ankoraŭ multe da tajpado, por enigi ĉiujn ŝlosilojn en mian ŝlosilaron, subskribi ilin kaj publikigi la subskribitajn ŝlosilojn. Komenci la fidoreton.

Ankaŭ ri suspiris.

“Ni iru”, mi diris.

“Jes”, ri diris.

Kaj ni reiris. Bona estis tiu nokto.

* * *

Jolu atendis poste, ĝis la amiko de ria fratiĉo venos por repreni siajn glacikestojn. Mi marŝis kun ĉiuj aliaj laŭ la strato ĝis la plej proksima haltejo kaj enbusiĝis. Kompreneble neniu el ni uzis neŝanĝitan transportokarton. Xnet-anoj jam kutimis kloni la karton de iu alia tri- aŭ kvar-foje tage, alprenante novan identecon por ĉiu veturo.

Malfacile estis resti trankvile en la buso. Ni ĉiuj estis iom ebriaj, kaj rigardi niajn vizaĝojn sub la helaj lumoj de la buso estis iel ridige. Ni iom laŭtiĝis, kaj la ŝoforo parolis al ni dufoje per la laŭtparoliloj por diri al ni, ke ni trankviliĝu, kaj poste diris al ni, ke ni silentu tuj, aŭ ri vokos la policon.

Tio ridigis nin denove, do ni elbusiĝis amase, antaŭ ol ri vere vokos la policon. Ni estis jam en Norda Plaĝo, kie estis multaj busoj, taksioj, BART ĉe Market-Strato, neonlumitaj kluboj kaj kafejoj por distiri nian grupon, do ni fordrivis.

Mi rehejmiĝis kaj ŝaltis mian Xbox kaj komencis entajpi ŝlosilojn, kopiante de la ekrano de mia telefono. Tio estis sensprita, hipnotiga laboro. Mi estis iom ebria, kaj ĝi lulis min en duondormon.

Mi preskaŭ pretis endormiĝi, kiam nova tujmesaĝila fenestro ekaperis.

> saruton!

Mi ne rekonis la konilon – vitrokulin – sed mi havis ideon, kiu eble uzas ĝin.

> sal

mi tajpis, singarde.

> estas mi, de hodiaŭ vespere

Kaj jen ri enkopiis blokon da ĉifraĵo. Mi jam enigis rian publikan ŝlosilon en mian ŝlosilaron, do diris al la mesaĝilo, ke ĝi provu malĉifri per tiu ŝlosilo.

> estas mi, de hodiaŭ vespere

Ja estis ri!

> Kia surprizo renkonti vin ĉi tie

mi tajpis, poste ĉifris al mia publika ŝlosilo kaj ekspedis.

> Estis bonege renkonti vin

mi tajpis.

> Ankaŭ vin. Mi ne renkontas tiom da inteligentaj iĉoj, kiuj estas ankaŭ belaj kaj socie konsciaj. Je dio, vi ne donas al knabino grandan ŝancon.

Mia koro ekmartelis en mia brusto.

> Saluton? Frap frap? Ĉu ĉi tio estas ŝaltita? Mi ne naskiĝis ĉi tie, miaj karaj, sed mi certe mortas ĉi tie. Ne forgesu gratifiki la kelnerinojn: ili peze laboras. Mi estos ĉi tie la tutan semajnon.

Mi ridis laŭte.

> Mi estas ĉi tie. Mi nur ridas tro multe por tajpi, jen ĉio.

> Do, mia lerteco pri tujmesaĝila komedio restas forta

He.

> Estis bonege renkonti ankaŭ vin.

> Jes, tiel estas kutime. Kien vi kondukos min?

> Kondukos vin?

> Por nia sekva aventuro?

> Mi ne vere havis planojn jam.

> Bone – en tiu okazo mi kondukos VIN. Sabate. Dolores-Parko. Kontraŭleĝa subĉiela koncerto. Estu tie, aŭ estu dodekaedro.

> Momenton, kio?

> Ĉu vi eĉ ne legas en Xnet? Oni skribas pri ĝi ĉie. Ĉu vi jam aŭdis pri Speedwhores?

Mi preskaŭ sufokiĝis. Tio estis la muzikgrupo de Trudy Doo – tiu Trudy Doo, kiu pagis al mi kaj Jolu por aktualigi la programaron de indienet.

> Jes mi aŭdis pri ili

> Ili starigas grandegan koncerton kaj havas ĉirkaŭ kvindek grupojn, kiuj ludos en la programo, instaliĝos sur la tenisejoj, kunportos proprajn amplifilajn kamionojn kaj rokos tutnokte

Mi sentis, kvazaŭ mi vivadus sub ŝtono. Kiel mi pretervidis tion? En Valencia Strato estis anarkista librovendejo, kiun mi kelkfoje preterpasis survoje al la lernejo, kaj ĝi havis afiŝon de malnova revoluciulo nomata Emma Goldman kun la teksto: “Se mi ne povos danci, mi ne volas partopreni vian revolucion.” Mi elspezis mian tutan energion por eltrovi, kiel uzi Xnet por organizi dediĉitajn batalantojn por ĵami la DHS, sed ĉi tio estis multe pli amuza. Grandega koncerto: mi havis nenian ideon, kiel oni faru tian aferon, sed mi ĝojis, ke iu scias.

Kaj nun, pensante pri tio, mi ege fieris, ke oni uzas Xnet por fari ĝin.

* * *

La sekvan tagon mi estis zombio. Ange kaj mi babilis – flirtis – ĝis la kvara. Bonŝance por mi, estis sabato, kaj mi povis resti pli longe en la lito, sed pro la duobla efiko de postebrio kaj dormomanko mi apenaŭ kapablis kunmeti du pensojn.

Ĉirkaŭ la tagmanĝa horo mi sukcesis ellitiĝi kaj elpuŝi min sur la stratojn. Mi ŝanceliĝis direkte al la turko por aĉeti mian kafon – lastatempe, se mi estis sola, mi ĉiam aĉetis mian kafon tie, kvazaŭ la turko kaj mi estus parto de sekreta klubo.

Survoje mi preterpasis multe da freŝaj grafitioj. Mi ŝatis la grafitiojn de la Misio; ofte ili konsistis el grandegaj buntaj murpentraĵoj, aŭ sarkasmaj artstudentaj desegnoj faritaj per ŝablono. Mi ŝatis, ke la grafitiistoj de la Misio ne ĉesis labori, sub la nazo de la DHS. Jen alia speco de Xnet, mi supozis: ili devas havi diversajn rimedojn por ekscii, kio okazas, kie aĉeti farbon, kiuj kameraoj funkcias. Kelkaj kameraoj estis surŝprucigitaj per farbo, mi rimarkis.

Eble ili uzis Xnet!

Farbitaj per tri metrojn altaj literoj sur la flanko de barilo ĉe aŭtoriparejo estis la gutantaj vortoj: FIDU NENIUN PLI AĜAN OL 25.

Mi haltis. Ĉu iu forlasis mian “feston” hieraŭ vespere kaj venis ĉi tien kun farbujo? Multaj el tiuj homoj loĝis en la ĉirkaŭaĵo.

Mi akiris mian kafon kaj vagis iomete tra la urbo. Mi konstante pensis, ke mi devus telefoni al iu, eltrovi, ĉu tiu volus iri al kinejo aŭ io. Jen kiel ĉiam estis, antaŭe, en senokupa sabato kiel ĉi tiu. Sed al kiu mi telefonu? Van ne parolis kun mi, mi ne sentis min preta paroli kun Jolu, kaj Darryl …

Nu, mi ne povis telefoni al Darryl.

Mi prenis mian kafon, iris hejmen kaj iom serĉadis tra la blogoj en Xnet. Tiuj anonimoblogoj ne estis atribueblaj al iu aŭtoro – escepte se la aŭtoro estis sufiĉe stulta por enmeti sian nomon – kaj estis multaj tiaj. La plej multaj ne estis politikaj, sed multaj tamen jes. Ili parolis pri lernejoj kaj la maljusteco tie. Ili parolis pri la polico. Pri grafitiado.

Montriĝis, ke jam de semajnoj estis planoj pri la koncerto en la parko. Ĝi estis saltinta de unu blogo al alia, transformiĝante en veran movadon, dum mi ne rimarkis. Kaj la koncerto nomiĝis “Fidu neniun pli aĝan ol 25”.

Nu, tio klarigis, de kie Ange prenis ĝin. Ĝi estis bona slogano.

* * *

Lundon matene, mi decidis, ke mi volas rigardi tiun anarkistan librovendejon denove, eble akiri unu el tiuj Emma-Goldman-afiŝoj. Mi bezonis la memorigilon.

Survoje al la lernejo mi devojiĝis ĝis Strato 16 kaj la Misio, poste supren ĝis Valencia Strato kaj transe. La vendejo estis fermita, sed mi notis la horojn sur la pordo kaj certiĝis, ke oni ankoraŭ montras tiun afiŝon.

Dum mi reiris laŭ Valencia Strato, mi miris pri la kvanto de aferoj kun la slogano FIDU NENIUN PLI AĜAN OL 25. Duono el la vendejoj havis FIDU-NENIUN-varojn en la fenestroj: manĝujoj, T-ĉemizetoj, krajonujoj, kamionistaj ĉapoj. La ŝikulaj vendejoj iĝas pli kaj pli rapidaj, kompreneble. Dum novaj memeoj disvastiĝas en la reto dum unu aŭ du tagoj, vendejoj lernis pli bone meti kongruajn varojn en la fenestrojn. Iu amuza YouTube-filmeto de homo, kiu lanĉas sin per jetmotoroj funkciantaj per gasakvo, aperas eble en via poŝtujo je lundo, kaj je mardo vi povas aĉeti T-ĉemizojn kun fotoj el la filmeto.

Sed estis ja mirinde vidi ion salti de Xnet ĝis la vendejoj de drogekipaĵo. Arte trivitaj multekostaj ĝinzoj kun la slogano surskribita per atenta lerneja globkrajona inko. Broditaj flikaĵoj.

Bonaj novaĵoj disvastiĝas rapide.

Ĝi estis skribita sur la nigra tabulo, kiam mi alvenis en la klaso pri Sociaj Studoj de sioro Gálvez. Ni ĉiuj sidis ĉe niaj tabloj kaj ridetis al ĝi. Ĝi ŝajnis rideti reen al ni. Estis io profunde gajiga en la ideo, ke ni ĉiuj povas fidi unu al alia, ke eblas rekoni la malamikon. Mi sciis, ke tio ne estas tute vera, sed ĝi ankaŭ ne estis tute malvera.

Sioro Gálvez envenis, ĝustigis sian hararon, metis sian LernoTekon sur la tablon kaj ŝaltis ĝin. Ri prenis sian kreton kaj turniĝis por alfronti la tabulon. Ni ĉiuj ridis. Bonhumore, sed ni ja ridis.

Ri returniĝis, kaj ankaŭ ri ridis. “Inflacio trafis la sloganistojn de nia lando, ŝajne. Kiom el vi scias, de kie venis tiu frazo?”

Ni rigardis unu la alian. “Ĉu de hipioj?” iu diris, kaj ni ridis. Hipioj estas ĉie en San-Francisko, kaj la malnova drogula speco kun grandegaj miskreskintaj barboj kaj nodotinkturitaj vestoj, kaj la nova speco, kiu pli ŝatas kostumojn kaj eble ludi je piedsako ol protesti pri io.

“Nu, jes, de hipioj. Sed kiam ni hodiaŭ pensas pri hipioj, ni pensas nur pri la vestoj kaj la muziko. Vestoj kaj muziko estis flankaĵoj de la ĉefa parto de tio, kio faris tiun epokon, la sesdekajn jarojn, grava.

“Vi aŭdis pri la movado por civilaj rajtoj, por fini la apartismon, blankaj kaj nigraj infanoj, kiel vi, kiuj busis al la Sudo por registrigi nigrajn voĉdonantojn kaj protesti kontraŭ oficiala ŝtata rasismo. Kalifornio estis unu el la ĉefaj lokoj, de kie venis la gvidantoj de civilaj rajtoj. Ni ĉiam estis iom pli politikemaj ol la cetero de la lando, kaj ĉi tio estas ankaŭ parto de la lando, en kiu nigruloj povis havi la samajn sindikatajn fabrikajn postenojn kiel blankuloj, do ili fartis iom pli bone ol iliaj gekuzoj en la Sudo.

“La studentoj en Berklio sendis konstantan fluon de liberecaj rajdantoj suden, kaj ili rekrutigis ilin per informotabloj en la universitata tereno, ĉe la angulo de Bancroft Way kaj Telegraph Avenue. Verŝajne vi vidis, ke tie estas tabloj ankoraŭ hodiaŭ.

“Nu, la universitato volis ĉesigi ilin. La prezidanto de la universitato malpermesis politikan organizadon en la universitata tereno, sed la civilrajtuloj ne ĉesis. La polico provis aresti iun homon, kiu disdonis literaturon ĉe unu el tiuj tabloj, kaj oni metis rin en kamioneton, sed 3000 studentoj ĉirkaŭis la kamioneton kaj rifuzis lasi al ĝi moviĝi. Ili ne lasis la policon forkonduki tiun homon al malliberejo. Ili staris sur la kamioneto kaj paroladis pri la Unua Amendo kaj Libera Parolado.

“Tio elektrigis la Movadon por Libera Parolado. Tio estis la komenco de la hipioj, sed ĝi estis ankaŭ la fonto de pli radikalaj studentaj movadoj. Grupoj por nigra potenco kiel la Nigraj Panteroj – kaj poste ankaŭ grupoj por gejaj rajtoj kiel la Rozaj Panteroj. Radikalaj inaj grupoj, eĉ ‘lesbaj apartistoj’, kiuj volis tute aboli iĉojn! Kaj la Jipioj. Ĉu iu jam aŭdis pri la Jipioj?”

“Ĉu tiuj ne levitaciigis la Pentagonon?” mi diris. Mi spektis iam televidaĵon pri tio.

Ri ridis. “Mi forgesis pri tio, sed jes, tio okazis. Jipioj similis al tre politikemaj hipioj, sed ili ne estis seriozaj, kiel ni hodiaŭ pensas pri politiko. Ili estis ludemaj. Blaguloj. Ili ĵetis monon en la Borson de Nov-Jorko. Ili encirkligis la Pentagonon per centoj da protestantoj kaj diris sorĉaĵon, kiu devus levi ĝin en la aeron. Ili inventis fikcian specon de LSD, kiun oni povus ŝprucigi sur homojn per akvopistoloj kaj pafis sin per ĝi kaj ŝajnigis esti drogataj. Ili estis amuzaj kaj impresis bonege en televido – unu jipio, klaŭno nomata Wavy Gravy, kutimis aranĝi, ke centoj da protestantoj vestiĝu kiel Geavo Frosto, por ke la kameraoj montru policanojn, kiuj arestas kaj fortrenas Geavon Froston, en la novaĵoj tiuvespere – kaj ili mobilizis multajn homojn.

“Ilia granda momento estis la Nacia Kongreso de la Demokrata Partio en 1968, kiam ili kunvokis manifestaciojn por protesti kontraŭ la milito en Vjetnamio. Miloj da manifestaciantoj ariĝis en Ĉikago, dormis en la parkoj, kaj postenis ĉiutage. Ili faris multajn bizarajn teatrajn agadojn en tiu jaro, kiel proponi porkon kun la nomo Pigasus kiel kandidaton por Prezidanto. La polico kaj la manifestaciantoj batalis surstrate – tion ili faris jam multfoje, sed la policanoj en Ĉikago ne sufiĉe prudentis por preterlasi la raportistojn. Ili batadis la raportistojn, kaj la raportistoj repagis per tio, ke ili fine montris, kio vere okazas ĉe tiuj manifestacioj, do la tuta lando rigardis, kiel iliaj infanoj estis sovaĝe batataj de la ĉikaga polico. Oni nomis ĝin ‘polica tumulto’.

“La jipioj ŝatis diri: ‘Fidu neniun pli aĝan ol 30.’ Per tio ili celis, ke homoj, kiuj naskiĝis antaŭ certa tempo, kiam Usono batalis kontraŭ malamikoj kiel la nazioj, neniam povos kompreni, kion signifas tiel ami sian landon, ke oni rifuzas batali kontraŭ la vjetnamoj. Ili pensis, ke ĝis la aĝo de 30 oniaj sintenoj tiel fiksiĝas, ke oni ne povos kompreni, kial la junuloj de tiu epoko iras sur la stratojn, forlasas la sistemon, freneziĝas.

“San-Francisko estis la epicentro de tio. Revoluciaj armeoj fondiĝis ĉi tie. Kelkaj eksplodigis konstruaĵojn aŭ prirabis bankojn por siaj aferoj. Multaj el tiuj junuloj iĝis pli-malpli normalaj kiel plenkreskuloj, dum aliaj alvenis en malliberejo. Kelkaj el tiuj, kiuj forlasis la universitatojn, faris mirindajn aferojn – ekzemple, Steve Jobs kaj Steve Wozniak, kiuj fondis Apple Computers kaj inventis personajn komputilojn.”

Mi forte ekinteresiĝis pri ĉi tio. Mi sciis parton el ĝi, sed mi neniam aŭdis ĝin tiel rakontata. Aŭ eble ĝi neniam ŝajnis tiel grava kiel nun. Subite tiuj senspritaj solenaj plenkreskulaj surstrataj manifestacioj ne plu ŝajnis tiel senspritaj. Eble estis loko por tia agado en la Xnet-movado.

Mi levis la manon. “Ĉu ili venkis? Ĉu la jipioj venkis?”

Ri rigardis min dum longa tempo, kvazaŭ ri pripensis la aferon. Neniu parolis. Ni ĉiuj volis aŭdi la respondon.

“Ili ne malgajnis”, ri diris. “Ili kvazaŭ kolapsis iomete. Kelkaj el ili estis malliberigitaj pro drogoj aŭ aliaj aferoj. Kelkaj ekkantis aliajn kantojn, iĝis jupioj kaj prelegoturneis, dirante al ĉiuj, kiel stultaj ili estis antaŭe, kiel bona estas avareco, kiom ili estis naivaj antaŭe.

“Sed ili ja ŝanĝis la mondon. La milito en Vjetnamio finiĝis, kaj tiu konformeco kaj senpensa obeado, kiun oni antaŭe nomis patriotismo, grandskale eksmodiĝis. Nigrulaj rajtoj, inaj rajtoj kaj gejaj rajtoj multe progresis. Meksikanaj rajtoj, rajtoj por handikapuloj, la tuta tradicio de civilaj liberoj estis kreita aŭ plifortigita de tiuj homoj. La protestomovado de hodiaŭ estas rekta posteulo de tiuj luktoj.”

“Mi ne povas kredi, ke vi parolas pri ili tiel”, diris Charles. Ri tiom kliniĝis antaŭen en sia seĝo, ke ri duonstariĝis, kaj ria akra osteca vizaĝo estis ruĝa. Ri havis malsekajn grandajn okulojn kaj dikajn lipojn; kiam ri ekscitiĝis, ri aspektis iomete kiel fiŝo.

Sioro Gálvez rigidiĝis iomete, poste diris: “Daŭrigu, Charles.”

“Vi ĵus priskribis teroristojn. Verajn teroristojn. Ili eksplodigis konstruaĵojn, vi diris. Ili provis detrui la borson. Ili batis policanojn, malhelpis al policanoj aresti homojn, kiuj rompis leĝon. Ili atakis nin!”

Sioro Gálvez kapjesis malrapide. Mi povis vidi, ke ri cerbumas kiel pritrakti Charles, kiu ŝajnis preta mem eksplodi. “Charles faras bonan atentigon. La jipioj ne estis fremdaj agentoj; ili estis usonaj civitanoj. Kiam vi diras, ‘Ili atakis nin’, vi devas elcerbumi, kiuj estas ‘ili’ kaj ‘ni’. Kiam viaj propraj samlandanoj …”

“Merdo!” ri kriis. Ri jam stariĝis. “Ni militis tiam. Tiuj uloj helpis kaj subtenis la malamikon. Estas facile scii, kiuj estas ni, kaj kiuj ili: se vi subtenas Usonon, vi estas ni. Se vi subtenas la homojn, kiuj pafas al usonanoj, vi estas ili.”

“Ĉu iu alia volas komenti pri ĉi tio?”

Pluraj manoj ekleviĝis. Sioro Gálvez petis ilin paroli. Kelkaj homoj komentis, ke vjetnamoj pafis al usonanoj nur pro tio, ke la usonanoj flugis al Vjetnamio kaj komencis kuri tra la ĝangalo kun pafiloj. Aliaj opiniis, ke Charles pravas, ke al homoj ne estu permesate fari kontraŭleĝajn aferojn.

Ĉiuj ĝuis bonan debaton escepte Charles, kiu nur kriis al homoj, interrompante ilin, kiam ili provis esprimi sian opinion. Sioro Gálvez plurfoje petis rin atendi sian vicon, sed tion ri neniel akceptus.

Mi serĉis ion en mia LernoTeko, ion, pri kio mi sciis, ke mi jam legis ĝin.

Mi trovis ĝin. Mi ekstaris. Sioro Gálvez rigardis min atende. Ĉiuj aliaj sekvis rian rigardon kaj laŭvice silentiĝis. Fine eĉ Charles rigardis min, kun la grandaj malsekaj okuloj brulantaj pro malamo al mi.

“Mi volis voĉlegi ion”, mi diris. “Ĝi estas mallonga. ‘Registaroj iniciatiĝas inter homoj, derivante siajn justajn potencojn el la konsento de la regatoj, ke kiam ajn iu formo de regado fariĝas detruema al tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ aboli ĝin, kaj iniciati novan regadon, bazante ĝian fundamenton sur tiajn principojn, kaj organizante ĝiajn potencojn en tia formo, kia ŝajnas plej kongrua al efektiviĝo de iliaj sekureco kaj feliĉo.’”

Ĉapitro 12

Sioro Gálvez montris larĝan rideton.

“Ĉu iu scias, de kie venis tio?”

Aro da homoj ĥore respondis: “La Deklaro de Sendependeco.”

Mi kapjesis.

“Kial vi legis al ni tion, Marcus?”

“Ĉar ŝajnas al mi, ke la fondintoj de ĉi tiu lando diris, ke registaroj daŭru nur tiel longe, dum ni kredas, ke ili laboras por ni, kaj se ni ĉesos kredi je ili, ni faligu ilin. Jen kion ĝi diras, ĉu ne?”

Charles kapneis. “Tiel estis antaŭ jarcentoj!” ri diris. “Aferoj estas nun aliaj!”

“Kio estas alia?”

“Nu, jen unu afero: ni ne plu havas reĝon. Ili parolis pri registaro, kiu ekzistis, ĉar la praprapraaviĉo de iu idioto kredis, ke Dio faris rin estro kaj mortigis ĉiujn, kiuj malkonsentis kun ri. Ni havas demokratie elektitan registaron …”

“Mi ne voĉdonis por ĝi”, mi diris.

“Do tio donas al vi rajton eksplodigi konstruaĵon, ĉu?”

“Kion? Kiu diris ion pri eksplodigi konstruaĵon? La jipioj kaj hipioj kaj ĉiuj tiaj homoj kredis, ke la registaro ne plu aŭskultas ilin – rigardu, kiel oni traktis la homojn, kiuj provis registrigi voĉdonantojn en la Sudo! Oni batis ilin, arestis ilin …”

“Oni mortigis kelkajn”, diris sioro Gálvez. Ri levis la manojn kaj atendis, ĝis Charles kaj mi sidiĝis. “La tempo preskaŭ elĉerpiĝis por hodiaŭ, sed mi volas gratuli vin ĉiujn pro unu el la plej interesaj lecionoj, kiujn mi iam instruis. Ĉi tio estis bonega diskuto, kaj mi multe lernis de vi. Mi esperas, ke ankaŭ vi lernis unu de alia. Dankon al vi ĉiuj pro la kontribuoj.

“Mi havas krompoentan taskon por tiuj el vi, kiuj ŝatas etan defion. Mi volas, ke vi verku raporton, kiu komparas la politikajn reagojn al la kontraŭmilita kaj civilrajta movadoj en la Golfa Regiono kun la hodiaŭaj civilrajtaj reagoj al la Milito kontraŭ Teroro. Minimume tri paĝojn, sed faru ĝin tiel longa, kiel vi volas. Min interesos vidi, kion vi eltrovos.”

Momenton poste la sonorilo eksonis, kaj ĉiuj eliris laŭvice. Mi atendis malantaŭe, ĝis sioro Gálvez rimarkis min.

“Jes, Marcus?”

“Tio estis mirinda”, mi diris. “Mi neniam sciis tiujn aferojn pri la sesdekaj jaroj.”

“Ankaŭ la sepdekaj jaroj. Ĉiam estis ekscite vivi ĉi tie dum politike aktivaj tempoj. Mi vere ŝatis vian referencon al la Deklaro – tio estis lerta.”

“Dankon”, mi diris. “Ĝi simple venis al mi. Mi neniam vere aprezis la tutan signifon de tiuj vortoj ĝis hodiaŭ.”

“Nu, jen la vortoj, kiujn ĉiu instruisto amas aŭdi, Marcus”, ri diris, kaj premis mian manon. “Mi antaŭĝojas legi vian raporton.”

* * *

Mi aĉetis la Emma-Goldman-afiŝon sur la vojo hejmen kaj metis ĝin super mian skribotablon, alfiksita sur antikva ultraviola afiŝo. Mi aĉetis ankaŭ FIDU-NENIUN-T-ĉemizon, kiu surhavis GIMP-itan foton de Grover kaj Elmo, kiel ili forpelis la plenkreskulojn Gordon kaj Susan el Sezamo-Strato. Ĝi ridigis min. Poste mi eltrovis, ke jam okazis ĉirkaŭ ses retaj konkursoj pri la slogano en ejoj kiel Fark kaj Worth1000 kaj B3ta kaj jam estis centoj da pretaj bildoj cirkulantaj, pretaj por aperi sur iu ajn varo, kiun iu kreos.

Panjo levis brovon, vidante la ĉemizon, kaj Paĉjo balancis la kapon kaj prelegis al mi, ke mi ne alvoku problemojn. Mi sentis min iom pravigita per ria reago.

Ange trovis min en la reto denove, kaj ni denove tujmesaĝile flirtis ĝis malfrue nokte. La blanka kamiono kun la antenoj revenis, kaj mi malŝaltis mian Xbox, ĝis ĝi foriris. Ni ĉiuj jam kutimiĝis al tio.

Ange estis vere ekscitita pri la festo. Ŝajnis, ke ĝi estos giganto. Tiom da muzikgrupoj estis kontraktitaj, ke oni parolis pri starigo de scenejo B por la duarangaj spektakloj.

> Kiel ili ricevis permesilon por distrumpeti sonon tutnokte en tiu parko? Tie estas domoj ĉie ĉirkaŭe

> Per-mes-ilon? Kio estas “per-mes-ilo”? Diru al mi pli pri via ho-ma per-mes-ilo.

> Ho, ĝi estos kontraŭleĝa?

> He, ha lo? Ĉu _vi_ zorgas pri kontraŭleĝeco?

> Nu, trafe

> rid

Mi havis tamen ian etan antaŭsenton de nervozeco. Mi ja invitis perfekte grandiozan knabinon al rendevuo en tiu semajnfino – nu, ri invitis min, se paroli precize – al kontraŭleĝa muzikfesto, kiu okazos en la mezo de dense loĝata kvartalo.

Devos esti interese, almenaŭ.

* * *

Interese.

Homoj komencis drivi en Dolores-Parkon dum la longa sabata posttagmezo, aperante inter la flugtelero-ludantoj kaj la promenigantoj de hundoj. Kelkaj el ili ludis per flugteleroj aŭ promenigis hundojn. Ne estis tute klare, kiel la koncerto funkcios, sed estis multaj policanoj kaj senuniformuloj, farante nenion specifan. Oni povis rekoni la senuniformulojn, ĉar, kiel Aknulo kaj Nazmukulo, ili havis Castro-harfasonojn kaj Nebrasko-korpojn: diketaj iĉoj kun mallongaj haroj kaj senordaj lipharoj. Ili ĉirkaŭdrivis, aspektante mallerte kaj malkomforte en siaj gigantaj ŝortoj kaj malstriktaj ĉemizoj, kiuj sendube pendis malalte por kaŝi lustron da ekipaĵo pendanta de iliaj mezoj.

Dolores-Parko estas bela kaj sunbrila, kun palmoj, tenisejoj kaj multaj montetoj kaj arboj, kie oni povas kuri aŭ ripozi. Senhejmuloj dormas tie nokte, sed tiel estas ĉie en San-Francisko.

Mi renkontis Ange en apuda strato, ĉe la anarkista librovendejo. Mi proponis tion. Rerigarde, ĝi estis tute travidebla provo ŝajni moda kaj avangarda al la knabino, sed tiam mi ĵurus, ke mi elektis ĝin, ĉar ĝi estis oportuna renkontejo. Kiam mi alvenis, ri legis libron kun la titolo Al la muro, patrinfikanto.

“Bele”, mi diris. “Ĉu vi kisas vian patrinon per tiu buŝo?”

“Via panjo ne plendas”, ri diris. “Fakte ĝi estas historio pri grupo da homoj similaj al la jipioj, sed en Nov-Jorko. Ili uzis tiun vorton kiel la familian nomon, ekzemple ‘Ben Patrinfikanto’. La ideo estis havi publikan grupon, kiu aperas en novaĵoj, sed kun nomo tute ne presebla. Nur por konfuzi la novaĵkomunikilojn. Efektive amuze.” Ri remetis la libron sur la breton, kaj jen mi ekcerbumis, ĉu mi brakumu rin. Homoj en Kalifornio brakumas por saluti kaj adiaŭi la tutan tempon. Escepte kiam ili ne faras tion. Kaj kelkfoje ili kisas vangojn. Ĉio estas tre konfuza.

Ri solvis tion por mi per tio, ke ri ekprenis min en brakumo, tiris mian kapon suben, kisis min forte survange, kaj poste faris furzobruon sur mia kolo. Mi ridis kaj forpuŝis rin.

“Buriton …?” mi proponis.

“Ĉu vi demandas, aŭ konstatas evidentaĵon?”

“Nek unu nek la alian. Mi ordonas.”

Mi aĉetis amuzajn glumarkojn kun la teksto ONI SUBAŬSKULTAS ĈI TIUN TELEFONON, kiuj havis la ĝustan grandon por meti sur la aŭdilojn de la publikaj telefonoj, kiuj ankoraŭ troviĝis sur la stratoj de la Misio, ĉar ĝi estis tia kvartalo, en kiu troviĝas homoj, kiuj ne nepre havas sufiĉe da mono por poŝtelefono.

Ni eliris en la noktan aeron. Mi rakontis al Ange pri la sceno ĉe la parko, kiam mi foriris de tie.

“Mi vetas, ke ili havas centon da tiuj kamionoj parkumitaj ĉe alia flanko de la bloko”, ri diris. “Por pli bone aresti vin.”

“He.” Mi ĉirkaŭrigardis. “Mi kvazaŭ esperis, ke vi diros ion similan al: ‘Ja estas nenia ŝanco, ke ili faros ion pri la afero.’”

“Mi ne pensas, ke tion oni vere celas. La celo estas meti multe da civiluloj en pozicion tian, ke policanoj devos decidi: ĉu ni traktu ĉi tiujn ordinarajn homojn kiel teroristojn? Tio similas iomete al ĵamado, sed kun muziko anstataŭ aparatoj. Vi ja ĵamas, ĉu ne?”

Kelkfoje mi forgesas, ke ne ĉiuj miaj amikoj scias, ke Marcus kaj M1k3y estas la sama persono. “Jes, iomete”, mi diris.

“Ĉi tio similas al ĵamado kun aro da bonegaj muzikgrupoj.”

“Mi komprenas.”

Buritoj en la Misio estas institucio. Ili estas malmultekostaj, grandegaj kaj bongustegaj. Imagu tubon kun la grando de bazuka obuso, plenigitan per spicita rostita viando, avokadpureo, saŭco, tomatoj, refrititaj faboj, rizo, cepoj kaj koriandro. Ĝi havas la saman rilaton al Taco Bell kiel Lamborghini al ludaŭtomobilo.

La Misio havas ĉirkaŭ ducent buritejojn. Ĉiuj estas heroe malbelaj, kun malkomfortaj seĝoj, minimuma dekoracio – paliĝintaj afiŝoj de la meksika turistoficejo kaj enkadrigitaj elektraj hologramoj de Jesuo kaj Maria – kaj laŭta mariaĉa muziko. Kio plejparte distingas ilin, estas la specoj de ekzota viando, per kiuj ili plenigas siajn varojn. La vere aŭtentaj ejoj havas cerbojn kaj langojn, kiujn mi neniam mendas, sed estas bone scii, ke oni disponas ilin.

La ejo, al kiu ni iris, havis kaj cerbojn kaj langojn, kiujn ni ne mendis. Mi mendis carne asada, bovaĵon, kaj ri ŝiritan kokaĵon, kaj ni ambaŭ prenis grandan tason da horchata.

Kiam ni sidiĝis, ri tuj malvolvis sian buriton kaj elprenis boteleton el sia sako. Ĝi estis eta ŝprucbotelo el rustimuna ŝtalo, kiu tute aspektis kiel piproŝprucigilo por memdefendo. Ri celis ĝin al la nudigita internaĵo de la burito kaj surŝprucigis ĝin per fajna ruĝa olea nebuleto. Mi kaptis flareton; mia gorĝo fermiĝis, kaj miaj okuloj eklarmis.

“Kion diable vi faras al tiu kompatinda sendefenda burito?”

Ri ridetis al mi malvirte. “Mi estas maniulo pri spicaj manĝaĵoj”, ri diris. “Ĉi tio estas kapsikinoleo en ŝprucbotelo.”

“Kapsikino …”

“Jes, la kemiaĵo en piproŝpruco. Ĉi tio similas al piproŝpruco, sed iomete pli diluita. Kaj multe pli bongusta. Imagu ĝin kiel spican kaĵunan okulakvon, se tio helpas.”

Miaj okuloj brulis pro la nura penso.

“Vi blagas”, mi diris. “Vi ja ne manĝos tion.”

Riaj brovoj ekleviĝis. “Tio sonas kiel defio, bubo. Nur rigardu min.”

Ri kunrulis la buriton tiel atente kiel drogulo, kiu kunrulas kanaban cigaredon, enfaldante la finojn kaj revolvante ĝin en metalfolio. Ri senŝeligis unu finon kaj proksimigis ĝin al la buŝo, paŭzante, kiam ĝi preskaŭ tuŝis riajn lipojn.

Ankoraŭ ĝis la momento, en kiu ri mordis en ĝin, mi ne povis kredi, ke ri faros tion. Tio estis ja, esence, kontraŭpersona armilo, kion ri ĵus ŝmiregis sur sian manĝon.

Ri mordis en ĝin. Maĉis. Glutis. Faris ĉian impreson, ke ri ĝuas bongustan manĝon.

“Ĉu mordeton?” ri diris, senkulpe.

“Jes”, mi diris. Mi ŝatas spicajn manĝojn. Mi ĉiam mendas la kareaĵojn kun kvar kapsiketoj apude en la menuoj de la pakistanaj restoracioj.

Mi forigis pli da metalfolio kaj mordegis.

Tio estis granda eraro.

Ĉu vi konas tiun senton, kiam vi mordegas krenaĵon aŭ vasabiaĵon aŭ simile, kaj sentiĝas, kvazaŭ viaj sinusoj fermiĝas samtempe kun via trakeo, plenigante vian kapon per kaptita nuklee varmega aero, kiu penas eskapi trarompe tra viaj larmantaj okuloj kaj mukantaj naztruoj? Tiun senton, kvazaŭ vaporo tuj pafiĝos el viaj oreloj kiel ĉe karaktero en desegnofilmo?

Ĉi tio estis multe pli malbona.

Ĉi tio similis al meti sian manon sur varmegan fornon, sed ne sian manon oni metas, sed la tutan internaĵon de sia kapo, kaj sian tutan ezofagon ĝis la stomako. Mia tuta korpo ekŝvitegis, kaj mi strangoliĝis kaj sufokiĝis.

Senvorte, ri transdonis al mi mian rizlakton, kaj mi sukcesis enbuŝigi la ŝalmon kaj forte suĉi, glutante duonon de ĝi per unu tiro.

“Do, ekzistas skalo, la skalo de Scoville, kiun ni kapsikoŝatantoj uzas por priskribi, kiel spica estas kapsiko. Pura kapsikino havas ĉirkaŭ 15 milionojn da skoviloj. Tabasco havas ĉirkaŭ 50 mil. Piproŝpruco havas respektinde tri milionojn. Ĉi tio havas mizere 200 mil: ĝi estas proksimume tiel akra kiel milda Scotch Bonnet. Mi kutimiĝis al ĝi en ĉirkaŭ unu jaro. Kelkaj veraj dediĉitoj atingas ĝis ĉirkaŭ miliono: dudekoble pli spice ol Tabasco. Tio estas ja diable akra. Ĉe tiaj skovilaj temperaturoj la cerbo inundiĝas per endorfinoj. Ĝi estas pli bona korpekstazo ol kanabo. Kaj ĝi estas saniga.”

Mi komencis rehavi sinusojn nun, povante spiri sen anhelado.

“Kompreneble oni spertas ferocan fajroringon, kiam oni vizitas necesejon”, ri diris, palpebrumante.

Aj.

“Vi estas freneza”, mi diris.

“Jen bela parolo de homo, kies ŝatokupo estas konstruado kaj disfrakasado de tekokomputiloj”, ri diris.

“Trafite”, mi diris, tuŝante la frunton.

“Ĉu vi volas aldoni?” Ri proponis al mi sian ŝprucbotelon.

“Ne dankon”, mi diris, tiel rapide, ke ni ambaŭ ridis.

Kiam ni eliris el la restoracio kaj ekiris al Dolores-Parko, ri metis la brakon ĉirkaŭ mian talion, kaj mi trovis, ke ri havas precize la ĝustan alton, por ke mi povu meti brakon ĉirkaŭ riajn ŝultrojn. Tio estis nova. Mi neniam estis altulo, kaj ĉiuj knabinoj, kun kiuj mi ĝis tiam eliris, havis mian alton – adoleskantaj knabinoj kreskas pli rapide ol la knabiĉoj, kio estas kruela ŝerco de la naturo. Estis bele. Tio sentiĝis bele.

Ni ŝanĝis la direkton ĉe Strato 20 kaj marŝis supren al Dolores-Parko. Antaŭ ol ni iris eĉ unu paŝon, ni povis senti la zumadon. Ĝi similis al la zumado de miliono da abeloj. Multaj homoj fluis direkte al la parko, kaj kiam mi rigardis tien, mi vidis, ke ĝi estis ĉirkaŭ centoble pli plena, ol ĝi estis, kiam mi ekiris por renkontiĝi kun Ange.

Tiu vidaĵo varmigis mian sangon. Estis belega friska nokto, kaj ni pretis festi, vere festi: festegi, kvazaŭ morgaŭo ne ekzistus. “Manĝu, trinku kaj estu gajaj, ĉar morgaŭ ni mortos.”

Sen diri ion, ni ambaŭ ektrotis. Estis multaj policanoj, kun streĉitaj vizaĝoj, sed kion diable ili faros? Estis multaj homoj en la parko. Mi ne bone kapablas nombri amasojn. La gazetoj poste citis organizantojn, kiuj diris, ke estis 20 000 homoj; la polico diris 5 000. Eble tio signifas, ke estis 12 500.

Kiom ajn estis, estis pli da homoj ol la nombro de homoj, inter kiuj mi iam antaŭe staris, partoprenante en neanoncita, nerajtigita, kontraŭleĝa evento.

Ni tuj troviĝis inter ili. Mi ne povas pri tio ĵuri, sed mi pensas, ke estis neniu pli aĝa ol 25 inter tiuj kunpremitaj korpoj. Ĉiuj ridetis. Kelkaj junaj infanoj estis tie, 10- aŭ 12-jaraj, kaj tio sentigis min bone. Neniu farus ion tro stultan kun infanoj tiel junaj en la amaso. Neniu volis vidi infanojn vundiĝi. Ĉi tio estos nur belega printempa nokto de festado.

Mi kalkulis, ke bona plano estis trapuŝi nin direkte al la tenisejoj. Ni serĉis vojon tra la amaso, kaj por resti kune ni tenis la manojn unu de la alia. Nur resti kune ne devigis nin interplekti la fingrojn. Tion ni faris ekskluzive pro la plezuro. Ĝi estis tre plezura.

Ĉiuj muzikistoj estis en la tenisejoj, kun siaj gitaroj kaj miksiloj kaj klavaroj kaj eĉ drumo. Poste, en Xnet, mi trovis Flickr-fluon, kiu montris, kiel ili kontrabandis ĉiujn tiujn aferojn en la ejon, pecon post peco, en sportosakoj kaj sub manteloj. Apud tiuj aferoj estis grandegaj laŭtparoliloj, la speco, kiun oni vidas en aŭtomobilaj staplejoj, kaj inter ili, stako da … aŭtobaterioj. Mi ridis. Genie! Jen kiel ili elektros sian ekipaĵon. De kie mi staris, mi povis vidi, ke ili estas akumulatoroj el hibrida aŭto, Toyota Prius. Iu dispecigis eko-aŭton por funkciigi la distraĵojn de tiu nokto. La baterioj etendiĝis ekster la tenisejoj, stakigite ĉe la barilo, ligite al la ĉefa stako per dratoj, kiuj iris tra la ĉenliga barilo. Mi nombris … 200 akumulatorojn! Je Kristo! Tiuj aferoj pezis ja tunojn.

Neniel ili povus organizi tion sen retpoŝto kaj vikioj kaj dissendolistoj. Kaj neniel homoj tiel inteligentaj farus tion en la publika Interreto. Ĉio okazis en Xnet, pri tio mi vetus miajn botojn.

Ni vagis karambole tra la homamaso dum iom da tempo, dum la muzikistoj agordis kaj interkonsiliĝis. Mi vidis Trudy Doo el distanco, en la tenisejoj. Ri aspektis kiel en kaĝo, kiel profesia luktisto. Ri surhavis ŝiritan senmanikan T-ĉemizon, kaj riaj haroj estis en fluoreske rozkoloraj feltobukloj ĝistalie longaj. Ri surhavis armean kamuflan pantalonon kaj gigantajn gotikajn botojn kun ŝtalaj pintoj. Dum mi rigardis, ri levis pezan motorciklistan jakon, portitan kiel la ganto de bazpilka kaptisto, kaj surmetis ĝin kiel kirason. Verŝajne ĝi estis kiraso, mi ekpensis.

Mi svingis la brakon al ri, por imponi al Ange, mi supozas, sed ri ne vidis min, kaj mi aspektis kiel strangulo, do mi ĉesis. La energio en la homamaso estis mirinda. Oni aŭdas homojn paroli pri “vibroj” kaj “energio” en grandaj grupoj da homoj, sed ĝis oni mem spertas ĝin, oni verŝajne pensas, ke ĝi estas nur parolfiguro.

Sed ne. Ĝi estas la ridetoj, infektaj kaj grandaj kiel akvomelonoj, sur ĉies vizaĝoj. La dancetado je neaŭdata ritmo, kun ŝultroj balanciĝantaj. Ondiĝa irado. Ŝercoj kaj ridoj. La tono de ĉies voĉo streĉita kaj ekscitita, kiel artfajraĵo eksplodonta. Kaj oni ne povas ne senti sin parto de ĝi. Ĉar oni estas parto de ĝi.

Kiam la muzikistoj ekludis, mi estis jam tute ekstaziĝinta pro la homamaso-vibroj. La unua prezentaĵo estis ia serba turbofolkloraĵo, laŭ kiu mi ne sukcesis danci. Mi scias danci laŭ precize du specoj de muziko: tranco (treni la piedojn kaj lasi la muzikon movi onin) kaj punko (ĵeti sin ĉiudirekten, ĝis oni vundiĝas aŭ elĉerpiĝas aŭ ambaŭ). La sekva prezentaĵo estis hiphopo de Oakland subtenata de draŝmetala bando, kiu estas pli bona, ol ĝi sonas. Poste iom da blovguma popo. Kaj poste Speedwhores surscenejiĝis, kaj Trudy Doo paŝis ĝis la mikrofono.

“Mia nomo estas Trudy Doo, kaj vi estas idioto, se vi fidas min. Mi aĝas tridek du, kaj por mi estas tro malfrue. Mi estas perdita. Mi fiksiĝis en la malnova pensmaniero. Mi ankoraŭ akceptas mian liberecon senplue kaj lasas al aliaj homoj forpreni ĝin de mi. Vi estas la unua generacio, kiu kreskas en Gulaga Usono, kaj vi scias, kiom valoras via libereco ĝis la lasta damnita cendo!”

La homamaso muĝis. Ri ludis rapidajn etajn nervozajn akordojn per sia gitaro, kaj ria basgitaristo, granda dika knabino kun lesbeca harfasono kaj eĉ pli grandaj botoj kaj rideto, per kiu eblus malfermi bierbotelojn, muzikis rapide kaj forte jam. Mi volis salteti. Mi saltetis. Ange saltetis kun mi. Ni ŝvitis libere en la vespero, kiu odoraĉis je ŝvito kaj kanabofumo. Varmetaj korpoj premis nin de ĉiuj flankoj. Ankaŭ ili saltetis.

“Fidu neniun pli aĝan ol 25!” ri kriis.

Ni muĝis. Ni estis unu granda bestogorĝo, muĝanta.

“Fidu neniun pli aĝan ol 25!”

Fidu neniun pli aĝan ol 25!

“Fidu neniun pli aĝan ol 25!”

Fidu neniun pli aĝan ol 25!

“Fidu neniun pli aĝan ol 25!”

Fidu neniun pli aĝan ol 25!

Ri frapis kelkajn fortajn akordojn sur sian gitaron, kaj la alia gitaristo, feineta knabino, kies vizaĝo hirtis pro traboraĵoj, ekimprovizis, farante bidli-di-bidli-di-di tute alte, preter la dekdua freto.

“Jen nia damnita urbo! Jen nia damnita lando. Neniu teroristo povos forpreni ĝin de ni, dum ni restos liberaj. Kiam ni ne plu estos liberaj, venkos la teroristoj! Reprenu ĝin! Reprenu ĝin! Vi estas sufiĉe junaj kaj stultaj por ne scii, ke vi ne povos venki, do nur vi povas gvidi nin ĝis la venko! Reprenu ĝin!

“REPRENU ĜIN!” ni muĝis. Ri frapis forte sur sian gitaron. Ni muĝis la noton reen, kaj poste aferoj iĝis tre tre LAŬTAJ.

* * *

Mi dancis, ĝis mi tiel lacis, ke mi ne povus danci ankoraŭ unu paŝon. Ange dancis apud mi. Teknike, ni interfrotis la ŝvitajn korpojn dum pluraj horoj, sed, kredu aŭ ne kredu, mi ne estis sekshundo ĉe tio. Ni nur dancis, perdite en la di-ritmo kaj la draŝado kaj la kriado: REPRENU ĜIN! REPRENU ĜIN!

Kiam mi ne plu povis danci, mi kaptis rian manon, kaj ri premis ĝin, kvazaŭ mi detenus rin de falego de la tegmento de konstruaĵo. Ri trenis min al la rando de la homamaso, kie estis pli maldense kaj pli malvarme. Tie ekstere, ĉe la rando de Dolores-Parko, ni estis en la freŝa aero, kaj la ŝvito sur niaj korpoj tuj iĝis glacia. Ni frostotremis, kaj ri ĵetis la brakojn ĉirkaŭ mian talion. “Varmigu min”, ri ordonis. Mi ne bezonis sugeston. Mi brakumis rin responde. Ria koro estis eĥo de la rapida ritmo de la scenejo – instrumenta interludo nun, rapida kaj furioza kaj senvorta.

Ri odoris ŝviton, akran parfumon, kiu odoris bonege. Mi sciis, ke ankaŭ mi odoris ŝviton. Mia nazo direktiĝis al la supro de ria kapo, kaj ria vizaĝo estis ĉe mia klaviklo. Ri movis la manojn al mia kolo kaj tiris.

“Venu suben; mi ne kunportis ŝtupareton” ri diris, kaj mi provis rideti, sed estas malfacile rideti, dum oni kisadas.

Kiel mi diris, mi kisis tri knabinojn dum mia vivo. Du el ili neniam antaŭe kisis iun. Unu eliris kun knabiĉoj, de kiam ri aĝis 12. Tiu havis psikoproblemojn.

Neniu el ili kisis kiel Ange. Ri igis sian tutan buŝon mola, kiel la enaĵo de matura frukto, kaj ri ne ŝovis la langon en mian buŝon, sed glitigis ĝin tien, kaj samtempe ensuĉis miajn lipojn en sian buŝon, tiel ke mia kaj ria buŝoj kvazaŭ kunfandiĝis. Mi aŭdis min ĝemi, kaj mi ekprenis rin kaj premis rin pli forte.

Malrapide, delikate, ni mallevis nin ĝis la herbo. Ni kuŝis sur niaj flankoj kaj tenegis nin, kisante kaj kisante. La mondo malaperis, tiel ke restis nur la kisado.

Miaj manoj trovis rian pugon, rian talion. La randon de ria T-ĉemizo. Rian varman ventron, rian molan umbilikon. Ili rampis supren. Ankaŭ ri ĝemis.

“Ne ĉi tie”, ri diris. “Ni transloku nin tien.” Ri montris trans la straton al la granda blanka preĝejo, kiu donas al Dolores-Parko kaj la Misio iliajn nomojn. Tenante la manojn, irante rapide, ni transiris ĝis la preĝejo. Ĝi havis grandajn kolonojn antaŭe. Ri metis mian dorson ĉe unu el ili kaj denove tiris mian vizaĝon suben al ria. Miaj manoj iris rapide kaj kuraĝe reen al ria ĉemizo. Mi glitigis ilin supren.

“Ĝi malfiksiĝas ĉe la dorso”, ri flustris en mian buŝon. Per mia baŭmaĵo eblus tranĉi vitron. Mi movis miajn manojn al ria dorso, kiu estis forta kaj larĝa, kaj trovis la hokon per miaj fingroj, kiuj tremis. Mi fuŝpalpis dum iom da tempo, pensante pri ĉiuj ŝercoj, kiel malbone iĉoj malfiksas mamzonojn. Mi faris ĝin malbone. Subite la hoko liberiĝis. Ri anhelis en mian buŝon. Mi retiris la manojn antaŭen, sentante la malsekecon de riaj subbrakoj, kiu estis alloga kaj tute ne forpuŝa pro iu kialo, kaj tuŝetis la flankojn de riaj mamoj.

Ĝuste tiam la sirenoj eksonis.

Ili estis pli laŭtaj ol ĉio, kion mi iam aŭdis. Sono, kiun oni sentis en la tuta korpo, kiu ŝajnis renversi onin. Sono tiel laŭta, kiel oniaj oreloj povus pritrakti, kaj ankoraŭ pli laŭta.

“DISIRU TUJ”, diris voĉo, kiel Dio tondranta en mia kranio.

“ĈI TIO ESTAS KONTRAŬLEĜA KUNVENO. DISIRU TUJ.”

La muzikistoj jam ĉesis ludi. La bruo de la homamaso trans la strato ŝanĝiĝis. Ĝi iĝis tima. Kolera.

Mi aŭdis klakon, kiam ŝaltiĝis la laŭtparola sistemo el aŭto-laŭtparoliloj kaj -baterioj en la tenisejoj.

“REPRENU ĜIN!”

Ĝi estis krio de spitado, kiel io kriita en la surfon aŭ hurlita de klifosupro.

“REPRENU ĜIN!”

La homamaso graŭlis: sono, kiu starigis la harojn sur mia nuko.

REPRENU ĜIN!” ĝi skandis. “REPRENU ĜIN REPRENU ĜIN REPRENU ĜIN!”

La policanoj avancis en vicoj, portante plastajn ŝildojn, kun Darth-Vader-kaskoj, kiuj kovris iliajn vizaĝojn. Ĉiu havis nigran klabon kaj infraruĝan vidilon. Ili aspektis kiel soldatoj en filmo pri estonteca milito. Samtempe ĉiu faris unu paŝon antaŭen, kaj ĉiu frapis sian ŝildon per la klabo: kraka sono kiel dissplitiĝo de la tero. Ankoraŭ unu paŝon, ankoraŭ unu krakon. Ili estis nun ĉe ĉiuj flankoj de la parko kaj ĉirkaŭfermis ĝin.

“DISIRU TUJ” ree diris la voĉo de Dio. Estis nun helikopteroj super la parko. Sed neniuj verŝlumiloj. Pro la infraruĝaj vidiloj, kompreneble. Ili havas infraruĝajn vidilojn ankaŭ en la ĉielo. Mi tiris Ange reen al la pordo de la preĝejo, for de la policanoj kaj la helikopteroj.

“REPRENU ĜIN!” muĝis la laŭtparola sistemo. Jen la defiokrio de Trudy Doo, kaj mi aŭdis rian gitaron draŝi kelkajn akordojn, kaj poste rian drumiston, kaj poste tiun grandan profundan bason.

“REPRENU ĜIN!” la homamaso respondis, kaj ili ekbolis el la parko direkte al la vicoj de policanoj.

Mi neniam estis en milito, sed nun mi kredas scii, kiel estas. Kiel devas esti, kiam timoplenaj buboj sturmas trans kampon al oponanta armeo, sciante, kio venas, kurante malgraŭ tio, kriante, hurlante.

“DISIRU TUJ” diris la voĉo de Dio. Ĝi sonis de kamionoj parkumitaj ĉe ĉiuj flankoj de la parko, kamionoj, kiuj surlokiĝis dum la pasintaj kelkaj sekundoj.

Jen kiam falis la nebuleto. Ĝi falis el la helikopteroj, kaj ni trafis la randon de ĝi. Ĝi sentigis al mi, ke la supro de mia kapo malfiksiĝos. Ke miaj sinusoj estas truataj per glacipikilo. Ĝi igis miajn okulojn ŝveli kaj larmi, kaj mian gorĝon fermiĝi.

Piproŝpruco. Ne 200 mil skoviloj. Miliono kaj duono. Ili gasumis la homamason.

Mi ne vidis, kio okazis poste, sed mi aŭdis ĝin, super la bruoj de sufokiĝo de mi kaj Ange, dum ni tenis unu la alian. Unue la sufokiĝajn, vomajn sonojn. La gitaro kaj drumo kaj baso haltis frakasiĝe. Poste tusadon.

Poste ŝirkriojn.

La kriado longe daŭris. Kiam mi denove povis vidi, la policanoj havis la vidilojn sur la fruntoj, kaj la helikopteroj verŝis sur Dolores-Parkon tiom da lumo, ke ĝi ŝajnis taglumo. Ĉiuj rigardis la parkon, kio estis bona novaĵo, ĉar ĉe tia eklumiĝo ni estis tute videblaj.

“Kion ni faru?” diris Ange. Ria voĉo estis streĉita, timoplena. Dum momento mi ne fidis mian parolkapablon. Mi glutis plurfoje.

“Ni formarŝu”, mi diris. “Nenion alian ni povas fari. Ni formarŝu. Kvazaŭ ni nur preterpasis. Ĝis Dolores-Parko kaj maldekstren kaj supren ĝis Strato 16. Kvazaŭ ni nur preterpasas. Kvazaŭ ĉi tio tute ne koncernas nin.”

“Tio neniam funkcios”, ri diris.

“Alian ideon mi ne havas.”

“Vi ne pensas, ke ni provu forkuri, ĉu?”

“Ne”, mi diris. “Se ni forkuros, ili ĉasos nin. Eble, se ni marŝos, ili pensos, ke ni faris nenion, kaj preterlasos nin. Ili devas fari multajn arestojn. Ili estos okupitaj dum longa tempo.”

La parko estis plena de ruliĝantaj korpoj, infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj frotis la vizaĝojn kaj anhelis. La policanoj fortrenis ilin per la akseloj, ligis iliajn manradikojn per plastaj mankatenoj kaj ĵetis ilin en la kamionojn, kvazaŭ ili estus ŝtofpupoj.

“Ĉu bone?” mi diris.

“Bone”, ri diris.

Kaj ĝuste tion ni faris. Ni marŝis, tenante la manojn, rapide kaj devoscie, kiel du homoj, kiuj volas eviti la problemojn kaŭzitajn de iu alia. Per tia paŝmaniero, kian oni uzas, kiam oni volas ŝajnigi, ke oni ne vidas almozpetanton, aŭ ne volas implikiĝi en stratbatalo.

Tio funkciis.

Ni atingis la stratangulon kaj preteriris ĝin kaj plu iris. Tra du blokoj neniu el ni kuraĝis paroli. Poste mi ellasis la spiron, kiun mi retenis, ne konsciante tion.

Ni atingis Straton 16 kaj ŝanĝis direkton al Misio-Strato. Normale tiu kvartalo iom timigas nokte je la dua post sabata vespero. En tiu nokto ĝi estis ripoziga: la samaj malnovaj droguloj kaj amoristoj kaj drogvendistoj kaj ebriuloj. Neniuj policanoj kun klaboj, neniom da gaso.

“Nu”, mi diris, dum ni enspiris la noktan aeron. “Ĉu kafon?”

“Hejmen”, ri diris. “Mi pensas, ke hejmen nun. Kafon poste.”

“Jes”, mi konsentis. Ri vivis supre en Valo de Hayes. Mi ekvidis preterkrozantan taksion kaj alvokis ĝin. Jen eta miraklo: en San-Francisko preskaŭ ne estas taksioj, kiam oni bezonas ilin.

“Ĉu vi havas la veturprezon por veni hejmen?”

“Jes”, ri diris. La taksiŝoforo rigardis nin tra sia fenestro. Mi malfermis la malantaŭan pordon, por ke ri ne forveturu.

“Bonan nokton”, mi diris.

Ri metis la manojn malantaŭ mian kapon kaj tiris mian vizaĝon al sia. Ri kisis min forte sur la buŝo. En tio estis nenio seksa, sed iel ĝi estis des pli intima pro tio.

“Bonan nokton”, ri flustris en mian orelon, kaj enaŭtiĝis.

Kun kapo vertiĝa, okuloj larmantaj, kaj brulanta honto pro tio, ke mi lasis ĉiujn tiujn Xnet-anojn al la delikata zorgado de la DHS kaj SFPD, mi ekiris hejmen.

* * *

Lundon matene, Fred Benson staris malantaŭ la skribotablo de sioro Gálvez.

Sioro Gálvez ne plu instruos ĉi tiun klason”, ri diris, post kiam ni eksidis. Ri havis memkontentan voĉtonon, kiun mi tuj rekonis. Pro intuicio mi rigardis al Charles. Ri ridetis, kvazaŭ estus ria naskiĝtago kaj ri ĵus ricevus la plej bonan donacon en la mondo.

Mi levis la manon.

“Kial ne?”

“Laŭ politiko de la Direktoraro ni ne diskutas aferojn de dungitoj kun iu krom la dungito mem kaj la disciplina komitato”, ri diris, sen ia peno kaŝi sian ĝuon, dum ri diris ĝin.

“Hodiaŭ ni komencos novan unuon, pri nacia sekureco. Viaj LernoTekoj havas la novajn tekstojn. Bonvolu malfermi ilin kaj turnu vin al la unua ekrano.”

La malferma ekrano estis dekorita per DHS-blazono kaj la titolo: KION ĈIU USONANO SCIU PRI HEJMLANDA SEKURECO.

Mi volis ĵeti mian LernoTekon sur la plankon.

* * *

Mi jam aranĝis renkontiĝi kun Ange post la lernejo en kafejo en ria kvartalo. Mi saltis en trajnon de BART kaj trovis min en sidloko malantaŭ du uloj en kompletoj. Ili rigardis la San-Franciskan Kronikon, kiu havis tutpaĝan nekropsion pri la “junulara tumulto” en Dolores-Parko. Ili klukis malaprobe pri ĝi. Kaj jen unu diris al la alia: “Ili estas kvazaŭ cerbolavitaj. Je Kristo, ĉu ni iam estis tiel stultaj?”

Mi ekstaris kaj iris al alia sidloko.

Ĉapitro 13

“Ili estas kompletaj ĉiesuloj”, diris Ange, elkraĉante la lastan vorton. “Fakte, tio estus insulto al la diligente laborantaj ĉiesuloj de la mondo. Ili estas … profitistoj.”

Ni rigardis stakon da gazetoj, kiujn ni akiris kaj kunportis al la kafejo. Ĉiu havis “raportaĵon” pri la festo en Dolores-Parko, kaj ĉiu senescepte priskribis ĝin tiel, ke ĝi ŝajnis ebria drogoplena orgio de buboj, kiuj atakis la policon. USA Today priskribis la koston de la “tumulto” kaj enkalkulis la koston forlavi la piproŝprucan restaĵon de la gasbombado, la ondon da astmo-atakoj, kiuj blokis la urĝejojn de la urbo, kaj la koston pritrakti la okcent arestitajn “tumultulojn”.

Neniu rakontis de nia flanko.

“Nu, Xnet diras ĝin ĝuste, ĉiuokaze”, mi diris. Mi estis kopiinta kelkajn blogojn, filmetojn kaj fotarojn al mia telefono kaj montris ilin al ri. Ili estis senperaj raportoj de homoj, kiuj estis gasumitaj kaj batitaj. La filmeto montris nin ĉiujn danci, amuziĝi, montris la pacajn politikajn paroladojn kaj la skandadon de “Reprenu ĝin”, kaj la paroladon de Trudy Doo, kiel ni estas la sola generacio, kiu povas kredi je lukto por niaj liberoj.

“Ni devas sciigi homojn pri ĉi tio”, ri diris.

“Jes”, mi diris, moroze. “Jen bela teorio.”

“Nu, kial laŭ vi la gazetaro neniam publikigas nian flankon?”

“Vi diris ĝin: ili estas ĉiesuloj.”

“Jes, sed ĉiesuloj faras ĝin por la mono. Ili povus vendi pli da gazetoj kaj reklamoj, se ili havus polemikon. Nun ili havas nur krimon; polemiko estus multe pli granda.”

“Bone, tion mi akceptas. Do kial ili ne faras ĝin? Nu, raportistoj apenaŭ kapablas traserĉi ordinarajn blogojn, des malpli informiĝi per Xnet. Ĝi apenaŭ estas plenkreskulamika ejo.”

“Jes”, ri diris. “Sed ni povas plibonigi tion, ĉu ne?”

“He?”

“Dokumentu ĉion. Metu ĉion en unu lokon, kun ĉiuj ligoj. Unu lokon, al kiu oni povas iri, por ke la gazetaro trovu ĝin kaj akiru plenan bildon. Ligu ĝin al la KIELFARI-dosieroj por Xnet. Interretuzantoj povas atingi Xnet, se ili ne zorgas, ke la DHS eltrovos, pri kio ili legis.”

“Ĉu vi pensas, ke tio funkcios?”

“Nu, eĉ se ĝi ne funkcios, ĝi estos io pozitiva farita.”

“Kial ili aŭskultus nin eĉ?”

“Kiu ne aŭskultus M1k3y?”

Mi demetis mian kafon. Mi prenis mian telefonon kaj enpoŝigis ĝin. Mi ekstaris, turnis min sur la kalkano, kaj eliris el la kafejo. Mi elektis direkton laŭ hazardo kaj plu iris. Mia vizaĝo sentiĝis streĉita, kun la sango fordrenita al mia stomako, kiu kirliĝis.

Ili scias, kiu vi estas, mi pensis. Ili scias, kiu estas M1k3y. Jen la fino. Se Ange eksciis tion, ankaŭ la DHS eksciis. Mi pereos. Mi sciis tion, de kiam ili ellasis min el la DHS-kamiono, ke iam ili venos por aresti min kaj formeti min por ĉiam, forsendi min tien, kien Darryl malaperis.

Ĉio finiĝis.

Ri preskaŭ faligis min, kiam mi atingis Market-Straton. Ri estis senspira kaj aspektis furioze.

“Kio diable estas via problemo, sioro?”

Mi forskuis rin kaj plu iris. Ĉio finiĝis.

Ri kaptis min denove. “Ĉesu, Marcus, vi timigas min. Venu nun, parolu al mi.”

Mi haltis kaj rigardis rin. Ri nebuliĝis antaŭ miaj okuloj. Mi povis nenion enfokusigi. Mi sentis frenezan deziron salti antaŭ tramon, kiu preterrapidis nin laŭ la mezo de la strato. Pli bone estus morti ol reiri.

“Marcus!” Ri faris ion, kion mi vidis homojn fari nur en filmoj. Ri vangofrapis min: forta frapo al la vizaĝo. “Parolu al mi, damne!”

Mi rigardis rin kaj metis manon al mia vizaĝo, kiu forte brulis.

“Neniu sciu, kiu mi estas”, mi diris. “Mi ne povas diri tion pli simple. Se vi scias, ĉio finiĝis. Kiam aliaj homoj ekscias, ĉio finiĝas.”

“Ho Dio, pardonu min. Vidu, mi scias nur pro tio, ke, nu, mi ĉantaĝis Jolu. Post la festo mi iom spionis vin, provante eltrovi, ĉu vi estas la bonulo, kiu vi ŝajnis esti, aŭ sekreta hakilmurdisto. Mi konas Jolu de longa tempo, kaj kiam mi demandis rin pri vi, ri entuziasmiĝis, kvazaŭ vi estus Kristo reveninta aŭ io tia, sed mi povis konstati, ke ion ri ne rakontas al mi. Mi konas Jolu de longa tempo. Ri eliris kun mia pli aĝa fratino ĉe komputila tendaro, kiam ri estis infano. Mi havas bonegan koton pri ri. Mi diris al ri, ke mi publikigos ĝin, se ri ne rakontos al mi.”

“Do ri diris al vi.”

“Ne. Ri diris, ke mi iru al la diablo. Sed tiam mi diris al ri ion pri mi. Ion, kion mi neniam rakontis al iu alia.”

“Kion?”

Ri rigardis min. Ĉirkaŭrigardis. Rigardis min denove. “Bone. Mi ne ĵurigos vin pri sekreteco, ĉar kiel tio utilus? Aŭ mi povas fidi vin, aŭ mi ne povas.

“En la pasinta jaro, mi …” Ri interrompis sin. “En la pasinta jaro, mi ŝtelis la normigitajn testojn kaj publikigis ilin en la reto. Tio estis nur petolaĵo. Mi hazarde preterpasis la oficejon de la lernejestro, kaj mi vidis ilin en ria gardoŝranko, kies pordo estis malfermita. Mi plonĝis en rian oficejon – estis ses aroj da kopioj, kaj mi ŝovis nur unu en mian sakon kaj forkuris. Kiam mi venis hejmen, mi skanis ĉiujn paĝojn kaj alŝutis ilin al servilo de la Piratpartio en Danio.”

“Tion faris vi?” mi diris.

Ri ruĝiĝis. “Nu. Jes.”

“Merdo!” mi diris. Tio estis grandega novaĵo. La Eduka Direktoraro diris, ke ĝiaj testoj por “Neniu Infano Preterlasita” kostis dekojn da milionoj da dolaroj kaj oni devos elspezi tiun monon denove pro la liko. Ili nomis ĝin “edukoterorismo”. Raportistoj spekulativis senfine pri la politikaj motivoj de la likiginto, ĉu estis protesto de instruisto, aŭ studento, aŭ ŝtelisto, aŭ venĝema registara kontraktisto.

“Tio estis VI?”

“Tio estis mi”, ri diris.

“Kaj vi diris tion al Jolu …”

“Ĉar mi volis, ke ri estu certa, ke mi gardos la sekreton. Se ri scios mian sekreton, tiam ri havos ion, kion ri povus uzi por meti min en malliberejon, se mi malfermus mian buŝon. Doni iom, ricevi iom. Quid pro quo, kiel en La silento de la ŝafidoj.”

“Kaj ri diris al vi.”

“Ne. Ri ne diris.”

“Sed …”

“Tiam mi rakontis al ri, kiom mi ŝatas vin. Kiel mi planis esti idioto, ĵetante min al vi. Tiam ri diris al mi.”

Post tio mi ne povis elpensi ion por diri. Mi rigardis miajn piedojn. Ri kaptis miajn manojn kaj premis ilin.

“Pardonu, ke mi elpremis ĝin de ri. Tio devus esti via decido diri al mi, se vi volus entute diri al mi. Ne estis mia afero …”

“Ne” mi diris. Sciante nun, kiel ri eltrovis, mi komencis trankviliĝi. “Ne, estas bone, ke vi scias. Vi.”

“Mi”, ri diris. “Eta mi.”

“Bone, mi povas vivi kun ĉi tio. Sed restas unu afero.”

“Kio?”

“Ne ekzistas maniero diri ĉi tion sen ŝajni ofendulo, do mi simple diros ĝin. Homoj, kiuj eliras unu kun la alia – aŭ kion ajn ni faras nun – ili rompas sian rilaton. Kiam ili rompas ĝin, ili koleriĝas unu kontraŭ la alia. Kelkfoje ili eĉ malamas unu la alian. Estas tre seke pensi, kiel tio povus okazi inter ni, sed vi scias, ke ni devas pensi pri tio.”

“Mi solene promesas, ke nenio, kion vi povus fari al mi, igus min perfidi vian sekreton. Nenio. Fiki dekon da huraistinoj en mia lito, dum mia patrino rigardas. Devigi min aŭskulti Britney Spears. Ŝteli mian tekokomputilon, rompi ĝin per marteloj kaj trempi ĝin en marakvon. Mi promesas. Nenio. Iam ajn.”

Mi elblovis iom da aero.

“Nu”, mi diris.

“Nun estus bona momento por kisi min”, ri diris, kaj turnis la vizaĝon supren.

* * *

La sekva granda projekto de M1k3y en Xnet estis kunmeti la definitivan resumon de raportoj pri la FIDU-NENIUN-festo en Dolores-Parko. Mi kunmetis la plej grandan, plej imponan retpaĝaron, kiun mi povis, kun sekcioj montrantaj la agadon laŭ loko, laŭ horo, laŭ kategorio: polica perforto, dancado, sekvaĵo, kantado. Mi alŝutis la tutan koncerton.

Mi laboris pri preskaŭ nenio alia dum la resto de la nokto. Kaj de la sekva nokto. Kaj de la postsekva.

Mia poŝtujo superbordiĝis pro ricevitaj sugestoj. Homoj sendis al mi elŝutojn de siaj telefonoj kaj poŝkameraoj. Poste mi ricevis retmesaĝon de nomo, kiun mi rekonis: Dr Eeevil (tri E-oj), unu el la ĉefaj vartistoj de Paranoja Linukso.

> M1k3y

> Mi rigardas vian Xnet-eksperimenton kun granda intereso. Ĉi tie en Germanio ni havas sperton, kio okazas kun registaro, kiu iĝas neregebla.

> Vi sciu, ke ĉiu fotilo havas unikan “bru-parafon”, per kiu eblas poste ligi bildon al fotilo. Tio signifas, ke la fotoj, kiujn vi republikigas en viaj retpaĝoj, povus esti uzataj por identigi la fotintojn, se ili poste estos arestitaj pro io alia.

> Bonŝance ne estas malfacile forfiltri la parafojn, se vi volas tion fari. Estas programeto por fari tion en la distribuaĵo de Paranoja Linukso, kiun vi uzas. Ĝi nomiĝas photonomous, kaj vi trovos ĝin en /usr/bin. Simple legu la manpaĝojn por informiĝi. Sed ĝi estas simpla.

> Bonŝancon en tio, kion vi faras. Ne kaptiĝu. Restu libera. Restu paranoja.

> Dr Eeevil

Mi senfingrospurigis ĉiujn fotojn, kiujn mi afiŝis, kaj remetis ilin, kun noto klariganta, kion Dr Eeevil rakontis al mi, avertante al ĉiuj homoj fari same. Ni ĉiuj havis la saman bazan instalon de Paranoja Xbox, do ni ĉiuj povis anonimigi niajn bildojn. Nenion mi povis fari pri la fotoj jam elŝutitaj kaj enstapligitaj, sed ekde nun ni estos pli ruzaj.

Nenion plian mi pensis pri la afero tiunokte, ĝis mi venis suben al la matenmanĝo la sekvan matenon, kie Panjo havis la radion ŝaltita kaj aŭdiĝis la matenaj novaĵoj de NPR.

“La araba novaĵagentejo Al-Ĝazira montras bildojn, filmetojn kaj senperajn raportojn pri la junulara tumulto de la pasinta semajnfino en Dolores-Parko”, diris la anoncisto, dum mi trinkis glason da oranĝosuko. Mi sukcesis ne ŝprucigi ĝin trans la ĉambron, sed mi ja misglutis iomete.

“Raportistoj de Al-Ĝazira pretendas, ke tiuj raportoj publikiĝis en la tiel nomata ‘Xnet’, sekreta reto uzata de studentoj kaj simpatiantoj de Al-Kaida en la Golfa Regiono. Pri la ekzisto de tiu reto delonge estis onidiroj, sed hodiaŭ aperas la unua mencio pri ĝi en amaskomunikiloj.”

Panjo balancis la kapon. “Ĝuste tion ni bezonas”, ri diris. “Kvazaŭ la polico ne jam estus sufiĉe malbona. Buboj, kiuj kuras tien kaj reen, ŝajnigante esti gerilanoj, kaj donas al ĝi pretekston por eĉ pli forte bati.”

“La blogoj de Xnet havas centojn da raportoj kaj plurrimedaj dosieroj de junaj homoj, kiuj ĉeestis la tumulton kaj asertas, ke ili estis pace kunvenintaj, ĝis la polico atakis ilin. Jen unu el tiuj raportoj.

“‘Ni faris nenion krom danci. Mi kunvenigis mian etan fratiĉon. Muzikgrupoj ludis, kaj ni parolis pri libereco, kiel ni perdas ĝin al tiuj ofenduloj, kiuj pretendas, ke ili malamas teroristojn, sed atakas nin, kvankam ni ne estas teroristoj, sed usonanoj. Mi pensas, ke ili malamas liberecon, ne nin.

“‘Ni dancis kaj la muzikistoj ludis, kaj ĉio estis amuza kaj bona, kaj jen la policanoj komencis krii al ni, ke ni disiru. Ni ĉiuj kriis, reprenu ĝin! Kio signifas: reprenu Usonon. La policanoj gasumis nin per piproŝpruco. Mia eta fratiĉo aĝas dek du. Ri maltrafis tri tagojn da lernejo. Miaj stultaj gepatroj diras, ke mi kulpas. Sed kio pri la policanoj? Ni pagas ilin, kaj ili devus protekti nin, sed ili gasumis nin pro nenio, gasumis nin, kiel oni gasumas malamikajn soldatojn.’

“Similaj raportoj, inkluzive sonon kaj filmetojn, estas troveblaj en la retpaĝoj de Al-Ĝazira kaj en Xnet. Vi povas trovi instrukciojn por aliri tiun Xnet en la hejmpaĝo de NPR.”

Paĉjo venis suben.

“Ĉu vi uzas Xnet?” ri diris. Ri rigardis atentege al mia vizaĝo. Mi sentis min tordiĝi.

“Ĝi estas por ludoj”, mi diris. “Jen por kio la plej multaj homoj uzas ĝin. Ĝi estas nur sendrata reto. Ĝi estas tio, kion ĉiuj faris per tiuj senpagaj Xbox-aparatoj, kiujn oni fordonis antaŭ unu jaro.”

Ri rigardis al mi minace. “Ludoj? Marcus, eble vi ne komprenas tion, sed vi kreas ŝirmon por homoj, kiuj planas ataki kaj detrui ĉi tiun landon. Mi ne volas vidi vin uzi tiun Xnet. Ne plu. Ĉu mi parolas sufiĉe klare?”

Mi volis argumenti. Damne, mi volis kapti rin ĉe la ŝultroj kaj skui rin. Sed mi ne faris tion. Mi rigardis for. Mi diris: “Certe, Paĉjo.” Kaj mi iris al la lernejo.

* * *

Komence mi senŝarĝiĝis, kiam mi eksciis, ke sioro Benson ne restos kiel instruisto de mia klaso pri Sociaj Studoj. Sed la ino, kiun oni trovis por anstataŭi rin, estis mia plej malbona premsonĝo.

Ri estis juna, nur ĉirkaŭ 28 aŭ 29, kaj beleta, en deca maniero. Ri havis blondajn harojn kaj molan sudan parolmanieron, kiam ri prezentis sin al ni kiel siorinon Andersen. Tio tuj sonigis ĉe mi alarmon. Mi konis neniun inon sub sesdek jaroj, kiu nomis sin “siorino”.

Sed mi pretis pretervidi tion. Ri estis juna, bela, sonis afable. Ri estos bona.

Ri ne estis bona.

“Sub kiaj cirkonstancoj la federacia registaro estu preta provizore abrogi la Deklaron de Rajtoj?” ri diris, turnante sin al la nigra tabulo kaj skribante vicon de numeroj, de unu ĝis dek.

“Neniam”, mi diris, ne atendante, ĝis ri petos min paroli. Tio estis facila. “Konstituciaj rajtoj estas absolutaj.”

“Tio ne estas tre nuancita vidpunkto.” Ri rigardis sian sidlokoplanon. “Marcus. Ekzemple, imagu, ke policano faras nerajtigitan priserĉon. Ri malkovras konvinkan pruvon, ke iu malbonulo mortigis vian patriĉon. Ĝi estas la sola ekzistanta pruvo. Ĉu la malbonulo liberiĝu?”

Mi sciis la respondon al tio, sed mi ne povis vere klarigi ĝin. “Jes”, mi diris, finfine. “Sed la polico ne faru nerajtigitan priserĉon …”

“Malĝuste”, ri diris. “La ĝusta respondo al polica miskonduto estas disciplina agado kontraŭ la polico, ne punado de la tuta socio pro la eraro de unu policano.” Ri skribis “Krima kulpo” ĉe punkto unu sur la tabulo.

“Ĉu aliaj manieroj, en kiuj eblas provizore abrogi la Deklaron de Rajtoj?”

Charles levis la manon. “Krii ‘fajro!’ en plena teatro?”

“Tre bone …” ri konsultis la sidlokoplanon … “Charles. Ekzistas multaj okazoj, en kiuj la Unua Amendo ne estas absoluta. Ni listu ankoraŭ kelkajn tiajn.”

Charles levis la manon denove. “Endanĝerigi oficiston de leĝobeigado.”

“Jes, malkaŝi la identecon de kaŝa policano aŭ informoficisto. Tre bone.” Ri skribis ĝin. “Ĉu aliajn?”

“Nacia sekureco”, diris Charles, ne atendante, ke ri petu rin denove. “Kalumniado. Obscenaĵoj. Koruptado de infanoj. Infanpornaĵoj. Receptoj por fari bombojn.” Siorino Andersen skribis tiujn aferojn rapide, sed haltis ĉe infanpornaĵoj. “Infanpornaĵoj estas nur formo de obscenaĵoj.”

Mi sentis naŭzon. Ne ĉi tion mi lernis aŭ kredis pri mia lando. Mi levis la manon.

“Jes, Marcus?”

“Mi ne komprenas. Vi parolas, kvazaŭ la Deklaro de Rajtoj estus laŭvola. Ĝi estas la Konstitucio. Ni devas sekvi ĝin absolute.”

“Tio estas kutima trosimpligo”, ri diris, farante al mi falsan rideton. “Sed fakte la verkintoj de la Konstitucio intencis, ke ĝi estu vivanta dokumento, reviziata tra la tempo. Ili komprenis, ke la Respubliko ne povus daŭri eterne, se la aktuala registaro ne povus regi laŭ la aktualaj bezonoj. Ili neniam intencis, ke la Konstitucio estu rigardata kiel religia doktrino. Ili ja venis ĉi tien, fuĝante de religia doktrino.”

Mi kapneis. “Kio? Ne. Ili estis komercistoj kaj metiistoj, kiuj estis fidelaj al la Reĝo, ĝis tiu iniciatis politikojn kontraŭ iliaj interesoj kaj kruele obeigis ilin. La religiaj rifuĝintoj venis multe pli frue.”

“Kelkaj Verkintoj devenis de religiaj rifuĝintoj”, ri diris.

“Kaj la Deklaro de Rajtoj ne devus esti io, el kio oni elektas laŭvole. Kion la Verkintoj malamis, tio estis tiranio. Jen kion la Deklaro de Rajtoj devu malebligi. Ili estis revolucia armeo kaj deziris principaron, pri kiu ĉiu povus konsenti. Vivo, libero kaj la sekvado de feliĉo. La rajto de popoloj forpuŝi siajn subpremantojn.”

“Jes, jes”, ri diris, svingante brakon al mi. “Ili kredis je la rajto de la popolo liberiĝi de siaj Reĝoj, sed …” Charles jam ridetis, kaj kiam siorino Andersen diris tion, ri ridetis eĉ pli.

“Ili kreis la Deklaron de Rajtoj, ĉar ili opiniis, ke havi absolutajn rajtojn estas pli bone ol la risko, ke iu forprenos ilin. Kiel la Unua Amendo: ĝi protektu nin per tio, ke ĝi malebligas al la registaro krei du specojn de parolado, permesata parolado kaj krima parolado. Ili ne volis alfronti la riskon, ke iu ofendulo decidos, ke la aferoj, kiujn tiu trovas malagrablaj, estu kontraŭleĝaj.”

Ri turnis sin al la tabulo kaj skribis sur ĝi, “Vivo, libero kaj la sekvado de feliĉo”.

“Ni kuras iomete antaŭen de la leciono, sed vi ŝajnas progresinta grupo.” La aliaj ridis ĉe tio, nervoze.

“La rolo de registaro estas sekurigi por civitanoj la rajtojn pri vivo, libero kaj la sekvado de feliĉo. En tiu ordo. Tio similas al filtro. Se la registaro volas fari ion, kio igas nin iomete malfeliĉa, aŭ forprenas iom de nia libero, tio estas bona, kondiĉe ke ĝi faras ĝin por savi niajn vivojn. Jen kial policanoj povas enŝlosi vin, se ili pensas, ke vi estas danĝera por vi mem aŭ aliaj homoj. Vi perdas viajn liberon kaj feliĉon por protekti vivon. Se vi havas vivon, vi eble akiros liberon kaj feliĉon poste.”

Iuj aliaj jam levis la manojn. “Ĉu tio signifas, ke ili povas fari ion ajn, kion ili volas, se ili diras, ke ĝi estas por malebligi al iu vundi nin en la estonteco?”

“Jes”, diris alia lernanto. “Ŝajnas, ke vi diras, ke nacia sekureco estas pli grava ol la Konstitucio.”

Mi tiom fieris pri miaj kunlernantoj tiam. Mi diris: “Kiel oni povas protekti liberon per abrogo de la Deklaro de Rajtoj?”

Ri kapneis al ni, kvazaŭ ni parolus tre stulte. “La ‘revoluciaj’ fondintoj mortpafis perfidulojn kaj spionojn. Ili ne kredis je absoluta libero, ne kiam ĝi minacis la Respublikon. Rigardu nun tiujn Xnet-ulojn …”

Mi forte penis ne rigidiĝi.

“… tiujn tiel nomatajn ĵamantojn, kiuj estis en la novaĵoj hodiaŭ matene. Kiam ĉi tiu urbo estis atakita de homoj, kiuj deklaris militon kontraŭ ĉi tiu lando, ili celis saboti la sekurecrimedojn starigitajn por kapti la malbonulojn kaj malebligi al ili fari ĝin denove. Tion ili faris, kaŭzante danĝeron kaj ĝenon al siaj kuncivitanoj …”

“Ili faris tion por montri, ke niaj rajtoj estas forprenataj en la nomo de protektado!” mi diris. Nu, bone, mi kriis ĝin. Damne, ri tiom kolerigis min. “Ili faris tion, ĉar la registaro traktis ĉiun kiel suspektatan teroriston.”

“Do ili volis pruvi, ke ili ne estu traktataj kiel teroristoj,” Charles rekriis, “do ili agis kiel teroristoj? Do ili faris terorismon?”

Mi ekbolis.

“Ho, Kristo. Faris terorismon? Ili montris, ke universala observado estas pli danĝera ol terorismo. Rigardu, kio okazis en la parko la pasintan semajnfinon. Tiuj homoj dancis kaj aŭskultis muzikon. Kiel tio estas terorismo?”

La instruisto transiris la ĉambron por stari antaŭ mi, atendante, ĝis mi fermis la faŭkon. “Marcus, vi ŝajne pensas, ke nenio ŝanĝiĝis en ĉi tiu lando. Vi devas kompreni, ke la bombado de la Golfa Ponto ŝanĝis ĉion. Miloj de niaj amikoj kaj parencoj kuŝas mortintaj funde de la Golfo. Nun estas tempo por nacia unueco fronte al la perforta insulto, kiun suferis nia lando …”

Mi ekstaris. Mi tute satiĝis de tiu galimatio pri “ĉio ŝanĝiĝis”. “Ĉu nacia unueco? La baza koncepto de Usono estas, ke ni estas la lando, en kiu malsampensado estas bonvena. Ni estas lando de malsampensantoj kaj batalantoj kaj ribelintoj kaj adeptoj de libera parolado.”

Mi pensis pri la lasta leciono de sioro Gálvez kaj la miloj da studentoj en Berklio, kiuj ĉirkaŭis la polican kamioneton, kiam oni volis aresti iun, kiu disdonis literaturon pri civilaj rajtoj. Neniu provis haltigi tiujn kamionojn, kiam ili forveturis kun ĉiuj homoj, kiuj dancis en la parko. Mi ne provis. Mi forkuris.

Eble ĉio ja ŝanĝiĝis.

“Mi kredas, ke vi scias, kie troviĝas la oficejo de sioro Benson”, ri diris al mi. “Vi prezentu vin al ri tuj. Mi ne permesos, ke miaj lecionoj estu interrompataj de malrespekta konduto. Por iu, kiu pretendas ami liberon de parolo, vi certe ŝatas per kriado malhelpi la paroladon de ĉiu, kiu malkonsentas kun vi.”

Mi ekprenis miajn LernoTekon kaj sakon kaj eliris furioze. La pordo havis gasamortizilon, do ne eblis ĵetfermi ĝin. Alie mi ĵetfermus ĝin.

Mi iris rapide ĝis la oficejo de sioro Benson. Kameraoj filmis min iranta. Mia paŝado estis registrata. La rofidoj en mia lernantidentigilo elsendis mian identecon al detektiloj en la koridoro. Kvazaŭ mi estus en malliberejo.

“Fermu la pordon, Marcus”, diris sioro Benson. Ri turnis sian ekranon, por ke mi povu vidi la elsendon de la leciono pri Sociaj Studoj. Ri estis rigardinta ĝin.

“Kion vi volas diri pri vi?”

“Tio ne estis instruado; tio estis propagando. Ri diris al ni, ke la Konstitucio ne gravas!”

“Ne, ri diris, ke ĝi ne estas religia doktrino. Kaj vi atakis rin kiel speco de fundamentisto, konfirmante rian diron. Marcus, vi el ĉiuj homoj devus kompreni, ke ĉio ŝanĝiĝis, kiam la ponto estis bombita. Via amiko Darryl …”

“Ne diru vorton pri ri damne”, mi diris, bolante pro kolero. “Vi ne indas paroli pri ri. Jes, mi komprenas, ke ĉio estas nun alia. Antaŭe ni estis libera lando. Nun ne plu.”

“Marcus, ĉu vi scias, kion signifas ‘nula tolero’?”

Mi retretis. Ri povus elpeli min pro “minaca konduto”. Ĝi estis regulo celita por uzado kontraŭ bandanoj, kiuj provis timigi siajn instruistojn. Sed kompreneble ri neniel hontus uzi ĝin kontraŭ mi.

“Jes”, mi diris. “Mi scias, kion ĝi signifas.”

“Mi kredas, ke vi ŝuldas al mi pardonpeton”, ri diris.

Mi rigardis rin. Ri apenaŭ subpremis sian sadistan rideton. Parto de mi volis rampi. Mi volis petegi indulgon, por mia honto. Mi subpremis tiun parton kaj decidis, ke mi preferus elĵetiĝi ol pardonpeti.

“Registaroj iniciatiĝas inter homoj, derivante siajn justajn potencojn el la konsento de la regatoj, ke kiam ajn iu formo de regado fariĝas detruema al tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ aboli ĝin, kaj iniciati novan regadon, bazante ĝian fundamenton sur tiajn principojn, kaj organizante ĝiajn potencojn en tia formo, kia ŝajnas plej kongrua al efektiviĝo de iliaj sekureco kaj feliĉo.” Mi memoris ĝin parkere.

Ri balancis la kapon. “Memori aferojn ne estas la sama afero kiel kompreni ilin, bubo.” Ri klinis sin al sia komputilo kaj alklakis aferojn. Ria presilo zumis. Ri transdonis al mi varman folion de Direktorara leterpapero, kiu informis, ke mi estas por du semajnoj eksigita.

“Mi tuj retpoŝtos al viaj gepatroj. Se vi ankoraŭ estos sur la tereno de la lernejo post tridek minutoj, vi estos arestita pro senrajta restado.”

Mi rigardis rin.

“Vi ne deklaru militon al mi en mia propra lernejo”, ri diris. “Vi ne povas gajni tiun militon. IRU!”

Mi iris.

Ĉapitro 14

Xnet ne estis tre amuza meze de la lerneja tago, kiam ĉiuj ĝiaj uzantoj estis en la lernejo. Mi havis la paperon faldita en la malantaŭa poŝo de mia ĝinzo, kaj mi ĵetis ĝin sur la kuirejan tablon, kiam mi alvenis hejme. Mi sidiĝis en la salono kaj ŝaltis la televidilon. Mi neniam rigardis ĝin, sed mi sciis, ke miaj gepatroj rigardas ĝin. La televidilo kaj la radio kaj la gazetoj estis la fonto de ĉiuj iliaj ideoj pri la mondo.

La novaĵoj estis teruraj. Estis tiom da kialoj por timi. Usonaj soldatoj mortadis ĉie en la mondo. Kaj ne nur soldatoj. Anoj de la nacia gvardio, kiuj pensis, ke ili rekrutiĝas por helpi savi homojn el uraganoj, kaj deĵoris eksterlande dum jaroj post jaroj da longa kaj senfina milito.

Mi travagis la 24-horajn novaĵkanalojn, unu post alia. Parado da oficialuloj rakontantaj al ni, kial ni timu. Parado da fotoj de bomboj eksplodantaj ĉie en la mondo.

Mi vagis plu kaj ektrovis, ke mi rigardas konatan vizaĝon. Jen la iĉo, kiu venis en la kamionon kaj parolis al la ino kun severa harfasono, dum mi estis katenita en la malantaŭo. En armea uniformo. La subtitolo identigis rin kiel ĉefgeneralon Graeme Sutherland, regionan komandanton, DHS.

“Mi tenas en miaj manoj literaturon efektive disponigitan ĉe la tiel nomata koncerto en Dolores-Parko la pasintan semajnfinon.” Ri levis stakon da flugfolioj. Tie estis multaj disdonantoj de flugfolioj, mi memoris. Kiam ajn estis grupo da homoj en San-Francisko, estis flugfolioj.

“Mi volas, ke vi rigardu ĉi tiujn dum momento. Mi legos por vi la titolojn. ‘Sen la konsento de la regatoj: civitana gvidilo al ŝtatrenverso.’ Jen unu: ‘Ĉu la bombado de la 11-a de septembro vere okazis?’ Kaj alia: ‘Kiel uzi ilian sekurecon kontraŭ ili’. Ĉi tiu literaturo montras al ni la veran celon de la kontraŭleĝa kunveno sabaton vespere. Tio ne estis nur malsekura kunveno de miloj da homoj sen ĝustaj antaŭzorgoj, aŭ eĉ necesejoj. Ĝi estis rekrutiga renkontiĝo por la malamiko. Ĝi estis provo korupti infanojn, ke ili akceptu la ideon, ke Usono ne protektu sin.

“Konsideru ĉi tiun sloganon: ‘Fidu neniun pli aĝan ol 25.’ Kiu pli bona maniero ekzistas por certigi, ke neniu pripensita, ekvilibra, plenkreskula diskuto injektiĝu en la porterorisman mesaĝon, ol ekskluzivi plenkreskulojn, limigi sian grupon al imponeblaj junuloj?

“Kiam la polico venis sur la scenejon, ĝi trovis rekrutigan renkontiĝon por la malamikoj de Usono jam okazantan. La kunveno jam interrompis la noktojn de centoj da loĝantoj de la kvartalo, el kiuj neniu estis konsultita dum la planado de tiu tutnokta muzikfesto.

“Policanoj ordonis al tiuj homoj disiri – tio estas videbla en ĉiuj filmoj – kaj kiam la festantoj turnis sin por ataki ilin, instigate de la muzikistoj sur la scenejo, la polico subigis ilin per nemortigaj metodoj por regi homamasojn.

“La arestitoj estis gvidantoj kaj provokistoj, kiuj instigis la milojn da facile influeblaj junuloj sturmi la vicojn de policanoj. Sume okcent dudek sep estis arestitaj. Pri multaj el tiuj jam estis krimregistro. Por pli ol cent el ili jam estis arestordono. Ili ankoraŭ estas en malliberejo.

Sioroj, Usono militas ĉe multaj frontoj, sed nenie ĝi estas en pli grava danĝero ol ĉi tie, hejme. Ĉu nin atakas teroristoj, ĉu tiuj, kiuj simpatias kun ili.”

Ĵurnalisto levis manon kaj diris: “Generalo Sutherland, ĉu vere vi diras, ke tiuj infanoj estas simpatiantoj de teroristoj, ĉar ili ĉeestis feston en parko?”

“Kompreneble ne. Sed kiam junuloj kunvenas sub la influo de la malamikoj de nia lando, ili facile povas trovi sin en akvo tro profunda. Teroristoj tre ŝatus rekrutigi kvinan kolonon por fari por ili militon ĉe nia hejma fronto. Se tiuj estus miaj infanoj, tio serioze zorgigus min.”

Alia ĵurnalisto ekparolis. “Tio tamen estis nur subĉiela koncerto, Generalo? Ili apenaŭ ekzerciĝis kun pafiloj.”

La Generalo prenis stakon da fotoj kaj komencis montri ilin. “Jen bildoj, kiujn policanoj faris per infraruĝaj fotiloj antaŭ ol avanci.” Ri tenis ilin apud sia vizaĝo kaj trafoliumis ilin, unu post alia. Ili montris homojn, kiuj dancis tre sovaĝe, kelkajn homojn, kiuj premiĝis aŭ surpaŝiĝis. Poste ili transiris al seksaj aferoj ĉe la arboj: knabino kun tri knabiĉoj, du knabiĉoj kisantaj. “Infanoj junaj ĝis dek jarojn estis ĉe tiu evento. Danĝera koktelo el drogoj, propagando kaj muziko rezultigis dekojn da vunditoj. Mirinde estas, ke neniu mortis.”

Mi malŝaltis la televidilon. Ili faris impreson, ke ĝi estis tumulto. Se miaj gepatroj kredus, ke mi estis tie, ili ligus min al mia lito dum monato kaj ellasus min poste nur kun radiokolumo.

Se temas pri tio, ili koleregos, kiam ili ekscios, ke mi estas eksigita.

* * *

Ili ne bonvenigis la novaĵon. Paĉjo volis ŝlosi min en la domo, sed Panjo kaj mi konvinkis rin alie.

“Vi scias, ke tiu viclernejestro celas al Marcus dum jaroj”, diris Panjo. “La lastan fojon, kiam vi renkontis rin, vi malbenis rin dum unu horo poste. Mi kredas, ke la vorto ‘fekulo’ estis ripete uzata.”

Paĉjo balancis la kapon. “Interrompi lecionon por argumenti kontraŭ la Departemento de Hejmlanda Sekureco …”

“Ĝi estis leciono pri Sociaj Studoj, Paĉjo”, mi diris. Al mi ĝi apenaŭ plu gravis, sed mi sentis, dum Panjo defendis min, ke mi helpu rin. “Ni parolis pri la DHS. Ĉu oni ne diras, ke debato estas saniga?”

“Vidu, knabiĉo”, ri diris. Ri kutimiĝis tre ofte nomi min “knabiĉo”. Tio sentigis min, ke ri ĉesis rigardi min kiel personon kaj ekpensis pri mi kiel pri duonformita larvo, kiun necesas gvidi el adolesko. Mi malamis tion. “Vi devos lerni kunvivi kun la fakto, ke ni vivas nun en alia mondo. Vi plene rajtas eldiri vian opinion, kompreneble, sed vi devas prepariĝi por la sekvoj de tio. Vi devas alfronti la fakton, ke kelkaj homoj suferas doloron, ke tiuj ne volos diskuti la pli subtilajn aspektojn de konstitucia juro, dum iliaj vivoj estas riskataj. Ni troviĝas nun en savboato, kaj, kiam oni estas en la savboato, neniu volas aŭdi, kiel malĝentila estas la kapitano.”

Mi apenaŭ detenis min de okulrulado.

“Oni taskis al mi du semajnojn da sendependa studado, verki unu raporton por ĉiu el miaj fakoj, uzante la urbon kiel fonon: raporton pri historio, raporton pri Sociaj Studoj, raporton pri la angla, raporton pri fiziko. Tio estas pli bona ol sidadi hejme kaj televidi.”

Paĉjo atente rigardis min, kvazaŭ ri suspektis, ke mi planas ion malbonan, sed kapjesis. Mi diris al ili “bonan nokton” kaj iris supren al mia ĉambro. Tie mi startigis mian Xbox, lanĉis tekstprogramon kaj komencis elcerbumi ideojn por miaj raportoj. Kial ne? Tio vere estis pli bona ol sidadi hejme.

* * *

En la fino mi tujmesaĝis kun Ange dum longa tempo en tiu nokto. Ri kunsentis pri ĉio kaj diris al mi, ke ri helpos min pri miaj raportoj, se mi renkontos rin post la lernejo la sekvan tagon. Mi sciis, kie estis ria lernejo – ri iris al la sama lernejo kiel Van – kaj ĝi troviĝis tute transe ĉe la Orienta Golfo, kien mi ne iris, de kiam la bomboj eksplodis.

Mi estis tre ekscitita ĉe la penso revidi rin. En ĉiu nokto de post la festo mi enlitiĝis pensante pri du aferoj: la vidaĵo de la homamaso sturmanta la policajn vicojn kaj la sento de la flanko de ria mamo sub ria ĉemizo, dum ni apogis nin al la kolono. Ri estis mirinda. Mi neniam estis kun knabino tiel … agresema kiel ri. Antaŭe ĉiam estis tiel, ke mi faris movojn, kaj ili forpuŝis min. Sed mi sentis, ke Ange estas tiela sekshundo kiel mi. Tio estis tantaliga penso.

Mi profunde dormis tiun nokton, kun ekscitaj sonĝoj pri mi kaj Ange kaj tio, kion ni eble farus, se ni trovus nin ie en soleca loko.

La sekvan tagon mi eklaboris pri miaj raportoj. San-Francisko estas bona loko, se oni skribas pri loko. Historio? Certe, jen ĝi, de la Orimpetego ĝis la ŝipfarejoj de la dua mondmilito, la koncentrejoj por japanoj, la invento de la persona komputilo. Fiziko? La Esploradejo havas la plej belajn ekspoziciaĵojn el ĉiuj muzeoj, kiujn mi vizitis. Mi iom perverse plezuris pri la ekspoziciaĵoj pri terlikviĝo dum grandaj tertremoj. Angla literaturo? Jack London, bitnikaj poetoj, sciencfikciaj aŭtoroj kiel Pat Murphy kaj Rudy Rucker. Sociaj Studoj? La Movado por Libera Parolado, César Chávez, gejaj rajtoj, feminismo, kontraŭmilita movado, …

Mi ĉiam ŝatis lerni aferojn nur pro tio. Nur por esti pli saĝa pri la mondo ĉirkaŭ mi. Mi povis fari tion, nur promenante tra la urbo. Mi decidis, ke mi faros raporton por la angla pri la bitnikoj unue. La librovendejo City Lights havis grandiozan bibliotekon en supra ĉambro, kie Allen Ginsberg kaj riaj amikoj kreis sian radikalan drogecan poezion. Tiu, kiun ni legis en la angla klaso, estis Ululo, kaj mi neniam forgesos la malfermajn liniojn, kiuj tremigis mian spinon:

Mi vidis la plej bonajn mensojn de mia generacio detruataj de frenezo, malsataj histeriaj nudaj,

sin trenantaj tra la negraj stratoj ĉe tagiĝo, serĉantaj koleran kuracon,

anĝelo-kapaj sagaculoj brulantaj por la antikva ĉiela konekto al la stela dinamo en la maŝinaro de la nokto …

Mi ŝatis la manieron, en kiu ri kunmetis tiujn vortojn: “malsataj histeriaj nudaj”. Mi sciis, kiel tio sentiĝas. Kaj ankaŭ “la plej bonajn mensojn de mia generacio” forte pensigis min. Ĝi pensigis min pri la parko kaj la polico kaj la falanta gaso. Ginsberg estis akuzita pri obscenaĵoj en Ululo – pro linio pri geja seksumado, kiu apenaŭ igus iun palpebrumi hodiaŭ. Tio gajigis min iel, scii, ke ni iom progresis. Ke aferoj estis iam eĉ pli limigaj ol nun.

Mi perdis min en la biblioteko, legante la belajn malnovajn eldonojn de la libroj. Mi perdiĝis en Survoje de Jack Kerouac, romano, kiun mi de longa tempo intencis legi, kaj vendisto, kiu venis supren por kontroli pri mi, kapjesis aprobe kaj trovis por mi malmultekostan eldonon, kiun ri vendis al mi por ses dolaroj.

Mi marŝis en la ĉinan kvartalon kaj manĝis dim-sum-bulkojn kaj nudelojn kun spica saŭco, kiun mi antaŭe konsideris kiel iom akran, sed kiu neniam plu ŝajnos al mi akra, post kiam mi gustumis specialaĵon de Ange.

Kiam la tago maturiĝis ĝis posttagmezo, mi ekveturis per BART kaj poste ŝanĝis al naveda buso de la San-Mateo-ponto por porti min ĝis la Orienta Golfo. Mi legis mian ekzempleron de Survoje kaj ĝuis la preterflugantan pejzaĝon. Survoje estas duonaŭtobiografia romano pri Jack Kerouac, drogema, pene laboranta verkisto, kiu petveturas tra Usono, farante aĉajn laborojn, ululante tra la stratoj nokte, renkontiĝante kun homoj kaj disiĝante denove. Ŝikuloj, tristaj senhejmuloj, trompistoj, rabistoj, fiuloj kaj anĝeloj. Ne vere estas intrigo – Kerouac laŭdire verkis ĝin en tri semajnoj sur longa skribrulaĵo, drogite ĝisfunde – nur aro da mirindaĵoj, unu okazaĵo post alia. Ri amikiĝas kun memdetruaj homoj kiel Dean Moriarty, kiu implikas rin en strangaj projektoj, kiuj neniam iras bone, sed ĉio tamen iras bone, se vi povas kompreni min.

La vortoj havis sian ritmon; ĝi estis volupta; mi povis aŭdi ĝin voĉlegata en mia kapo. Ĝi invitis min ekkuŝi en la nekovrita ŝarĝujo de kamioneto kaj vekiĝi en polvoplena urbeto ie en la meza valo survoje al Los-Anĝeleso, unu el tiuj lokoj kun benzinejo kaj manĝejo, kaj ekmarŝi en la kampojn kaj renkonti homojn kaj vidi aferojn kaj fari aferojn.

Ĝi estis longa busveturo, kaj mi devas esti iom endormiĝinta – tujmesaĝi kun Ange ĝis malfrua horo estis malbone por mia dormohoraro, ĉar Panjo ankoraŭ volis vidi min ĉe la matenmanĝo. Mi vekiĝis kaj ŝanĝis busojn, kaj post nelonge mi estis ĉe la lernejo de Ange.

Ri venis salte tra la pordego en sia uniformo – mi neniam antaŭe vidis rin en ĝi; ĝi estis beleta en iu stranga maniero kaj pensigis min pri Van en ria uniformo. Ri regalis min per longa brakumo kaj forta kiso survange.

“Saluton al vi!” ri diris.

“Sal!”

“Kion vi legas?”

Mi jam atendis tion. Mi jam markis la lokon per fingro. “Aŭskultu: ‘Ili dancis laŭ la stratoj kiel dinguldodoj, kaj mi treniĝis poste, kiel mi la tutan vivon treniĝis post homoj, kiuj interesas min, ĉar al mi plaĉas nur la homoj frenezaj, kiuj frenezas vivi, frenezas paroli, frenezas saviĝi, dezirante ĉion samtempe, kiuj neniam oscedas aŭ diras banalaĵon, sed brulas, brulas, brulas kiel fabelaj flavaj romaj kandeloj eksplodantaj kiel araneoj tra la steloj, kaj en la mezo oni vidas la bluan centron krevi, kaj ĉiuj faras “Aaa!”.’”

Ri prenis la libron kaj legis tiun parton denove por si. “He, dinguldodoj! Mi amas tion! Ĉu la tuta verko estas tia?”

Mi rakontis al ri pri la partoj, kiujn mi legis, irante malrapide laŭ la trotuaro reen al la bushaltejo. Post kiam ni preteriris la angulon, ri metis brakon ĉirkaŭ mian talion, kaj mi metis mian ĉirkaŭ rian ŝultron. Iri laŭ la strato kun knabino – Ĉu mia koramikino? Certe, kial ne? – parolante pri tiu bonega libro. Jen la paradizo. Ĝi forgesigis min pri miaj problemoj dum tempeto.

“Marcus?”

Mi turnis min. Jen Van. Subkonscie mi jam atendis tion. Mi sciis, ĉar mia subkonscio eĉ ne iomete surpriziĝis. La lernejo ne estis granda, kaj ĉiuj elvenis je la sama horo. Mi ne parolis kun Van dum semajnoj, kaj tiuj semajnoj ŝajnis monatoj. Antaŭe ni parolis ĉiutage.

“Hej, Van”, mi diris. Mi subpremis la impulson forpreni mian brakon de la ŝultroj de Ange. Van ŝajnis surprizita, sed ne kolera, pli pala, ŝokita. Ri atente rigardis nin ambaŭ.

“Angela?”

“Hej, Vanessa”, diris Ange.

“Kion vi faras ĉi tie?”

“Mi elvenis por renkonti Ange”, mi diris, provante gardi neŭtralan voĉtonon. Mi subite embarasiĝis, vidate kun alia knabino.

“Ho”, diris Van. “Nu, estis bele vidi vin.”

“Bele vidi ankaŭ vin, Vanessa”, diris Ange, perforte turnante min, marŝigante min direkte al la bushaltejo denove.

“Vi konas rin?” diris Ange.

“Jes, de ĉiam.”

“Ĉu ri estis via koramikino?”

“Kio? Ne! Tute ne! Ni estis nur amikoj.”

“Vi estis amikoj?”

Mi sentis, ke Van marŝas tuj malantaŭ ni, aŭskultante nin, kvankam ni iris tiel rapide, ke ri devus troti por resti proksime. Mi rezistis la tenton rigardi malantaŭen dum kiel eble plej longa tempo, sed tiam mi rigardis. Malantaŭ ni estis multaj knabinoj de la lernejo, sed neniu Van.

Ri estis kun mi kaj José Luis kaj Darryl, kiam ni estis arestitaj. Antaŭe ni LAR-umis kune. Ni kvar, ni estis kiel plej bonaj amikoj.”

“Kaj kio okazis?”

Mi mallaŭtigis mian voĉon. “Ri ne ŝatis Xnet”, mi diris. “Ri pensis, ke ni kaŭzos problemojn por ni. Ke mi kaŭzos problemojn por aliaj homoj.”

“Kaj jen kial vi ĉesis estis amikoj?”

“Ni drivis en malsamaj direktoj.”

Ni iris ankoraŭ kelkajn paŝojn. “Vi ne estis, nu, koramikiĉo/koramikino, tiaj amikoj?”

“Ne!” mi diris. Mia vizaĝo brulis. Mi sentis, ke mi sonas kiel mensoganto, kvankam mi parolis vere.

Ange perforte haltigis nin kaj studis mian vizaĝon.

“Ĉu?”

“Ne! Serioze! Nur amikoj. Darryl kaj ri – nu, ne vere, sed Darryl ege ŝatis rin. Mi neniel …”

“Tamen, se Darryl ne ege ŝatus rin, tiam vi ja, ĉu?”

“Ne, Ange, ne. Mi petas, nur kredu min kaj lasu tion. Vanessa estis bona amiko, kaj nun ne plu, kaj tio malgajigas min, sed mi neniam interesiĝis pri ri tiel, ĉu bone?”

Ri subfalis iomete. “Do bone. Pardonu. Mi ne vere akordas kun ri, jen ĉio. Ni neniam bone akordis en ĉiuj jaroj, dum kiuj ni konas nin.”

A ha, mi pensis. Jen kiel okazis, ke Jolu konis rin tiel longe, sed mi neniam renkontis rin; ri havis ian malakordon kun Van, kaj Jolu ne volis renkontigi ilin.

Ri donis al mi longan brakumon, kaj ni kisis nin, kaj aro da knabinoj preterpasis, farante uuuuu, do ni rektiĝis kaj direktis nin al la bushaltejo. Antaŭ ni marŝis Van, kiu devis esti preterpasinta, dum ni kisis nin. Mi sentis min kompleta ofendulo.

Kompreneble ri estis ĉe la haltejo kaj en la buso, kaj ni diris al ni eĉ ne unu vorton, kaj mi klopodis konversacii kun Ange la tutan veturon, sed estis embarase.

La plano estis halti por kafo kaj poste iri al la hejmo de Ange por sociumi kaj “studi”, tio estas, laŭvice rigardi en Xnet per ria Xbox. La panjo de Ange venis hejmen malfrue marde, ĉar tio estis ria vespero por jogoklaso kaj vespermanĝo kun la amikinoj, kaj la fratino de Ange planis eliri kun sia koramikiĉo, do ni havos la domon nur por ni. Mi volupteme fantaziis pri tio, de kiam ni faris la planon.

Ni atingis rian hejmon kaj iris rekte al ria ĉambro kaj fermis la pordon. Ria ĉambro estis speco de katastrofo, kovrita per tavoloj da vestoj kaj kajeroj kaj pecoj de komputiloj, kiuj pikis en niajn ŝtrumpetajn piedojn kiel korvopiedoj. Ria skribotablo estis pli malbona ol la planko, kun altaj stakoj da libroj kaj bildrakontoj, do ni devis sidi sur ria lito, kio tute taŭgis por mi.

La embarasiĝo pro Van jam forpasis iom. Ni ŝaltis kaj funkciigis rian Xbox. Ĝi estis en la mezo de nesto el kabloj, el kiuj kelkaj kondukis ĝis radioanteno, kiun ri konektis al ĝi kaj fiksis al la fenestro, por ke ri povu agordi ĝin al la sendrata reto de la najbaroj. Kelkaj kondukis ĝis paro de ekranoj el malnovaj tekokomputiloj, kiujn ri transformis en memstarajn ekranojn, starantajn sur teniloj kaj hirtajn pro nekovritaj elektronikaĵoj. La ekranoj estis ambaŭ sur apudlitaj tabletoj, kio estis bonega aranĝo por rigardi filmojn aŭ tujmesaĝi el la lito: ri povis turni la ekranojn kvarone kaj kuŝi surflanke, kaj ili estis ĝuste turnitaj, sur kiu ajn flanko ri kuŝis.

Ni ambaŭ sciis, pro kio ni vere estis tie, sidante flank-al-flanke, apogante nin al la apudlita tableto. Mi tremis iomete kaj forte konsciis pri la varmeco de riaj kruro kaj ŝultro ĉe miaj, sed mi devis sekvi la proceduron konektiĝi al Xnet, vidi, kiajn mesaĝojn mi ricevis, kaj tiel plu.

Estis retmesaĝo de bubo, kiu ŝatis sendi amuzajn telefonfilmetojn pri la freneza konduto de la DHS: ria lasta montris, kiel oni malkonstruis beboĉaron, post kiam bombodetekta hundo ekinteresiĝis pri ĝi, diserigante ĝin per ŝraŭbiloj sur trotuaro ĉe la jaktohaveno, dum ĉiaj riĉuloj preteriris, rigardante ilin kaj mirante, kiel strange estas.

Mi diskonigis ligon al la filmeto, kaj ĝi estis elŝutita amase. Ri disponigis ĝin per la spegulo de la Interreta Arkivo en Aleksandrio, en Egiptio, kie oni disponigis ĉion senpage, kondiĉe ke ĝi havas rajtigilon de Krea Komunaĵo, kiu permesas al ĉiu remiksi kaj kopii ĝin. La Usona arkivo – lokita en Presidio, nur kelkajn minutojn for – estis devigita forigi ĉiujn tiajn filmetojn nome de nacia sekureco, sed la arkivo en Aleksandrio apartiĝis en sian propran organizaĵon kaj gastigis ĉion, kio embarasis Usonon.

Tiu bubo – ria konilo estis Kameraspion – ĵus sendis al mi eĉ pli bonan filmeton. La scenejo estis la pordo de la Urbodomo en la Civila Centro, enorma konstruaĵo simila al geedziĝa kuko kovrita per statuoj en arketoj kaj oritaj folioj kaj ornamaĵoj. La DHS havis sekuran barilon ĉirkaŭ la konstruaĵo, kaj la filmeto de Kameraspion montris bonegan rigardon al ilia kontrolopunkto, dum homo en oficista uniformo aliris kaj montris sian identigilon kaj metis sian tekon sur la bendon de la iksradia aparato.

Ĉio iris bone, ĝis unu el la DHS-uloj vidis ion, kion ri ne ŝatis, per la iksradioj. Ri demandis al la Generalo, kiu rulis la okulojn kaj diris ion ne aŭdeblan. (La filmeto estis farita de la alia flanko de la strato, ŝajne per memfarita kamuflita zomo, tiel ke la sono konsistis plejparte el preterpasantoj kaj trafikobruoj.)

La Generalo kaj la DHS-ulo komencis disputi, kaj ju pli longe ili disputis, des pli da DHS-uloj ĉirkaŭis ilin. Fine la Generalo kolere skuis la kapon, svingis fingron al la brusto de la DHS-ulo, prenis sian tekon kaj komencis formarŝi. La DHS-uloj kriis al ri, sed ri ne malrapidiĝis. Ria korpolingvo diris: “Mi tute ĝissate koleras.”

Tiam ĝi okazis. La DHS-uloj kuris post la generalo. Kameraspion malrapidigis la filmeton ĉi tie, por ke ni povu vidi, malrapide, bildon post bildo, kiel la generalo duonturniĝis, kun la vizaĝo esprimanta “Neniel ajn vi tuj faligos min”, sed ŝanĝiĝanta al teruro, dum tri el la grandaj DHS-gardistoj koliziis kun ri, batante rin flanken, poste kaptis rin ĉe la mezo, kiel en piedpilkista manovro, kiu finus karieron. La generalo – mezaĝulo, ŝtalgrizaj haroj, sulkoplena kaj digna vizaĝo – falis kiel sako da terpomoj kaj resaltis dufoje, kun la vizaĝo trafanta la trotuaron kaj sango fluanta el ria nazo.

La DHS ŝnuris la generalon kiel porkon, ligante riajn maleolojn kaj manradikojn. La generalo nun kriis, vere kriis, kun la vizaĝo purpuriĝanta sub la sango fluanta el ria nazo. Kruroj preterrapidis en la zomita kadro. Preterpasantoj rigardis tiun uniformulon, kiun oni ŝnuris, kaj oni povis vidi per ria vizaĝo, ke tio estis la plej malbona afero: la rita humiligo, la forigo de ria digno. La filmeto finiĝis.

“Ho mia kara dolĉa Budho”, mi diris, rigardante la bildon nigriĝi, rekomencante la filmeton. Mi kubutumis Ange kaj montris ĝin al ri. Ri rigardis senvorte kun la makzelo pendanta al la brusto.

“Afiŝu tion”, ri diris. “Afiŝu ĝin afiŝu ĝin afiŝu ĝin afiŝu ĝin!”

Mi afiŝis ĝin. Mi apenaŭ kapablis tajpi, dum mi faris tion, priskribante, kion mi vidis, aldonante noton por eltrovi, ĉu iu povas identigi la armeanon en la filmeto, ĉu iu scias ion pri la afero.

Mi alklakis “publikigi”.

Ni rigardis la filmeton. Ni rigardis ĝin denove.

Mia retpoŝto eksonis.

> Mi tute rekonas tiun ulon. Vi povas trovi rian biografion en Vikipedio. Ri estas generalo Claude Geist. Ri komandis la kunan pacogardan mision de UN en Haitio.

Mi kontrolis la biografion. Tie estis bildo de la generalo ĉe gazetara konferenco kaj notoj pri ria rolo en la malfacila misio al Haitio. Evidente estis la sama persono.

Mi aktualigis la afiŝon.

Teorie, tio estis la ŝanco por Ange kaj mi umadi, sed fine ni ne faris tion. Ni trakribris la blogojn en Xnet, serĉante pli da raportoj, kiel la DHS priserĉis homojn, faligis homojn, invadis ilin. Tio estis kutima tasko, la sama afero, kiun mi faris pri ĉiuj filmoj kaj raportoj pri la tumulto en la parko. Mi komencis novan kategorion en mia blogo por tio, MisuzojDeAŭtoritato, kaj enklasigis ilin. Ange konstante elpensis novajn serĉvortojn, kiujn mi provu, kaj ĝis la horo, kiam ria panjo revenis, mia nova kategorio havis sepdek afiŝojn, kun la faligo de generalo Geist ĉe la Urbodomo kiel la ĉefartikolo.

* * *

Mi laboris hejme pri mia bitnika raporto la tutan sekvan tagon, legante la Kerouac-libron kaj surfante en Xnet. Mi planis renkonti Ange ĉe la lernejo, sed mi poltroniĝis ĉe la penso ekvidi Van denove, do mi tekstmesaĝe senkulpigis min per mia laborado pri la raporto.

Envenis ĉiaj bonegaj proponoj por MisuzojDeAŭtoritato: centoj da grandaj kaj etaj, bildoj kaj sono. La memeo ekdisvastiĝis.

Ĝi disvastiĝis. La sekvan matenon venis eĉ pli. Iu komencis novan blogon kun la nomo MisuzojDeAŭtoritato, kiu kolektis ankoraŭ centojn. La stako kreskis. Ni konkuris por trovi la plej sukajn raportojn, la plej frenezajn bildojn.

La interkonsento kun miaj gepatroj estis, ke mi matenmanĝos kun ili ĉiutage kaj parolos pri la projektoj, kiujn mi faras. Ili ŝatis, ke mi legas Kerouac. Ĝi estis ŝatata libro de ili ambaŭ, kaj montriĝis, ke jam estis ekzemplero sur la librobretaro en la ĉambro de miaj gepatroj. Mia paĉjo portis ĝin suben, kaj mi trafoliumis ĝin. Estis lokoj markitaj per skribilo, trivitaj paĝoj, notoj en marĝenoj. Mia paĉjo vere amis tiun libron.

Tio memorigis min pri pli bona tempo, kiam mia Paĉjo kaj mi povis konversacii dum kvin minutoj sen krii unu al la alia pri terorismo, kaj ni faris bonegan matenmanĝon, parolante pri la maniero, en kiu funkcias la intrigo de la romano, pri ĉiuj frenezaj aventuroj.

Sed la sekvan matenon ĉe la matenmanĝo ili estis ambaŭ gluitaj al la radio.

“MisuzojDeAŭtoritato – jen la plej nova furoro en la fama Xnet de San-Francisko, kaj ĝi kaptis la atenton de la mondo. Nomata MDA, la movado konsistas el ‘Malgrandaj Gefratoj’, kiuj rigardas reen al la kontraŭterorismaj rimedoj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco, dokumentante ĝiajn malsukcesojn kaj troaĵojn. La ĉefa agitilo estas populara retfilmeto pri generalo Claude Geist, emerita tristela generalo, kiun DHS-oficistoj faligis sur la trotuaron antaŭ la Urbodomo. Geist ankoraŭ ne parolis publike pri la okazaĵo, sed komentoj de junuloj koleraj pri sia propra traktado venis rapide kaj torente.

“Plej notinda estas la tutmonda atento, kiun la movado ricevis. Bildoj el la Geist-filmeto aperis sur la kovriloj de gazetoj en Koreio, Britio, Germanio, Egiptio kaj Japanio, kaj televidkanaloj tra la tuta mondo montris la filmeton en siaj ĉefaj novaĵoj. La afero kulminis hieraŭ vespere, kiam la vespera tutlanda novaĵprogramo de la brita televido, BBC, elsendis specialan raporton pri tio, ke neniu usona televidkanalo aŭ novaĵagentejo menciis la raporton. Komentantoj en la retpaĝoj de BBC notis, ke la versio de la novaĵoj elsendita en Usono ne enhavis la raporton.”

Oni aldonis kelkajn intervjuojn: kontrolistoj de la brita gazetaro, bubo de la Sveda Piratpartio, kiu komentis sarkasme pri la korupta gazetaro de Usono, emerita usona televidĵurnalisto vivanta en Tokio; poste oni elsendis mallongan eltiraĵon de Al-Ĝazira, kiu komparis la kvaliton de la usona gazetaro kun la landaj amaskomunikiloj en Sirio.

Mi sentis, ke miaj gepatroj rigardas al mi, ke ili scias, kion mi faras. Sed kiam mi forordigis miajn manĝilojn, mi vidis, ke ili rigardis unu la alian.

Paĉjo tenis sian kaftason tiel forte, ke riaj manoj skuiĝis. Panjo rigardis rin.

“Ili klopodas senkreditigi nin”, diris Paĉjo finfine. “Ili klopodas saboti la agadon, kiu gardu nin sekuraj.”

Mi malfermis la buŝon, sed Panjo okulumis al mi kaj balancis la kapon. Anstataŭe mi iris supren al mia ĉambro kaj laboris pri mia Kerouac-raporto. Aŭdinte la pordon fermiĝi dufoje, mi ŝaltis mian Xbox kaj konektiĝis.

> Saluton M1k3y. Mi estas Colin Brown. Mi estas produktoro ĉe la novaĵgazeto The National de la Kanada Elsenda Korporacio. Ni faras raporton pri Xnet kaj sendis raportiston al San-Francisko por raporti de tie. Ĉu vin interesus fari intervjuon por diskuti vian grupon kaj ĝian agadon?

Mi gapis al la ekrano. Jesuo. Oni volis intervjui min pri “mia grupo”?

> Nu dankon ne. Mi tute ŝatas privatecon. Kaj ĝi ne estas “mia grupo”. Sed dankon pro tio, ke vi raportas!

Post minuto, plia retmesaĝo.

> Ni povas maski vin kaj certigi vian anonimecon. Vi scias, ke la Departemento de Hejmlanda Sekureco ĝojos sendi porparolanton. Min interesus aŭdi vian flankon.

Mi forsavis la mesaĝon. Ri pravis, sed mi estus freneza, se mi farus tion. Laŭ ĉio, kion mi sciis, eble ri estas la DHS.

Mi eklegis pli da Kerouac. Ankoraŭ unu retmesaĝo alvenis. Sama peto, malsama novaĵagentejo: KQED volis renkonti min kaj registri radiointervjuon. Stacio en Brazilo. La Aŭstralia Elsenda Korporacio. Deutsche Welle. La tutan tagon, alvenadis la gazetaraj petoj. La tutan tagon, mi ĝentile rifuzis.

Mi ne legis multe da Kerouac en tiu tago.

* * *

“Faru gazetaran konferencon.” Jen kion diris Ange, dum ni sidis en la kafejo proksime al ria hejmo tiuvespere. Mi ne plu tiom volis eliri ĝis ria lernejo, esti kaptita en buso kun Van denove.

“Kion? Ĉu vi freneziĝis?”

“Faru ĝin en Risorta Rabado. Simple elektu komercejon, kie LkL ne estas permesata, kaj nomu horon. Vi povas konektiĝi de ĉi tie.”

LkL estas ludanto-kontraŭ-ludanto-batalado. Partoj de Risorta Rabado estis neŭtrala teritorio, kio signifis, ke ni povus teorie alkonduki amason da novuloj-raportistoj sen devi zorgi pri tio, ke ludantoj mortigos ilin meze de la gazetara konferenco.

“Mi scias nenion pri gazetaraj konferencoj.”

“Nu, simple guglu pri ĝi. Certe iu jam verkis artikolon, kiel oni faru sukcesan gazetaran konferencon. Ja, se la Prezidanto povas fari ĝin, certe vi povas. Ri ŝajnas apenaŭ kapabla ligi la proprajn ŝuojn sen helpo.”

Ni mendis pli da kafo.

“Vi estas tre saĝa homo”, mi diris.

“Kaj mi estas bela”, ri diris.

“Ankaŭ tia vi estas”, mi diris.

Ĉapitro 15

Mi blogis pri la gazetara konferenco eĉ antaŭ ol sendi invitojn al la gazetaro. Mi povis konstati, ke ĉiuj tiuj raportistoj volis fari el mi gvidanton aŭ generalon aŭ superan gerilan komandanton, kaj mi kalkulis, ke unu maniero por solvi tion estos havi ankaŭ aron da Xnet-anoj, kiuj ĉirkaŭkuras kaj respondas demandojn.

Poste mi retmesaĝis al la gazetaro. La respondoj venis en gamo de konfuzita ĝis entuziasma; nur la raportisto de Fox estis “skandalita”, ke mi aŭdacis peti rin fari ludon, por ke mi aperu en ria televida programo. La aliaj ŝajnis pensi, ke ĝi estos bela raportaĵo, kvankam pluraj el ili petis multe da teknika subteno por aliĝi al la ludo.

Mi elektis la okan horon, post la vespermanĝo. Panjo pikadis min pri la multaj vesperoj, kiujn mi pasigis ekster la hejmo, ĝis fine mi konfesis pri Ange, ĉe kio ri iĝis tute nebula kaj rigardadis min, kvazaŭ mia-infaneto-plenkreskuliĝas. Ri volis renkonti Ange, kaj mi uzis tion kiel negocilon, promesante venigi rin la sekvan vesperon, se mi povos “iri al kinejo” kun Ange hodiaŭ vespere.

La panjo kaj la fratino de Ange estis elirintaj denove – ili ne estis hejmemuloj – kio lasis min kaj Ange solaj en ria ĉambro kun ria Xbox kaj mia. Mi malkonektis unu el riaj apudlitaj ekranoj kaj konektis mian Xbox al ĝi, por ke ni ambaŭ povu konektiĝi samtempe.

Ambaŭ Xbox-oj atendis, konektite al Risorta Rabado. Mi paŝadis.

“Ĉio iros bone”, ri diris. Ri ĵetis rigardon al sia ekrano. “La Bazaro de Klapokula Karlo enhavas nun 600 ludantojn!” Ni elektis Klapokulan Karlon, ĉar ĝi estis la komercejo plej proksima al la vilaĝa placo, kie novaj ludantoj materiiĝis. Se la raportistoj ne jam estis ludantoj de Risorta Rabado – ha! – jen kie ili aperos. En mia blogaĵo mi petis al homoj pasumi laŭ la vojo inter Klapokula Karlo kaj la materiiĝa pordo kaj direkti al Karlo ĉiun, kiu aspektis kiel senkonsila raportisto.

“Kion diable mi diros al ili?”

“Vi simple respondu iliajn demandojn – kaj se vi ne ŝatas demandon, ignoru ĝin. Iu alia povos respondi ĝin. Ĉio iros bone.”

“Ĉi tio estas freneza.”

“Ĉi tio estas perfekta, Marcus. Se vi volas vere rebati al la DHS, vi devas embarasi ĝin. Vi ne povus venki per pafado. Via sola armilo estas via kapablo igi ilin aspekti kiel stultuloj.”

Mi faligis min sur la liton, kaj ri tiris mian kapon sur siajn genuojn kaj karesis miajn harojn. Mi ludis per diversaj harfasonoj antaŭ la bombado, tinkturante la harojn per ĉiaj strangaj koloroj, sed de kiam mi elvenis el la malliberejo, mi ne plu volis zorgi pri tio. Miaj haroj iĝis longaj kaj stultaj kaj senordaj, do mi iris en banĉambron, ekprenis mian tondomaŝinon kaj fortondis ilin ĝis unu centimetro ĉiuflanke: fasono, kiu postulis neniajn penojn por prizorgi kaj helpis min esti nevidebla, kiam mi eliris por ĵami kaj kloni rofidojn.

Mi malfermis la okulojn kaj rigardis en riajn grandajn brunajn okulojn malantaŭ riaj okulvitroj. Ili estis rondaj kaj likvaj kaj esprimivaj. Ri povis insektecigi ilin, kiam ri volis ridigi min, aŭ igi ilin molaj kaj tristaj, aŭ senstreĉaj kaj dormemaj en maniero, kiu lasis min fandiĝi en flakon da seksumemo.

Tion ri faris ĝuste nun.

Mi levis min malrapide en sidon kaj brakumis rin. Ri brakumis min responde. Ni kisis nin. Ri estis mirinda kisanto. Mi scias, ke mi jam diris tion, sed ĝi estas ripetinda. Ni jam multe kisis nin, sed pro iu aŭ alia kialo ni ĉiam ĉesis, antaŭ ol ĝi iĝis tro peza.

Nun mi volis iri plu. Mi trovis la randon de ria T-ĉemizo kaj tiris. Ri levis la manojn super la kapon kaj retiris sin kelkajn centimetrojn. Mi sciis, ke ri faros tion. Mi sciis ekde la nokto en la parko. Eble tial ni antaŭe ne iris plu: mi sciis, ke mi ne povus fidi al ri haltigi nin, kio iom timigis min.

Sed en tiu momento mi ne timis. La venonta gazetara konferenco, la bataloj kun miaj gepatroj, la internacia atento, la sento, ke estas tiu movado, kiu resaltadas tra la urbo kiel sovaĝa bilardopilko – tio formikigis mian haŭton kaj kantigis mian sangon.

Kaj ri estis bela, kaj saĝa, kaj inteligenta, kaj amuza, kaj mi enamiĝis en rin.

Ria ĉemizo forglitis, dum ri arkigis la dorson por helpi min tiri ĝin trans riajn ŝultrojn. Ri metis la manojn malantaŭ la dorson kaj faris ion, kaj ria mamzono forfalis. Mi gapis, senmove kaj senspire, sed tiam ri ekprenis mian ĉemizon kaj tiris ĝin super mian kapon, kaptante min kaj tirante mian nudan bruston al sia.

Ni ruliĝis sur la lito kaj tuŝis unu la alian kaj kunpuŝis niajn korpojn kaj ĝemis. Ri kisis mian bruston ĉie, kaj mi faris same al ri. Mi ne povis spiri, mi ne povis pensi, mi povis nur movi kaj kisi kaj leki kaj tuŝi.

Ni defiis unu la alian plu iri. Mi malbutonis rian ĝinzon. Ri malbutonis mian. Mi mallevis rian zipon. Ri mallevis mian kaj fortiris mian ĝinzon. Mi fortiris rian. Post momento ni ambaŭ estis nudaj, escepte miajn ŝtrumpetojn, kiujn mi forigis per la piedfingroj.

Sed ĝuste tiam mi ekvidis la apudlitan horloĝon, kiu estis de longe forruliĝinta sur la plankon kaj kuŝis tie, lumante supren al ni.

“Merdo!” mi kriis. “Ĝi komenciĝos post du minutoj!” Mi apenaŭ povis kredi, ke mi tuj ĉesos fari, kion mi tuj ĉesos fari, en la momento, kiam mi estis ĉesonta. Mi volas diri: se oni demandus al mi, “Marcus, se vi estas seksumonta la unuan fojon en la tuta viv’, ĉu vi ĉesos, se mi eksplodigos ĉi tiun nuklean bombon en la sama ĉambro kiel vi?”, la respondo estus laŭta kaj unusenca NE.

Kaj tamen ni ĉesis pro ĉi tio.

Ri kaptis min kaj tiris mian vizaĝon al ria kaj kisis min, ĝis mi sentis, ke mi svenos, kaj tuj poste ni ambaŭ ekprenis niajn vestojn kaj pli-malpli vestis nin kaj kaptis niajn klavarojn kaj musojn kaj direktis nin ĉe Klapokulan Karlon.

* * *

Oni facile povis vidi, kiuj estis la gazetaro: ili estis la novuloj, kiuj ludis siajn karakterojn kiel stumblantajn ebriulojn, ŝanceliĝante tien kaj reen kaj supren kaj malsupren, penante kutimiĝi al ĉio, foje trafante malĝustan klavon kaj proponante al fremduloj ĉion aŭ parton de sia inventaro, aŭ regalante ilin per akcidentaj brakumoj kaj piedbatoj.

Ankaŭ la Xnet-anoj estis facile rekoneblaj: ni ĉiuj ludis Risortan Rabadon, kiam ajn ni havis liberan tempon (aŭ ne sentis nin en ĝusta humoro por fari la hejmtaskojn), kaj ni havis bele ekipitajn karakterojn kun nekutimaj armiloj kaj minoj sur la ŝlosiloj sur niaj dorsoj, kiuj detruus iun, kiu provus forkapti ĝin kaj lasi nin por senstreĉiĝi.

Kiam mi aperis, sistemanonco montris: M1K3Y ENIRIS ĈE KLAPOKULA KARLO – BONVENON, ŜVABRULO, NI PROPONAS JUSTAN KOMERCON POR BONA RABAĴO. Ĉiuj ludantoj sur la ekrano senmoviĝis, poste amasiĝis ĉirkaŭ mi. La babilado eksplodis. Mi pripensis ŝalti mian voĉmesaĝojn kaj preni kapaŭdilon. Tamen, vidante, kiom da homoj provis paroli samtempe, mi komprenis, kiel konfuza tio estus. Teksto estas pli facile sekvebla, kaj ili ne povus misciti min (he he).

Mi priskoltis la lokon antaŭe kun Ange – bonege estis kampanji kun ri, ĉar ni povis streĉi unu la alian. Estis alta punkto sur stako da skatoloj da salporcioj, sur kiu mi povis stari por esti videbla de ĉie en la bazaro.

> Bonan vesperon kaj dankon al ĉiuj, ke vi venis. Mia nomo estas M1k3y, kaj mi ne estas gvidanto de io ajn. Ĉie ĉirkaŭ vi estas Xnet-anoj, kiuj povas same multe kiel mi diri, kial ni estas ĉi tie. Mi uzas Xnet, ĉar mi kredas je libereco kaj la Konstitucio de Usono. Mi uzas Xnet, ĉar la DHS ŝanĝis mian urbon en polican ŝtaton, kie ni ĉiuj estas suspektataj teroristoj. Mi uzas Xnet, ĉar mi pensas, ke oni ne povas defendi liberecon, disŝirante la Deklaron de Rajtoj. Mi lernis pri la Konstitucio en kalifornia lernejo, kaj mi estas edukita por ami mian landon pro ĝia libereco. Se mi havas filozofion, jen ĝi:

> Registaroj iniciatiĝas inter homoj, derivante siajn justajn potencojn el la konsento de la regatoj, ke kiam ajn iu formo de regado fariĝas detruema al tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ aboli ĝin, kaj iniciati novan regadon, bazante ĝian fundamenton sur tiajn principojn, kaj organizante ĝiajn potencojn en tia formo, kia ŝajnas plej kongrua al efektiviĝo de iliaj sekureco kaj feliĉo.

> Mi ne verkis tion, sed mi kredas ĝin. La DHS ne regas kun mia konsento.

> Dankon

Mi verkis tion la antaŭan tagon, interŝanĝante malnetojn tien kaj reen kun Ange. Enkopii ĝin daŭris nur sekundon, sed homoj en la ludo bezonis momenton por legi ĝin. Multaj Xnet-anoj hurais, per grandaj sinmontremaj pirataj huraoj kun levitaj sabroj kaj hejmigitaj papagoj flugantaj super iliaj kapoj.

Iom post iom ankaŭ la ĵurnalistoj digestis ĝin. La babilado preterfluis rapide, tiel rapide, ke oni apenaŭ povis legi ĝin, kun multaj Xnet-anoj skribantaj ekzemple “Tiel ja” kaj “Usono, amu ĝin aŭ forlasu ĝin” kaj “DHS iru hejmen” kaj “Usono el San-Francisko”, ĉiuj sloganoj, kiuj furoris en la Xnet-blogaro.

> M1k3y, mi estas Priya Rajneesh de BBC. Vi diras, ke vi ne estas gvidanto de iu movado, sed ĉu vi kredas, ke ekzistas movado? Ĉu ĝi nomiĝas Xnet?

Venis multaj respondoj. Iuj diris, ke ne estas movado, iuj diris, ke ja estas movado, kaj multaj homoj havis ideojn pri ĝia nomo: Xnet, Malgrandaj Gefratoj, kaj mia plej ŝatata: la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.

Ili vigle diskutis. Mi lasis ilin plu paroli, pensante, kion mi povus diri. Kiam mi havis ĝin, mi tajpis:

> Mi pensas, ke tio pli-malpli respondas vian demandon, ĉu ne? Eble estas unu aŭ pluraj movadoj, kaj eble ili nomiĝas Xnet, aŭ eble ne.

> M1k3y, mi estas Doug Christensen de la Vaŝingtona Interreta Gazeto Ĉiutaga. Kion laŭ vi la DHS faru por eviti novan atakon kontraŭ San-Francisko, se tio, kion oni nun faras, ne sukcesas?

Pli da babilado. Multaj homoj diris, ke la teroristoj kaj la registaro estas la sama afero – aŭ laŭvorte, aŭ nur celante, ke ili estas same malbonaj. Iuj diris, ke la registaro scias kapti teroristojn, sed preferas ne fari tion, ĉar “militaj prezidantoj” reelektiĝas.

> Mi ne scias

mi tajpis finfine.

> Mi vere ne scias. Mi ofte demandas al mi tion, ĉar mi ne volas esti eksplodigita, kaj mi ne volas, ke mia urbo estu eksplodigita. Jen tamen kion mi elcerbumis: se la tasko de la DHS estas gardi nin sekuraj, ĝi malsukcesas. Ĉiuj stultaĵoj, kiujn ĝi faris – nenio el tio malhelpus eksplodigi la ponton denove. Spuradi nin tra la urbo? Forpreni nian liberecon? Igi nin suspekti unu la alian, igi nin kontraŭi unu la alian? Nomi malsampensantojn perfiduloj? La celo de terorismo estas terori nin. La DHS teroras min.

> Mi havas nenian povon diri, kion la teroristoj faru al mi, sed, se ĉi tiu estas libera lando, mi devus almenaŭ povi diri, kion miaj propraj policanoj faru al mi. Mi devus povi malpermesi al ili terori min.

> Mi scias, ke tio ne estas bona respondo. Pardonu.

> Kion vi volas diri per tio, ke la DHS ne malhelpas teroristojn? Kiel vi scias?

> Kiu vi estas?

> Mi estas ĉe la Sidneja Matena Heroldo.

> Mi aĝas 17 jarojn. Mi ne estas tia lernejano, kiu ricevas A-on por ĉiu fako. Tamen, mi sukcesis kompreni kiel fari Interreton, kiun ili ne povas spioni. Mi komprenis kiel ĵami ilian teknologion por spuri homojn. Mi povas ŝanĝi senkulpulojn en suspektatojn kaj kulpulojn en senkulpulojn en iliaj okuloj. Mi povus porti metalon en aviadilon aŭ eviti flugmalpermesan liston. Mi komprenis tiujn aferojn, legante en la reto kaj pripensante. Se mi povas fari tion, ankaŭ teroristoj povas. Ili diris al ni, ke ili forprenis nian liberecon por sekurigi nin. Ĉu vi sentas vin sekura?

> En Aŭstralio? Nu, jes

Ĉiuj piratoj ridis.

Pli da ĵurnalistoj demandis. Iuj estis kunsentemaj, kaj aliaj estis malamikaj. Kiam mi laciĝis, mi transdonis mian klavaron al Ange kaj lasis al ri esti M1k3y dum tempeto. Ne plu vere sentiĝis, ke M1k3y kaj mi estas la sama persono, ĉiuokaze. M1k3y estis tia persono, kia parolas al internaciaj ĵurnalistoj kaj inspiras movadon. Marcus estis eksigita de sia lernejo kaj batalis kun sia paĉjo kaj demandis sin, ĉu ri estas sufiĉe bona por sia mirinda koramikino.

Je la 23-a horo sufiĉis por mi. Cetere, miaj gepatroj atendos min hejme baldaŭ. Mi adiaŭis la ludon, kaj tiel faris ankaŭ Ange, kaj ni kuŝis tie dum momento. Mi prenis rian manon, kaj ri premis ĝin forte. Ni brakumis nin.

Ri kisis mian kolon kaj murmuris ion.

“Kion?”

“Mi diris, ke mi amas vin”, ri diris. “Kiel, ĉu vi volas, ke mi sendu al vi telegramon?”

“He”, mi diris.

“Vi estas tiel surprizita, ĉu?”

“Ne. Nu. Estas nur tiel, ke … mi volis diri tion al vi.”

“Nepre vi volis”, ri diris, kaj mordetis la pinton de mia nazo.

“Estas nur tiel, ke mi neniam antaŭe diris ĝin”, mi diris. “Do mi progresis al ĝi iom post iom.”

“Vi ankoraŭ ne diris ĝin, notu. Ne kredu, ke mi ne rimarkis. Ni knabinoj rimarkas tiajn aferojn.”

“Mi amas vin, Ange Carvelli”, mi diris.

“Ankaŭ mi amas vin, Marcus Yallow.”

Ni kisis nin kaj kunŝovis la nazojn, kaj mi komencis forte spiri, kaj ankaŭ ri. Jen kiam ria panjo frapis sur la pordo.

“Angela,” ri diris, “mi pensas, ke venis horo, en kiu via amiko iru hejmen. Ĉu ne ankaŭ vi?”

“Jes, patrino”, ri diris, kaj mimis svingi hakilon. Dum mi surmetis miajn ŝtrumpetojn kaj ŝuojn, ri subdiris: “Ili diros, ke tiu Angela estis tiel brava knabino, kaj kiu povus pensi, ke la tutan tempon ri estis en la malantaŭa ĝardeno, helpante sian patrinon per akrigado de tiu hakilo.”

Mi ridis. “Vi ne scias, kiel facile estas por vi. Absolute neniel okazus, ke miaj gepatroj permesus al ni resti solaj en mia dormoĉambro ĝis la 23-a horo.”

“23:45”, ri diris, kontrolante per sia horloĝo.

“Merdo!” mi kriis kaj ligis miajn ŝulaĉojn.

“Iru”, ri diris. “Kuru kaj estu libera! Rigardu en ambaŭ direktoj antaŭ ol transiri la straton! Skribu, se vi trovos laboron! Eĉ ne haltu por brakumo! Se vi ne estos for ĝis la numero dek, estos ĉagreno, sioro. Unu. Du. Tri.”

Mi silentigis rin, saltante sur la liton, kaptante rin kaj kisante rin, ĝis ri ĉesis provi nombri. Kontenta pri mia venko, mi kuris suben laŭ la ŝtuparo kun mia Xbox sub mia brako.

Ria panjo estis ĉe la subo de la ŝtuparo. Ni renkontiĝis nur dufoje antaŭe. Ri aspektis kiel pli aĝa, pli alta versio de Ange – Ange diris, ke ria patriĉo estas la malalta – kun kontaktolensoj anstataŭ okulvitroj. Ŝajne ri provizore klasis min kiel bonulon, kaj mi aprezis tion.

“Bonan nokton, sioro Carvelli”, mi diris.

“Bonan nokton, sioro Yallow”, ri diris. Tio estis unu el niaj etaj ritoj, ekde kiam mi nomis rin sioro Carvelli ĉe nia unua renkontiĝo.

Mi trovis min staranta mallerte ĉe la pordo.

“Jes?” ri diris.

“Nu”, mi diris. “Dankon pro la gastigado.”

“Vi estas ĉiam bonvena en nia domo, sioreto”, ri diris.

“Kaj dankon pro Ange”, mi diris fine, malamante, kiel fuŝe tio sonis. Sed ri ridetis larĝe kaj brakumis min mallonge.

“Vi estas tre bonvena”, ri diris.

Dum la tuta busveturo hejmen mi trapensis la gazetaran konferencon, pensis pri Ange nuda kaj rampanta kun mi sur sia lito, pensis pri ria patrino ridetanta kaj montranta al mi la pordon.

Mia panjo atendis min sube. Ri demandis al mi pri la filmo, kaj mi donis la respondon, kiun mi jam ellaboris, kopiante de la recenzo, kiun ĝi ricevis en la Golfa Gardisto.

Dum mi endormiĝis, la gazetara konferenco revenis en mian konscion. Mi tute fieris pri ĝi. Estis tiel bonege aperigi ĉiujn tiujn gravulojn-ĵurnalistojn en la ludo, igi ilin aŭskulti min kaj aŭskulti ĉiujn homojn, kiuj kredis je la samaj aferoj kiel mi. Mi endormiĝis kun rideto sur la lipoj.

* * *

Mi devus scii pli bone.

XNET-GVIDANTO: MI POVUS PORTI METALON EN AVIADILON

DHS NE HAVAS MIAN KONSENTON POR REGI

XNET-ULOJ: USONO EL SAN-FRANCISKO

Tiuj estis la bonaj titoloj. Ĉiuj sendis al mi la artikolojn por blogi, sed jen kion mi malplej volis fari.

Mi fuŝis ĝin, iel. La gazetaro venis al mia gazetara konferenco kaj konkludis, ke ni estas teroristoj aŭ dupoj de teroristoj. La plej malbona estis la raportisto en Fox-Novaĵoj, kiu ŝajne venis malgraŭ ĉio, kaj kiu dediĉis al ni dekminutan komentaron, parolante pri nia “krima perfido”. Ria konkluda alineo, ripetata en ĉiu novaĵkanalo, kiun mi trovis, estis:

“Ili diras, ke ili ne havas nomon. Mi havas nomon por ili. Ni nomu tiujn dorlotitajn infanojn Kal-Kaida. Ili faras la laboron de la teroristoj ĉe la hejma fronto. Kiam – ne se, sed kiam – Kalifornio estos atakita denove, tiuj bubaĉoj same multe kulpos kiel la familio Saud.”

Gvidantoj de la kontraŭmilita movado denuncis nin kiel randajn elementojn. Unu ulo aperis en televido por diri, ke ri kredas, ke ni estas fabrikitaj de la DHS por senkreditigi ilin.

La DHS faris sian propran gazetaran konferencon, anoncante, ke ĝi duobligos la sekurecon en San-Francisko. Ili montris rofidoklonilon, kiun ili trovis ie, kaj montris ĝin funkcianta, uzante ĝin por simuli ŝtelon de aŭto, kaj avertis al ĉiuj atenti pri junuloj, kiuj kondutas suspektinde, speciale tiuj, kies manoj ne estas videblaj.

Ili ne ŝercis. Mi finis mian raporton pri Kerouac kaj komencis raporton pri la Somero de Amo, la somero de 1967, kiam la kontraŭmilita movado kaj la hipioj konverĝis sur San-Franciskon. La fondintoj de Ben and Jerry’s – mem maljunaj hipioj – fondis hipiomuzeon en Haight, kaj estis ankaŭ aliaj arkivoj kaj ekspoziciaĵoj viziteblaj en la urbo.

Sed ne estis facile veturi ien. Ĝis la fino de la semajno oni priserĉis min averaĝe kvarfoje tage. Policanoj kontrolis mian identigilon kaj pridemandis min, kial mi estas sur la stratoj, zorge rigardante la leteron de Chávez, kiu informis, ke mi estas eksigita.

Mi estis bonŝanca. Neniu arestis min. Sed la resto de Xnet ne estis tiel bonŝanca. Ĉiuvespere la DHS anoncis pli da arestoj: “gvidantoj” kaj “agentoj” de Xnet, homoj, kiujn mi ne konis kaj pri kiuj mi neniam aŭdis, elmontrataj en televido kun la rofidodetektiloj kaj aliaj aparatoj, kiujn oni trovis en iliaj poŝoj. Oni anoncis, ke la homoj “nomas nomojn”, kompromitante la “Xnet-strukturon”, kaj ke oni atendas pli da arestoj baldaŭ. La nomo “M1k3y” ofte aŭdiĝis.

Paĉjo amis tion. Ri kaj mi rigardis la novaĵojn kune, kun ri ĝojaĉanta kaj mi forŝrumpanta, silente terurite. “Vi devus vidi, kion oni uzos kontraŭ tiuj buboj”, diris Paĉjo. “Mi jam vidis tian agadon. Ili prenos kelkajn el ili kaj kontrolos iliajn listojn de tujmesaĝilaj amikoj kaj la numerojn en iliaj telefonoj, serĉos la nomojn, kiuj konstante aperadas, serĉos korelaciojn, arestos pliajn bubojn. Oni malvolvos ilin kiel malnovan puloveron.”

Mi malanoncis la vespermanĝon kun Ange ĉe ni kaj komencis pasigi eĉ pli da tempo tie. Tina, la eta fratino de Ange, komencis nomi min “la domgasto”, kiel ekzemple en: “Ĉu la domgasto vespermanĝos kun ni hodiaŭ vespere?” Mi ŝatis Tina. Ri zorgis pri nenio krom eliri kaj festi kaj renkonti knabiĉojn, sed ri estis amuza kaj tute dediĉita al Ange. Unu nokton, dum ni purigis la telerojn, ri sekigis la manojn kaj diris, konversacie: “Sciu, vi ŝajnas afabla homo, Marcus. Mia fratino freneziĝis pri vi, kaj ankaŭ mi ŝatas vin. Sed mi devas diri al vi ion: se vi rompos rian koron, mi elserĉos vin kaj tiros vian skroton trans vian kapon. Tio ne estas bela vidaĵo.”

Mi certigis al ri, ke mi pli volonte tirus la propran skroton trans la kapon ol rompus la koron de Ange, kaj ri balancis la kapon. “Ke ni ambaŭ komprenu tion bone.”

“Via fratino estas frenezulo”, mi diris, dum ni kuŝis denove sur la lito de Ange, rigardante Xnet-blogojn. Jen preskaŭ ĉio, kion ni faris: amuziĝi kaj legadi en Xnet.

“Ĉu ri donis al vi la skroto-diraĵon? Mi malamas tion, kiam ri diras tion. Ri nur amas la vorton ‘skroto’, sciu. Ne temas pri io persona.”

Mi kisis rin. Ni iom plu legis.

“Aŭskultu ĉi tion”, ri diris. “La polico projektas kvar- ĝis ses-cent arestojn ĉi-semajnfine en tio, kio estu laŭ ĝi la plej granda kunordigita razio kontraŭ Xnet-ribeloj ĝis nun.”

Mi sentis, ke mi vomos.

“Ni devas haltigi ĉi tion”, mi diris. “Ĉu vi scias, ke kelkaj homoj faras eĉ pli da ĵamado por montri, ke oni ne timigas ilin? Ĉu tio ne estas freneza?”

“Mi pensas, ke tio estas kuraĝa”, ri diris. “Ni ne povas permesi al ili timigi nin ĝis submetiĝo.”

“Kion? Ne, Ange, ne. Ni ne povas lasi al centoj da homoj iri en malliberejon. Vi ne estis tie. Mi jes. Ĝi estas pli malbona, ol vi pensas. Ĝi estas pli malbona, ol vi povas imagi.”

“Mi havas fekundan imagopovon”, ri diris.

“Ĉesu nun, ĉu bone? Estu serioza dum sekundo. Mi ne faros ĉi tion. Mi ne sendos tiujn homojn al malliberejo. Se mi farus tion, mi estus tiel malbona homo, kiel opinias Van.”

“Marcus, mi estas serioza. Ĉu vi pensas, ke tiuj homoj ne jam scias, ke ili povus iri al malliberejo? Ili kredas je la afero. Ankaŭ vi kredas je ĝi. Taksu ilin sufiĉe inteligentaj por scii, kun kio ili traktas. Ne estas por vi decidi, kion ili povas aŭ ne povas riski.”

“Mi respondecas, ĉar, se mi diros al ili ĉesi, ili ĉesos.”

“Mi pensis, ke vi ne estas la gvidanto?”

“Mi ne estas, kompreneble mi ne estas. Sed mi povas nenion fari, se ili serĉas ĉe mi gvidadon. Tiel longe, ke ili faras tion, mi havas respondecon helpi ilin resti sekuraj. Vi komprenas tion, ĉu ne?”

“Mi komprenas nur, ke vi pretiĝas forfuĝi ĉe la unua ekvido de danĝero. Mi pensas, ke vi timas, ke ili ekscios, kiu estas vi. Mi pensas, ke vi timas pro vi.”

“Tio ne estas justa”, mi diris, levante min, fortirante min de ri.

“Ĉu vere? Kiu estas la ulo, kiu preskaŭ suferis infarkton, kiam ri pensis, ke ria sekreta identeco estas publika?”

“Tio estis alia afero”, mi diris. “Ĉi tio ne temas pri mi. Vi scias tion. Kial vi parolas tiel?”

“Kial vi parolas tiel?” ri diris. “Kial vi ne volas esti la homo, kiu estis sufiĉe kuraĝa por lanĉi ĉi tion?”

“Ĉi tio ne estas kuraĝa. Ĝi estas memmortigo.”

“Jen sensprita dekkelkjarula melodramo, M1k3y.”

“Ne nomu min tiel!”

“Kiel, ĉu ‘M1k3y’? Kial ni, M1k3y?”

Mi surmetis la ŝuojn. Mi prenis mian sakon. Mi piediris hejmen.

* * *

> Kial mi ne ĵamas

> Mi ne diros al iu alia, kion tiu faru, ĉar mi ne estas ies gvidanto, malgraŭ ĉio, kion pensas Fox-Novaĵoj.

> Sed mi ja diros al vi, kion _mi_ planas fari. Se vi pensas, ke tio estas la ĝusta afero, eble ankaŭ vi faros ĝin.

> Mi ne ĵamas. Ne en ĉi tiu semajno. Eble ne en la venonta. Ne ĉar mi timas. Sed ĉar mi estas sufiĉe inteligenta por scii, ke pli bone estas esti libera ol en malliberejo. Ili eltrovis kiel haltigi nian taktikon, do ni devas elpensi novan taktikon. Al mi ne gravas, kio estos la taktiko, sed mi volas, ke ĝi funkciu. Estas _stulte_ arestiĝi. Ĵamado estas, nur se oni eskapas.

> Jen alia motivo por ne ĵami. Se vi estos kaptita, oni eble uzos vin por kapti viajn amikojn, kaj ties amikojn, kaj ties amikojn. Oni eble arestos viajn amikojn, eĉ se ili ne estas en Xnet, ĉar la DHS similas al frenezigita boviĉo kaj ne multe zorgas, ĉu ĝi havas la ĝustan homon.

> Mi ne diras al vi, kion vi faru.

> Sed la DHS estas stulta, kaj ni estas inteligentaj. Ĵamado pruvas, ke la DHS ne povas batali kontraŭ terorismo, ĉar ĝi pruvas, ke la DHS eĉ ne povas haltigi aron da junuloj. Se vi kaptiĝos, tio faros ŝajnon, ke la DHS estas pli inteligenta ol ni.

> ĜI NE ESTAS PLI INTELIGENTA OL NI! Ni estas pli inteligentaj ol ĝi. Do ni estu inteligentaj. Ni eltrovu kiel ĵami ĝin, kiom ajn da brutoj ĝi metos sur la stratojn de nia urbo.

Mi afiŝis ĝin. Mi enlitiĝis.

Mankis al mi Ange.

* * *

Ange kaj mi ne interparolis dum la sekvaj kvar tagoj, inkluzive la semajnfinon, kaj tiam venis la tempo por reiri al la lernejo. Mi preskaŭ telefonis al ri milionon da fojoj, skribis milon da nesenditaj retmesaĝoj kaj tujmesaĝojn.

Nun mi estis ree en la klaso pri Sociaj Studoj, kaj siorino Andersen bonvenigis min per vortoŝuta ironia ĝentileco, dolĉe demandante al mi, kiaj estis miaj “ferioj”. Mi sidiĝis kaj murmuris nenion. Mi povis aŭdi, kiel Charles subridaĉis.

Ri instruis al ni lecionon pri Evidenta Destino, la ideo, ke usonanoj havas destinon konkeri la tutan mondon (tiel ĝi ŝajnis almenaŭ laŭ riaj diroj) kaj ŝajne provis provoki min diri ion, por ke ri povu elĵeti min.

Mi sentis la okulojn de la klaso sur mi, kaj tio memorigis min pri M1k3y kaj la homoj, kiuj estimis rin. Mi tediĝis esti estimata. Kaj mankis al mi Ange.

Mi trapasis la reston de la tago sen fari ian markon sur mi. Mi pensas, ke mi parolis eĉ ne ok vortojn.

Fine ĝi finiĝis, kaj mi trairis la pordojn, direktante min al la pordegoj kaj la stulta Misio kaj mia sensenca domo.

Mi apenaŭ ĵus eliris tra la pordegoj, kaj jen iu koliziis kun mi. Ri estis juna senhejmulo, kun eble mia aĝo, eble iomete pli. Ri surhavis longan, ŝmiritan mantelon, malstriktan ĝinzon, kaj putrajn sportoŝuojn, kiuj ŝajne jam trairis lignodiserigilon. Riaj longaj haroj pendis antaŭ ria vizaĝo, kaj ri havis pubecan barbon, kiu etendiĝis laŭ ria gorĝo en la kolumon de senkolora trikita pulovero.

Mi konstatis tion, dum ni kuŝis apude sur la trotuaro, kaj homoj preterpasis kaj rigardis al ni strange. Ŝajnis, ke ri koliziis kun mi, dum ri hastis laŭ Valencia Strato, kurbigita pro la ŝarĝo de fendita dorsosako, kiu kuŝis nun apud ri sur la trotuaro, kovrita per geometriaj grafitioj faritaj per feltskribilo.

Ri surgenuiĝis kaj balanciĝis tien kaj reen, kvazaŭ ri estus ebria aŭ batis sian kapon.

“Pardonu, amiko”, ri diris. “Mi ne vidis vin. Ĉu vundita?”

Ankaŭ mi levis min. Nenio sentiĝis vundita.

“Nu. Ne. Ĉio bonas.”

Ri stariĝis kaj ridetis. Riaj dentoj estis ŝoke blankaj kaj rektaj, kiel reklamo por ortodentista kliniko. Ri etendis manon al mi, kaj ria teno estis forta kaj firma.

“Mi sincere petas pardonon.” Ankaŭ ria voĉo estis klara kaj inteligenta. Mi atendis, ke ri sonos kiel la ebriuloj, kiuj parolas al si mem, vagante tra la Misio malfrue nokte, sed ri sonis kiel multescia vendisto en librovendejo.

“Nenia problemo”, mi diris.

Ri etendis la manon denove.

“Zeb”, ri diris.

“Marcus”, mi diris.

“Estis plezuro, Marcus”, ri diris. “Mi esperas trafi vin denove iam!”

Ridante, ri prenis sian dorsosakon, turniĝis surloke, kaj haste foriris.

* * *

Mi iris la ceteran vojon ĝis la hejmo en nebulo de konfuzo. Panjo estis ĉe la kuireja tablo, kaj ni babilis iomete pri nenio ajn, kiel ni kutimis fari, antaŭ ol ĉio ŝanĝiĝis.

Mi sekvis la ŝtuparon ĝis mia ĉambro kaj faligis min en mian seĝon. La unuan fojon mi ne volis konektiĝi al Xnet. Mi jam kontrolis matene antaŭ la lernejo por trovi, ke mia noto kaŭzis gigantan polemikon inter homoj, kiuj konsentis kun mi, kaj homoj, kiuj sentis sanktan koleron pri tio, ke mi diris al ili, ke ili retiriĝu de sia plej ŝatata sporto.

Mi estis en la mezo de tri mil projektoj, kiam ĉio komenciĝis. Mi konstruis pinglotruan kameraon el LEGO-pecoj, mi ludis pri aera fotado per kajto, uzante malnovan ciferecan fotilon kun obturilbutono funkciigata per ludmastiko, kiun oni streĉis ĉe la lanĉo kaj kiu laŭgrade revenis al sia komenca formo, farante fotojn ĉe regulaj interspacoj. Mi havis amplifilon kun vakuaj valvoj, kiun mi instalis en antikvan, rustiĝintan, kavetigitan ladskatolon por olivoleo, kiu aspektis kiel arkeologia trovaĵo – kiam ĝi estos preta, mi planis aldoni sidilon por mia telefono kaj aron da laŭtparoliloj por 5.1-ĉirkaŭsono el tinusoskatoloj.

Mi superrigardis mian stablon kaj fine elektis la pinglotruan kameraon. Sisteme kunmeti LEGO-pecojn estis proksimume la ĝusta rapido por mi.

Mi forprenis mian brakhorloĝon kaj la dikan arĝentan dufingran ringon, kiu montris simion kaj ninĵon pretajn por interbatali, kaj faligis ilin en etan skatolon, kiun mi uzis por la tuta fatraso, kiun mi ŝutas en miajn poŝojn kaj ĉirkaŭ mian kolon antaŭ ol eliri por la tago: telefono, monujo, ŝlosiloj, retsignaltrovilo, moneroj, piloj, volveblaj kabloj, … Mi elŝutis ĉion en la skatolon, kaj trovis restanta en mia mano ion, pri kio mi ne memoris, ke mi iam enmetis ĝin.

Ĝi estis peceto de papero, griza kaj mola kiel flanelo, lanuga ĉe la randoj, kie ĝi estis forŝirita de iu pli granda peco de papero. Ĝi estis kovrita per la plej malgranda, plej preciza manskribo, kiun mi iam vidis. Mi malfaldis ĝin kaj rigardis ĝin pli proksime. La skribo kovris ambaŭ flankojn, de la supra maldekstra angulo de unu flanko ĝis malfacile legebla subskribo ĉe la malsupra dekstra angulo de la alia flanko.

La subskribo estis, simple: ZEB.

Mi turnis ĝin kaj eklegis.

Kara Marcus

Vi ne konas min, sed mi konas vin. Dum la pasintaj tri monatoj, de la eksplodigo de la Golfa Ponto, mi estis malliberigita sur Trezor-Insulo. Mi estis en la korto, kiam vi parolis al tiu azia knabino kaj oni faligis vin. Vi estis kuraĝa. Vi faris bone.

Mi suferis krevintan apendicon la sekvan tagon kaj alvenis en la malsanulejo. En la apuda lito estis ulo kun la nomo Darryl. Ni ambaŭ bezonis longan tempon por resaniĝi, kaj kiam ni ambaŭ resaniĝis, ni estus por ili tro granda embaraso, se ili ellasus nin.

Do ili decidis, ke ni devas esti kulpaj. Ili pridemandis nin ĉiutage. Vi jam travivis ilian pridemandadon, mi scias. Imagu tion dum monatoj. Darryl kaj mi trovis nin samĉelanoj. Ni sciis, ke oni subaŭskultas nin, do ni parolis nur pri malgravaĵoj. Sed nokte, kiam ni estis en la litoj, ni povis mallaŭte frapi mesaĝojn unu al la alia per morso (mi sciis, ke la tagoj pasigitaj per amatora radio iam utilos).

Komence, iliaj demandoj al ni estis la sama merdo kiel ĉiam: kiuj faris ĝin, kiel ili faris ĝin. Sed post iom da tempo ili ŝaltis al demandoj pri Xnet. Kompreneble ni neniam aŭdis pri ĝi. Sed tio ne haltigis iliajn demandojn.

Darryl rakontis al mi, ke ili alportis al ri rofidoklonilojn, Xbox-ojn, ĉian teknologion, kaj postulis, ke ri rakontu al ili, kiuj uzas ilin, kie ili lernis modifi ilin. Darryl rakontis al mi pri viaj ludoj kaj la aferoj, kiujn vi lernis.

Speciale: La DHS demandis pri niaj amikoj. Kiujn ni konas? Kiaj ili estas? Ĉu ili havas politikajn sentojn? Ĉu ili havas problemojn en la lernejo? Ĉu kun polico?

Ni nomas la malliberejon Gitmo-sur-Maro. Pasis semajno, de kiam mi eskapis, kaj mi pensas, ke oni ankoraŭ ne scias, ke oniaj infanoj estas malliberigitaj meze de la Golfo. Nokte ni povis aŭdi homojn ridi kaj festi sur la ĉeftero.

Mi liberiĝis antaŭ unu semajno. Mi ne diras, kiel, por la okazo, ke ĉi tio venos en malĝustajn manojn. Eble aliaj homoj sekvos mian vojon.

Darryl diris, kiel mi trovu vin, kaj promesigis min rakonti al vi, kion mi scias, kiam mi revenos. Farinte tion, mi foriras kiel eble plej. Iel aŭ alie mi forlasos ĉi tiun landon. Feko sur Usonon.

Restu forta. Ili timas vin. Piedbatu ilin por mi. Ne kaptiĝu.

Zeb

Estis larmoj en miaj okuloj, kiam mi finlegis la noton. Mi havis forĵeteblan fajrilon ie sur mia tablo, kiun mi uzis kelkfoje por forfandi la izolaĵon de dratoj, kaj mi elfosis ĝin kaj tenis ĝin al la noto. Mi sciis, ke mi ŝuldas al Zeb, ke mi detruu ĝin kaj certigu, ke neniu alia vidos ĝin, ĉar ĝi eble povus konduki ilin al ri, kien ajn ri iras.

Mi tenis la flamon kaj la noton, sed mi ne povis fari ĝin.

Darryl.

Kun la tuta merdo pri Xnet kaj Ange kaj la DHS, mi preskaŭ forgesis, ke ri ekzistas. Ri iĝis fantomo, kiel malnova amiko, kiu transloĝiĝis al alia urbo aŭ foriris en interŝanĝoprogramo. La tutan tempon ili estis pridemandanta rin, postulanta, ke ri denuncu min, klarigu pri Xnet, la ĵamantoj. Ri estis sur Trezor-Insulo, la forlasita armea bazo, kiu estis duonvoje laŭ la malkonstruita spano de la Golfa Ponto. Ri estis tiel proksima, ke mi povus naĝi al ri.

Mi demetis la fajrilon kaj relegis la noton. Kiam mi finis ĝin, mi jam ploris. Ĉio revenis al mi, la ino kun severa harfasono kaj la demandoj, kiujn ri faris, kaj la odoraĉo de piso kaj la rigideco de mia pantalono, dum ĝi transformiĝis en krudan drelikon pro la sekiĝinta urino.

“Marcus?”

Mia pordo estis duonfermita, kaj mia patrino staris tie, rigardante min maltrankvile. Kiel longe ri jam estis tie?

Per la brako mi forviŝis la larmojn de mia vizaĝo kaj ensnufis la mukon. “Panjo”, mi diris. “Sal!”

Ri venis en mian ĉambron kaj brakumis min. “Kio estas? Ĉu necesas paroli?”

La noto kuŝis sur la tablo.

“Ĉu tio estas de via koramikino? Ĉu ĉio iras bone?”

Ri ĵus donis al mi eskapovojon. Mi povus pri ĉio kulpigi problemojn kun Ange, kaj ri forlasus mian ĉambron kaj lasus min sola. Mi malfermis la buŝon por fari ĝuste tion, sed elvenis ĉi tio:

“Mi estis en malliberejo. Post kiam la ponto eksplodis. Mi estis en malliberejo tiun tutan tempon.”

La ploretoj, kiuj sekvis, ne sonis kiel mia voĉo. Ili sonis kiel bestobleko, eble de azeno aŭ ia granda kato en la nokto. Mi ploretis tiel, ke mia gorĝo brulis kaj doloris, ke mia brusto leviĝadis.

Panjo prenis min en siajn brakojn, kiel ri faris, kiam mi estis infaneto, kaj ri karesis miajn harojn, kaj murmuris en mian orelon, kaj lulis min, kaj laŭgrade, malrapide, la ploretoj forpasis.

Mi enspiris profunde, kaj Panjo alportis al mi glason da akvo. Mi sidis sur la rando de mia lito, kaj ri sidis en la seĝo ĉe la skribotablo, kaj mi rakontis al ri ĉion.

Ĉion.

Nu, la plimulton.

Ĉapitro 16

Komence Panjo aspektis ŝokite, poste indigne, kaj fine ri tute rezignis kaj nur lasis pendi la makzelon, dum mi rakontis la pridemandadon, la trapisitan pantalonon, la sakon sur mia kapo, Darryl. Mi montris al ri la noton.

“Kial …?”

En tiu unu vorto estis ĉiu memriproĉo, kiun mi faris en la nokto, ĉiu momento, en kiu mankis al mi la kuraĝo por rakonti al la mondo, pri kio vere temas, kial mi vere batalas, kio vere inspiris Xnet.

Mi enspiris profunde.

“Ili diris, ke mi irus en malliberejon, se mi parolus pri ĝi. Ne nur por kelkaj tagoj. Por ĉiam. Mi … mi timis.”

Panjo sidis kun mi dum longa tempo, dirante nenion. Poste: “Kio pri la patriĉo de Darryl?”

Ri povus samefike ponardi mian bruston per trikilo. La patriĉo de Darryl. Ri devis supozi, ke Darryl mortis, antaŭ longe.

Kaj ĉu ri ne estis iel mortinta? Teninte iun homon kontraŭleĝe dum tri monatoj, ĉu la DHS iam ellasus rin?

Sed Zeb eskapis. Eble Darryl eskapos. Eble mi kaj Xnet povus helpi al Darryl eskapi.

“Mi ne diris al ri”, mi diris.

Nun Panjo ploris. Ri ne ploris facile. Jen britaĵo. Tial estis des pli malagrable aŭskulti riajn singultajn plorspasmetojn.

“Vi ja diros al ri”, ri sukcesis eligi. “Vi ja diros.”

“Mi diros.”

“Sed unue ni devas diri al via patriĉo.”

* * *

Paĉjo ne plu havis regulan horon por reveni hejmen. Inter riaj konsultaj klientoj – kiuj havis multe da laboro nun, dum la DHS serĉis datenminajn ekfirmaojn en la duoninsulo – kaj la longa pendolveturo ĝis Berklio, ri povus veni hejmen iam ajn inter la sesa kaj noktomezo.

Tiuvespere Panjo telefonis al ri kaj diris al ri, ke ri venu hejmen tuj. Ri diris ion, kaj Panjo nur ripetis: tuj.

Kiam ri alvenis, ni estis aranĝintaj nin en la salono kun la noto inter ni sur la kaftablo.

Estis pli facile rakonti ĝin la duan fojon. La sekreto malpeziĝis. Mi ne beligis ĝin, nek kaŝis ion. Mi lasis min pura.

Mi aŭdis tiajn esprimojn antaŭe, sed neniam komprenis la signifon, ĝis mi faris tion. Teni la sekreton malpurigis min, malheligis mian spiriton. Ĝi timigis kaj hontigis min. Ĝi ŝanĝis min en ĉion, pri kio Ange akuzis min.

Paĉjo sidis rigida kiel ŝargostango la tutan tempon, ria vizaĝo kvazaŭ ĉizita el ŝtono. Kiam mi transdonis al ri la noton, ri legis ĝin dufoje kaj poste remetis ĝin zorge.

Ri skuis la kapon kaj ekstaris kaj direktis sin al la ĉefpordo.

“Kien vi iras?” demandis Panjo, alarmite.

“Mi devas promeni” estis ĉio, kion ri povis diri, kun rompiĝanta voĉo.

Ni rigardis malkomforte unu al la alia, Panjo kaj mi, kaj atendis, ĝis ri revenis hejmen. Mi provis imagi, kio okazas en ria kapo. Ri estis tiel ŝanĝita homo post la bombado, kaj mi sciis de Panjo, ke tio, kio ŝanĝis rin, estis la tagoj, dum kiuj ri kredis, ke mi mortis. Ri komencis kredi, ke la teroristoj preskaŭ mortigis rian infanon, kaj tio frenezigis rin.

Tiagrade, ke ri faris ĉion, kion la DHS petis, enviciĝis kiel brava ŝafeto kaj lasis ilin regi rin, peli rin.

Nun ri sciis, ke la DHS malliberigis min, la DHS forkaptis la infanojn de San-Francisko en Gitmo-sur-Maro. Ĉio estis tute logika, kiam mi nun pensis pri ĝi. Kompreneble mi estis tenata sur Trezor-Insulo. Kiu alia loko troviĝis dek minutojn boate de San-Francisko?

Kiam Paĉjo revenis, ri aspektis pli kolere, ol ri iam estis en sia vivo.

“Vi devus diri al mi!” ri muĝis.

Panjo intermetis sin inter ri kaj mi. “Vi kulpigas la malĝustan personon”, ri diris. “Ne Marcus faris la forkaptadon kaj timigadon.”

Ri balancis la kapon kaj stamfis. “Mi ne kulpigas Marcus. Mi scias precize, kiu kulpas. Mi. Mi kaj la stulta DHS. Surmetu la ŝuojn kaj prenu la mantelojn.”

“Kien ni iras?”

“Por paroli kun la patriĉo de Darryl. Poste ni iros ĉe Barbara Stratford.”

* * *

Mi konis la nomon Barbara Stratford de ie, sed mi ne sciis, de kie. Mi pensis, ke eble ri estas malnova amiko de miaj gepatroj, sed mi ne povis precize memori rin.

Dume mi survojis al la hejmo de la patriĉo de Darryl. Mi neniam sentis min vere komforta ĉe la maljunulo, kiu estis radio-operatoro en la mararmeo kaj disciplinis sian domanaron kiel ŝipanaron. Ri instruis al Darryl morson, kiam ri estis infano, kion mi trovis bonega. Tio estas unu el la aferoj, pro kiuj mi fidis la leteron de Zeb. Sed por ĉiu bonega afero kiel morso, la patriĉo de Darryl havis iun frenezan armean disciplinon, kiu ŝajnis ekzisti nur pro si mem, kiel insisti pri malsanulejaj anguloj ĉe la litkovriloj kaj razado dufoje tage. Tio estis terura ĝeno por Darryl.

Ankaŭ la patrino de Darryl ne multe ŝatis ĝin, kaj forkuris reen al sia familio en Minesoto, kiam Darryl aĝis dek – Darryl pasigis siajn somerojn kaj kristnaskojn tie.

Mi sidis malantaŭe en la aŭto, kaj mi povis vidi la malantaŭon de la kapo de Paĉjo, dum ri ŝoforis. La muskoloj en ria kolo estis streĉitaj kaj konstante moviĝis, dum ri muelis per la makzelo.

Panjo lasis sian manon sur ria brako, sed neniu ĉeestis por konsoli min. Se mi povus nur telefoni al Ange. Aŭ Jolu. Aŭ Van. Eble mi povos, kiam la tago finiĝos.

“Certe ri jam enterigis sian infanon en sia menso”, diris Paĉjo, dum ni rapidis tra la harpinglaj vojturnoj, kiuj kondukis supren laŭ Twin Peaks ĝis la dometo, en kiu Darryl kaj ria patriĉo kunloĝis. Nebulo estis sur Twin Peaks, kiel ofte estis nokte en San-Francisko, tiel ke la ĉeflumoj respeguliĝis al ni. Ĉiufoje, kiam ni trairis kurbon, mi vidis la valojn de la urbo etenditaj sub ni, bovloj da trembrilantaj lumetoj, kiuj ŝvebis en la nebulo.

“Ĉu tiu estas la ĝusta?”

“Jes”, mi diris. “Jen ĝi.” Mi ne estis ĉe Darryl dum monatoj, sed mi pasigis sufiĉe da tempo tie tra la jaroj por tuj rekoni ĝin.

Ni staris triope ĉe la aŭto dum longa momento, atendante por vidi, kiu iros sonorigi. Je mia surprizo, tion faris mi.

Mi sonorigis, kaj ni ĉiuj atendis en senspira silento dum minuto. Mi sonorigis denove. La aŭto de la patriĉo de Darryl estis antaŭ la domo, kaj ni vidis lumon ŝaltitan en la salono. Mi estis sonorigonta trian fojon, kiam la pordo malfermiĝis.

“Marcus?” La patriĉo de Darryl aspektis tute alie, ol mi memoris rin. Nerazite, en negliĝo kaj nudpiede, kun longaj ungoj kaj ruĝaj okuloj. Ri plidikiĝis, kaj mola kroma mentono ŝanceliĝis sub la firma armea makzelo. Riaj maldikaj haroj estis tufaj kaj senordaj.

Sioro Glover”, mi diris. Miaj gepatroj enpuŝiĝis malantaŭ mi.

“Saluton, Ron”, diris mia patrino.

“Ron”, diris mia patriĉo.

“Ankaŭ vi? Kio okazas?”

“Ĉu ni rajtas enveni?”

* * *

Ria salono aspektis kiel unu el tiuj televidraportoj pri forlasitaj infanoj, kiuj pasigas monaton enŝlositaj, antaŭ ol la najbaroj savas ilin: skatoloj de frostigitaj manĝaĵoj, malplenaj ladskatoloj de biero kaj boteloj de suko, ŝimintaj cerealaĵobovloj kaj stakoj da gazetoj. Estis odoraĉo de katopiso, kaj rubaĵo kraketis sub niaj piedoj. Eĉ sen la katopiso la odoro estis nekredebla, kiel necesejo de busstacio.

La sofo estis garnita per malpuraĉa littuko kaj du grasaj kapkusenoj, kaj la kusenoj havis kavigitan, multe-surdormitan aspekton.

Ni ĉiuj staris tie dum longa silenta momento, dum embaraso dronigis ĉiujn aliajn emociojn. La patriĉo de Darryl aspektis, kvazaŭ ri volus morti.

Malrapide ri forigis la tukojn de la sofo kaj forprenis la stakigitajn grasajn manĝaĵopletojn de du el la seĝoj, portante ilin en la kuirejon kaj, se juĝi laŭ la sono, ĵetante ilin sur la plankon.

Ni sidiĝis delikate en la lokoj, kiujn ri liberigis, kaj tiam ri revenis, kaj ankaŭ ri sidiĝis.

“Pardonu”, ri diris malklare. “Mi ne vere havas kafon por proponi al vi. Mi mendis liveron de pli da manĝaĵoj por morgaŭ, do la stoknivelo estas malalta …”

“Ron”, diris mia patriĉo. “Aŭskultu nin. Ni havas ion por rakonti al vi, kaj ne estos facile aŭskulti ĝin.”

Ri sidis kiel statuo, dum mi parolis. Ri malsuprenrigardis al la noto, legis ĝin, ŝajnante ne kompreni ĝin, poste legis ĝin denove. Ri redonis ĝin al mi.

Ri tremis.

Ri …”

“Darryl vivas”, mi diris. “Darryl vivas kaj estas malliberulo sur Trezor-Insulo.”

Ri ŝovis pugnon en sian buŝon kaj faris teruran ĝeman sonon.

“Ni havas amikon”, diris mia patriĉo. “Ri verkas por la Golfa Gardisto. Esplora raportisto.”

Jen kiel mi rekonis la nomon. La senpaga semajna Gardisto ofte perdis siajn raportistojn al pli grandaj gazetoj kaj Interreto, sed Barbara Stratford laboris tie de ĉiam. Mi malklare memoris vespermanĝi kun ri, kiam mi estis juna infano.

“Ni iras tien nun”, diris mia patrino. “Ĉu vi venos kun ni, Ron? Ĉu vi rakontos al ri pri Darryl?”

Sioro Glover metis la vizaĝon en la manojn kaj spiris profunde. Paĉjo provis meti manon sur rian ŝultron, sed sioro Glover forskuis ĝin bruske.

“Mi devas purigi min”, ri diris. “Lasu al mi minuton.”

Sioro Glover revenis suben kiel ŝanĝita homo. Ri estis razinta sin kaj netiginta la harojn per ĝelo, kaj ri surhavis gladitan armean ceremonian uniformon kun vico da kampanjaj rubandoj sur la brusto. Ri haltis ĉe la subo de la ŝtuparo kaj kvazaŭ gestis al ĝi.

“Mi ne havas multajn purajn vestojn, kiuj estas prezenteblaj ĝuste nun. Kaj ĉi tio ŝajnis konvena. Nu, se ri volus fari fotojn.”

Ri kaj Paĉjo sidis antaŭe, kaj mi enaŭtiĝis malantaŭe, malantaŭ ri. De proksime ri odoris iomete je biero, kvazaŭ ĝi venus tra riaj poroj.

* * *

Estis jam noktomezo, kiam ni ruliĝis en la alirejon de la domo de Barbara Stratford. Ri vivis ekster la urbo, en Mountain View, kaj dum ni rapidis laŭ Strato 101, neniu el ni parolis. La altteknologiaj konstruaĵoj laŭ la aŭtovojo fluis preter ni.

Tio estis alia Golfa Regiono ol tiu, en kiu mi vivis, kaj ĝi pli similis al la suburba Usono, kiun mi kelkfoje vidis en televido. Multaj aŭtovojoj kaj kvartaloj el identaj domoj, urboj, en kiuj ne estis senhejmuloj puŝantaj vendejajn ĉaretojn laŭ la trotuaroj – eĉ ne estis trotuaroj!

Panjo telefonis al Barbara Stratford, dum ni atendis, ĝis sioro Glover venos suben. La ĵurnalisto dormis, sed Panjo estis tiel ekscitita, ke ri forgesis esti tute brita kaj embarasita, ke ri vekis rin. Anstataŭe ri simple diris, streĉite, ke ri volas paroli kun ri pri io, kaj tio devos okazi persone.

Kiam ni proksimiĝis al la domo de Barbara Stratford, mi unue pensis pri la domo de The Brady Bunch – malalta bieneca domo kun brika antaŭmuro kaj neta, perfekte kvadrata gazono. Sur la muro estis ia abstrakta ripetiĝanta bildo el kaheloj, kaj malnovstila altfrekvenca televidanteno leviĝis el malantaŭ ĝi. Ni piediris ĉirkaŭ ĝi al la enirejo kaj vidis, ke ene jam estis lumoj ŝaltitaj.

La verkisto malfermis la pordon, antaŭ ol ni havis ŝancon sonorigi. Ri havis similan aĝon kiel miaj gepatroj, alta maldika ino kun akcipitra nazo kaj sagacaj okuloj kun multaj ridosulketoj. Ri surhavis ĝinzon sufiĉe laŭmodan por vidiĝi en unu el la butikoj en Valencia Strato kaj malstriktan hindakotonan bluzon, kiu pendis ĝis riaj femuroj. Ri havis etajn rondajn okulvitrojn, kiuj fulmis en la lumo de ria enirejo.

Ri ridetis al ni kun fermita buŝo.

“Vi kunvenigis la tutan klanon, mi vidas”, ri diris.

Panjo kapjesis. “Vi komprenos, kial, post minuto”, ri diris. Sioro Glover paŝis el malantaŭ Paĉjo.

“Kaj vi kunvokis la mararmeon?”

“Ĉio en sia tempo.”

Ni prezentiĝis al ri unu post alia. Ri havis firman manpremon kaj longajn fingrojn.

Ria hejmo estis meblita en japana minimumisma stilo, kun nur malmultaj malaltaj mebloj kun precizaj proporcioj, grandaj argilaj potoj de bambuo, kiu brosis la plafonon, kaj io, kio aspektis kiel granda rustiĝinta peco el dizelmotoro starigita sur polurita marmora plinto. Mi decidis, ke mi ŝatas ĝin. La plankoj estis el malnova ligno, pumikita kaj kolorigita, sed ne plenigita, do oni povis vidi fendojn kaj kavetojn sub la lako. Mi tre ŝatis tion, speciale dum mi marŝis sur ĝi per ŝtrumpetaj piedoj.

“Mi havas kafon preta”, ri diris. “Kiu volas ĝin?”

Ni ĉiuj levis manon. Mi rigardis defie al miaj gepatroj.

“Bone”, ri diris.

Ri malaperis en alian ĉambron kaj revenis post momento, portante krudan bambuan pleton kun duongaljona termosa kruĉo kaj ses tasoj kun preciza fasono sed krudaj, malprecizaj ornamoj. Ankaŭ tion mi ŝatis.

“Do”, ri diris, verŝinte kaj disdoninte la kafon. “Estas tre bele revidi vin ĉiujn. Marcus, mi kredas, ke la lastan fojon, kiam mi vidis vin, vi aĝis eble sep jarojn. Laŭ mia memoro, vin tre ekscitis via nova komputila ludo, kiun vi montris al mi.”

Mi tute ne memoris ĝin, sed tio sonis kiel la aferoj, pri kiuj mi entuziasmis, kiam mi aĝis sep. Mi divenis, ke tio estis mia Sega Dreamcast.

Ri elprenis registrilon kaj flavan kajeron kaj skribilon, kaj turnadis la skribilon. “Mi pretas aŭskulti, kion vi rakontos al mi, kaj mi promesas al vi, ke mi traktos ĝin konfidence. Sed mi ne povas promesi, ke mi faros ion per ĝi, aŭ ke ĝi publikiĝos.” La maniero, en kiu ri diris ĝin, komprenigis al mi, ke mia Panjo petis grandan komplezon, kiam ri pelis ĉi tiun homon el ria lito, ĉu ri estas amiko aŭ ne. Certe estas granda ĝeno esti fama esplora raportisto. Verŝajne estis miliono da homoj, kiuj volus, ke ri okupiĝu pri ilia afero.

Panjo kapsignis al mi. Kvankam mi rakontis la aferon jam trifoje en tiu vespero, mi sentis min momente senparola. Ĉi tio estos alia ol rakonti al miaj gepatroj. Alia ol rakonti al la patriĉo de Darryl. Ĉi tio … ĉi tio estos nova movo en la ludo.

Mi komencis malrapide, kaj rigardis Barbara fari notojn. Mi trinkis tutan tason da kafo, nur klarigante, kio estas LAR-umado kaj kiel mi eliris el la lernejo por ludi. Panjo kaj Paĉjo kaj sioro Glover atente aŭskultis ĉi tiun parton. Mi verŝis al mi ankoraŭ unu tason kaj trinkis ĝin survoje al la klarigo, kiel ni estis arestitaj. Ĝis mi rakontis la tutan aferon, mi jam elĉerpis la poton kaj devis pisi kiel kurĉevalo.

Ria banĉambro estis same nuda kiel la salono, kun bruna biologia sapo, kiu odoris kiel pura koto. Mi revenis en la ĉambron kaj trovis la plenkreskulojn trankvile rigardantaj min.

Sioro Glover nun faris sian rakonton. Ri ne havis ion por diri pri tio, kio okazis, sed ri klarigis, ke ri estas eksarmeano, kaj ke ria infano estas bonulo. Ri rakontis, kiel sentiĝas kredi, ke ria infano mortis, kiel ria eksedzino kolapsis, kiam ri eksciis, kaj alvenis en malsanulejo. Ri ploris iomete, sen honto, kun la larmoj fluantaj sur ria sulkoplena vizaĝo kaj malheligantaj la kolumon de ria uniformo.

Kiam ĉio estis finita, Barbara iris en alian ĉambron kaj revenis kun botelo da irlanda viskio. “Ĝi estas 15-jara rumbarele maturigita miksaĵo de Bushmills”, ri diris, demetante kvar malgrandajn tasojn. Nenio por mi. “Oni ne vendas ĝin de dek jaroj. Mi pensas, ke nun estas deca tempo por malfermi ĝin.”

Ri verŝis por ĉiu el ili malgrandan glason da brando, poste levis sian kaj trinketis, elĉerpante duonon de la glaso. La ceteraj plenkreskuloj sekvis rin. Ili trinkis denove, kaj finis la glasojn. Ri verŝis al ili pli.

“Bone”, ri diris. “Jen kion mi povas diri al vi tuj. Mi kredas vin. Ne nur ĉar mi konas vin, Lillian. La rakonto sonas ĝuste, kaj ĝi kongruas kun aliaj onidiroj, kiujn mi aŭdis. Sed mi ne povos simple fidi vin pri ĉi tio. Mi devos esplori ĉiun aspekton de ĝi, kaj ĉiun parton de viaj vivoj kaj rakontoj. Mi devas scii, se estas io, kion vi ne diras al mi, io, kion oni povus uzi por senkreditigi vin, kiam ĉi tio diskoniĝos. Mi bezonas ĉion. Eble daŭros semajnojn, ĝis mi estos preta por publikigi.

“Vi devas ankaŭ pensi pri via sekureco kaj la sekureco de ĉi tiu Darryl. Se ri vere estas ‘ne-persono’, tiam apliki premon al la DHS povus instigi ĝin formovi rin. Pensu pri Sirio. Oni povus ankaŭ fari ion eĉ pli malbonan.” Ri lasis tion pendi en la aero. Mi sciis, ke ri celis, ke oni eble mortigus rin.

“Mi prenos ĉi tiun leteron nun kaj skanos ĝin. Mi volas bildojn de vi du, nun kaj poste – ni povos elsendi fotiston, sed mi volas dokumenti ĉi tion kiel eble plej detale ankaŭ hodiaŭ vespere.”

Mi iris kun ri en rian oficejon por fari la skanon. Mi atendis laŭmodan malaltpotencan komputilon, kiu kongruus kun ria dekoracio, sed anstataŭe ria hejma oficejo estis plenigita per pintaj personaj komputiloj, grandaj plataj ekranoj, kaj skanilo sufiĉe granda, por ke oni povu surmeti tutan folion de gazeto. Ri faris ĉion ankaŭ rapide. Mi notis, aprobe, ke ri uzas Paranojan Linukson. Tiu homo prenis sian laboron serioze.

La ventumiloj de la komputiloj starigis efikan blankabruan ŝildon, sed malgraŭ tio mi fermis la pordon kaj proksimiĝis al ri.

“He, Barbara?”

“Jes?”

“Pri tio, kion vi diris, kion oni povus uzi por senkreditigi min?”

“Jes?”

“Kion mi diros al vi, vi ne povos esti devigita rakonti ĝin al iu alia, ĉu ĝuste?”

“Teorie. Mi esprimu ĝin jene. Mi dufoje iris en malliberejon prefere ol perfidi fonton.”

“Bone, bone. Tre bone. He. Malliberejon. He. Bone.” Mi enspiris profunde. “Vi aŭdis pri Xnet? Pri M1k3y?”

“Jes?”

“Mi estas M1k3y.”

“Ho”, ri diris. Ri funkciigis la skanilon kaj turnis la noton por kapti la alian flankon. Ri skanis je iu nekredebla difino, 10 mil punktoj en colo aŭ eĉ pli, kaj surekrane ĝi aspektis kiel la eligaĵo el elektronmikroskopo.

“Nu, tio ja donas alian aspekton al la afero.”

“Jes”, mi diris. “Mi supozas, ke tiel estas.”

“Viaj gepatroj ne scias.”

“Ĝuste. Kaj mi ne scias, ĉu mi volas, ke ili sciu.”

“Jen io, kion vi devos elcerbumi. Mi devas pensi pri tio. Ĉu vi povos viziti mian oficejon? Mi ŝatus paroli kun vi pri tio, kion tio signifas, precize.”

“Ĉu vi havas Xbox Universalan? Mi povus kunporti instalilon.”

“Jes, mi certas, ke eblos aranĝi tion. Kiam vi vizitos, diru al la akceptisto, ke vi estas sioro Bruna, por renkonti min. Ili scias, kion tio signifas. Nenian noton oni faros pri via vizito, kaj ĉiuj registraĵoj de la sekurecaj kameraoj de tiu tago estos aŭtomate forviŝitaj, kaj la kameraoj malŝaltitaj, ĝis vi foriros.”

“He”, mi diris. “Vi pensas kiel mi.”

Ri ridetis kaj ŝajnigis pugni mian ŝultron. “Infano mia, mi ludas ĉi tiun ludon de diable longa tempo. Ĝis nun mi sukcesis pasigi pli da tempo libera ol malantaŭ krado. Paranojo estas mia partnero.”

* * *

La sekvan tagon en la lernejo mi similis al zombio. Mi atingis sume tri horojn da dormado, kaj eĉ per tri tasoj de la kafeina koto de la turko mi ne sukcesis ekigi mian cerbon. La problemo de kafeino estas, ke tro facilas kutimiĝi al ĝi, do oni devas konsumi pli kaj pli grandajn dozojn nur por superi normalecon.

Mi pasigis la nokton per pensado, kion mi devos fari. Tio similis al kurado tra labirinto el torditaj etaj tuneloj, ĉiuj similaj, ĉiuj kondukantaj al la sama sakstrato. Kiam mi iros al Barbara, estos la fino por mi. Jen la konkludo, kiel ajn mi pensis pri la afero.

Ĉe la fino de la lerneja tago mi nur volis iri hejmen kaj rampi en la liton. Sed mi havis rendevuon ĉe la Golfa Gardisto, ĉe la marbordo. Mi fiksrigardis miajn piedojn, dum mi ŝanceliĝis el la pordego, kaj kiam mi ŝanĝis direkton en Straton 24, alia paro de piedoj ekmarŝis samtakte apud mi. Mi rekonis la ŝuojn kaj haltis.

“Ange?”

Ri aspektis, kiel mi sentis min. Dormomanka kaj pand-okula, kun tristaj krampoj en la anguloj de la buŝo.

“He saluton”, ri diris. “Surprizo. Mi forpermesis min senanonce de la lernejo. Mi ĉiuokaze ne povis koncentriĝi.”

“Nu”, mi diris.

“Silentu kaj brakumu min, malsaĝulo.”

Mi faris tion. Ĝi sentiĝis bone. Pli bone ol bone. Ĝi sentiĝis, kvazaŭ mi estus amputinta parton de mi, kaj ĝi realfiksiĝis.

“Mi amas vin, Marcus Yallow.”

“Mi amas vin, Angela Carvelli.”

“Bone”, ri diris, interrompante ĝin. “Mi ŝatis vian afiŝon pri tio, kial vi ne ĵamas. Mi povas respekti tion. Kion vi faris por trovi manieron ĵami ilin sen kaptiĝi?”

“Mi estas survoje por renkonti esploran ĵurnaliston, kiu publikigos raporton pri tio, kiel oni sendis min en malliberejon, kiel mi komencis Xnet, kaj kiel Darryl estas kontraŭleĝe tenata de la DHS en sekreta malliberejo sur Trezor-Insulo.”

“Ho.” Ri ĉirkaŭrigardis dum momento. “Ĉu vi ne povis pensi pri io, nu, kiel diri, ambicia?”

“Ĉu vi volas kunveni?”

“Mi ja kunvenos, jes. Kaj mi volas, ke vi klarigu ĉi tion pli detale, se vi ne kontraŭas.”

Post ĉiuj rerakontoj, ĉi tiu, rakontata, dum ni piediris ĝis Potrero-Avenuo kaj suben ĝis Strato 15, estis la plej facila. Ri tenis mian manon kaj ofte premis ĝin.

Ni grimpis la ŝtuparon je du ŝtupoj por ĉiu paŝo ĝis la oficejo de la Golfa Gardisto. Mia koro bategis. Mi atingis la akceptejon kaj diris al la enuanta knabino malantaŭ la tablo: “Mi venis por renkonti Barbara Stratford. Mia nomo estas sioro Verda.”

“Mi pensas, ke vi celas, sioro Bruna?”

“Jes”, mi diris, kaj ruĝiĝis. “Sioro Bruna.”

Ri faris ion ĉe sia komputilo kaj poste diris: “Prenu sidlokon. Barbara elvenos post minuto. Ĉu mi povas alporti ion por vi?”

“Kafon”, ni respondis ĥore. Jen alia kialo por ami Ange: ni dependis de la sama drogo.

La akceptisto – beleta hispandevena ino nur kelkajn jarojn pli aĝa ol ni, vestita per Gap-stiloj tiel malnovaj, ke ili estis fakte kvazaŭ retro-ŝikaj – kapjesis, elpaŝis kaj revenis kun du tasoj ornamitaj per la kolofono de la gazeto.

Ni trinketis silente, rigardante vizitantojn kaj raportistojn, kiuj alvenis kaj foriris. Fine Barbara venis por alvoki nin. Ri surhavis praktike la saman vestaron kiel la antaŭan vesperon. Ĝi taŭgis por ri. Ri levis brovon al mi, vidante, ke mi venis kun amikino.

“Saluton”, mi diris. “Nu, ĉi tio estas …”

Sioro Bruna”, diris Ange, etendante manon. Ho, jes, ĝuste, niaj identecoj devus esti sekretaj. “Mi laboras kun sioro Verda.” Ri kubutumis min.

“Ni komencu do”, diris Barbara kaj kondukis nin ĝis direktorara kunvenejo kun longaj vitraj muroj kun la kurtenoj fermitaj. Ri demetis pleton de granaj biologiaj Oreo-klonoj, cifereca registrilo, kaj alia flava kajero.

“Ĉu ankaŭ vi volas registri ĉi tion?” ri demandis.

Mi ankoraŭ ne pensis pri tio. Mi komprenis ja, kial tio estus utila, se mi volus disputi, kion Barbara presigis. Tamen, se mi ne povus fidi al ri fari bone por mi, mi ĉiuokaze estus pereonta.

“Ne, jam bone”, mi diris.

“Do, ni eku. Juna siorino, mia nomo estas Barbara Stratford, kaj mi estas esplora raportisto. Mi divenas, ke vi scias, kial mi estas ĉi tie, kaj mi scivolas, kial vi estas ĉi tie.”

“Mi laboras kun Marcus pri Xnet”, ri diris. “Ĉu vi devas scii mian nomon?”

“Ne necesas tuj”, diris Barbara. “Vi povas esti anonima, se vi volas. Marcus, mi petis vin rakonti al mi ĉi tion, ĉar mi devas scii, kiel ĝi kunludos kun la rakonto, kiun vi donis al mi pri via amiko Darryl, kaj la noto, kiun vi montris al mi. Mi vidas, kiel ĝi estus bona akompananto; mi povos prezenti ĉi tion kiel la originon de Xnet. ‘Ili faris por si malamikon, kiun ili neniam forgesos’: tiuspeca afero. Tamen, honeste, mi preferus ne devi rakonti pri tio, se mi ne devos.

“Mi preferus havi belan puran rakonton pri la sekreta malliberejo ĉe nia sojlo, sen devi argumenti pri tio, ĉu la tieaj malliberuloj estas la speco de homoj, kiuj probable elirus tra la pordego kaj establus subteran movadon kun la celo malstabiligi la federacian registaron. Certe vi povas kompreni tion.”

Mi ja komprenis. Se Xnet estos parto de la rakonto, kelkaj homoj diros: vidu, ili devas malliberigi tiajn homojn, aŭ ili komencos tumulton.

“Ĉi tio estas via spektaklo”, mi diris. “Mi pensas, ke vi devas rakonti al la mondo pri Darryl. Kiam vi faros tion, tio informos al la DHS, ke mi parolis publike, kaj tiam ili ĉasos min. Eble ili deduktos, ke mi implikiĝis en Xnet. Eble ili ligos min al M1k3y. Mi supozas, ke mi volas diri jenon: kiam vi publikigos pri Darryl, ĉio finiĝos por mi, ĉiuokaze. Mi paciĝis kun tio.”

“Oni estu pendumita pro ŝafo, se jam pro ŝafido”, ri diris. “Bone. Do tio estas decidita. Mi volas, ke vi ambaŭ rakontu al mi ĉion, kion vi povas, pri la fondo kaj funkciado de Xnet, kaj poste mi volas vidi demonstron. Por kio vi uzas ĝin? Kiu alia uzas ĝin? Kiel ĝi disvastiĝis? Kiu verkis la programaron? Ĉion.”

“Tio daŭros iom da tempo”, diris Ange.

“Mi havas iom da tempo”, diris Barbara. Ri trinkis iom da kafo kaj manĝis falsan Oreon. “Ĉi tio eble estos la plej grava rakonto pri la Milito kontraŭ Teroro. Ĉi tio eble estos la rakonto, kiu faligos la registaron. Kiam oni havas tian rakonton, oni traktas ĝin zorge.”

Ĉapitro 17

Do ni rakontis al ri. Mi trovis tion tre amuza, fakte. Instrui al homoj uzi teknologion ĉiam estas ekscite. Estas tiel bele rigardi homojn ekkompreni, kiel ili povas uzi la teknologion ĉirkaŭ si por plibonigi sian vivon. Ankaŭ Ange faris bonege – ni estis bonega teamo. Ni laŭvice klarigis, kiel ĉio funkcias. Barbara jam estis iom sperta pri tiaj aferoj, kompreneble.

Montriĝis, ke ri raportis pri la ĉifromilitoj, la periodo en la fruaj naŭdekaj jaroj, kiam grupoj por civilaj liberoj, kiel Electronic Frontier Foundation, batalis por la rajto de usonanoj uzi fortajn ĉifrojn. Mi svage sciis pri tiu periodo, sed Barbara klarigis ĝin tiel, ke hirtiĝis miaj haroj.

Hodiaŭ estas nekredeble, sed iam estis tempo, kiam la registaro klasis ĉifron kiel militilon kaj malpermesis al ĉiu eksporti ĝin aŭ uzi ĝin pro motivo de nacia sekureco. Ĉu komprenite? Ni iam havis kontraŭleĝan matematikon en ĉi tiu lando.

La Nacia Sekureca Agentejo estis la vera forto malantaŭ la malpermeso. Ĝi havis ĉifronormon, kiu estis, laŭ ĝi, sufiĉe forta por bankistoj kaj iliaj klientoj, sed ne tiel forta, ke mafianoj povus gardi siajn kontojn per ĝi sekretaj kontraŭ la NSA. La normo, DES-56, laŭdire estis praktike nerompebla. Tiam unu el la milionulaj kunfondintoj de EFF konstruis 250-mil-dolaran DES-56-rompilon, kiu povis rompi la ĉifron en du horoj.

Ankoraŭ la NSA argumentis, ke ĝi povu malebligi al usonaj civitanoj havi sekretojn, kiujn ĝi ne povas prispioni. Tiam EFF faris sian baton de morto. En 1995 ĝi reprezentis antaŭ tribunalo doktoriĝan studenton pri matematiko de Berklio nomatan Dan Bernstein. Bernstein estis verkinta lernotekston pri ĉifrado, kiu enhavis komputilajn programerojn uzeblajn por fari ĉifrilon pli fortan ol DES-56. Milionoble pli fortan. El la vidpunkto de la NSA, tio faris rian artikolon militilo, do nepublikigebla.

Nu, eble estas malfacile konvinki al juĝisto kompreni ĉifradon, kaj kion ĝi signifas, sed montriĝis, ke la averaĝa juĝisto ĉe Apelacia Kortumo ne tre entuziasme diras al doktoriĝaj studentoj, kiajn artikolojn ili rajtas verki. La ĉifromilitoj finiĝis per venko por la bonuloj, kiam la Apelacia Kortumo de la 9-a Rondo verdiktis, ke programo estas formo de esprimo protektata de la Unua Amendo – “Kongreso faru nenian leĝon, kiu limigas liberon de parolo”. Se vi iam aĉetis ion en Interreto, aŭ sendis sekretan mesaĝon, aŭ kontrolis vian bankosaldon, vi uzis ĉifron, kiun EFF leĝigis. Kaj tio estas bona: la NSA simple ne estas tiel inteligenta. Ĉio, kion ĝi scias rompi, certe estas rompebla ankaŭ por teroristoj kaj gangsteroj.

Barbara estis unu el la raportistoj, kiuj gajnis sian reputacion, raportante pri tiu afero. Ri komencis sian karieron, raportante pri la lasta parto de la civilrajta movado en San-Francisko, kaj ri rekonis la similecon inter la lukto por la Konstitucio en la reala mondo kaj la lukto en kiberspaco.

Do ri komprenis. Mi ne kredas, ke mi povus klarigi ĉi tiujn aferojn al miaj gepatroj, sed al Barbara estis facile. Ri faris inteligentajn demandojn pri niaj kriptografiaj protokoloj kaj sekurecaj procedoj, kelkfoje farante demandojn, kiujn mi ne sciis respondi – kelkfoje montrante eblajn rompojn en nia procedo.

Ni konektis la Xbox kaj aligis ĝin al la reto. Kvar nefermitaj sendrataj retoj estis videblaj de la direktorara kunvenejo, kaj mi diris al ĝi, ke ĝi saltu inter ili je hazardaj intertempoj. Ri komprenis ankaŭ tion – kiam oni estis konektita al Xnet, estis tute same kiel esti en Interreto, escepte ke kelkaj aferoj estis iomete malpli rapidaj, kaj ĉio estis anonima kaj neprispionebla.

“Do kio nun?” mi diris, dum ni proksimiĝis al la fino. Mi jam sekigis min per parolado, kaj mi havis teruran acidan senton pro la kafo. Cetere, Ange konstante premis mian manon sub la tablo en maniero, kiu instigis min foriri trovi lokon privatan por fini la reamikiĝon post nia unua disputo.

“Nun mi faras ĵurnalismon. Vi foriras, kaj mi esploras ĉiujn aferojn, kiujn vi diris al mi, kaj klopodas konfirmi ilin tiom, kiom mi povas. Mi lasos al vi vidi, kion mi publikigos, kaj mi sciigos vin, kiam ĝi estos legebla. Mi preferus, ke vi nun ne parolu pri ĉi tio kun iu alia, ĉar mi volas esti la unua, kiu raportas, kaj ĉar mi volas certiĝi, ke mi havas la rakonton, antaŭ ol ĉio kotiĝos pro la gazetaraj spekulativoj kaj la DHS-propagando.

“Mi ja devos telefoni al la DHS por peti komenton, antaŭ ol mi publikigos, sed mi faros tion en maniero, kiu protektas vin tiagrade, kiel eblas. Mi certe sciigos vin, antaŭ ol tio okazos.

“Unu aferon mi devas esprimi klare: ĉi tio ne plu estas via rakonto. Ĝi estas mia. Vi estis tre malavara, donante ĝin al mi, kaj mi klopodos repagi pro la donaco, sed vi ne havos rajton forredakti ion, ŝanĝi ion, aŭ haltigi min. La afero nun ruliĝas, kaj ĝi ne haltos. Ĉu vi komprenas tion?”

Mi ne estis pensinta pri la afero tiel, sed kiam ri diris ĝin, estis klare. Ĝi signifis, ke mi lanĉis kaj ne plu povos revoki la raketon. Ĝi falos tie, kien ni celis ĝin, aŭ ĝi devojiĝos, sed ĝi estis en la aero, kaj ne plu eblis ŝanĝi ĝin. Iam en baldaŭa estonteco mi ĉesos esti Marcus – mi estos publika figuro. Mi estos la homo, kiu denuncis la DHS.

Mi estos marŝanta mortinto.

Mi supozas, ke Ange pensis simile, ĉar ri koloriĝis blanke-verde.

“Ni eliru de ĉi tie”, ri diris.

* * *

La panjo kaj la fratino de Ange estis elirintaj denove, kio faciligis la decidon, kien ni iros por la vespero. Estis jam post la horo por vespermanĝi, sed miaj gepatroj sciis, ke mi renkontiĝos kun Barbara, do ne kaŭzus al mi problemojn, se mi venus hejmen malfrue.

Kiam ni alvenis ĉe Ange, mi sentis nenian bezonon konekti mian Xbox. Mi jam sufiĉe Xnet-umis por unu tago. Mi povis pensi pri nenio krom Ange, Ange, Ange. Vivi sen Ange. Scii, ke Ange koleras kontraŭ mi. Ange neniam parolos al mi denove. Ange neniam kisos min denove.

Ri estis pensinta same. Mi povis vidi tion en riaj okuloj, dum ni fermis la pordon de ria dormoĉambro kaj rigardis unu la alian. Mi malsatis je ri, kiel oni malsatus por vespermanĝo, ne manĝinte dum tagoj. Kiel oni soifus je glaso da akvo, piedpilkinte dum tri horoj senpaŭze.

Ĝi estis kiel neniu el tiuj aferoj. Ĝi estis pli. Ĝi estis io, kion mi neniam antaŭe sentis. Mi volis manĝi rin tute, vori rin.

Ĝis tiam, ri estis sekse pli aktiva en nia rilato. Mi lasis al ri difini kaj regi la rapidon. Estis mirinde erotike sperti, kiel ri kaptis min kaj forigis mian ĉemizon, tiris mian vizaĝon al ria.

Sed en tiu vespero mi ne povus reteni min. Mi ne retenis min.

La pordo klakfermiĝis, kaj mi etendis manon al la rando de ria T-ĉemizo kaj ektiris, apenaŭ donante al ri tempon por levi la brakojn, dum mi tiris ĝin super rian kapon. Mi fortiris la propran ĉemizon super mian kapon, aŭdante la kotonon kraketi, dum steboj eltiriĝis.

Riaj okuloj brilis, ria buŝo estis malfermita, ri spiris rapide kaj malprofunde. Ankaŭ mi: mia spirado kaj mia koro kaj mia sango, ĉio bruis en miaj oreloj.

Mi forigis la ceteron de niaj vestoj kun sama entuziasmo, ĵetante ilin en la amasetojn da puraj kaj malpuraj teksaĵoj sur la planko. Libroj kaj paperoj kovris la liton; mi balais ilin flanken. Post sekundo ni falis sur la neordigitan litkovrilon, brakumante unu la alian, premante, kvazaŭ ni povus tiri nin unu tra la alia. Ri ĝemis en mian buŝon, kaj mi faris la saman sonon, kaj mi sentis rian voĉon zumi en miaj voĉkordoj: sento pli intima ol ĉio, kion mi iam spertis.

Ri forŝiris sin kaj etendis manon al la noktotableto. Ri eltiris la tirkeston kaj ĵetis blankan apotekan saketon sur la liton antaŭ mi. Mi rigardis ene. Kondomoj. Trojanoj. Dek du spermicidaj. La pako ankoraŭ fermita. Mi ridetis al ri, kaj ri ridetis reen, kaj mi malfermis la skatoleton.

* * *

Mi jam pripensis, kiel estus, dum jaroj. Centfoje tage mi imagis ĝin. En kelkaj tagoj mi pensis pri preskaŭ nenio alia.

Ĝi tute ne estis, kiel mi atendis. Partoj de ĝi estis pli bonaj. Partoj de ĝi estis multe pli malbonaj. Dum ĝi okazis, ĝi ŝajnis eterno. Poste, ĝi ŝajnis finita dum palpebrumo.

Poste mi sentis min same. Sed mi sentis min ankaŭ alie. Io ŝanĝiĝis inter ni.

Estis strange. Ni ambaŭ hontetis, dum ni vestis nin kaj iradis tra la ĉambro, rigardante flanken, ne en la okulojn unu de la alia. Mi ĉirkaŭvolvis la kondomon per papera naztuko el skatolo apud la lito kaj portis ĝin en la banĉambron kaj enpakis ĝin per neceseja papero kaj ŝovis ĝin profunden en la rubujon.

Kiam mi revenis, Ange sidis en la lito kaj ludis per sia Xbox. Mi sidiĝis zorge apud ri kaj prenis rian manon. Ri turniĝis por rigardi al mi kaj ridetis. Ni estis ambaŭ elĉerpitaj, tremaj.

“Dankon”, mi diris.

Ri diris nenion. Ri turnis la vizaĝon al mi. Ri enorme ridetis, sed dikaj larmoj ruliĝis sur riaj vangoj.

Mi brakumis rin, kaj ri tenis min forte. “Vi estas bona homo, Marcus Yallow”, ri flustris. “Dankon.”

Mi ne sciis kion diri, sed mi premis rin same. Fine, ni disiĝis. Ri ne plu ploris, sed ri ankoraŭ ridetis.

Ri montris al mia Xbox, sur la planko apud la lito. Mi kaptis la sugeston. Mi levis ĝin kaj konektis ĝin kaj salutis.

Samaj samaĵoj. Multe da retmesaĝoj. Enfluis la novaj afiŝoj de la blogoj, kiujn mi sekvis. Spamo. Diable, mi ricevis multe da spamo. Mia sveda poŝtfako estis ripeta viktimo de falsaĵoj: iu metis ĝin kiel sendinton de spamaĵoj sendataj al centmilionoj da interretadresoj, tiel ke ĉiuj eraroraportoj kaj koleraj reagoj revenis al mi. Mi ne sciis, kiu estas malantaŭ tio. Eble la DHS, provante superverŝi mian poŝtfakon. Eble nur blaguloj. La Piratpartio havis bonajn filtrilojn, tamen, kaj ĝi donis al ĉiu, kiu volis, 500 gigabajtojn da retpoŝta spaco, do ne estis probable, ke mi baldaŭ dronos.

Mi elfiltris ĉion, martelante sur la forviŝoklavo. Mi havis apartan poŝtfakon por aferoj, kiuj alvenis ĉifritaj al mia publika ŝlosilo, ĉar tiaj aferoj probable rilatos al Xnet kaj eble estos delikataj. Spamistoj ankoraŭ ne komprenis, ke uzado de publikaj ŝlosiloj ŝajnigus ilian rubaĵon pli kredinda, do provizore tio bone funkciis.

Estis kelkdek ĉifritaj mesaĝoj de homoj en la fidoreto. Mi fluge trarigardis ilin: ligoj al filmetoj kaj bildoj de novaj fiagoj de la DHS, timigaj rakontoj pri apenaŭaj eskapoj, deklamaĵoj pri aferoj, pri kiuj mi blogis. La kutimaĵoj.

Tiam mi alvenis ĉe unu, kiu estis nur ĉifrita al mia publika ŝlosilo. Tio signifas, ke neniu alia povus legi ĝin, sed mi havis nenian ideon, kiu skribis ĝin. Estis skribite, ke ĝi venis de Masha, kiu povus estis konilo aŭ nomo – mi ne povus scii.

> M1k3y

> Vi ne konas min, sed mi konas vin.

> Mi estis arestita en la tago, en kiu la ponto eksplodis. Ili pridemandis min. Ili decidis, ke mi estas senkulpa. Ili proponis al mi laboron: helpi ilin ĉasi la teroristojn, kiuj mortigis miajn najbarojn.

> Ĝi tiam ŝajnis bona propono. Mi tute ne komprenis, ke mia vera laboro montriĝos esti spioni junulojn, kiuj ne ŝatas, ke ilia urbo estas ŝanĝata en polican ŝtaton.

> Mi enfiltriĝis en Xnet en la tago, en kiu ĝi lanĉiĝis. Mi estas en via fidoreto. Se mi volus malkaŝi mian identecon, mi povus sendi al vi retmesaĝon de adreso, kiun vi fidus. Tri adresoj, fakte. Mi estas totale en via reto, kiel povas nur alia 17-jarulo. Kelkaj retmesaĝoj, kiujn vi ricevis, estis zorge elektitaj misinformoj de mi kaj miaj ĉefoj.

> Ili ne scias, kiu vi estas, sed ili proksimiĝas. Ili daŭre transigas homojn, kompromitas ilin. Ili prifosas la ejojn de sociaj retoj kaj aplikas minacojn por ŝanĝi junulojn en informantojn. Nun estas en Xnet centoj da homoj, kiuj laboras por la DHS. Mi havas iliajn nomojn, konilojn kaj ŝlosilojn. Privatajn kaj publikajn.

> Tagojn post la lanĉo de Xnet ni eklaboris por rompi Paranojan Linukson. La atakoj ĝis nun estis malgrandaj kaj malgravaj, sed rompo estas neevitebla. Kiam ni havos nulatagan rompon, vi estos mortinta.

> Mi kredas, ke mi povas kun certeco diri, ke se miaj ĉefoj scius, ke mi tajpas ĉi tion, mi estus ŝlosita en Gitmo-sur-Maro, ĝis mi estos maljunulino.

> Eĉ se ili ne rompos Paranojan Linukson, cirkulas venenitaj versioj de Paranoja Xbox. Ili ne havas la ĝustajn kontrolsumojn, sed kiom da homoj rigardas la kontrolsumojn? Krom mi kaj vi? Multaj junuloj estas jam mortintaj, kvankam ili ne scias tion.

> Ĉio, kio restas por miaj ĉefoj, estas kalkuli la plej oportunan tempon por aresti vin por fari plej grandan impreson en la amaskomunikiloj. Tiu tempo venos baldaŭ. Kredu tion.

> Verŝajne vi demandas vin, kial mi diras al vi ĉi tion.

> Ankaŭ mi.

> Jen mia vidpunkto. Mi aliĝis por kontraŭbatali teroristojn. Anstataŭe mi spionas usonanojn, kiuj kredas je aferoj, kiujn la DHS ne ŝatas. Ne homojn, kiuj planas eksplodigi pontojn, sed protestantojn. Mi ne plu povas fari tion.

> Sed ankaŭ vi ne povas, ĉu vi scias tion, aŭ ne. Kiel mi diris, restas nur iom da tempo, ĝis vi estos katenita sur Trezor-Insulo. Temas ne pri _se_, sed pri _kiam_.

> Do jam sufiĉas por mi ĉi tie. Sude en Los-Anĝeleso estas homoj, kiuj diras, ke ili povas gardi min sekura, se mi volas eliri.

> Mi volas eliri.

> Mi kunirigos vin kun mi, se vi volos kunveni. Pli bone esti batalanto ol martiro. Se vi venos kun mi, ni povos eltrovi kiel venki kune. Mi estas tiel inteligenta kiel vi. Kredu tion.

> Kion vi respondos?

> Jen mia publika ŝlosilo.

> Masha

* * *

Se minacas vin danĝer’, kuru ronde sen esper’.

Ĉu vi jam aŭdis tiun rimaĵon? Ĝi ne estas bona konsilo, sed ĝi estas almenaŭ facile sekvebla. Mi eksaltis de la lito kaj ekpaŝis tien kaj reen. Mia koro marteladis, kaj mia sango kantis en kruela parodio de tio, kion mi sentis, kiam ni venis hejmen. Ĉi tio ne estis seksa ekscito; ĝi estis kruda teruro.

“Kio?” diris Ange. “Kio?”

Mi montris al la ekrano sur mia flanko de la lito. Ri rulis sin kaj ekprenis mian klavaron kaj frotis la tuŝmaton per fingropinto. Ri legis silente.

Mi paŝadis.

“Tio devas esti mensogoj”, ri diris. “La DHS ludas per via menso.”

Mi rigardis rin. Ri mordis la lipon. Ri ne aspektis, kvazaŭ ri kredus tion.

“Ĉu tiel vi pensas?”

“Certe. Ili ne povas venki vin, do ili ĉasas vin per Xnet.”

“Jes.”

Mi residiĝis sur la lito. Mi denove spiris rapide.

“Trankviliĝu”, ri diris. “Estas nur mensoludoj. Jen.”

Ri neniam antaŭe prenis la klavaron de mi, sed nun estis nova intimeco inter ni. Ri premis respondi kaj tajpis:

> Bela provo.

Ri skribis nun kiel M1k3y. Ni estis kune en maniero alia ol antaŭe.

“Ne hezitu subskribi ĝin. Ni vidos, kion ri diros.”

Mi ne sciis, ĉu tio estis la plej bona plano, sed mi ne havis pli bonajn. Mi subskribis ĝin kaj ĉifris per mia privata ŝlosilo kaj la publika ŝlosilo, kiun Masha donis.

La respondo venis tuj.

> Mi pensis, ke vi diros ion tian.

> Jen truko, pri kiu vi ne pensis. Mi povas anonime tuneligi filmon tra DNS. Jen kelkaj ligoj al eltiraĵoj, kiujn vi eble volos rigardi antaŭ ol decidi, ke mi estas plena de merdo. Tiuj homoj konstante registras unu la alian, la tutan tempon, kiel asekuron kontraŭ ponardo en la dorso. Estas facile spioni ilin, dum ili spionas unu la alian.

> Masha

Aldonita estis fonto por eta programo, kiu ŝajnis fari precize tion, kion Masha pretendis: elŝuti filmon per la protokolo por la retregiona nomsistemo, DNS.

Lasu min retropaŝi iom ĉi tie kaj klarigi ion. Fundamente ĉiu interreta protokolo estas nur vico de tekstoj sendataj tien kaj reen laŭ preskribita maniero. Estas kvazaŭ preni kamionon kaj meti aŭton en ĝin, poste meti motorciklon en la kofron de la aŭto, kaj poste ligi biciklon al la fino de la motorciklo, kaj pendigi paron da rulŝuoj ĉe la malantaŭo de la biciklo. Escepte ke poste, se oni volas, oni povas ligi la kamionon al la rulŝuoj.

Ni prenu ekzemple la protokolon SMTP, kiun oni uzas por sendi retpoŝton.

Jen ekzemplo de konversacio inter mi kaj mia retpoŝta servilo, per kiu mi sendas mesaĝon al mi mem.

> > HELO gefrateto.com.se

> 250 mail.piratpartio.org.se Saluton, mail.piratpartio.org.se, bele renkonti vin

> > MAIL FROM:m1k3y@gefrateto.com.se

> 250 2.1.0 m1k3y@gefrateto.com.se . . . Sendinto bona

> > RCPT TO:m1k3y@gefrateto.com.se

> 250 2.1.5 m1k3y@gefrateto.com.se . . . Adresato bona

> > DATA

> 354 Skribu mesaĝon kaj finu per “.” tute sola en linio

> > Se minacas vin danĝer’, kuru ronde sen esper’

> > .

> 250 2.0.0 k5SMW0xQ006174 Mesaĝo akceptita por livero

> > QUIT

> 221 2.0.0 mail.piratpartio.org.se fermas konekton

> Konekto fermita de alia fino.

La gramatiko de ĉi tiu konversacio estis difinita en 1982 de Jon Postel, unu el la heroaj prauloj de Interreto, kiu iam rulis la plej gravajn servilojn de la reto laŭvorte sub sia skribotablo en la Universitato de Suda Kalifornio, iam en paleolitika erao.

Imagu nun, ke vi konektus retpoŝtan servilon al tujmesaĝila seanco. Vi povus sendi tujmesaĝon al la servilo, dirante “HELO gefrateto.com.se”, kaj ĝi respondus per “250 mail.piratpartio.org.se Saluton, mail.piratpartio.org.se, bele renkonti vin”. Alivorte, vi povus havi la saman konversacion per tujmesaĝilo, kiun vi farus per SMTP. Kun ĝustaj alĝustigoj la tuta retpoŝtaservila afero povus okazi en tujmesaĝila konversacio. Aŭ retpaĝa seanco. Aŭ io alia.

Tio nomiĝas “tunelado”. Oni metas la SMTP en tujmesaĝan “tunelon”. Poste oni povus meti la tujmesaĝan konversacion en SMTP-tunelon, se oni volus esti vere stranga, tuneligante la tunelon en alian tunelon.

Fakte tiu procedo estas aplikebla al ĉiu interreta protokolo. Estas bele, ĉar tio signifas, ke se oni estas en reto kun nur retpaĝa aliro, oni povas tuneligi sian retpoŝton tra ĝi. Oni povas tuneligi sian plej ŝatatan protokolon por samtavola ŝutado tra ĝi. Oni eĉ povas tuneligi Xnet – kiu mem estas tunelo por dekoj da protokoloj – tra ĝi.

La protokolo por la retregiona nomsistemo (DNS) estas interesa kaj antikva interreta protokolo, kiu datiĝas de 1983. Jen kiel via komputilo konvertas la nomon de komputilo – kiel piratpartio.org.se – al la IP-numeroj, kiujn komputiloj efektive uzas por paroli unu al alia per la reto, kiel 204.11.50.136. Ĝenerale ĝi funkcias kvazaŭ magie, kvankam ĝi havas milionojn da moviĝantaj partoj – ĉiu retservo funkciigas DNS-servilon, kaj ankaŭ la plej multaj registaroj kaj multaj privatuloj. Tiuj DNS-skatoloj interparolas la tutan tempon, farante kaj plenumante petojn unu al alia, kun la rezulto, ke, kiom ajn obskura estas la nomo, kiun oni proponas al sia komputilo, ĝi povos ŝanĝi ĝin en numeron.

Antaŭ DNS estis la dosiero HOSTS. Kredu aŭ ne kredu, tio estis unuopa dokumento, kiu listis la nomon kaj adreson de ĉiu unuopa komputilo konektita al Interreto. Ĉiu komputilo havis kopion de ĝi. Tiu dosiero fine estis tro granda por transsendi, do DNS estis inventita, kaj ĝi ruliĝis en servilo, kiu iam loĝis sub la skribotablo de Jon Postel. Se la purigistoj eltiris la kablon, la tuta Interreto perdis la kapablon trovi sin. Serioze.

DNS estas interesa, ĉar hodiaŭ ĝi estas ĉie. Ĉiu reto havas sian DNS-servilon, kaj tiuj serviloj estas agorditaj por paroli unu al alia kaj al iu ajn persono ie ajn en Interreto.

La eltrovaĵo de Masha estis maniero tuneligi filmotranssendan sistemon tra DNS. Ri disrompis la filmojn en miliardojn da pecoj kaj kaŝis ĉiun el ili en normala mesaĝo al DNS-servilo. Rulante rian programon, mi povis tiri la filmon de tiuj DNS-serviloj, ĉie en Interreto, nekredeble rapide. Tio devus aspekti bizare en la histogramoj de la reto, kvazaŭ mi serĉus la adreson de ĉiu komputilo en la mondo.

Sed ĝi havis du avantaĝojn, kiujn mi tuj aprezis: mi povis akiri la filmon kun kapturna rapido – alklakinte la unuan ligon, mi tuj komencis ricevi plenekranajn bildojn, kun neniaj stumbloj – kaj mi havis nenian ideon, kie ĝi estas gastigata. Estis tute anonime.

Komence mi eĉ ne atentis la enhavon de la filmo. Mi estis tiel imponita de la ruzeco de tiu truko. Transsendi filmon per DNS? Jen afero tiel ruza kaj stranga, ke ĝi estis preskaŭ perversia.

Iom post iom mi vidis, kion mi rigardis.

Jen direktorara tablo en malgranda ĉambro kun longa spegulo laŭ unu muro. Mi konis tiun ĉambron. Mi sidis en tiu ĉambro, kiam la ino kun severa harfasono devigis min elparoli mian pasvorton. Ĉirkaŭ la tablo estis kvin komfortaj seĝoj, kaj en ĉiu seĝo komforte sidis homo, en DHS-uniformo. Mi rekonis ĉefgeneralon Graeme Sutherland, la DHS-komandanton de la Golfa Regiono, kaj ankaŭ Severan Harfasonon. La aliajn mi ne konis. Ĉiuj rigardis ekranon ĉe la fino de la tablo, sur kiu vidiĝis multe pli rekonebla vizaĝo.

Kurt Rooney estis tutlande konata kiel la ĉefa strategiisto de la Prezidanto, la homo, kiu revenigis la partion por ĝia tria periodo, kaj kiu krozis al kvara. Oni nomis rin “Senkompata”, kaj mi iam vidis en novaĵoraporto, kiel strikte ri regas siajn stabanojn, alvokante ilin, tujmesaĝante al ili, kontrolante ĉiun movon, direktante ĉiun ilian paŝon. Ri estis maljuna, kun sulkita vizaĝo, palaj grizaj okuloj kaj plata nazo kun larĝaj etenditaj naztruoj kaj maldikaj lipoj: homo, kiu aspektis, kvazaŭ ri flarus ion malbonan la tutan tempon.

Ri estis la homo sur la ekrano. Ri parolis, kaj ĉiuj aliaj fokusis sin sur rian ekranon, farante notojn tiel rapide, kiel ili povis tajpi, provante aspekti inteligente.

“… diras, ke ili koleras kontraŭ aŭtoritato, sed ni devas montri al la lando, ke teroristojn, ne la registaron, oni kulpigu. Ĉu vi komprenas min? La lando ne amas tiun urbon. Kiel ili vidas ĝin, ĝi estas Sodomo kaj Gomoro el gejoj kaj ateistoj, kiuj meritas putri en la infero. La landon interesas, kion oni pensas en San-Francisko, nur ĉar tie oni havis la bonŝancon esti eksplodigita inferen de iuj islamaj teroristoj.

“Tiuj Xnet-infanoj atingas la punkton, ĉe kiu ili eble komencas utili al ni. Ju pli radikalaj ili iĝos, des pli la resto de la lando komprenos, ke minacoj troviĝas ĉie.”

Ria aŭskultantaro finis sian tajpadon.

“Ni povas regi tion, mi pensas”, diris Severa Harfasono. “Niaj homoj en Xnet konstruis por si multe da influopovo. La Manĉuraj Blogistoj faras ĝis po kvindek blogojn, inundante la babilkanalojn, ligante unu al alia, plejparte nur sekvante la partian linion, difinitan de ĉi tiu M1k3y. Sed ili jam montris, ke ili povas provoki radikalan agadon, eĉ kiam M1k3y aplikas bremson.”

Ĉefgeneralo Sutherland kapjesis. “Ni planis lasi ilin kaŝitaj ĝis ĉirkaŭ monato antaŭ la mezmandata balotado. Tiel estas laŭ la originala plano. Sed ŝajnas, ke …”

“Ni havas alian planon por la mezmandata”, diris Rooney. “Scias nur tiuj, kiuj devas scii, kompreneble, sed verŝajne vi ĉiuj ne planu vojaĝi dum la antaŭa monato. Lasu al Xnet ruliĝi, kiel eble plej baldaŭ. Dum ili estas moderaj, ili estas danĝeraj. Tenu ilin radikalaj.”

La filmo ĉesis.

Ange kaj mi sidis sur la rando de la lito, rigardante la ekranon. Ange etendis manon kaj rekomencis la filmon. Ni rigardis ĝin. Ĝi estis pli malbona la duan fojon.

Mi flankenĵetis la klavaron kaj ekstaris.

“Min tiom tedas la timo”, mi diris. “Ni portu ĉi tion al Barbara kaj lasu al ri publikigi ĝin. Ni metu ĉion en la reton. Ili forportu min. Tiam mi almenaŭ scios, kio okazos. Tiam mi almenaŭ havos iom da certeco en la vivo.”

Ange ektenis min kaj brakumis min, kvietigis min. “Mi scias, kara, mi scias. Ĉio estas terura. Sed vi koncentriĝas sur la malbonajn aferojn kaj ignoras la bonajn. Vi kreis movadon. Vi superruzis la naŭzulojn en la Blanka Domo, la friponojn en la DHS-uniformoj. Vi atingis pozicion, en kiu vi eble respondecos pri eksplodigo de la tuta putrinta DHS-afero.

“Certe ili celas kapti vin. Kompreneble ili celas tion. Ĉu vi iam dubis tion? Mi ĉiam enkalkulis tion. Sed, Marcus, ili ne scias, kiu vi estas. Pensu pri tio. Jen ĉiuj homoj, mono, pafiloj kaj spionoj, kaj vi, deksepjara lerneja bubo – tamen vi venkas ilin. Ili ne scias pri Barbara. Ili ne scias pri Zeb. Vi ĵamis ilin en la stratoj de San-Francisko kaj humiligis ilin antaŭ la mondo. Do ĉesu malgaji, ĉu ne? Vi venkas.”

“Tamen ili venas kapti min. Vi vidas tion. Ili metos min en malliberejon por ĉiam. Eĉ ne en malliberejon. Mi simple malaperos, kiel Darryl. Eble pli malbone. Eble Sirio. Kial lasi min en San-Francisko? Mi estas danĝera, dum mi estas en Usono.”

Ri sidiĝis sur la lito kun mi.

“Jes”, ri diris. “Tio.”

“Tio.”

“Nu, vi scias, kion vi devas fari, ĉu ne?”

“Kion?” Ri rigardis signifoplene al mia klavaro. Mi povis vidi la larmojn flui sur riaj vangoj. “Ne! Vi deliras. Ĉu vi pensas, ke mi forkuros kun iu frenezulo el Interreto? Kun iu spiono?”

“Ĉu vi havas pli bonan planon?”

Mi piedbatis aeren amaseton da teksaĵoj. “Bone. Kiel vi volas. Mi plu parolos al ri.”

“Vi parolu al ri”, diris Ange. “Vi diru al ri, ke vi kaj via koramikino eliros.”

“Kion?”

“Fermu ĝin, ŝtipkapulo. Ĉu vi pensas, ke nur vi estas en danĝero? Mi estas same en danĝero, Marcus. Tio nomiĝas kulpo pro asociiĝo. Kiam vi iros, mi iros.” Ria makzelo estis elŝovita je ribela angulo. “Vi kaj mi – ni estas nun kune. Vi devas kompreni tion.”

Ni sidiĝis sur la lito kune.

“Escepte se vi ne volas min”, ri diris, fine, per malforta voĉo.

“Vi blagas al mi, ĉu?”

“Ĉu aspektas tiel, ke mi blagas?”

“Neniel mi povus foriri laŭvole sen vi, Ange. Mi neniam povus peti vin kunveni, sed mi ĝojegas, ke vi proponis tion.”

Ri ridetis kaj ĵetis al mi mian klavaron.

“Retmesaĝu tiun Masha-ulinon. Ni vidu, kion tiu knabino povas fari por ni.”

Mi retmesaĝis rin, ĉifrante la mesaĝon, kaj atendis respondon. Ange alŝovis la nazon al mi, kaj mi kisis rin, kaj ni brakumis nin. Io ligita al la danĝero kaj la pakto iri kune – tio forgesigis al mi la sinĝenon de seksumado, kaj ankaŭ igis min diable seksumema.

Ni estis denove duonnudaj, kiam alvenis la retmesaĝo de Masha.

> Vi ambaŭ? Je Jesuo, kvazaŭ ne estus jam sufiĉe malfacile.

> Mi ne rajtas foriri escepte por serĉi informojn surkampe post granda Xnet-operacio. Ĉu vi sekvas? La ĉefoj kontrolas ĉiun mian movon, sed oni malligas la ŝnuron, kiam io granda okazas kun Xnet-anoj. Tiam mi sendiĝas en la kampon.

> Vi faru ion grandan. Mi sendiĝas al ĝi. Mi eligas nin ambaŭ. Ĉiujn tri el ni, se vi insistas.

> Sed faru ĝin rapide. Mi ne povas sendi al vi multajn mesaĝojn, ĉu komprenite? Ili rigardas min. Ili proksimiĝas al vi. Vi ne havas multe da tempo. Ĉu semajnojn? Eble nur tagojn.

> Mi bezonas vin por eliri. Jen kial mi faras ĉi tion, se vi scivolas pri tio. Mi ne povas eskapi sola. Mi bezonas grandan Xnet-distraĵon. Jen via fako. Ne malsukcesu, M1k3y, aŭ ni ambaŭ mortos. Ankaŭ via ineto.

> Masha

Mia telefono eksonis, timigante nin ambaŭ. Alvokis mia panjo, volante scii, kiam mi venos hejmen. Mi diris al ri, ke mi survojas. Ri ne menciis Barbara. Ni interkonsentis, ke ni ne parolos pri tiuj aferoj telefone. Tion proponis mia paĉjo. Ri povis esti tiel paranoja kiel mi.

“Mi devas ekiri”, mi diris.

“Niaj gepatroj …”

“Mi scias”, mi diris. “Mi vidis, kio okazis al miaj gepatroj, kiam ili pensis, ke mi mortis. Scii, ke mi estas fuĝanto, ne estos multe pli bone. Sed ili preferus, ke mi estu fuĝanto, ol malliberulo. Jen kion mi supozas. Ĉiuokaze, kiam ni malaperos, Barbara povos publikigi sen zorgi, ĉu tio kaŭzos por ni problemojn.”

Ni kisis nin ĉe la pordo de ria ĉambro. Ne estis unu el la varmegaj, malsekaj, kiel ni kutime faris ĉe disiĝo. Dolĉa kiso estis ĉi-foje. Malrapida kiso. Adiaŭeca kiso.

* * *

BART-veturoj estas introspektigaj. Dum la trajno balanciĝas tien kaj reen kaj oni provas ne kontakti okule la aliajn pasaĝerojn kaj oni provas ne legi la reklamojn pri plastia kirurgio, kaŭcigarantiantoj kaj aidoso-testoj, dum oni klopodas ignori la grafitiojn kaj ne rigardi tro atente la enhavon de la tapiŝo. Jen kiam onia menso komencas vere kirladi.

Oni balanciĝas tien kaj reen, kaj la menso trairas ĉiujn aferojn, kiujn oni pretervidis, reprojekcias ĉiujn filmojn pri onia vivo, en kiu oni estas nenia heroo, en kiu oni estas idiota aŭ naiva.

Onia cerbo elpensas teoriojn kiel jena:

Se la DHS volus kapti M1k3y, kiu pli bona maniero ekzistus ol logi rin antaŭ la publikon, paniki rin en gvidadon de ia granda, publika Xnet-evento? Ĉu tio ne valorus la ŝancon, ke kompromita filmeto tralikiĝus?

La cerbo elpensas tiajn aferojn, eĉ kiam la trajnveturo daŭras nur du aŭ tri haltojn. Kiam oni eltrajniĝas kaj oni komencas moviĝi, la sango ekfluas, kaj kelkfoje la cerbo helpas onin denove.

Kelkfoje onia cerbo donas krom problemoj ankaŭ solvojn.

Ĉapitro 18

Estis tempo, kiam mia plej ŝatata agado en la mondo estis surmeti pelerinon kaj staradi en hotelo, ŝajnigante, ke mi estas nevidebla vampiro, kiun ĉiuj fiksrigardas.

Estas komplike, kaj tute ne tiel strange, kiel tio sonas. La mondo de Viv-Aktora Rol-Ludado kombinas la plej bonajn aspektojn de Karceroj kaj Drakoj kun dramoklubo kaj partoprenado en sciencfikcia kunveno.

Mi komprenas, ke tio eble ne ŝajnigas ĝin tiel alloga, kiel ĝi estis al mi, kiam mi aĝis 14.

La plej bonaj ludoj estis tiuj en la Skoltaj Tendaroj ekster la urbo: cent junuloj, iĉoj kaj inoj, kiuj batalas kontraŭ la vendredavespera trafiko, interŝanĝas rakontojn, ludas per elektronikaj ludoj, pavas dum horoj. Kaj poste eliras por stari en la herbo antaŭ grupo da pli aĝaj homoj en impona hejmfarita kiraso, kun kavetoj kaj difektoj, kiel kiraso devis esti en la malnova tempo, ne kiel oni montras ĝin en filmoj, sed kiel la uniformo de soldato post monato en sovaĝejo.

Tiuj homoj estis oficiale pagataj por gvidi la ludojn, sed oni ne ricevis tiun laboron, se oni ne estis tia homo, kiu farus ĝin senpage. Ili antaŭe jam dividis nin en teamojn laŭ la demandaroj, kiujn ni plenigis, kaj ni tiam ricevis niajn asignojn al teamoj, kiel esti alvokite por unu teamo ĉe bazpilkado.

Poste oni ricevis siajn instrukciojn. Tiuj similis al la instrukcioj, kiujn ricevas spiono en filmo: jen via identeco, jen via komisio, jen la sekretoj, kiujn vi scias pri la grupo.

Post tio estis la vespermanĝo: siblantaj fajroj, viando kraketanta sur stangoj, tofuo fritiĝanta en patoj (ni estis en norda Kalifornio, do vegetara opcio estis deviga), kaj manĝado kaj trinkado kiel ĉe horda festeno.

La plej fervoraj geknaboj jam ludis siajn karakterojn. Por mia unua ludo mi estis sorĉisto. Mi havis sakon da fabosaketoj, kiuj reprezentis sorĉaĵojn – kiam mi ĵetis unu, mi devis krii la nomon de la sorĉaĵo, kiun mi ĵetas – fajrobulo, magia raketo, lumkonuso – kaj la ludanto aŭ “monstro”, al kiu mi ĵetis ĝin, devis fali surteren, se mi trafis. Aŭ ne – kelkfoje ni devis alvoki juĝanton por pacigi nin, sed plejparte ni bone ludis laŭ la reguloj. Neniu ŝatis ĵetkuban juriston.

Ĝis la horo por enlitiĝi, ĉiu jam ludis sian karakteron. Aĝante 14, mi ne tute certis, kiel sorĉisto sonu, sed mi povis inspiriĝi per la filmoj kaj romanoj. Mi parolis per malrapidaj ritmaj tonoj, tenante mistikan vizaĝesprimon, kaj pensante mistikajn pensojn.

La misio estis komplika: regajni sanktan relikvon, kiun ŝtelis ogro, celante submeti la popolon de la lando al sia volo. Ĝi ne tiom gravis. Pli gravis, ke mi havis privatan komision, por kapti certan specon de koboldo por esti mia servospirito, kaj ke mi havis sekretan malamikon: alia ludanto en la teamo, kiu partoprenis en razio, kiu mortigis mian familion, kiam mi estis geknabo, ludanto, kiu ne sciis, ke mi revenis, celante venĝon. Ie kompreneble estis alia ludanto kun simila malamo kontraŭ mi, do eĉ dum mi ĝuis la kamaradecon de la teamo, mi ĉiam devis gardi min kontraŭ ponardo en la dorso, veneno en la manĝo.

Dum la sekvaj du tagoj, ni traludis ĝin. Partoj de la semajnfino similis al kaŝludo, partoj al ekzercoj por transvivi en sovaĝejo, partoj al solvado de krucvortenigmoj. La ludomastroj faris bonegan laboron. Kaj oni vere amikiĝis kun la aliaj homoj en la teamo. Darryl estis la viktimo de mia unua murdo, kaj mi plenumis ĝin diligente, kvankam ri estis mia kamarado. Ŝatinda homo. Domaĝe, ke mi devas mortigi rin.

Mi fajrobulis rin, dum ri serĉis trezoron, post kiam ni ekstermis bandon de orkoj, ludante je ŝtono-papero-tondilo kun ĉiu orko por decidi, kiu venkos en la batalo. Tio estas multe pli ekscita, ol ĝi sonas.

Ĝi estis kvazaŭ somera tendaro por dramo-gikoj. Ni interparolis ĝis malfrue nokte en tendoj, rigardis la stelojn, saltis en la riveron, kiam ni tro varmiĝis, manfrapis moskitojn. Iĝis plej bonaj amikoj, aŭ dumvivaj malamikoj.

Mi ne scias, kial la gepatroj de Charles sendis rin al VARL-ado. Ri ne estis tiuspeca infano, kiu vere ĝuas tiajn aferojn. Ri pli apartenis al la fortiri-flugilojn-de-muŝoj-speco. Nu, eble ne. Sed ri simple ne ŝatis esti en kostumo en la arbaro. Ri enuis la tutan tempon, rikanante al ĉiu kaj ĉio, penante konvinki nin ĉiujn, ke ni ne tiel bone amuziĝis, kiel ni fakte amuziĝis. Vi sendube jam renkontis tiun specon de persono, la specon, kiu sentas kiel sian devon certigi, ke ĉiu alia havas malbonan sperton.

Alia afero rilate Charles estis, ke ri ne povis kutimiĝi al simulata batalo. Kiam oni komencas kuradi tra la arbaro kaj ludi tiajn komplikajn duonarmeajn ludojn, estas facile tiel adrenaliniziĝi, ke oni pretas elŝiri ies gorĝon. Ne estas bone esti en tia stato, dum oni portas rekvizitan glavon, klabon, pikstangon aŭ alian ilon. Jen kial neniu rajtas bati iun, en iuj ajn cirkonstancoj, en tiuj ludoj. Anstataŭe, kiam oni sufiĉe proksimiĝas por batali, oni rapide faras kelkajn partiojn de ŝtono-papero-tondilo, kun modifoj laŭ siaj sperto, armiloj kaj fizika stato. La juĝantoj pacigas ĉe disputoj. Estas tute civilizite, kaj iom strange. Oni kuras post iu tra la arbaro, atingas rin, montras la dentojn, kaj sidiĝas por ludi je ŝtono-papero-tondilo. Sed tio funkcias – kaj ĝi restigas ĉion sendanĝera kaj amuza.

Charles ne kapablis plene kutimiĝi al tio. Mi pensas, ke ri perfekte kapablis kompreni, ke la regulo estas nenia kontakto, sed ri samtempe kapablis decidi, ke la regulo ne gravas, kaj ke ri ne sekvos ĝin. La juĝantoj multfoje admonis rin pri ĝi dum la semajnfino, kaj ri konstante promesis sekvi ĝin, kaj konstante plu malsekvis ĝin. Ri jam estis unu el la pli grandaj geknaboj tie, kaj ri ŝatis “akcidente” faligi onin ĉe la fino de ĉaso. Ne amuze, kiam oni estas faligita en la ŝtonplenan arbaran grundon.

Mi estis ĵus fajrobulinta al Darryl en eta maldensejo, kie ri serĉis trezoron, kaj ni kune ridis iom pri mia ekstrema mallojaleco. Ri estis ekironta monstrumi – mortigitaj ludantoj povis ekludi monstrojn, kio signifas, ke ju pli longe la ludo daŭris, des pli da monstroj ĉasis onin, kio signifas, ke ĉiuj povis plu ludi, kaj la bataloj en la ludo iĝis pli kaj pli epikaj.

Jen kiam Charles elvenis el la arbaro malantaŭ mi kaj faligis min, ĵetante min al la tero tiel forte, ke mi momente ne povis spiri. “Mi trafis vin!” ri kriis. Mi konis rin nur iomete ĝis tiam, kaj mi neniam multe ŝatis rin, sed nun mi pretis murdi rin. Mi restariĝis malrapide kaj rigardis rin, kiel ria brusto leviĝis, kiel ri ridaĉis. “Vi estas tiel mortinta”, ri diris. “Mi tute trafis vin.”

Mi ridetis, kaj io sentiĝis malĝuste kaj dolore en mia vizaĝo. Mi tuŝis mian supran lipon. Jen sango. Mia nazo sangis, kaj mia lipo estis fendita, tranĉita per radiko, kiun mi trafis per la vizaĝo, kiam ri faligis min.

Mi forviŝis la sangon de mia fingro per la krurumo de mia pantalono kaj ridetis. Mi agis, kvazaŭ ĉio estus amuza. Mi ridis iomete. Mi proksimiĝis al ri.

Charles ne estis trompita. Ri jam retiriĝis, dorsantaŭen, provante malaperi en la arbaron. Darryl moviĝis por flanki rin. Mi iris al la alia flanko. Subite ri turniĝis kaj ekkuris. La piedo de Darryl hokis rian piedon, kaj ri ĵetiĝis al la tero. Ni alkuris, en ĝusta momento por aŭdi la fajfilon de juĝanto.

La juĝanto ne estis vidinta Charles faŭli min, sed ri jam vidis la ludadon de Charles en tiu semajnfino. Ri resendis Charles al la enirejo de la tendaro kaj diris al ri, ke ri ne plu estas en la ludo. Charles multege plendis, sed, kio kontentigis nin, la juĝanto malakceptis riajn plendojn. Kiam Charles estis foririnta, ri faris ankaŭ al ni prelegon, dirante, ke nia rebato ne estis pli prava ol la atako, kiun faris Charles.

Estis bone. Tiuvespere, post la fino de la ludoj, ni ĉiuj iris en varmajn duŝojn en la dormejoj de la skoltoj. Darryl kaj mi ŝtelis la vestojn kaj bantukon de Charles. Ni nodis ilin kaj faligis ilin en la urinejon. Multaj knabiĉoj ĝojis kontribui al la agado malsekigi ilin. Charles estis faliginta multajn homojn tre entuziasme.

Mi ŝatus esti spektanto, kiam ri elvenis el sia duŝo kaj malkovris siajn vestojn. Jen malfacila decido: ĉu kuri nuda tra la tendaro, aŭ ĉu pene malnodi la pistrempitajn vestojn kaj surmeti ilin?

Ri elektis nudecon. Mi verŝajne elektus same. Ni staris en vico laŭ la vojo de la duŝejoj ĝis la ŝedo, kie la pakoj estis garditaj, kaj aplaŭdis. Mi staris antaŭe, kondukante la aplaŭdon.

* * *

La semajnfinoj ĉe la Skoltaj Tendaroj okazis nur tri- aŭ kvar-foje jare, kio lasis Darryl kaj min – kaj multajn aliajn VARL-istojn – kun serioza VARL-o-manko en la vivo.

Bonŝance ekzistis la Mizera-Taglumo-ludoj en la urbaj hoteloj. Mizera Taglumo estas alia VARL-o, kun rivalaj vampiraj klanoj kaj vampiroĉasistoj, kaj ĝi havas siajn proprajn kapricajn regulojn. Ludantoj ricevas kartojn por helpi ilin solvi bataletojn, do ĉiu bataleto implicas etan strategian kartoludon. Vampiroj povas iĝi nevideblaj, kamuflante sin per tio, ke ili krucas la brakojn sur la brusto, kaj ĉiuj aliaj ludantoj devas ŝajnigi, ke ili ne povas vidi ilin, daŭrigante siajn konversaciojn pri siaj planoj kaj tiel plu. La vera testo de bona ludanto estas, ĉu oni estas sufiĉe honesta por plu malkaŝi siajn sekretojn antaŭ “nevidebla” rivalo, ne kondutante, kvazaŭ ri estus en la ĉambro.

Okazis ĉirkaŭ du grandaj Mizera-Taglumo-ludoj ĉiumonate. La organizantoj de la ludoj bone rilatis kun la hoteloj de la urbo kaj sciigis, ke ili prenus dek liberajn ĉambrojn vendrede vespere kaj plenigus ilin per ludantoj, kiuj kurus tra la hotelo, ludante trankvilan Mizeran Taglumon en la koridoroj, ĉirkaŭ la naĝejo, kaj tiel plu, manĝante en la hotela restoracio kaj pagante por la hotela sendrata reto. Ili kutimis fini la negocon en la posttagmezo de vendredo kaj retmesaĝi al ni, kaj ni iris rekte de la lernejo al la koncerna hotelo, kunportante niajn dorsosakojn, dormante sesope aŭ okope en ĉambro dum la semajnfino, manĝante rapidmanĝaĵojn, ludante ĝis la tria matene. Ĝi estas bona, sendanĝera amuzo, kiun niaj gepatroj povis subteni.

La organizantoj estis bone konata karitata organizaĵo por leginstruo, kiu funkciigis verkistajn sesiojn por junuloj, dramoklubojn kaj tiel plu. Ili organizis la ludojn dum dek jaroj sen problemoj. Ĉio estis strikte senalkohola kaj sendroga, por ke la organizantoj ne estu akuzitaj pri koruptado de junuloj aŭ simile. Ni havis inter dek kaj cent ludantojn, depende de la semajnfino, kaj por la kosto de kelkaj kinejobiletoj oni povis ĝui du tagojn kaj duonon da solida amuzo.

Sed unu tagon ili bonŝancis, akirante blokon da ĉambroj en Monaco, hotelo en la Fileo, kiu gastigis artemajn malpli junajn turistojn: tiu speco de hotelo, en kiu ĉiu ĉambro havis orfiŝojn en bovlo, kie la vestiblo estis plena de belegaj maljunuloj en elegantaj vestoj, fiere montrantaj la rezultojn de sia plastia kirurgio.

Normale la ĉiutaguloj – nia nomo por neludantoj – nur ignoris nin, supozante, ke ni estas arlekenantaj buboj. Sed en tiu semajnfino hazarde gastis tie redaktisto de itala vojaĝmagazino, kaj ri interesiĝis pri aferoj. Ri alparolis min, dum mi embuskis en la vestiblo, esperante ekvidi la klanmastron de miaj rivaloj por fali sur rin kaj elsuĉi rian sangon. Mi staris ĉe la muro kun la brakoj falditaj sur la brusto, por esti nevidebla, kiam ri venis al mi kaj demandis, kun fremda parolmaniero, kion mi kaj miaj amikoj faras en la hotelo dum tiu semajnfino.

Mi provis liberiĝi de ri, sed ne eblis eskapi rin. Do mi pensis, ke mi inventu ion, por ke ri foriru.

Mi ne supozis, ke ri presos ĝin. Mi tute ne supozis, ke la usona gazetaro reuzos la rakonton.

“Ni estas ĉi tie, ĉar nia princo mortis, do ni venis por serĉi novan reganton.”

“Princo?”

“Jes”, mi diris, kaj ekŝatis la propran ideon. “Ni estas la Malnova Popolo. Ni venis al Ameriko en la 16-a jarcento kaj havas nian propran reĝan familion en la sovaĝejoj de Pensilvanio ekde tiam. Ni vivas simple en la arbaro. Ni ne uzas modernan teknologion. Sed la princo estis la lasta de sia familio, kaj ri mortis en la ĵusa semajno. Iu terura marasmo forportis rin. La junuloj de mia klano ekiris por trovi la posteulojn de ria praonkliĉo, kiu foriris por vivi kun la modernaj homoj en la tempo de mia aviĉo. Oni diras, ke ri diskreskis, kaj ni trovos la lastajn de ria sango kaj reportos ilin al ilia rajta hejmo.”

Mi legas multajn fantaziajn romanojn. Tiaj aferoj venas facile en mian kapon.

“Ni trovis hominon, kiu sciis pri tiuj posteuloj. Ri diris al ni, ke unu el ili gastas en ĉi tiu hotelo, kaj ni venis por trovi rin. Sed nin spuris ĉi tien rivala klano, kiu volas malhelpi al ni reporti hejmen nian princon, por teni nin malfortaj kaj facile superregeblaj. Tial estas esence, ke ni tenu ĝin konfidenca. Ni ne parolas al la Nova Popolo, kiam tio estas evitebla. Paroli nun al vi kaŭzas al mi grandan maltrankvilon.”

Ri rigardis min pritakse. Mi jam malkrucis la brakojn, kio signifis, ke mi estis nun “videbla” por rivalaj vampiroj, el kiuj unu jam ŝteliris al ni. En la lasta momento mi turnis min kaj vidis rin, kun dismetitaj brakoj, siblantaj al ni, vampumante en grandioza stilo.

Mi disĵetis miajn brakojn, resiblis al ri, kaj ekkuregis tra la vestiblo, saltante super leda sofo kaj fintante ĉe potplanto, por ke ri ĉasu min. Mi jam priskoltis eskapovojon laŭ ŝtuparo ĝis la subtera sano-klubo, kaj mi sekvis ĝin, liberigante min de ri.

Mi ne vidis la italon denove en tiu semajnfino, sed mi ja rakontis la aferon al kelkaj el miaj kun-VARL-antoj, kiuj plibeligis la rakonton kaj trovis multajn okazojn por ripeti ĝin dum la semajnfino.

La itala magazino havis stabanon, kiu iam faris sian postdiploman studaĵon pri amiŝaj kontraŭteknologiaj komunumoj en kampara Pensilvanio, kaj ri pensis, ke ni ŝajnis terure interesaj. Bazante sin sur la notoj kaj registritaj intervjuoj de ria ĉefo pri ties ekskurso al San-Francisko, ri verkis fascinan kaj korŝiran artikolon pri tiuj strangaj, junaj kultanoj, kiuj traveturas Usonon, serĉante sian “princon”. Diable, la homoj presos ion ajn hodiaŭ.

Sed jen la afero: tiajn rakontojn oni trovas kaj republikigas. Unue estis italaj blogistoj, poste kelkaj usonaj blogistoj. Homoj tra la lando raportis pri “vidoj” de la Malnova Popolo, sed ĉu ili inventis tion, aŭ ĉu aliaj homoj faris la saman ludon, mi ne scias.

La rakonto sekvis sian vojon tra la komunikila nutroĉeno supren ĝis New York Times, kiu, bedaŭrinde, havas malsanan apetiton pri kontrolado de faktoj. La raportisto, al kiu oni donis la taskon, fine spuris ĝin ĝis la hotelo Monaco, kiu kontaktigis rin kun la VARL-organizantoj, kiuj ride malkaŝis la tutan historion.

Nu, ĉe tiu punkto VARL-ado iĝis multe malpli respektinda. Ni konatiĝis kiel la ĉefaj mistifikuloj de la nacio, kiel strangaj patologiaj mensogistoj. La gazetaro, kiun ni akcidente trompis, tiel ke ĝi raportis pri la Malnova Popolo, nun volis elaĉeti sin per raportoj pri tio, kiel nekredeble strangaj estas ni VARL-istoj, kaj jen kiam Charles informis al ĉiuj en la lernejo, ke Darryl kaj mi estas la plej strangaj VARL-antaj stranguloj de la urbo.

Tio ne estis bona sezono. Al iuj en la bando tio ne gravis, sed al ni jes. La mokado estis senindulga. Charles kondukis ĝin. Mi trovadis plastajn kojnodentojn en mia sako, kaj geknaboj, kiujn mi preterpasis en la koridoro, faris “ble ble” kiel vampiro en desegnofilmo, aŭ ili parolis per falsa transilvania prononco, dum mi ĉeestis.

Nelonge poste ni ekfaris LAR-umadon anstataŭe. Tio estis pli amuza en kelkaj rilatoj, kaj ĝi estis multe malpli stranga. De tempo al tempo, tamen, mankis al mi la pelerino kaj tiuj semajnfinoj en la hotelo.

* * *

La malo de ŝtupara sprito estas la maniero, en kiu la embarasoj de la vivo revenas por hanti nin, eĉ kiam ili estas jam longe pasintaj. Mi povis memori ĉiun stultan aferon, kiun mi iam diris aŭ faris, rememori ilin kun bilda klareco. Ĉiufoje, kiam mi sentis min deprimita, mi nature komencis rememori aliajn tempojn, en kiuj mi sentis min tiel, kaj ŝlagroparado da humiligoj venis unu post alia en mian menson.

Dum mi klopodis koncentriĝi pri Masha kaj mia venonta pereo, la afero pri la Malnova Popolo konstante revenis por hanti min. Tiam estis simila, naŭza, fala sento de pereo, dum pli kaj pli da gazetaraj kanaloj adoptis la raporton, dum la probableco kreskis, ke iu eltrovos, ke mi liveris la rakonton al la stulta itala redaktisto en la luksa ĝinzo kun malrektaj kudrolinioj, la amelita senkoluma ĉemizo, kaj la trograndaj metalkadraj okulvitroj.

Ekzistas alternativo anstataŭ ruli sin en siaj eraroj. Oni povas lerni de ili.

Jen bona teorio, ĉiuokaze. Eble la kialo, pro kiu la subkonscio elfosas tiujn mizerajn fantomojn, estas, ke ili devas atingi fermon, antaŭ ol povi pace ripozi en la postmorto de humiligoj. Mia subkonscio konstante vizitigis min per fantomoj kun la espero, ke mi faros ion por lasi ilin pace ripozi.

La tutan vojon ĝis la hejmo mi cerbumis pri tiu memoro kaj la penso, kion mi faru pri “Masha”, por la okazo, ke ri trompas min. Mi bezonis asekuron.

Kaj kiam mi atingis la hejmon – kie min atendis la melankoliaj brakumoj de Panjo kaj Paĉjo – mi jam havis ĝin.

* * *

La lertaĵo estos kalkuli la tempon, por ke la afero okazu sufiĉe rapide, por ke la DHS ne povu prepari sin por ĝi, sed kun sufiĉe da antaŭaverto, por ke Xnet havu tempon por partopreni amase.

La lertaĵo estos enscenigi la aferon, tiel ke estu tro da partoprenantoj por aresti ĉiujn, sed en loko, kie la gazetaro kaj plenkreskuloj povu vidi ĝin, por ke la DHS ne simple gasumu nin denove.

La lertaĵo estos elpensi ion kun la gazetara allogo de la Pentagon-levitacio. La lertaĵo estos enscenigi ion, al kio amaso povos aliĝi, kiel la 3000 Berklio-studentoj, kiuj rifuzis permesi, ke oni forportu unu el ili en polica kamiono.

La lertaĵo estos surlokigi la gazetaron, pretan por diri, kion faras la polico, kiel ĝi faris en 1968 en Ĉikago.

Ĝi estos impona lertaĵo.

Mi malaperis el la lernejo unu horon pli frue la sekvan tagon, uzante miajn kutimajn metodojn por eliri, ne zorgante, ĉu tio aktivigos iun novspecan DHS-kontrolilon kun la rezulto, ke miaj gepatroj ricevos noton.

Tiel aŭ alie, la plej malgrava problemo de miaj gepatroj post morgaŭ estos, ĉu mi malbone kondutis en la lernejo.

Mi renkontis Ange ĉe ri. Ri devis malaperi el la lernejo eĉ pli frue, sed ri simple troigis siajn kramfojn, ŝajnigante, ke ri kolapsos, tiel ke oni sendis rin hejmen.

Ni komencis disvastigi la sciigon en Xnet. Ni sendis ĝin retpoŝte al fidindaj amikoj, kaj tujmesaĝis ĝin al niaj konatoj. Ni vagis tra la ferdekoj kaj urboj de Risorta Rabado kaj diris al niaj samteamanoj. Donante al ĉiuj sufiĉe da informoj, por ke ili venu, sed ne tiom, ke la DHS ekvidu niajn kartojn, estis malfacile, sed mi kredis, ke mi trafis bonan kompromison.

> VAMPOSVARMO MORGAŬ

> Se vi estas gotikulo, vestu vin feste. Se vi ne estas gotikulo, trovu gotikulon kaj pruntu vestojn. Pensu vampire.

> La ludo komenciĝos akurate je la oka matene. Estu surloke kaj preta por asigniĝi al teamo. La ludo daŭros 30 minutojn, do vi havos amason da tempo por atingi la lernejon poste.

> La lokon ni malkaŝos morgaŭ. Sendu vian publikan ŝlosilon al m1k3y@gefrateto.piratpartio.org.se kaj kontrolu viajn retpoŝton je la sepa por informiĝi. Se tio estas por vi tro frua horo, maldormu la tutan nokton. Tion ni faros.

> Ĉi tio estos via plej bona amuziĝo de la jaro, garantiite.

> Kredu tion.

> M1k3y

Poste mi sendis mallongan mesaĝon al Masha.

> Morgaŭ

> M1k3y

Post minuto, ri retmesaĝis responde:

> Tion mi supozis. VampoSvarmo, ĉu? Vi laboras rapide. Surmetu ruĝan ĉapelon. Vojaĝu malpeze.

* * *

Kion oni kunportas, kiam oni ekfuĝas? Mi jam portis sufiĉe da pezaj sakoj dum sufiĉe da skoltaj tendaroj por scii, ke ĉiu gramo aldonita tranĉas oniajn ŝultrojn per la tuta disprema forto de gravito kun ĉiu paŝo, kiun oni faras – ĝi ne estas nur unu gramo; ĝi estas unu gramo portata dum miliono da paŝoj. Ĝi estas tuno.

“Ĝuste”, diris Ange. “Prudente. Kaj oni ankaŭ neniam kunportas pli da vestaĵoj ol por tri tagoj. Eblas tralavi aferojn en lavujo. Pli bone havi makulon sur la T-ĉemizo ol valizon tro grandan kaj pezan por meti sub aviadilan seĝon.”

Ri eltiris fortikan nilonan kurieran sakon, kies rimeno transiris rian bruston, inter riaj mamoj – kio iom ŝvitigis min – kaj pendis diagonale sur ria dorso. Estis multe da spaco ene, kaj ri metis ĝin sur la liton. Nun ri amasigis vestojn apud ĝi.

“Mi taksas, ke tri T-ĉemizoj, pantalono, mallonga pantalono, subvestoj por tri tagoj, tri paroj da ŝtrumpetoj kaj pulovero sufiĉos.”

Ri elŝutis la enhavon de sia sportosako kaj serĉis siajn tualetaĵojn. “Mi devos memori enŝovi mian dentobroson morgaŭ matene antaŭ ol ekiri al la Civila Centro.”

Rigardi rin paki estis impone. Ri faris tiel senkompate. Estis ankaŭ timige – ĝi komprenigis al mi, ke la sekvan tagon mi foriros. Eble por longa tempo. Eble por ĉiam.

“Ĉu mi kunportu mian Xbox?” ri demandis. “Mi havas amason da aferoj sur la disko, notojn kaj skizojn kaj retmesaĝojn. Mi ne volus, ke ĝi venu en malĝustajn manojn.”

“Ĉio estas ĉifrita”, mi diris. “Tio estas normala ĉe Paranoja Xbox. Lasu la Xbox ĉi tie. Estos multaj aliaj en Los-Anĝeleso. Kreu nur konton ĉe la Piratpartio kaj sendu kopion de via disko al vi mem. Mi faros same, kiam mi venos hejmen.”

Ri faris tiel, kaj envicigis la retmesaĝon. Necesos kelkaj horoj, por ke ĉiuj datenoj premu sin tra la sendrata reto de ria najbaro kaj ekflugu al Svedio.

Poste ri fermis la klapon de la sako kaj streĉis la kunpremajn rimenojn. Pendis nun io kun la grando de piedpilka pilko sur ria dorso, kaj mi rigardis ĝin admire. Ri povus nun marŝi laŭ la strato kun tio sub la ŝultro, kaj neniu atentus – ri aspektis, kvazaŭ ri survojus al la lernejo.

“Ankoraŭ unu aferon”, ri diris, kaj iris al sia noktotableto kaj elprenis la kondomojn. Ri elprenis ilin el la skatolo, malfermis la sakon kaj enŝovis ilin, kaj poste frapetis mian pugon.

“Kaj nun?” mi diris.

“Nun ni iras al via hejmo kaj pretigas viajn aferojn. Venis tempo, ke mi renkontu viajn gepatrojn, ĉu ne?”

Ri lasis la sakon inter la amasoj da vestaĵoj kaj rubaĵoj, kiuj kuŝis ĉie sur la planko. Ri estis preta turni la dorson al ĉio, foriri, nur por esti kun mi. Nur por subteni nian aferon. Tio kuraĝigis ankaŭ min.

* * *

Panjo jam estis hejme, kiam mi alvenis. Ri havis sian tekokomputilon malfermita sur la kuireja tablo kaj respondis retmesaĝojn, dum ri parolis en kapaŭdilon konektitan al ĝi, helpante iun kompatindan jorkŝiranon kaj rian familion kutimiĝi al la vivo en Luiziano.

Mi venis tra la pordo, kaj Ange sekvis, ridetante kiel frenezulo, sed tenante mian manon tiel forte, ke mi povis senti miajn ostojn kunmueliĝi. Mi ne sciis, pri kio ri tiom maltrankvilis. Ne estis tiel, ke ri pasigos multe da tempo kun miaj gepatroj post ĉi tio, eĉ se ĉio iros malbone.

Panjo finis la konversacion kun la jorkŝirano, kiam ni envenis.

“Saluton, Marcus”, ri diris, kisante min sur la vango. “Kaj kiu estas ĉi tiu?”

“Panjo, jen Ange. Ange, jen mia panjo, Lillian.” Panjo ekstaris kaj brakumis Ange.

“Estas tre bone renkonti vin, kara”, ri diris, rigardante rin de supre ĝis malsupre. Ange aspektis tre akcepteble, mi pensas. Ri vestis sin bone, kaj ne atentokapte, kaj oni povis ekscii, kiel inteligenta ri estas, nur vidante rin.

“Estas plezure renkonti vin, sioro Yallow”, ri diris. Ri sonis tre memfide kaj memcerte. Multe pli bone, ol estis mi, kiam mi renkontis rian panjon.

“Mia nomo estas Lillian, kara”, ri diris. Ri registris ĉiun detaleton. “Ĉu vi restos por vespermanĝi?”

“Mi tre ŝatus tion”, ri diris.

“Ĉu vi manĝas viandon?” Panjo kutimiĝis al la vivo en Kalifornio.

“Mi manĝas ĉion, kio ne manĝas min unue”, ri diris.

Ri estas fanatikulo pri spica saŭco”, mi diris. “Vi povus doni al ri malnovajn pneŭojn, kaj ri manĝus ilin, se ri povus kovri ilin per meksika saŭco.”

Ange frapetis min je la ŝultro.

“Mi intencis mendi tajan manĝaĵon”, diris Panjo. “Mi aldonos du el iliaj kvinkapsikaj manĝoj al la mendo.”

Ange dankis rin ĝentile, kaj Panjo ekokupiĝis en la kuirejo, alportante al ni glasojn da suko kaj teleron da keksoj kaj demandante trifoje, ĉu ni deziras teon. Mi tordiĝis iomete.

“Dankon, Panjo”, mi diris. “Ni iras supren por tempeto.”

Panjo mallarĝigis la okulojn dum sekundo, poste ridetis denove. “Kompreneble”, ri diris. “Via patriĉo revenos post unu horo; ni manĝu tiam.”

Mi havis miajn vampiraĵojn ŝovitajn en la malantaŭo de mia ŝranko. Mi lasis al Ange trarigardi ilin, dum mi trarigardis miajn vestojn. Mi veturos nur ĝis Los-Anĝeleso. Oni havos vendejojn tie, kun ĉiuj vestoj, kiujn mi povus bezoni. Mi devis nur kunmeti tri aŭ kvar plej ŝatatajn T-ĉemizojn kaj plej ŝatatan ĝinzon, tubon da senodorigilo, rulon da dentofadeno.

“Monon!” mi diris.

“Jes”, ri diris. “Mi volis elpurigi mian bankokonton sur la vojo hejmen per bankaŭtomato. Mi havas eble kvincent ŝparitaj.”

“Ĉu vere?”

“Por kio mi elspezu ilin?” ri diris. “Ekde Xnet mi eĉ ne devis pagi por retservo.”

“Mi pensas, ke mi havas ĉirkaŭ tricent.”

“Do jen. Elprenu ĝin survoje al la Civila Centro en la mateno.”

Mi havis grandan librosakon, kiun mi uzis, kiam mi trenis grandan ekipaĵon tra la urbo. Ĝi estis malpli atentokapta ol mia tenduma sako. Ange trairis miajn aferojn senkompate kaj maldensigis ilin ĝis riaj plej ŝatataj aferoj.

Kiam ĝi estis pakita kaj sub mia lito, ni ambaŭ sidiĝis.

“Ni devos ellitiĝi vere frue morgaŭ”, ri diris.

“Jes, granda tago.”

La plano estis morgaŭ dissendi mesaĝojn pri pluraj falsaj vamposvarmaj lokoj, direktante homojn al solecaj lokoj kelkajn minutojn piede de la Civila Centro. Ni eltranĉos ŝprucfarbajn ŝablonojn por fari la tekston VAMPOSVARMO CIVILA CENTRO → →, kiujn ni uzos ĉe tiuj lokoj ĉirkaŭ la kvina matena. Tio malebligos al la DHS ŝlosi la Civilan Centron, antaŭ ol ni alvenos. Mi pretigis la mesaĝaŭtomaton por dissendi la mesaĝojn je la sepa – mi lasos mian Xbox ŝaltita, kiam mi eliros.

“Kiel longe …” Ri ne finis.

“Pri tio ankaŭ mi demandas min”, mi diris. “Eble estos longa tempo, mi supozas. Sed kiu scias? Ĉe la apero de la artikolo de Barbara …” Mi envicigis retmesaĝon ankaŭ al ri por la sekva mateno … “kaj ĉio alia, eble post du semajnoj ni estos herooj.”

“Eble”, ri diris kaj suspiris.

Mi metis brakon ĉirkaŭ rin. Riaj ŝultroj tremis.

“Mi timegas”, mi diris. “Mi pensas, ke estus freneze ne timegi.”

“Jes”, ri diris. “Jes.”

Panjo vokis nin al la vespermanĝo. Paĉjo premis la manon de Ange. Ri aspektis nerazite kaj maltrankvile, kiel ri ĉiam aspektis, de kiam ni iris paroli kun Barbara, sed ĉe la ekvido de Ange parto de la malnova Paĉjo revenis. Ange kisis rin sur la vango, kaj Paĉjo insistis, ke ri nomu rin Drew.

La vespermanĝo estis fakte tre bona. La glacio rompiĝis, kiam Ange elprenis sian spicigan ŝprucbotelon kaj pritraktis sian teleron, kaj klarigis pri la skalo de Scoville. Paĉjo provis forketon da ria manĝo kaj forstumblis en la kuirejon por trinki litron da lakto. Kredu aŭ ne kredu, Panjo pretis provi ĝin post tio kaj donis ĉian impreson ŝati ĝin. Montriĝis, ke Panjo estas nemalkovrita mirinfano de spicaj manĝaĵoj, natura talentulo.

Antaŭ ol ri foriris, Ange premis la ŝprucbotelon en la manon de Panjo. “Mi havas alian hejme”, ri diris. Mi vidis rin paki ĝin en sian dorsosakon. “Vi ŝajnas la speco de homo, kiu havu tian aferon.”

Ĉapitro 19

Jen la retmesaĝo, kiu eliris je la sepa la sekvan tagon, dum Ange kaj mi ŝprucofarbis VAMPOSVARMO CIVILA CENTRO → → en strategiaj lokoj en la urbo.

> REGULOJ POR VAMPOSVARMO

> Vi apartenas al klano de taglumaj vampiroj. Vi malkovris la sekreton de transvivado sub la terura lumo de la suno. La sekreto estas kanibalismo: la sango de alia vampiro povas doni al vi forton por iri inter la vivantoj.

> Vi devas mordi kiel eble plej multajn aliajn vampirojn por resti en la ludo. Se unu minuto pasas sen mordo, vi eliras el la ludo. Elirinte, renversu vian ĉemizon kaj estu juĝanto – rigardu du aŭ tri vampojn por kontroli, ke ili faras siajn mordojn.

> Por mordi alian vampon, vi devas diri “Mordi!” kvinfoje, antaŭ ol tiu faras. Do vi kuras ĝis alia vampo, rigardas al ri en la okulojn, kaj krias “mordi mordi mordi mordi mordi!”, kaj se vi diras ĝin, antaŭ ol ri diras ĝin, vi vivas, kaj ri diseriĝas en polvon.

> Vi kaj la aliaj vampoj, kiujn vi renkontos en via rendevuejo, estas unu teamo. Ili apartenas al via klano. Vi ricevas nenian nutron per ilia sango.

> Vi povas “nevidebliĝi” per tio, ke vi staras senmove kaj krucas la brakojn sur la brusto. Vi ne povas mordi nevideblajn vampojn, kaj ili ne povas mordi vin.

> Ĉi tiu ludo funkcias per honorosistemo. La celo estas amuziĝi kaj vampumi, ne gajni.

> Estos finludo, kiu diskoniĝos parole, kiam gajnantoj komencos vidiĝi. La ludomastroj lanĉos flustrokampanjon inter la ludantoj, kiam la tempo estos ĝusta. Disvastigu la flustron kiel eble plej rapide kaj atendu la signalon.

> M1k3y

> mordi mordi mordi mordi mordi!

Ni esperis, ke cent homoj pretos ludi je VampoSvarmo. Ni elsendis po ĉirkaŭ ducent invitojn. Sed kiam mi eksidis, tute vekiĝinte, je la kvara matene kaj ekprenis mian Xbox, jen kvarcent respondoj. Kvarcent.

Mi donis la adresojn al la dissendilo kaj ŝteliris el la domo. Mi malsupreniris laŭ la ŝtuparo, aŭdante mian patriĉon ronki kaj mian panjon turniĝi en ilia lito. Mi ŝlosis la pordon malantaŭ mi.

Je 04:15 Potrero-Monteto estis tiel trankvila kiel la kamparo. Aŭdiĝis iomete da foraj murmuroj de trafiko, kaj unufoje aŭto preterrampis min. Mi haltis ĉe bankaŭtomato kaj elprenis $320 en dudekoj, faris rulon el ili, surmetis kaŭĉukan bendon, kaj ŝovis la rulon en zipan poŝon malalte sur la femuro de mia vampira pantalono.

Mi surhavis mian pelerinon denove, kaj ĉifitan ĉemizon, kaj pantalonon por smokingo, modifitan por havi sufiĉe da poŝoj por porti ĉiujn miajn erojn kaj aĵojn. Mi havis akrapintajn botojn kun arĝentaj kranioj por bukoj, kaj mi taŭzis miajn harojn en nigran buterfloran horloĝon ĉirkaŭ mia kapo. Ange kunportos la blankan ŝminkon kaj promesis fari miajn okuloŝminkon kaj nigran ungolakon. Kial ne, diable? Kiam mi la venontan fojon havos ŝancon kostumludi tiel?

Ange renkontis min antaŭ sia domo. Ankaŭ ri havis sian dorsosakon, kaj retan ŝtrumpopantalonon, ĉifitan gotikan Lolita-servistinan robon, blankan vizaĝofarbon, komplikan kabukan okulŝminkon, kaj riaj fingroj kaj gorĝo gutis per arĝenta juvelaro.

“Vi aspektas belege!” ni diris samtempe unu al la alia, poste ridis mallaŭte kaj ekŝteliris tra la stratoj, kun farboŝprucigiloj en la poŝoj.

* * *

Superrigardante la Civilan Centron, mi imagis, kiel ĝi aspektos, kiam kvarcent vamposvarmanoj alvenos ĉe ĝi. Mi atendis ilin post dek minutoj, ekstere antaŭ la Urbodomo. La granda placo jam estis plena de pendolveturantoj lerte evitantaj la senhejmulojn, kiuj almozpetis tie.

Mi ĉiam malamis la Civilan Centron. Ĝi estas kolekto da grandegaj nuptokukaj konstruaĵoj: tribunaloj, muzeoj, kaj civilaj konstruaĵoj kiel la Urbodomo. La trotuaroj estas larĝaj, kaj la konstruaĵoj blankaj. En la turistaj gvidlibroj de San-Francisko ili sukcesas foti ĝin tiel, ke ĝi aspektas kiel la Epcot-Centro, futurisma kaj severa.

Sed surtere ĝi estas malpura kaj naŭza. Senhejmuloj dormas sur ĉiuj benkoj. La kvartalo malpleniĝas ĝis la sesa vespere, escepte ebriulojn kaj drogulojn, ĉar kun nur unu speco de konstruaĵo tie, ekzistas por homoj nenia bona kialo por resti tie post la sunsubiro. Ĝi pli similas al butikaro ol najbaraĵo, kaj la solaj komercoj tie estas kaŭcigarantiantoj kaj alkoholvendejoj: ejoj, kiuj priservas la familiojn de la krimuloj antaŭ tribunalo kaj la vagabondojn, kiuj faras el ĝi sian noktan hejmon.

Mi vere ekkomprenis ĉi tion, kiam mi legis intervjuon kun mirinda maljuna urboplanisto, ino kun la nomo Jane Jacobs, kiu estis la unua, kiu ĝuste klarigis, kial estas malbone distranĉi urbojn per aŭtovojoj, ŝovi ĉiujn malriĉulojn en loĝigajn projektojn, kaj uzi zonoleĝojn por strikte regi, kiu rajtas fari kion kie.

Jacobs klarigis, ke veraj urboj estas biologiaj kaj enhavas multe da diverseco – riĉa kaj malriĉa, blanka kaj bruna, angla kaj meksika, spacoj vendaj kaj loĝaj kaj eĉ industriaj. Tra tia najbaraĵo konstante trairas ĉiaj homoj en ĉiu horo de la tago aŭ nokto, do oni havas komercojn, kiuj priservas ĉiajn bezonojn, oni havas homojn tie la tutan tempon, kiuj agas kiel okuloj sur la strato.

Vi certe jam renkontis ĉi tion. Se oni promenas tra pli malnova parto de iu ajn urbo, oni trovas ĝin plena de plej interesaj vendejoj, homoj en kompletoj kaj homoj en modaj kostumoj, grandaj restoracioj kaj kafeetoj, eble eta kinejo, domoj atentokapte farbitaj. Jes, eble estas ankaŭ Starbucks, sed estas ankaŭ bela fruktobazaro kaj floristo, kiu ŝajnas tricentjara, dum ri zorge tondetas ĉe la floroj en sia montrofenestro. Ĝi estas la malo de planita spaco kiel butikaro. Ĝi sentiĝas kiel sovaĝa ĝardeno aŭ eĉ arbaro: kvazaŭ ĝi kreskis.

Nenio povus pli diferenci de tio ol la Civila Centro. Mi legis intervjuon kun Jacobs, en kiu ri parolis pri la grandioza malnova najbaraĵo, kiun oni detruis por konstrui ĝin. Ĝi estis ĝuste tiuspeca najbaraĵo, kiu estiĝas sen permeso, sen celo, sen kialo.

Jacobs diris, ke ri antaŭdiris, ke post kelkaj jaroj la Civila Centro estos unu el la plej malbonaj kvartaloj de la urbo, fantoma urbo nokte, loko, kiu vivtenas magran rikolton da kadukaj alkoholvendejoj kaj mizeraj moteloj. En la intervjuo ri ne ŝajnis tre ĝoji, ke la realo pruvis rin prava; ri sonis, kvazaŭ ri parolus pri mortinta amiko, dum ri priskribis, kio estiĝis el la Civila Centro.

Nun estis la premperiodo, kaj la Civila Centro estis tiel plena, kiel ĝi povus esti. La BART-stacio de la Civila Centro funkcias ankaŭ kiel la ĉefa stacio por Muni-tramoj, kaj se oni volas ŝanĝi de unu al alia, jen kie oni faras tion. Je la oka estis miloj da homoj venantaj supren laŭ la ŝtuparo, irantaj malsupren laŭ la ŝtuparo, enirantaj kaj elirantaj taksiojn kaj busojn. Ili kunpremiĝis pro la DHS-kontrolopunktoj ĉe la diversaj civilaj konstruaĵoj kaj faris ĉirkaŭvojojn por eviti insistemajn almozpetantojn. Ĉiuj odoris kiel iliaj ŝampuoj kaj parfumoj, ĵus veninte el siaj duŝoj kaj kirasite per siaj laborkompletoj, svingante tekokomputilajn sakojn kaj valizetojn. Je la oka la Civila Centro estis komerca centro.

Kaj jen venis la vampoj. Kelkdek venis laŭ Van-Ness-Avenuo, kelkdek laŭ Market-Strato. Pli venis de la alia flanko de Market-Strato. Ankoraŭ pli de Van-Ness. Ili glitis ĉirkaŭ la flanko de la konstruaĵoj, kun la blanka vizaĝofarbo kaj la nigra okulŝminko, nigraj vestoj, ledaj jakoj, grandegaj stampfaj botoj. Retaj senfingraj gantoj.

Ili komencis plenigi la placon. Kelkaj el la komercaj homoj ekrigardis al ili kaj poste forturnis sin, ne volante enlasi tiujn strangulojn en sian privatan realecon, dum ili pensis pri mi-ne-scias-kia merdo, kiun ili devos travadi dum ankoraŭ ok horoj. La vampoj ĉirkaŭvagis, ne certa, kiam la ludo komenciĝos. Ili kuniĝis en grandaj grupoj, kiel petroldisverŝo inversadirekte, tiom da nigro kuniĝanta en unu loko. Multaj el ili havis malnovstilajn ĉapelojn, bulĉapelojn kaj cilindrajn ĉapelojn. Multaj knabinoj havis elegantajn gotikajn Lolita-servistinajn kostumojn kun dikegaj plandumoj.

Mi penis taksi la nombron. Ducent. Poste, kvin minutojn poste, estis tricent. Kvarcent. Ili ankoraŭ alvenadis. La vampoj kunvenigis amikojn.

Iu ekprenis mian pugon. Mi turnis min fulme kaj ekvidis Ange, kiu ridis tiel forte, ke ri devis teni la femurojn, klinite.

“Rigardu ilin, homo, rigardu ilin!” ri diris, spasme. La placo estis duoble pli plena, ol ĝi estis antaŭ kelkaj minutoj. Mi tute ne sciis, kiom da Xnet-anoj ekzistas, sed facile jam mil el ili ĵus alvenis ĉe mia festeto. Jesuo.

La DHS- kaj SFPD-policanoj komencis ĉirkaŭvagi, parolante en siajn radiojn kaj grupiĝante. Mi aŭdis foran sirenon.

“Bone”, mi diris, skuante la brakon de Ange. “Bone, ni eku.”

Ni ambaŭ forglitis en la homamason kaj, kiam ni renkontis nian unuan vampon, ni ambaŭ diris, laŭte: “Mordi mordi mordi mordi mordi!” Mia unua viktimo estis surprizita – sed bela – knabino kun araneaĵoj desegnitaj sur la manoj kaj ŝmirita okulhara ŝminko sur la vangoj. Ri diris “Fek”, kaj formoviĝis, agnoskante, ke mi kaptis rin.

La krio de “mordi mordi mordi mordi mordi” jam aktivigis proksimajn vampojn. Iuj atakis unu la alian, kaj aliaj formoviĝis por kaŝi sin. Mi jam havis mian viktimon por la minuto, do mi retiriĝis, uzante la ĉiutagulojn por kaŝi min. De ĉiuj flankoj aŭdiĝis la krio de “mordi mordi mordi mordi mordi” kaj ridoj kaj malbenoj.

La krio disvastiĝis kiel viruso tra la homamaso. Ĉiuj vampoj nun sciis, ke la ludo komenciĝis, kaj tiuj en grupoj falis kiel muŝoj. Ili ridis kaj malbenis kaj formoviĝis, informante la ankoraŭ ludantajn vampojn, ke la ludo ekiris. Kaj ĉiusekunde alvenis eĉ pli da vampoj.

08:16. Venis la tempo por mordi ankoraŭ unu vampon. Mi kaŭris malalte kaj movis min inter la kruroj de la ĉiutaguloj, kiuj direktis sin al la ŝtuparo de BART. Ili ekretiris sin, surprizite, kaj ŝanĝis direkton por eviti min. Miaj okuloj estis fiksitaj sur du nigraj botoj kun altaj plandumoj kaj ŝtalaj drakoj sur la pintoj, do mi tute ne atendis tion, kiam mi subite ekrigardis la vizaĝon de alia vampo, knabiĉo ĉirkaŭ 15- aŭ 16-jara, kun la haroj netigitaj per ĝelo, portanta Marilyn-Manson-jakon kaj kolĉenojn el falsa eburo ĉizitajn per komplikaj simboloj.

“Mordi mordi mordi …” ri komencis diri, kiam unu el la ĉiutaguloj stumblis ĉe ri kaj ili kune falis teren. Mi saltis ĝis ri kaj kriis “mordi mordi mordi mordi mordi!”, antaŭ ol ri povis malimpliki sin.

Pli da vampoj alvenadis. La kompletuloj vere konsterniĝis. La ludo superverŝiĝis de la trotuaro kaj disvastiĝis en Van-Ness-Avenuon, etendante sin al Market-Strato. Ŝoforoj hupadis; la tramoj aŭdigis kolerajn tintojn. Mi aŭdis pli da sirenoj, sed la trafiko estis nun blokita en ĉiuj direktoj.

Estis tute grandioze.

MORDI MORDI MORDI MORDI MORDI!

La sono venis de ĉiuj flankoj. Estis tiom da vampoj, ludantaj tiel furioze, ke ĝi similis al muĝo. Mi riskis stariĝi kaj ĉirkaŭrigardi kaj trovis min en la mezo de grandega amaso da vampoj, kiuj etendiĝis en ĉiuj direktoj tiel foren, kiel mi povis vidi.

MORDI MORDI MORDI MORDI MORDI!

Ĉi tio estis eĉ pli bona ol la koncerto en Dolores-Parko. Tio estis kolera kaj roka, sed ĉi tio estis – nu, ĝi estis simple amuza. Ĝi similis reiron al ludkorto, al la epikaj tuŝludoj, kiujn ni faris dum tagmanĝaj paŭzoj, kiam la suno brilis, kun centoj da homoj, kiuj ĉasis unu la alian. La plenkreskuloj kaj la aŭtoj nur igis ĝin pli amuza, pli ridiga.

Jen kio ĝi estis: ĝi estis ridiga. Ni ĉiuj ridis jam.

Sed la policanoj nun vere mobiliziĝis. Mi aŭdis helikopterojn. En iu ajn sekundo ĝi povus finiĝi. Venis tempo por la finludo.

Mi kaptis vampon.

“Finludo: kiam la policanoj ordonos al ni disiri, ŝajnigu, ke oni gasumas vin. Pludonu ĝin. Kion mi ĵus diris?”

La vampo estis knabino, eta, tiel malalta, ke mi supozis rin tre juna, sed ri devis esti 17- aŭ 18-jara laŭ sia vizaĝo kaj la rideto. “Ho, tio estas fibonega”, ri diris.

“Kion mi diris?”

“Finludo: kiam la policanoj ordonos al ni disiri, ŝajnigu, ke oni gasumas vin. Pludonu ĝin. Kion mi ĵus diris?”

“Ĝuste”, mi diris. “Pludonu ĝin.”

Ri forfandiĝis en la homamason. Mi kaptis alian vampon. Mi pludonis ĝin. Ri foriris por pludoni ĝin.

Mi sciis, ke ie en la homamaso Ange faras tiel same. Ie en la homamaso eble estas enfiltriĝintoj, falsaj Xnet-anoj, sed kion ili povus fari per ĉi tiu scio? Ne estis tiel, ke la policanoj povis elekti. Ili ordonos al ni disiri. Tio estis garantiita.

Mi devis atingi Ange. La plano estis renkontiĝi ĉe la Statuo de la Fondintoj en la Placo, sed atingi ĝin estos malfacile. La homamaso ne plu moviĝis; ĝi ondis, kiel faris la amaso survoje al la BART-stacio en la tago, en kiu la bomboj eksplodis. Mi baraktis por trairi, ĝuste kiam la laŭtparola sistemo sub la helikoptero ŝaltiĝis.

“PAROLAS LA DEPARTEMENTO DE HEJMLANDA SEKURECO. AL VI ESTAS ORDONITE TUJ DISIRI.”

Ĉirkaŭ mi centoj da vampoj falis al la tero, kun la manoj al la gorĝoj, frotante la okulojn, anhelante. Estis facile falsi esti gasumata, ĉar ni ĉiuj havis tempon por studi la filmojn de la festantoj en Doleres-Parko falantaj sub la nuboj de piproŝpruco.

“DISIRU TUJ.”

Mi falis al la tero, protektante mian sakon, etendante manon al la ruĝa bazpilka ĉapo faldita en la zono de mia pantalono. Mi ŝovis ĝin sur mian kapon kaj poste metis la manojn al mia gorĝo kaj eligis terurajn vomajn bruojn.

La solaj homoj ankoraŭ starantaj estis la ĉiutaguloj, la salajruloj, kiuj nur volis atingi siajn oficejojn. Mi ĉirkaŭrigardis al ili laŭeble, dum mi sufokiĝis kaj anhelis.

“PAROLAS LA DEPARTEMENTO DE HEJMLANDA SEKURECO. AL VI ESTAS ORDONITE TUJ DISIRI. DISIRU TUJ.” La voĉo de dio dolorigis miajn intestojn. Mi sentis ĝin en miaj molaroj kaj en miaj femurostoj kaj en mia spino.

La salajruloj timis. Ili moviĝis kiel eble plej rapide, sed en neniu specifa direkto. La helikopteroj ŝajnis rekte super la kapo, kie ajn oni staris. La policanoj ekvadis nun en la homamason, kaj ili jam surmetis siajn kaskojn. Kelkaj havis ŝildojn. Kelkaj havis gasmaskojn. Mi anhelis pli forte.

Tiam la salajruloj ekkuris. Verŝajne ankaŭ mi ekkurus. Mi vidis iĉon forpreni 500-dolaran jakon kaj volvi ĝin ĉirkaŭ sian vizaĝon antaŭ ol ekiri suden al la Misio, sed nur por stumbli kaj fali dissterniĝante. Riaj malbenoj miksiĝis kun la sonoj de sufokiĝo.

Ĉi tio ne estis celita: la sufokiĝo devus nur timigi homojn kaj konfuzi ilin, ne paniki ilin en stampedon.

Aŭdiĝis nun ŝirkrioj, ŝirkrioj, kiujn mi rekonis tro bone de la nokto en la parko. Jen la sono de homoj timigataj ĝis freneziĝo, kiuj koliziis unu kun alia, senespere penante foriri.

Kaj tiam eksonis la aerataksirenoj.

Mi ne aŭdis tiun sonon, de kiam la bomboj eksplodis, sed mi neniam forgesos ĝin. Ĝi tratranĉis min kaj iris rekte en miajn kojonojn, ŝanĝante miajn krurojn en ĵeleon survoje. Ĝi igis min voli forkuri panike. Mi ekstaris, kun la ruĝa ĉapo sur mia kapo, pensante pri nur unu afero: Ange. Ange kaj la Statuo de la Fondintoj.

Nun ĉiuj estis sur siaj piedoj, kurante en ĉiuj direktoj, kriante. Mi forpuŝis homojn el mia vojo, tenante mian sakon kaj mian ĉapon, direktante min al la Statuo de la Fondintoj. Masha serĉis min, kaj mi serĉis Ange. Ange estis ie.

Mi puŝis kaj malbenis. Kubutumis iun. Iu ekstaris sur mia piedo tiel forte, ke mi sentis ion kraketi, kaj mi forŝovis rin, tiel ke ri falis. Ri provis stariĝi, kaj iu paŝis sur rin. Mi ŝovadis kaj puŝadis.

Jen mi etendis la brakon por ŝovi iun alian, kaj fortaj manoj kaptis miajn manradikon kaj kubuton kaj per unu flua movo kondukis mian brakon malantaŭen sur mian dorson. Sentiĝis, kvazaŭ mia ŝultro tuj elartikiĝos, kaj mi faldiĝis, kriegante, kion oni apenaŭ povus aŭdi pro la bruego de la homamaso, la pulsado de la helikopteroj, kaj la ululo de la sirenoj.

Mi estis rerektigita de la fortaj manoj malantaŭ mi, kiuj stiris min kiel marioneton. La teno estis tiel perfekta, ke mi eĉ ne povis pensi pri luktado. Mi povis pensi nek pri la bruo nek pri la helikoptero nek pri Ange. Mi povis pensi nur pri tio, ke mi moviĝu tiel, kiel la homo, kiu tenis min, volis, ke mi moviĝu. Mi estis turnita, tiel ke mi rigardis en la vizaĝon de tiu homo.

Tiu estis knabino, kies vizaĝo estis akra kaj ronĝula, duone kaŝita per grandegaj sunokulvitroj. Super la okulvitroj, ŝvabrilo el hele rozkoloraj haroj elstaris en ĉiuj direktoj.

“Vi!” mi diris. Mi konis rin. Ri faris foton de mi kaj minacis denunci min al la telefonblogo pri lernejevitantoj. Tio okazis, kvin minutojn antaŭ ol la alarmoj eksonis. Ri estis tiu, senkompata kaj ruza. Ni ambaŭ forkuris de tiu loko en la Fileo, dum la sireno ululis malantaŭ ni, kaj ni ambaŭ estis kaptitaj de la policanoj. Mi kondutis malamike, kaj ili decidis, ke mi estas malamiko.

Ri – Masha – iĝis ilia aliancano.

“Saluton, M1k3y”, ri siblis en mian orelon, proksima kiel amanto. Tremo kuris laŭ mia dorso. Ri ellasis mian brakon, kaj mi skuis ĝin.

“Jesuo”, mi diris. “Vi!”

“Jes, mi”, ri diris. “La gaso ekfalos post ĉirkaŭ du minutoj. Ni eku.”

“Ange – mia koramikino – estas ĉe la Statuo de la Fondintoj.”

Masha rigardis super la homamaso. “Nenia ŝanco”, ri diris. “Se ni provus atingi tien, ni pereus. La gaso ekfalos post du minutoj, por la okazo, ke vi ne aŭdis tion la unuan fojon.”

Mi ĉesis moviĝi. “Mi ne iros sen Ange”, mi diris.

Ri levis la ŝultrojn. “Kiel vi volas”, ri kriis en mian orelon. “Via enterigo.”

Ri komencis puŝi sin tra la homamaso, forirante, norden, al la urbocentro. Mi plu puŝis min al la Statuo de la Fondintoj. Unu sekundon poste mia brako estis denove en la terura teno, kaj mi estis turnita kaj puŝata antaŭen.

“Vi scias tro, stultulo”, ri diris. “Vi vidis mian vizaĝon. Vi venas kun mi.”

Mi kriis al ri, luktante, ĝis mi sentis, ke mia brako rompiĝos, sed ri puŝadis min antaŭen. Mia vundita piedo doloregis ĉe ĉiu paŝo, kaj mia ŝultro sentiĝis, kvazaŭ ĝi tuj rompiĝos.

Per ria uzado de mi kiel murrompilo ni bone progresis tra la homamaso. La bruo de la helikopteroj ŝanĝiĝis, kaj ri ekpuŝis min pli forte. “KURU!” ri kriis. “Jen venas la gaso!”

Ankaŭ la bruo de la homamaso ŝanĝiĝis. La sonoj de sufokiĝo kaj kriado iĝis multe pli laŭtaj. Mi jam aŭdis tiun specon de sono. Mi sentis min ree en la parko. La gaso falis pluve. Mi retenis mian spiron kaj kuris.

Ni eliris el la homamaso, kaj ri ellasis mian brakon. Mi skuis ĝin. Mi lamiris tiel rapide, kiel mi povis, laŭ la trotuaro, kaj la homoj pli kaj pli maldensiĝis. Ni iris al grupo da DHS-policanoj kun tumultoŝildoj kaj kaskoj kaj maskoj. Kiam ni proksimiĝis al ili, ili moviĝis por bloki nian vojon, sed Masha alte tenis insignon, kaj ili forfandiĝis, kvazaŭ ri estus Obi Wan Kenobi diranta, “Tiuj ĉi ne estas la droidoj, kiujn vi serĉas”.

“Vi damnita fiulino”, mi diris, dum ni rapidis laŭ Market-Strato. “Ni devas reiri por Ange.”

Ri paŭtis kaj kapneis. “Mi kunsentas, fraĉjo. Mi ne vidis mian koramikiĉon dum monatoj. Ri verŝajne kredas, ke mi mortis. Hazardo de la milito. Se ni reiros por via Ange, ni mortos. Se ni plu iros, ni havos ŝancon. Dum ni havos ŝancon, ri havos ŝancon. Tiuj junuloj ne ĉiuj iros al Gitmo. Verŝajne ili arestos centon por pridemandado kaj sendos la aliajn hejmen.”

Ni iris nun laŭ Market-Strato, preter la striptizejoj, kie sidis la etaj tendaroj de vagabondoj kaj droguloj, odoraĉantaj kiel nefermitaj necesejoj. Masha gvidis min ĝis eta alkovo ĉe la fermita pordo de unu el la striptizejoj. Ri forigis sian jakon kaj renversis ĝin – la subaĵo havis malbuntajn striojn, kaj kun la kudrolinioj renversitaj ĝi pendis malsame. Ri tiris lanan ĉapon el poŝo kaj metis ĝin sur siajn harojn, lasante ĝin fari gajan malcentran pinton. Poste ri elprenis ŝminkforigajn viŝilojn kaj eklaboris pri siaj vizaĝo kaj ungoj. Post unu minuto ri estis alia homo.

“Kostumŝanĝo”, ri diris. “Nun vi. Perdu la ŝuojn, perdu la jakon, perdu la ĉapon.” Mi komprenis, kion ri celis. La policanoj atentos tre zorge pri ĉiuj, kiuj aspektos, kvazaŭ ili partoprenis la VampoSvarmon. Mi forĵetis la ĉapon; mi neniam ŝatis bazpilkajn ĉapojn. Poste mi ŝovis la jakon en mian sakon kaj eltiris longamanikan T-ĉemizon kun bildo de Rosa Luxemburg kaj surmetis ĝin super mia nigra T-ĉemizo. Mi lasis al Masha forviŝi mian ŝminkon kaj purigi miajn ungojn, kaj post unu minuto mi estis pura.

“Malŝaltu vian telefonon”, ri diris. “Ĉu vi portas rofidojn?”

Mi kunhavis mian lernejan karton, mian bankokarton, mian Rapid-Karton. Ĉiuj iris en metalecan sakon, kiun ri etendis, kaj kiun mi rekonis kiel radiprotektan Faraday-saketon. Sed, dum ri metis ilin en sian poŝon, mi komprenis, ke mi ĵus transdonis al ri mian identecon. Se ri estis sur la alia flanko …

Mi komencis konsciiĝi pri la graveco de tio, kio ĵus okazis. En mia imago mi vidis min kun Ange en ĉi tiu momento. Kun Ange estus du kontraŭ unu. Ange helpus min vidi, se io estus misa. Se Masha ne estus tio, kio ri pretendis esti.

“Metu ĉi tiujn ŝtonetojn en viajn ŝuojn antaŭ ol surmeti ilin …”

“Jam bone. Mi vundis mian piedon. Neniu paŝadrekonilo identigos min nun.”

Ri kapjesis unufoje, kiel unu profesiulo al alia, kaj surdorsigis sian sakon. Mi prenis mian, kaj ni ekiris. La suma tempo por la kostumŝanĝo estis malpli ol unu minuto. Ni aspektis kaj iris kiel du malsamaj homoj.

Ri rigardis sian brakhorloĝon kaj balancis la kapon. “Venu”, ri diris. “Ni devas trafi nian rendevuon. Kaj ne pensu pri forkuro. Vi havas du elektojn nun. Min, aŭ karceron. Ili analizos la filmojn pri tiu VampoSvarmo dum tagoj, sed fine ili metos ĉiun vizaĝon en datenbankon. Nia foriro estos notita. Ni ambaŭ nun estas serĉataj krimuloj.”

* * *

Ri forkondukis nin de Market-Strato ĉe la sekva bloko, returnante nin en la Fileon. Mi konis ĉi tiun kvartalon. Jen kie ni iris ĉasi nefermitan sendratan retstacion, en tiu tago, ludante Haraĵuku-Frenezumon.

“Kien ni iras?” mi diris.

“Ni tuj kunveturos”, ri diris. “Fermu la faŭkon kaj lasu min koncentriĝi.”

Ni iris rapide, kaj ŝvito fluis sur mia vizaĝo de sub miaj haroj, laŭ mia dorso, laŭ mia pugo kaj miaj femuroj. Mia piedo vere doloris, kaj mi rigardis la stratojn de San-Francisko preterkuregi, eble la lastan fojon, por ĉiam.

Ne helpis, ke ni direktis nin rekte almonte, al la zono, kie la kaduka Fileo anstataŭiĝas per la nazosangigaj domprezoj de Nob-Monteto. Mi spiris per ŝiritaj anheloj. Ri gvidis nin ĉefe laŭ mallarĝaj stratetoj, uzante la grandajn stratojn nur por iri de unu strateto al la sekva.

Ni iris en unu tian strateton, Sabin Place, kiam iu ekpaŝis malantaŭ ni kaj diris: “Restu staranta, kie vi estas.” La voĉo estis plena de malica ridemo. Ni haltis kaj turnis nin.

Ĉe la komenco de la strateto staris Charles, vestite per neplenkora vamposvarma kostumo el nigraj T-ĉemizo kaj ĝinzo kaj blanka vizaĝofarbo. “Saluton, Marcus”, ri diris. “Ĉu vi iras ien?” Ri ridetis larĝe kaj malseke. “Kiu estas via koramikino?”

“Kion vi volas, Charles?”

“Nu, mi umas en tiu perfidula Xnet, de kiam mi ekvidis vin disdoni DVD-ojn en la lernejo. Kiam mi aŭdis pri via VampoSvarmo, mi decidis iri tien kaj umi ĉe la rando, nur por vidi, ĉu vi alvenos, kaj kion vi faros. Ĉu vi scias, kion mi vidis?”

Mi diris nenion. Ri havis sian telefonon en la mano, direktita al ni. Registranta. Eble preta por alvoki la policon. Apud mi, Masha senmoviĝis kiel tabulo.

“Mi vidis vin gvidi la damnitan aferon. Kaj mi registris tion, Marcus. Do nun mi alvokas la policon, kaj ni atendos ĝuste ĉi tie. Kaj poste vi iros en pugobatan malliberejon por tre tre longa tempo.”

Masha paŝis antaŭen.

“Haltu tie, knabinjo”, ri diris. “Mi vidis vin eligi rin. Mi vidis ĉion …”

Ri faris ankoraŭ unu paŝon kaj ekkaptis la telefonon el ria mano, metante la alian manon malantaŭ sin por reaperigi ĝin kun malfermita monujo.

“DHS, ŝtipkapulo”, ri diris. “Mi estas DHS-ano. Mi kondukis ĉi tiun stultulon reen al riaj mastroj por eltrovi, kien ri iris. Almenaŭ mi volis fari tion. Sed nun vi fuŝis ĝin. Ni havas nomon por tio. Ni nomas ĝin ‘Malhelpo al Nacia Sekureco’. Baldaŭ vi aŭdos tiun esprimon multe pli ofte.”

Charles malantaŭeniris unu paŝon, kun la manoj levitaj antaŭ si. Ri iĝis eĉ pli pala sub sia ŝminko. “Kion? Ne! Mi volas diri … Mi ne sciis! Mi volis helpi!”

“La lasta afero, kiun ni bezonas, amiĉjo, estas trupo da lernejaj detektivoj ‘helpantaj’. Vi povos rakonti tion al la juĝisto.”

Ri paŝis malantaŭen denove, sed Masha estis rapida. Ri ekkaptis rian manradikon kaj tordis rin en la saman ĵudotenon, en kiun ri metis min tiam ĉe la Civila Centro. Ria mano reiris al ria poŝo kaj reaperis kun plasta bendo, mankateno, kiun ri rapide volvis ĉirkaŭ riajn manradikojn.

Jen la lasta afero, kiun mi vidis, kiam mi ekforkuris.

* * *

Mi atingis la foran finon de la strateto, antaŭ ol ri rekaptis min, faligante min de malantaŭe, sternante min sur la teron. Mi ne povis moviĝi tre rapide, ne kun mia vundita piedo kaj la pezo de mia sako. Mi grundis vizaĝaltere kaj glitis, muelante mian vangon ĉe la fulga asfalto.

“Jesuo”, ri diris. “Vi estas damnita idioto. Vi ne kredis tion, ĉu?”

Mia koro tamtamis en mia brusto. Ri estis sur mi, kaj malrapide ri permesis al mi levi min.

“Ĉu mi devas kateni vin, Marcus?”

Mi ekstaris. Ĉio doloris. Mi volis morti.

“Venu”, ri diris. “Ĝi ne estas malproksima nun.”

* * *

“Ĝi” montriĝis esti transloĝiga kamiono en flankostrato sur Nob-Monteto, deksesrada veturilo tiel granda kiel unu el la ĉieaj DHS-kamionoj, kiuj ankoraŭ aperadis ĉe stratanguloj de San-Francisko, kovritaj de antenoj.

Ĉi tiu, tamen, havis la surskribon “Tri uloj kaj kamiono: transloĝigo” sur la flanko, kaj la tri uloj estis tre videblaj, irante kaj reirante al kaj el alta apartamentaro kun verda markezo. Ili portis enkestigitajn meblojn, nete etikeditajn skatolojn, ŝarĝante la kamionon per ili unu post alia kaj zorge pakante ilin.

Ri marŝigis nin ankoraŭ unu fojon ĉirkaŭ la blokon, ŝajne ne kontenta pri io, sed ĉe la sekva preterpaso ri rigardis al la iĉo, kiu gardis la kamionon, malpli juna nigrahaŭtulo kun renzono kaj dikaj gantoj. Ri havis afablan vizaĝon kaj ridetis al ni, dum ri kondukis nin rapide, senĝene supren laŭ la tri ŝtupoj de la kamiono kaj en ĝian profundaĵon. “Sub la grandan tablon”, ri diris. “Ni lasis por vi iom da spaco tie.”

La kamiono estis pli ol duone plena, sed restis mallarĝa koridoro ĉirkaŭ grandega tablo, kiu havis stebitan litkovrilon supre kaj bobelfolion volvitan ĉirkaŭ la kruroj.

Masha tiris min sub la tablon. Estis sufoke kaj silente kaj polve tie sube, kaj mi subpremis ternon, dum ni premis nin inter la skatolojn. La spaco estis tiel malvasta, ke ni kunpuŝiĝis. Mi ne pensis, ke estus spaco por Ange tie.

“Fekulo”, mi diris, rigardante al Masha.

“Fermu la faŭkon. Vi devus leki miajn botojn, dankante min. Vi trovus vin en karcero post unu semajno, maksimume du. Ne Gitmo-sur-Maro. Sirio, eble. Mi pensas, ke tien ili sendas tiujn, kiujn ili vere volas malaperigi.”

Mi metis la kapon sur la genuojn kaj penis spiri profunde.

“Kiel vi entute alvenis ĉe la stultega ideo ekmiliti kontraŭ la DHS?”

Mi diris al ri. Mi rakontis, kiel mi estis arestita, kaj mi rakontis al ri pri Darryl.

Ri fingrumis siajn poŝojn kaj eltiris telefonon. Ĝi estis tiu de Charles. “Malĝusta telefono.” Ri eltiris alian telefonon. Ri ŝaltis ĝin, kaj la lumeto de ĝia ekrano plenigis nian etan fortikaĵon. Post kelkaj sekundoj da umado ri montris ĝin al mi.

Jen la bildo, kiun ri faris pri ni, tuj antaŭ la eksplodo de la bomboj. Jen la bildo de Jolu kaj Van kaj mi kaj …

Darryl.

Mi tenis en mia mano pruvon, ke Darryl estis kun ni, minutojn antaŭ ol ni ĉiuj estis arestitaj de la DHS. Pruvon, ke ri tiam estis viva kaj sana kaj kun ni.

“Vi devas doni al mi kopion de ĉi tio”, mi diris. “Mi bezonas ĝin.”

“Kiam ni alvenos en Los-Anĝeleso”, ri diris, rekaptante la telefonon. “Kiam vi estos instruita, kiel oni estu fuĝanto sen lasi, ke ni ambaŭ estu kaptitaj kaj ekspeditaj al Sirio. Mi ne volas, ke vi ekhavu ideojn savi tiun ulon. Ri estas sufiĉe sekura, kie ri estas – por nun.”

Mi pripensis perforte forpreni ĝin de ri, sed ri jam demonstris sian korpan lerton. Ri devis havi nigran zonon aŭ simile.

Ni sidis tie en la mallumo, aŭskultante la tri ulojn ŝarĝi la kamionon per skatolo post skatolo, fiksante aferojn per ŝnuroj, gruntante pro la penado. Mi provis dormi, sed ne povis. Tiun problemon Masha ne havis. Ri ronkis.

Lumo ankoraŭ brilis tra la mallarĝa, blokita koridoro, kiu kondukis al la freŝa aero ekstere. Mi fikse rigardis ĝin, tra la tenebro, kaj pensis pri Ange.

Mia Ange. Riaj haroj, kiuj brosis riajn ŝultrojn, kiam ri turnis la kapon de unu flanko al alia, ridante pri io, kion mi faris. Ria vizaĝo, kiam mi la lastan fojon vidis rin, falanta en la homamaso dum la VampoSvarmo. Ĉiuj homoj en la VampoSvarmo, kiel la homoj en la parko, falintaj kaj rampantaj. La DHS-anoj, alproksimiĝantaj kun klaboj. Tiuj, kiuj malaperis.

Darryl. Kaptita sur Trezor-Insulo, kun la flanko kunkudrita, prenita el sia ĉelo por senfina vico de pridemandadoj pri la teroristoj.

La patriĉo de Darryl, ruinigita kaj alkoholita, nerazita. Lavita kaj uniformita “por la fotoj”. Ploranta kiel infaneto.

Mia propra patriĉo, kaj kiel rin ŝanĝis mia malapero al Trezor-Insulo. Ri estis samgrade rompita kiel la patriĉo de Darryl, sed en propra maniero. Kaj ria vizaĝo, kiam mi diris al ri, kie mi estis.

Jen kiam mi sciis, ke mi ne povas forkuri.

Jen kiam mi sciis, ke mi devas resti kaj batali.

* * *

La spirado de Masha estis profunda kaj regula, sed kiam mi kun glaĉera malrapido etendis manon en rian poŝon, celante rian telefonon, ri snufis iomete kaj moviĝetis. Mi senmoviĝis, eĉ ne spirante dum du plenaj minutoj, nombrante: unu, hipopotamo, du, hipopotamo.

Malrapide, ria spirado reprofundiĝis. Mi eltiris la telefonon, liberigante ĝin de ria jakopoŝo, unu milimetron post alia, kun miaj fingroj kaj brako tremantaj pro la peno tiel malrapide moviĝi.

Kaj jen mi havis ĝin, etan aferon kun la formo de ĉokoladotabulo.

Mi turnis min direkte al la lumo, kiam rememoro fulmis tra mia menso: Charles, tenanta sian telefonon, svinganta ĝin al ni, mokante nin. Ĝi estis telefono kun la formo de ĉokoladotabulo, arĝenta, kovrita per la emblemoj de deko da firmaoj, kiuj subvenciis la koston de la aparato pere de la telefonfirmao. Ĝi estis la speco de telefono, ĉe kiu oni devas aŭskulti reklamon ĉiufoje, kiam oni alvokas.

Estis tro mallume por klare vidi la telefonon en la kamiono, sed mi povis palpi ĝin. Ĉu firmaaj glumarkoj sur ĝiaj flankoj? Jes? Jes. Mi ĵus ŝtelis de Masha la telefonon de Charles.

Mi returnis min malrapide, malrapide, kaj malrapide, malrapide, malrapide mi remetis mian manon en rian poŝon. Ria telefono estis pli granda kaj peza, kun pli bona kamerao kaj kiu scias, kio alia?

Mi jam faris ĉi tion unufoje – tio faciligis ĝin iomete. Milimetron post milimetro, refoje, mi delikate liberigis ĝin el ria poŝo, dufoje haltante, kiam ri snufetis kaj moviĝetis.

Mi jam liberigis la telefonon el ria poŝo kaj komencis retiriĝi, kiam ria mano elpafiĝis, rapide kiel serpento, kaj kaptis mian manradikon, forte, kun la fingropintoj muelantaj la delikatajn ostetojn sub mia mano.

Mi enspiris kaj gapis en la malfermitajn fiksrigardantajn okulojn de Masha.

“Vi estas tioma idioto”, ri diris, konversacie, reprenante la telefonon de mi, pikante al ĝia klavaro per la alia mano. “Vi planis malŝlosi ĉi tion kiel?”

Mi glutis. Mi sentis ostojn kunmueliĝi en mia manradiko. Mi mordis la lipon por ne ekkrii.

Ri plu pikadis per la alia mano. “Ĉu kun tio vi esperis eskapi?” Ri montris al mi la bildon de ni ĉiuj, Darryl kaj Jolu, Van kaj mi. “Kun ĉi tiu bildo?”

Mi diris nenion. Mia manradiko sentiĝis, kvazaŭ ĝi frakasiĝos.

“Eble mi simple forviŝu ĝin, por ne konduki vin en tenton.” Ria libera mano plu moviĝis. Ria telefono demandis al ri, ĉu ri estas certa, kaj ri devis rigardi al ĝi por trovi la ĝustan butonon.

Jen kiam mi ekmoviĝis. Mi ankoraŭ havis la telefonon de Charles en mia alia mano, kaj mi batis per ĝi suben sur rian dispremantan manon, tiel forte, kiel mi povis, frapante miajn fingrartikojn ĉe la supra tablo. Mi batis rian manon tiel forte, ke la telefono frakasiĝis, kaj ri ekkriis, kaj ria mano malstreĉiĝis. Mia mano ankoraŭ moviĝis, direkte al ria alia mano, al la nun malŝlosita telefono kun ria dikfingro ankoraŭ ŝvebanta super la konfirmoklavo. Riaj fingroj spasmis ĉe malplena aero, kiam mi forkaptis la telefonon el ria mano.

Mi moviĝis laŭ la mallarĝa koridoro sur manoj kaj genuoj, direkte al la lumo. Mi sentis riajn manojn frapeti dufoje al miaj piedoj kaj maleoloj, kaj mi devis flankenŝovi kelkajn skatolojn, kiuj formis muron ĉirkaŭ ni, kiel por faraono en tombo. Kelkaj falis suben malantaŭ mi, kaj mi aŭdis Masha grunti denove.

La rulpordo de la kamiono estis malfermita je fendeto, kaj mi plonĝis al ĝi, elrampante sub ĝi. La ŝtupoj estis forigitaj, kaj mi trovis min pendanta super la strato, glitanta kapantaŭe al ĝi, frapanta la nigran asfalton per mia kapo kun bato, kiu sonoris en miaj oreloj kiel gongo. Mi palpe surpiediĝis, tenante la bufron, kaj panike tiregis suben la manilon de la pordo, frapfermante ĝin. Ene Masha kriegis – ŝajne mi kaptis riajn fingropintojn. Mi sentis vomemon, sed mi ne vomis.

Anstataŭe mi per pendseruro ŝlosis la kamionon.

Daŭrigote!


Ĉapitro 1 de la traduko publikiĝis la 24-an de januaro 2020. La provizora plano estas aperigi du novajn ĉapitrojn ĉiuvendrede de la 7-a de februaro ĝis la 10-a de aprilo 2020, sed tiu plano probable ŝanĝiĝos.

Se vi volas diskuti la verkon kaj ĝian tradukon, aliĝu al la dissendolisto “frateto”. La tradukinto mem skribos tie pri kelkaj aspektoj de la traduko.

Se vi volas diskuti seksan egalecon en Esperanto, inkluzive riismon kaj la manieron, en kiu eblas agordi ĉi tiun tradukon, venu al la dissendolisto “riismo”.