Malgranda frato / Malgranda sibo

Nun eblas mendi paperan libron!

Ĉe papera libro bedaŭrinde ne eblas agordi la lingvaĵon, kiel ĉe la reta eldono. Vi tamen povas elekti el du eldonoj: unu en tradicia Esperanto, kaj la alia en seksneŭtrala lingvaĵo. Ambaŭ librojn eblas mendi de multaj retaj librovendejoj.

Cory Doctorow: Malgranda frato. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 382 paĝoj. ISBN 978-0-902756-66-3.

Cory Doctorow: Malgranda sibo. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 386 paĝoj. ISBN 978-0-902756-67-0.

Cory Doctorow: Malgranda frato
Cory Doctorow: Malgranda sibo

Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed li kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, li sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile superruzas la observajn sistemojn de sia lernejo.

Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed ri kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, ri sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile superruzas la observajn sistemojn de sia lernejo.

Sed lia tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam li kaj liaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en malbona momento, Marcus kaj lia bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj forkondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pridemandas ilin.

Sed ria tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam ri kaj riaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en malbona momento, Marcus kaj ria bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj forkondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pridemandas ilin.

Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke lia urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas traktata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus lian historion, li konvinkiĝas, ke restas al li nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.

Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke ria urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas traktata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus rian historion, ri konvinkiĝas, ke restas al ri nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.

Ĉi tiu eldono de Malgranda sibo uzas seksneŭtralan lingvaĵon: la pronomon ri anstataŭ li kaj ŝi, kaj dekon da neologismoj anstataŭ tradiciaj seksindikaj vortoj, ekzemple sibo por «frato aŭ fratino». Simila eldono en tradicia lingvaĵo, kun la titolo Malgranda frato, aperas samtempe.

Malgranda sibo estas kvar paĝojn pli longa ol Malgranda frato, ĉar ĝi havas la sekvan klarigon pri la lingvaĵo.

Antaŭparolo de la tradukinto

Ĉi tiu libro aperas en Esperanto samtempe en du eldonoj: unu eldono en tradicia lingvaĵo, kaj ĉi tiu eldono en seksneŭtrala lingvaĵo. Estu menciite, ke la originalo estas en kutima angla lingvo, do al ĉi tiu lingva eksperimento la aŭtoro, Cory Doctorow, rilatas nur tiel, ke ria elekto de rajtigilo de Krea Komunaĵo instigis al tia eksperimentado.

Deviga indikado de sekso estas trajto de la hindeŭropaj lingvoj de Eŭropo, sed ne de homaj lingvoj ĝenerale. En la moderna mondo, en kiu sekso estas malpli grava kategorio kaj kelkaj homoj, «neduumuloj», identiĝas kiel neniu el ambaŭ seksoj, deviga indikado de sekso estas maloportuna. Bonŝance, adapti Esperanton por forigi la devigan indikadon de sekso principe estas facile, ĉar necesas ŝanĝi nur malmultajn vortojn. Temas tamen pri kelkaj vortoj tre oftaj.

En ĉi tiu libro, anstataŭ li kaj ŝi estas uzata por ĉia homo la pronomo ri: malnova propono, kiu intertempe iĝis ĝenerale konata kaj eĉ praktikata de kelkaj homoj. Se sekso tamen estas esprimata, tiam per la sufiksoj -nj-, -ĉj-, -in- kaj -iĉ-: tiun lastan sufikson jam multaj homoj sendepende elpensis, ĉar ĝi kompletigas la tabelon.

Mi kalkulas 16 komunajn vortojn, kiuj en tradicia lingvaĵo malsimetrie kaj kontraŭlogike indikas iĉon, kiam ili aperas sen sufikso, sed inon en simila rilato, se oni aldonas tiun sufikson.

Ok el tiuj 16 vortoj indikas genetikan parencon. Ordigite laŭ la generacioj, ili estas: avo; patro, onklo; frato, kuzo; filo, nevo; nepo. La respondaj seksneŭtralaj vortoj en ĉi tiu libro estas: avilo; pamo, onco; sibo, kuzeno; fizo, nefo; nepoto – sed la lastaj du aperas nur en ĉi tiu antaŭparolo. Escepte de sibo, tiuj vortoj komenciĝas simile kiel la tradiciaj vortoj, kio faciligas rekoni ilin kaj subtenas pluan uzadon de formoj kiel avinjo kaj paĉjo.

Neniu el tiuj ok neologismoj estas jam multe uzata, kaj por ĉiu el ili ekzistas alternativaj proponoj. Ekzemple, anstataŭ nepoto eblus enklo, kaj anstataŭ kuzeno eblus uzi la vorton kuzo seksneŭtrale. Alia interesa eblo estas formi multajn parenconomojn el kvar sufiksecaj radikoj: el abo (gepatro), aĥo (gefrato), eŝo (geedzo) kaj ido eblus formi ababo (gepatro de gepatro, do geavo), abaĥo (gefrato de gepatro, do geonklo), aĥeŝo (geedzo de gefrato, do bogefrato), ktp.

Kvar el la menciitaj 16 vortoj indikas geedzan situacion. Laŭ ia tempa sinsekvo: fraŭlo, fianĉo, edzo, vidvo. Nur unu el tiuj kvar aperas en ĉi tiu libro: por geedzo mi elektis la vorton eŝo. Alia eblo estus spozo, sed eble estos utile havi similan sufiksecan formon kiel en tradicia lingvaĵo.

La lastaj kvar el la 16 indikas kvazaŭ gradojn de respekto: bubo, knabo, viro, sinjoro. Por la unua, ĉar ĝia senco estas pli konotacia ol denotacia, kio malfaciligas vivigi inventaĵon, kaj sekso ne ŝajnas grava parto de ĝia senco, mi elektis uzi la neŝanĝitan vorton bubo seksneŭtrale. Por la dua, mi elektis la hispandevenan neologismon ĉiko; eble ĝin subtenas tio, ke la agado de ĉi tiu libro okazas en San-Francisko. La tria estas interesa, ĉar la vorto viro, depende de la kunteksto, povas esprimi ĝis tri kvalitojn samtempe: «plenkreska, homa, vira». Oni povus inventi novan vorton kun la signifo «plenkreska homo», sed ĉu oni sentus sufiĉan bezonon de ĝi por ekuzi ĝin? Por la kvara mi uzis la vorton sioro.

Krom la menciitaj 16 komunaj vortoj ekzistas malpreciza aro da vortoj, kiuj signifas iĉan nobelon aŭ religiulon. Por tiaj nocioj mi ĝenerale sentas, ke oni ne inventu novajn vortojn: aŭ oni uzu la saman vorton seksneŭtrale, aŭ oni akceptu, ke la vorto priskribas historian realon, en kiu la seksoj havis malsamajn statusojn. Nur unu tia vorto aperas en ĉi tiu libro: la vorto reĝo aperas kelkfoje, uzata seksneŭtrale.

Elekti la neologismojn por ĉi tiu libro estis malfacile. Kvankam mi longe cerbumis, tre malprobable estas, ke mi elektis por ĉiu nocio la «ĝustan» vorton. Se iu vorto ne plaĉas al vi, bonvolu memori, ke nenio devigas vin mem uzi la vorton: vi rajtas konsideri ĝin kiel amuzan slangaĵon specifan al ĉi tiu libro.

Edmund Grimley Evans